Hodiaŭ mi aĉetis bileton por flugo el Helsinki al Amsterdam la 19-an de julio kun ŝanĝo en Kopenhagen. La flugo (de SAS/Blue1) startas tre frue matene (la 6-a kaj iom), sed rekompence mi esperas esti en Roterdamo iam ĝis vespero. Espereble je la 16-a aŭ simile.
Mi ankoraŭ ne certas, per kio mi venos en Finnlandon. Ĉar plej proksimtempe ni forveturos el Peterburgo kun la tuta familio, mi eventuale devos ekvojaĝi el Moskvo. Mi neniam faris tion el Moskvo. La plej facila solvo ŝajnas la trajno "Leo Tolstoj", rekta el Moskvo al Helsinko, sed ĝi ja imageble multekostas. La ebleco veni al Peterburgo kun la popolo, kutimstile, estas alloga, sed en tiu ideo mi malŝatas, ke mi devos urĝe trovi ĉi tie buson ĝis Helsinko. Krome mi ne ŝatas la doganejon, kiu kontrolas la busojn: foje la kontrolistoj estas iom tro kontrolemaj (kion mi povas kompreni) kaj unufoje estis iom krude ŝercemaj al mi (kion mi timas resperti, ĉar kun ioma maturiĝo mi iĝis ankaŭ pli eksplodema). Fakte, mi ne plu portas kulerojn en poŝoj de mia jako, tial la situacio ne povus ripetiĝi nun :) Sed, kiel oni diras, „осадок остался“ (la impreso restis).
Kio zorgigas min pri la frua forflugo, estas la flughaveno en Vantaa. Espereble, se ĝi priservas tiajn frumatenajn flugojn, en ĝi eblas ĉeesti ekde vespero ĝis frumateno. Mi konas kelkajn flughavenojn, kiuj ja ne enlasas pasaĝerojn nokte: ekzemple tiu en Mineralnije Vodi, sufiĉe granda flughaveno en Nord-Kaŭkazio. Pasintsomere mi havis ŝanĝon en Rostov-na-Donu (de trajno al aviadilo) — kaj la ebleco travivi nokton sub tegmento kaj sen risko malfruiĝi al la frua flugo estis tre ĝustatempa tie.
De Roterdamo mi planas reveni buse kun grupo de rusiaj (ĉefe moskvaj) esperantistoj. Tiel mi vidos iom da Germanio, revidos Svedion (ŝajne eĉ Leŝofoŝon!) kaj Finnlandon.

Send a message
Search for members
Paŭl Peeraertspro says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Bala'zs) says:
Amsterdam vi ne adaptas, Roterdamon vi adaptas. Cxu instinkte, cxu por evidentigi liberecon?
Cxu vi sukcesis pli- tradidebligi la organizon UEA, lau via programo (2003?). Certe vi ie verkis artikolon pri tio, kie? Tio interesus min.
Amike
Blazio
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
A-dam estas fremda urbo, dum Roterdamo ja estas iusence ĉefurbo de la movado :)
Harri Lainepro says:
Vi certe estos jam frue en Roterdamo, vi probable alvenos en AMS ĉ. la 10-a horo (memoru la hordiferencon) kaj Nederlando estas malgranda kun rapidaj trajnoj rekte el la flughaveno. Bonan vojaĝon!
Pri trajnbiletoj, estus interese scii, kiom vi devus pagi per Tolstoj Moskva-Helsinki. Mi trovis jenan tarifon por finnoj: www.vr.fi/heo/ita/liputven_25052008_alkaen.htm
Laŭ tio la plej malmultekosta (Hel-Mos) estas bileto en 4-lita kupeo: 102,40 EUR. Tio estas “normala prezo”, do verŝajne eblas rabato pro infanoj, pensiuloj, eble studentoj ktp.
Mi lernis en Rusujo, ke eksterlandano devas ĉiam pagi pli (por muzeoj aŭ kio ajn), kaj – diable – la biletvendistoj ĉiam rekonis min kiel eksterlandanon, eĉ se mi nur silente proponis monbileton aŭ malklare murmuretis ion kvazaŭrusan.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Jes, normala. Tra Peterburgo kaj de tie buse povus esti tamen duoble malpli, mi imagas. Leo Tolstoj estas relative luksa, pro tio la iom pli altaj prezoj. Ni hodiaŭ aĉetis du biletojn por la samaj kondiĉoj kontraŭ ĉ. 120 EUR; la distanco kompareblas, sed ne estas "eksterlanda" trajno :)
> Tio estas paĝoj de la kompanio kiu mastrumas la aerhavenon
Ho, dankon. Mi ne tuj trovis ilin (kvankam ne tro rigore serĉis, verdire, imagante al mi ke devas esti facile trovi la lokon). Vantaa.fi estas paĝaro pri la urbo, por la loĝantoj, entreprenistoj ka.
La rusaj paĝoj estas kelkloke amuzaj. Citaĵo: „Estos por vi utile ekscii, ke laŭvoje hejmen vi povas aĉeti en la flughaveno de Helsinko alkoholaĵojn kaj tabakaĵojn sen takso kontraŭ aldona valoro“. Alivorte: "Nia flughaveno estas la loko, kie vi povas aĉeti fumaĵon kontraŭ kutima por vi prezo!" :)
> Mi lernis en Rusujo, ke eksterlandano devas ĉiam pagi pli
Estis amuza okazo en Viborg, kiam mi volis aĉeti bileton en la kaso kaj unue rimarkis la prezaron en la angla. Ĉar mi lernis la lingvon de frua mezlernejo, mi ne ĉiam rimarkas, ke mi perceptas informon neruse; tiel mi ekkalkulis la monon, kiam mi tute hazarde rimarkis ruslingvan prezaron, kie ja estis duoble malpli grandaj prezoj :) Mi ridis kaj komentis al la edzino, ke jen estas la okazo, kiam scio de fremdaj lingvoj malhelpis.
Kutime la diferenco ne estas granda; kelkloke (kiel por transportado) ĝi forestas. La kialo de la muzea prezdiferenco estas, onidire, en tio, ke ŝtato subvencias muzeojn por ke civitanoj povu kulturumi kontraŭ la malpli altaj salajroj; eksterlandaj turistoj ne estas io, almenaŭ en Rusio, kion oni subvenciu :)
Pri Helsinko renove: laŭ la horaro de nia busa revena vojaĝo, la buso venos prame je 9:55 la 29-an de julio. Ĝis proksimume la 13-a ni havos liberan tempon, sen iuj ekskursoj aŭ aliaj envolviĝoj: do se vi hazarde estos enurbe, ni povus promeni ie tra antaŭtagmeza urbo.
Harri Lainepro replies:
Harri Laine edited this comment 4 months ago.
Dima Ŝevĉenko says: