March 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

November 2009 (4)
October 2009 (3)
July 2009 (5)
June 2009 (4)
May 2009 (3)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (4)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (1)
July 2008 (1)
June 2008 (11)
May 2008 (6)
April 2008 (3)
March 2008 (1)
February 2008 (5)
January 2008 (10)
December 2007 (6)
November 2007 (2)

March 18, 2008

En radiostacio

Mi hodiaŭ estis en radiostacio Grad Petrov kaj rakontis tie pri la estonta Lingva Festivalo en Peterburgo, kiu kredeble okazos la 13-an de aprilo. La radiostacio estas specifa: ĝi apartenas al ortodoksa eklezio kaj ĉefe disaŭdigas pri la ekleziaj temoj, sed ankaŭ iom pri kulturo. Dum 40 minutoj dum la „superba tempo“ vespere ni kvarope babilis pri la festivalo: la ĵurnalistino, du knabinoj, kiuj prezentis pasintjare en la festivalo la estonan lingvon kaj psikolingvistikon, kaj mi.

Gravas, ke oni promesis iom reklami nian festivalon rekompence al la mencio de la radio inter la „informaj sponzoroj“. Do, nevane travivita tago. Post la radielsendo ni ankoraŭ iomete babilis teumante en la kuirejo de la stacio; la ĵurnalistino mem interesiĝis kaj planis veni por la prezento de la itala.

En la elsendo mi certe menciis Esperanton (inter la kutime popularaj prezentoj, ekzemple), sed detenis min de troa „mesiismo“.

Hieraŭ nokte mi ankaŭ malfermis finfine iom funkciantan paĝaron de la festivalo ĉe festivalo.ru. Mi iom eksperimentis pri diversaj paĝar-skriptoj, sed fine ĉion forigis kaj instalis la universalan kaj kutiman Vordpreson (WordPress), trovinte taŭgan aspektigon por ĝi. Nur la foton kun ĉevaloj necesos per io anstataŭigi: saĝaj mienoj aŭ stranga skribaĵoj, ekzemple :)

Published at 22:31 / 4 comments / 845 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...