| November 2007 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |||
Kiom da esperantistoj estas en la mondo? :)
| November 2007 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | ||||||
| 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | ||
| 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | ||
| 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | ||
| 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |||
Hodiaŭ malfermiĝis la aparta blogo de mia edzino ĉe la belega adreso http://perfekta.in/
La antaŭaj legantoj, kiuj ŝatis legi ŝiajn (ne tre oftajn) notojn ĉe LiveJournal daŭre povos legi ilin tie: mi jam agordis la skriptaron ĉe perfekta.in tiel, ke la publikigataj tekstoj tuj aperu ankaŭ en VivĴurnalo ĉe perfekta_mavo.
Por memorfiksi iujn vortojn mi devas tiujn skribi, tiel funkcias mia memoro. Ĉar skribado estas iom eksmoda, mi tajpu. Temas pri finnaj pronomoj.
Minä, sinä, hän (mi, ci, ŝi/li)
Me, te, he (la samo en pluralo).
Kaj krome minä havas simpligitan parolan formon mä. Se mi ĝuste komprnis la fonton.
Tiom por hodiaŭ. Antaŭe mi ellernis la belan vorton huomenta (matena saluto, se mi plu bone memoras). Mi ankaŭ scipovas kalkuli ĝis tri: yksi, kaksi, kolme (la lastan mi malbone memoras, etna finno el rusia Karelio, kun kiu mi loĝis en komunloĝejo, prononcis ĝin proksime al komi, kaj tiel mi memorfiksis tiam, sep jarojn antaŭe; espereble, post tia komento mi finfine memorfiksos ĝin ĝuste).
Tre ofte venas al mi deziro iom pli rapide konatiĝi kun lingvoj.
Nur kelkaj vortoj hodiaŭ por memori. Pri la pronomoj (vd. la antaŭan enskribon) mi ŝajne jam sukcesis (sed plu restas la kazaj formoj ja).
Mi jam vidis priskribon de la verba sistemo. Trarigardis „diagonale“, kiel oni diras. Pli kaj pli firmiĝas ĉe mi opinio, ke la iama mia impreso pri la finna kiel regula lingvo estis tro supraĵa. Nu ja estas pluraj bonaĵoj, kiel regula skribsistemo kaj foresto de gramatika genro (eĉ la pronomo por li kaj ŝi estas unu — hän — kiel en tjurkaj lingvoj kaj en la oseta).
Mi pensas, ke se kaj kiam mi havos liberan tempon kaj monon, mi eble lernu la finnan pli organizite. :)
Ne estas grandaj sukcesoj hodiaux, do mi ne skribu pri tio en mia blogo. Mi devas ja uzi iun lokon por kuranta dokumentado... :)
Do, la nova tre facila vorto estas juna (cxar ekzistas tute tia Esepranta vorto). En la finna gxi, kiel sxajnas, signifas trajno. Mi ne nur ellernis unu vorton juna, sed ankaux gxian inesivan formon junassa (kaj sekve konatigxis kun tiu kazo). Krome mi finfine kalkulis la kazojn, kaj eltrovis, ke estas dekkvin. Devas esti tre esprimive paroli en la lingvo kun 15 kazoj.
Pri inesivo mi ankaux eltrovis, ke laux gxi akordigxas kelkaj vortoj (do, malsame al la oseta): Kolmessa vuodessa estas "en (dum) tri horoj" (tri-ssa horo-ssa).
Aldone mi ellernis kelkajn finnajn vortojn dank' al interesa memor-metodiko de peterburga jxurnalisto Alexvert (lia blogo). Kiel jää, jääkaappi ka. En YouTube mi trovis kelkajn videolecionojn de la finna (pere de la angla), ankaux tiuj helpas.
En la finna ekzistas tre belaj kvazaŭ-priskribaj vortoj. Ekz., vauva "infano" (kiu eble krias "vau-vaa...") kaj laulu "kanto" (kiu eble estas tiel kantata).
