January 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 2009 (5)
November 2009 (4)
October 2009 (3)
July 2009 (5)
June 2009 (4)
May 2009 (3)
March 2009 (1)
February 2009 (2)
January 2009 (1)
December 2008 (1)
November 2008 (4)
October 2008 (1)
September 2008 (2)
August 2008 (1)
July 2008 (1)
June 2008 (11)
May 2008 (6)
April 2008 (3)
March 2008 (1)
February 2008 (5)
January 2008 (10)
December 2007 (6)
November 2007 (2)

January 2nd, 2008

My short to-do list

• Ĉe la momento kiam mi jam rekonas multajn finnajn vortojn (sed ne aktive povas uzi ilin) eble indas lerni kelkajn, stultajn aŭ ne tre, pretajn frazojn. Kiel diras la en-rusie fama s-ro Frank, en lingvolernado gravas iri al certa celo, sed ne lerni ion pro tio mem (lerni novajn vortojn pro la ideo ellerni kelkajn pliajn vortojn, tio malfacilas). Mi komencis de la frazo Tämä on vanha suomalainen tapa („tio estas malnova finna tradicio/moro“) prenita de ĉi te.

• Traduki (reverki kun ligo, se precize paroli) la du paĝojn el Virtual Finland: How Finnish words are put together kaj Is Finnish a difficult language? La tekstoj bonas, facilas kaj estos bone troveblaj en serĉiloj.

Vladikavkaz, vojo al la parko
Vladikavkaz, vojo al la parko
• Mi ne forgesu la duan de januaro telefoni al Vladikavkaz por precizigi detalojn de mia januara veno tien. Mi bezonas iri tien por aranĝi kelkajn dokumentojn (mi ne povas fari tion en Peterburgo, ĉar mi estas en Rusio ni havas du gradojn de registriĝo: en Peterburgo mi havas la pli „leĝeran“ kaj en Vladikavkaz la pli „seriozan“; seriozajn aferojn oni povas aranĝi nur en la instancoj de sia ĉefa loko de registriĝo, kio ne ĉiam oportunas — kutime maloportunas). Mi ankoraŭ ne imagas, kiamaniere mi vojaĝos: la trajna vojo, eĉ malgraŭ la antaŭnelonga apero de rekta itinero, postulas tro da tempo (du plentagojn en vagono), dum la peraviadila povus kosti tro multe kaj certe ne estos rekta: bezonatos kelkaj ŝanĝoj (trajne al Moskvo, el Moskvo fluge al Rostov, Beslan aŭ Minvodi, de tie buse), rezulte de kio ne tiom multe da tempo ŝpariĝas... ’Stas amuze, ke en Vladikavkaz nun estas minus ses celsiaj gradoj, dum en Peterburgo, multe pli norda urbo, temperaturo nulas. Tamen, mi imagas, ke temas pri koincido: kutime tie en januaro estas pli varme.

Published at 02:27 / 1 comment / 1036 visits
This post is public

January 4, 2008

Granda kaj granda en la finna

Kiu klarigus al mi la diferencon inter la finnaj vortoj iso kaj suuri? En mia tiel-nomata-vortaro ambaŭ estas tradukataj kiel „granda“... Talomme on aika suuri, ĉu eblas diri on aika iso?

Published at 00:41 / 10 comments / 1907 visits
This post is public

January 7, 2008

Numeralo

Seitsemänsataakuusikymmentäkahdeksan. Jen kiajn numeralojn mi jam kapablas kompreni en la finna ekde hieraŭ. Finnoj (laŭ miaj fontoj) skribas longajn numeralojn ligite, sen spacoj, ĉefe pro tio la longeco.

La skribita estas esperanta sepcent sesdek ok.

Seitsemän estas 7, sata — 100 (kaj sataa, kredeble, ĝia partitiva formo; t. e. la formo, kiun necesas uzi por diri sep centoj), kuusi — 6, kymmentä estas la aldonaĵo por dekoj (kunsona al kymmenen „dek“), kahdeksan estas 8.

Kahdeksan estas interesa vorto per si mem. Pri ĝi kaj pri la najbara yhdedksän ekzistas teorio, ke ili estas postrestoj de la subtraha nomado (9 = 10 - 1 kaj 8 = 10 - 2) — pro tio la komencoj de tiuj vortoj rememorigas pri yksi „unu“ kaj kaksi „du“.

Onidire, kiam finnoj bezonas kalkuli ion rapide, ili povas uzi alian kalkulsistemon kun unusilabaj numeraloj (y, ka, ko, vi, ku — io tia). Mi tamen ne havas fidindajn pruvojn de tio.

