Vjaĉeslav Slavik Ivanov Published on August 27, 2008
by Vjaĉeslav Slavik Ivanov

Vjaĉeslav Slavik Ivanov's blog

Browse posts
Novaj lernantoj
Posted on November 2nd, 2008
4 comments (latest 3 weeks ago)
Plia lingva festivalo
Posted on October 23, 2008
Istanbul
Posted on September 25, 2008
6 comments (latest 7 weeks ago)
Pomorie, Bulgario
Posted on September 19, 2008
Kio estas kompromiso?
4 comments (latest 3 months ago)
Ekvojaĝo baldaŭ
Posted on July 14, 2008
Mi venos la 19-an al UK
Posted on June 30, 2008
9 comments (latest 4 months ago)
Denove pri la viza sistemo
Posted on June 26, 2008
5 comments (latest 5 months ago)
Futbalo
Posted on June 21, 2008
8 comments (latest 5 months ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial
  1. 248 visits

Kio estas kompromiso?

Wednesday August 27, 2008 at 09:28PM

Kelkfoje dum la tago en EuroNews sonis ies ideo, ke Rusio (en la kazo de Sud-Osetio) „ne volas serĉi kompromison“ aŭ „iri al kompromiso“. Mi demandis min fine, kio estas kompromiso en opinio de la eldirinto? Ĉu akcepto de la mondkoncepto de certaj okcidentaj politikistoj?

Kartvelio en la limoj, pri kies tuteco oni senĉese parolas eksterlande, neniam ekzistis ekde la disfalo de Sovetunio. La agnosko de Sud-Osetio kaj Abĥazio fare de Rusio estas nur agnosko de la ekzistinta delonge situacio, ne plu.

Revene al komrpomisoj, iu en la sama EuroNews montris mapon de Sud-Osetio, tre malgrandan kvazaŭ celkonscie, ĉe kies limo (kvazaŭ) estas urbo Aĥalgori. Tiu urbeto ne estas ĉe la limo, ĝi estas ene de la oficiala sovetia teritorio de Sud-Osetio (pri kiu teritorio iam alvokis zorgi OSCE cetere), sufiĉe interne, kaj nomiĝas kompromise Leningori (tiel ĝi nomiĝis en Sovetunio) kaj senkompromise — Leningor (sen la gramatika finaĵo de kartvela nominativo). Aĥalgori estas partieca maniero nomi ĝin, la nov-kartvela.

Pri Aĥalgori/Leningor cetere eblas diri, ke ĝi estas ĉefurbo de la distrikto, kiu estas hejmloko de la oseta subetno ksanoj, kiuj nun fakte ne plu havas hejmlokon, ĉar la teritorion preskaŭ dum la tuta tempo de sud-osetia sendependeco kontrolis tbilisa registaro. Fuĝintaj de tie ksanoj en Cĥinvalo kaj Nord-Osetio miksiĝas kun pli multnombraj lokanoj kaj perdas sian unikan idiomon de la oseta lingvo...

Mi hazarde eksciis, ke en Cĥinvalo dum la severa atako de la stranga — demokratia porekstere kaj despotisma loke — registaro mortis frato de mia universitata samgrupano. La viro estis iom pli aĝa ol mi kaj laboris kiel denta kuracisto. Dum la bombado li kaŝis sin en kelo kun siaj parencoj; kiam estis paŭzeto inter la eksplodoj, — mia samgrupano rememoras, — li scivoleme eliris por ĉirkaŭrigardi: poste lia patrino rekonis liajn restaĵojn laŭ la piedvestoj. Tia estis la milito antaŭ ol venis aldonaj pacigaj trupoj el la nordo.

Kiam mi vidis en la televido prezidenton Medvedev parolantan pri agnosko de sendependa Sud-Osetio, mi ne kredis miajn orelojn. Pri tia agnosko oni petis dekkvin jarojn, oni atendis ĝin ĉiutage, la helpo atendata kaj venanta en ĉiam nesufiĉa kvanto estis ĉiama temo de esperoj, minacoj kaj mokoj en la retejoj, kie kartveloj kaj osetoj interparolis. Post la longaj jaroj neniu, nek mi, jam kredis, ke tia serioza subteno, milita kaj politika, eblas. Oni parolis pri plej teruraj ŝak-ideoj kiel „oni ŝanĝos Abĥazion por Sud-Osetio“ (lasos Kartvelion okupi Sud-Osetion kontraŭ libero de Abĥazio) kaj simile. Mi preskaŭ neniom konas la situacion en Abĥazio, sed pri Sud-Osetio nun mi sincere ĝojas. Kaj bedaŭregas, ke por ebligi la nunan atenton estis bezonata la senkompata sangavida atako, demaskinta la veran tbilisan politikon pri la eksaj aŭtonomioj.

Antaŭ deko da jaroj, kiam ankoraŭ prezidentis Ŝevardnadze, mi sciis inter dekoj da miaj sud-osetaj konatoj du-tri, kiuj povis imagi kompromisojn kun Kartvelio (vasta aŭtonomio kun la ebleco por loĝantoj de „Osetioj“ senvize viziti unu la alian, ekzemple). Post ĉi-aŭgusto mi ne imagas eĉ unun tian homon. La pontoj bruliĝis, kaj estus ege malbele elekstere trudi al tiuj trosuferintaj homoj „teritorian tutecon de Kartvelio“.

4 Comments / add your comment?

Raj says:
Ne niuj politikaj kialoj povas esti sufiĉaj por mortigo nek de unu sola homo...
Posted 3 months ago. ( permalink )
Imre Szabo says:
Ĉar vi jam scias, ke la plej alta valoro, kiun ni, homoj konas, estas la homa vivo super ĉiuj teorioj kaj ideologioj kaj religioj.
Posted 3 months ago. ( permalink )
VIZI László says:
Ŝajnas al mi, neniu komprenas, ke la afero ne povas havi racian solvon, ĉar la nocioj "nacio", "popolo", "lando", "rajto" estas teoriaj umoj, ne raciaj, mezureblaj, pruveblaj aĵoj.

Ne ekzistas ekzemple Francoj, nur ekzistas Madam X, kiu neniam repaciĝos kun sia edzo Monsieur Y. sed pasie amas la germanon Herr Z.

Tamen, se la politikistoj diras, ke ili devas persisti por la interesoj de francoj, nia Madam kredas, ke ion signifas la aserto, ke ŝi estas franco.

La politikistoj intertmpe bone amuziĝos, kaj sendos kompatindan Monsieur Y, ke li mortpafu la germanon Herr Z. kaj la franco kredos, ke li ĝuste defendas sian patrion. Madam X. ĝojos, ke venkis la francoj, sed senepende de tio priploros sian amanton Herr Z.
_______

Ankaŭ la internacia juro traktas la aferon tiel, ke tiu pravas, kiu venkas. Pli racian solvon ankoraŭ neniu eltrovis. La juro fine estos nur preteksto por la venkinto, ĉar bonaj juristoj ĉiam povas ĝin ekspliki laŭ la pretendoj, almenaŭ por du malaj konsekvencoj.

(La nacioj estas fiktivaj, laŭplaĉe vi povas anstataŭi ilin.)
Posted 3 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Se "supre" ĉiam temas pri nafto kaj merkato ktp., kaj tion "malsupre" oni povos influi neniam (pesimisma aliro), almenaŭ simpluloj rajtu veturadi sendepende de rondiro de regantoj,
oni ne malliberigu kontaktojn inter individuoj. Oni insistu pri minimumaj moralaj postuloj al regantoj.

Blazio
Posted 3 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) edited this comment 3 months ago.

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.