| February 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | |||||||
| 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | ||
| 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | ||
| 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | ||
| 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | |||
|
| Sanakirja/Vortaro |
Kontraste al Polyglossum, en tiu ĉi Victory-vortaro troveblas pakastin. Estas tamen seriozaj mankoj, ekzemple:
- estas vorto jatko "denove" kaj de ĝi produktita vorto por post-diploma doktoriĝa studado, sed forestas alia produktita vorto — Jatkosota "Denova/daŭriga milito" — la finna nomo de la milito inter Finnlando kaj Sovetunio dum la Dua mondmilito; ja atenta studanto povas trovi la signifon ie aliloke (ekz., en finna Vikipedio), sed ne tiel multis militoj en la 90-jara historio de Finnlando por ellasi iliajn nomojn el mezgranda vortaro.
- inter la vortoj jonotaa "stari en vico" kaj jopa "eĉ, jam eĉ" forestas io ajn; sed devus esti la vorto joo — kiel mi komprenis, unu el la ĉefaj manieroj diri "jes" en la finna.
Mi ĝenerale tamen ŝatas la vortaron: estas oportune havi ĝin. Foliumante, mi eĉ memorfiksis kelkajn novajn vortojn (kiel kutime, kun io kunsonajn; ĉi-foje, kun Esperantaj vortoj):
- ilo "ĝojo", kaj produktita de ĝi adjektivo iloinen "ĝoja";
- vero "imposto";
- verso "ĝermo";
- hikka "hikado" (en traduko de la porinfana animacia filmo "Mejzi" oni tradukis hikadon singultoj, kio estas certe malbona Esperanta vorto pro sia elpenseco, neligiteco kun universalaj sonsimboloj, ĉi-kaze uzeblaj).
Ligita kun tio nerekta bona novaĵo de la tago estas, ke oni finfine telefonis al mi el kursejo ĉe la peterburga finna preĝejo kaj diris: "Venu, lernu la finnan kun ni" :) Temas pri tio, ke en la kursejo formiĝas nova studgrupo.
Send a message
Search for members