Published at 04:52 / 20 comments / 2044 visits
This post is public

January 14, 2008

Topelius 180-jara

Hodiaŭ estas la 180-a datreveno ekde la naskiĝo de la fama finna aŭtoro Sakari Topelius. Li verkis svede, sed partoprenis la grandan nacian vekiĝon, kiu finiĝis en la 20-a jarcento en la formo de memstara ŝtato kaj lingvo.

Kvankam Topelius multe okupiĝis pri historio (de Nordio ĉefe), folkloro kaj verkis seriozan prozon, li ĉefe famas ekster Finnlando pro la porinfanaj fabeloj.

Topelius estis kredeble la persono, kiu inspiris akcepton de jaĥt-kluba standardo kun blua kruco kiel ŝtata flago de Finnlando.

Iom pli vaste mi noticis pri ĉio ĉi ruslingve en mia hodiaŭa blogaĵo. Nokte mi kontrolos per blogs.yandex.ru, ĉu mia blogaĵo pri Topelius restos en ruslingva Interreto la plej informriĉa dum la tuta tago. :)

Published at 05:56 / 2 comments / 744 visits
This post is public

January 17, 2008

StarDict — senpaga vortaro

Mi jam delonge pensis foriri de ABBYY Lingvo (populara en Rusio elektronika vortaro), kiu estas tro pagata por reaĉeti la ofte aperantajn novajn versiojn.

Hodiaŭ mi iom esploris la aferon kaj trovis vortaran ŝelon StarDict, kiu laŭ la unua impreso aspektas uzinda. Ĝi ankaŭ ja estas ne nur senpaga, sed eĉ oŭpensorsa (malfermkoda? la bona Esperanta traduko ekzistas, sed mi pigras ĝin serĉi nun). Nun mi provas retpoŝte konvinki mian amikon, kiu aranĝis kelkajn bonegajn vortarojn de la oseta lingvo, uzi formaton de StarDict paralele kun tiu de Lingvo (ĉar la novaj vortaroj estas nefunkciantaj en mia malnoviĝinta versio, dum mi ne volas aĉeti la freŝan softvaron por uzi la liberan vortaron).

Ĝenerale la pasinta tago (la 16-a) estis iom fuŝa. Mi provu rememori kvin bonaĵojn por ne senti, ke la tago estis perdita:

  • Mi ja trovis liberan vortaran softvaron, kiu eble ankoraŭ estos utila por mi kaj multaj aliuloj. Ja estas iom stulte aĉeti elektronikan rus-anglan vortaron kontraŭ 20 eŭroj por uzi ĝin ĉefe kiel oset-rusa kaj rus-oseta vortaro...
  • Mi trovis eraron en la unua paĝo de mia blogo: la ligo al RSS estis heredita de la aspektigisto, mi ŝanĝis ĝin kaj esperas pri kresko de legantaro.
  • Unu el miaj blogaj noticoj (pri denaskismo) iĝis la unua en la listo ĉe klaku.net. Samtempe multaj homoj venis en la daŭro de la tago de la rusa news2.ru paĝaro, kiu estas la rusa versio de klaku.net.
  • Eksterrete mi iom ordigis paperojn sur mia labortabla kaj en la libroŝranko. Mi kolektis iojn por forĵeti kaj liberiĝis loko por ioj pli utilaj. :)
  • Ja tiu blua (pakita blue) ĉokolado estis tre bongusta!..

Nu ne tute vane travivita tago, ne. :)

Published at 03:04 / 2 comments / 729 visits
This post is public

Published at 14:13 / 1 comment / 275 visits
This post is public

January 21, 2008

Esperanto en populara radiostacio

La 20-an de januaro je la 10-a matene en "Eĥo Moskvi" (Eĥo de Moskvo) okazis diskuto pri la temo "Ĉu indas fari universalan internacian lingvon?" Dum la diskuto estis bone (certe, kun eraroj) menciita Esperanto, i. a. oni klare menciis tradukojn en Esperanton de Tolstoj kaj Stragackije, donis kelkajn vortojn por ekzemplo ktp. Konkludojn el la tuto oni faris strangajn: ke Esperanto rezultiĝis eble tamen tro komplika por igxi internacia... :) Feliĉe, estis tri kunparolantoj en la programero, kaj unu el ili komentis tiel:

— Kial do Esperanto ne iĝis la universala lingvo?
— Ja lerni ĝin necesis.

Sonis ankaŭ aliaj ideoj pri la universala lingvo (sed ne nomoj de aliaj lingvoj) kaj la bezono pri artefarita help-lingvo por la homaro estis fakte aprobita. Espereble, la auxskultintoj almenaux kaptis la gxeneralan etoson de la programero -- dauxra esploreto montros al ili, ke Esperanto ja ne estas komplika kaj ne pro tio disvastigxas malpli rapide ol la cxina kaj angla.