Finfine mi tamen ellernis hodiaŭ kelkajn vortojn, kiuj al nenio similas kaj nenion al mi memorigas. Ja iam necesos alfronti ankaŭ tiajn. Estas, i. a., la vortoj neljä "kvar", viisi "kvin", kuusi "ses", kummenen "dek" kaj tuhat "mil". La nombra sistemo en la finna povus esti simpla, sed estas ne. Ĉar oni uzas multajn derivaĵojn de la nombrovortoj, kiuj ne ŝajnas tre regulaj (kiel ankaŭ en mia denaska rusa ne estas tre regulaj la derivaĵoj por nomi la monbiletojn, ekz.).
Mi finfine aŭdis ian tutecan frazon en la finna, kiun mi preskaŭ plene komprenas.
En la filmo Kukolo ĉe la 44-a minuto proksimume la finna soldato diras al la sovetia: „Minun sotani oli loppu“ (kaj ankoraŭ io sonas ĉe la fino de tiu "loppu", sed mi ne certas). Pri "minun sotani" mi certegas, tio signifas "mia milito", kaj ankaŭ mi certas pri "loppu", estas "fino", sed la cetero estas nur supozoj.
:)
Hodiaŭ ni vizitis atelieron kaj faris tridekon da belaj fotoj. Kostis relative multe (kaj aparte malŝatindas la komplikigita senbaze kalkulmaniero; mi ŝatas pli klarajn skemojn), sed kion fari, se ĉiuj konataj profesiaj fotistoj (ja kelkas tiuj) havis iujn malfacilaĵojn ekde novembro. Finfine ni ne eltenis kaj decidis fordoni monon „al aliuloj“.
Plejparto de la fotoj estas tre ŝatindaj; mi elmetas tri en Ipernitio:
|
| Dujariĝo |
|
| La tuta familio |
|
| Familia foto, dujariĝo |
Entute ni ŝanĝis tri robojn (ni kunprenis niajn proprajn, sed kostumoj disponeblas tie). Estas multaj ludiloj en la ateliero, kaj la juna fotistino estis pli-malpli adekvata. Nia problemo estas, ke Maŝa foje tre plore reagas al apero de nekonataj mezaĝaj viroj (junuloj ja interesas ŝin, kaj la maljunuloj estas akceptataj neŭtrale aŭ eĉ povas esti interesaj); do, tre bonas, ke la fotisto estis de la ĝusta aĝo kaj sekso.
Aldone iom pri fotoj en diversaj lingvoj
Nepras iom de la finna. En la finna iam ekzistis tutmonde klara vorto foto, sed tiu en mia Polyglossum-vortaro estas markita kiel arkaiĝinta. La nuna vorto por foto estas kuva (do, simple bildo). Tian elekton faris multaj lingvoj, la angla cetere. En la oseta por foto oni uzas la malnovan fonetike alproprigitan prunton el la kartvela, kiu antaŭe signifis nur ludkarton — [k'am].
Do, foto estas kuva, fotoj — kuvat, kaj por tri fotoj necesas uzi specialan kazon, partitivon, kies formon por kuva mi sukcese konjektis de la unua provo: kuvaa. Oni diras, ke la nominativa kaj la partitiva formoj diferencas ĉi-kaze je kronemo (plilongigo de unu sono). Do, en tiu ĉi notico estas kolme kuvaa „tri fotoj“. Amuze, en Tampereo ekzistas fotoateliero kun tia nomo: Kolme Kuvaa. :)
Plejparto de konataj de mi lingvoj (almenaŭ inter tiuj, kiuj ja havas iujn morfologiajn kazojn) ne uzas pluralon ĉe nombroj, kontraste al Esperanto. En la rusa три фотографии ja estas 3 kaj genetiva formo de singularo; en la oseta æртæ къамы same estas uzata genetivo de singularo; lingvoj tjurkaj uzas nominativan singularon ĉe nombroj, kiel en la kumika ekzemplo: уьч сурат.