Se forgesi la krudajn faktajn erarojn pri Esperanto, la prezento estis fakte pozitiva. Oni propagandis sufiĉe insiste mem la ideon de kreita internacia lingvo, dua por ĉiu deziranto uzi ĝin.

Miajn impresojn kaj son-registrojn de la programo (plene kaj nur interesajn partojn) eblas trovi en mia blogo (ruse, ĉar la programero estis rusa).

"Eĥo Moskvi" estas populara "parol-stacio" (kun paroladoj, ĉefe liberalismaj politikaj, preskaŭ sen muziko), aŭskultata en kelkaj plej grandaj urboj de Rusio.

Published at 03:41 / 0 comments / 994 visits
This post is public

January 22, 2008

Dostojevskij kaj la rusia ŝtato

Jen mi foliumis la plenan verkaron de Fjodor Dostojevskij (eldonita en 1894 jam post morto de la fama verkisto). En la unua libro de la verkaro estas biografia skizo, jen unu alineo el ĝi, kiu impresas kiel aparta libro (almenaŭ impresis tiel min):

La 23-an de aprilo 1849 petraŝevistoj estis arestitaj, inter ili ankaŭ Dostojevskij, kiun oni kulpigis ĉefe pri laŭtlegado en unu kunveno de la manskribita letero al Gogol de Belinskij, en kiu tiu lasta respondis al «Elektitaj partoj el korespondado kun amikoj». La akra malaprobo de nia tiama realeco kaj kunsento al tiu malaprobo flanke de Dostojevskij iĝis preteksto ankaŭ lin aligi al la rondo de personoj, kiuj aktive kontraŭis [en la teksto estas uzita vorto, kiun mi ne sukcesis bone traduki: ĝi konsistas el malic+pensi/plani kaj signifas «plani ion malican/nocan kontraŭ io/iu»] nian ŝtat-historian politikan sistemon. Li, kun la aliaj 34 arestitoj, estis kondamnita al mortpuno per mortpafo. La verdikto de juĝistaro estis tamen mildigita fare de la reganto Nikolaj Pavloviĉ, mortpunon oni forprenis de ĉiuj; la kondamnitoj eksciis pri tio nur en la punloko: la verdikto de la juĝistaro estis legita por ili, oni proponis al ili fari kristanan konfeson [ortodoksa rito por pardoni pekojn al mortonto], kaj ĉiuj ordonvortoj de mortpafado estis eldiritaj, krom la lasta. La minutoj, kiam ili atendis morton, havis al ĉiu tian efekton, ke unu el la kondamnitoj, Grigorjev, kiam li estis forligita de la fosto, estis jam freneza.

Ja aperas deziro iel komenti la alineon, sed vortoj ne kuniĝas por fari tion. Estas mirinda teksto: tre speciala stilo, specifa elekto de parolturnoj, denseco de priskribataj eventoj...

La mortpuno estis ŝanĝita por Dostojevskij je 4-jara punlaborado. Ankaŭ post tio li ne tuj iĝis tute libera: li ne rajtis loĝi en Moskvo kaj Peterburgo. Nur post 1859 aperas liaj novaj verkoj, inter kiuj la plej famaj: «Krimo kaj puno» (1866), «Idioto» (1868) kaj «La fratoj Karamazov» (1879-1880).

Skanita paĝo de la antaŭparolo, el kiu mi citis. Antaŭreforma rusa skribo kaj ne plu uzata (sed tiam tre ofta) «densigita» tiparo:

La unua plena verkaro de Dostojevskij. Antaŭparolo
La unua plena verkaro de Dosto…

Published at 01:22 / 10 comments / 1067 visits
This post is public

January 29, 2008

Mäkelä

Ĉi-nokte estis tre interesa televid-programero pri la finna verkisto Hannu Mäkelä. Mi blogas pri tio larĝe. :)

Published at 06:21 / 0 comments / 282 visits
This post is public

January 29, 2008

Cirilaj simboloj por Esperanto

Frank Merla: «Є estas la signo por Eŭro kaj Э ties speguligo, la kunmeto iomete similas al la Esperanto"ovo"».

En realeco estas du cirilaj literoj; la unua estas uzata nur en la ukraina lingvo, la dua en multaj ciril-bazitaj skribsistemoj, eĉ ne nur slavaj kaj hind-eŭropaj. Ekzemple, ĝi abundegas en adigaj tekstoj. Jen kial la kombino ЄЭ aspektas amuze por mi :) Mi eĉ povas ĝin prononci :)

Se vi volas vidi la diferencon, jen estas la simbolo de eŭro: €

Published at 13:26 / 4 comments / 945 visits
This post is public

( 10 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...