Vjaĉeslav Slavik Ivanov Published on June 11, 2008
by Vjaĉeslav Slavik Ivanov

Vjaĉeslav Slavik Ivanov's blog

Browse posts
Eksperimenta rimado
Posted on June 16, 2008
Mian foton reproduktas grandega novaĵservo
Posted on June 16, 2008
3 comments (latest 18 months ago)
La kvara plej bona blogo
Posted on June 13, 2008
6 comments (latest 18 months ago)
Linukso ŝanĝiĝis
Posted on June 12, 2008
7 comments (latest 18 months ago)
Universala finna vorto
22 comments (latest 18 months ago)
Wikimedia
Posted on June 3rd, 2008
Hokeo, futbalo kaj Eŭrovido
Posted on May 29, 2008
2 comments (latest 18 months ago)
Anstataŭ Vilno Viborg
Posted on May 23, 2008
6 comments (latest 18 months ago)
pro
Posted on May 19, 2008
5 comments (latest 19 months ago)

Keyword tags

finna

More information

This post is public
Attribution + non Commercial
  1. Read 924 times

Universala finna vorto

Wednesday June 11, 2008 at 05:39PM

Eventuale mi iros por 2-3 tagoj en Finnlandon dum la proksimaj tagoj; mi pruntis de mia infano la belegan ideon pri universala vorto.

Kiam Maŝa ne scias iun vorton, ŝi diras ŝtuka ruse. Multaj lingvoj havas ian anstaŭigan vorton; ekzemple, en la oseta la vorto ed estas fakte pronomo, propran signifon ĝi ne havas tute, oni uzas ĝin ĉiam anstataŭ forgesita vorto: „mi edas pri edo ede, se transporti tion en Esperanton.

Do, la demando estas: kion oni uzas en la finna por tiu celo? Ĉu kapine taŭgas aŭ alia vorto estas pli uzata.

22 Comments / add your comment?

Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) says:
En la finna *asia* (lau mia kolego), en Esperanto: zozo.

Blazio
Posted 18 months ago. ( permalink )
Lluís replies:
Ĉu vere 'zozo'? Laŭ kiu fonto? :)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Laŭ ne pli ol fabelo pri la regulo dekses de Beaucaire. Ekzistas literaturaj reuzoj, kiel, ekz., tiu fare de Blazio en 2007. Ŝajne, la uzo restas nur en literaturo kaj inter tiuj, kiuj pri la plej famaj literaturaĵoj scias. Certe pli vastas la uzo de "aĵo" kaj "afero" en tiaj kuntekstoj: "mi prenis tiun aĵon por fari la aferon". Ankaŭ ekzistas la verbo "umi", kiam oni ne certas pri elekto de verbo.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro replies:
Por mia edzino Esperanto estis siatempe regula lerneja stud-objekto, kiam ŝi estis ĉ. 10-jara. Ŝi atestas, ke la lernantoj reale uzis la vorton aĵo pri ĉio, kion ili ne sciis nomi en alia maniero.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Ĉu vi estis influita de la edzino pri la lerno de Esperanto aŭ vi eble konatiĝis pro Esperanto?
La ideo, ke vi sendepende ellernis Esperanton kaj konatiĝis en aliaj cirkonstancoj ŝajnas al mi malplej probabla :)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro replies:
Ni fakte konatiĝis en esperantista kunveno (fakte: UK), lerninte la lingvon tute sendepende unu de la alia.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Mi rimarkis, ke esperantista familio (kun infanoj denaske edukaaj en j Esperanto)
oni uzadis *umo*.

Se via edzino sxaltadis lingvojn, kiel sxi tion faris?

Infanoj Csiszár uzadis la vorton *tiu* por enkonduki jhungaran vorton:

Kaj venis tiu grabonciás diák.. (miraklofara vagabondo).

Miaj infanoj uzadis "hungare"

Kaj venis la hungare sárkány (drako)

Blazio
Posted 18 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Mem mi uzas ĉefe la vorton afero, eĉ kiam fakte temas pri aĵo :) Se mi transŝaltas al la rusa, mi kutime faras tion senaverte ("kiel oni ruse diras...", ne, mi rekte ekuzas la rusan), foje meze de unu frazo. Ne estas tre scienca aliro al lingvoinstruado, sed mi ne povas liberigi min de la praktikoj, kiujn mi spektis la tutan infanecon en la dulingva regiono de Osetio, kie mi kreskis :)

Koncerne la edzinon, mi ne povas imagi, kiel ŝi anstataŭas la forgesitajn vortojn kaj enkondukas la rusajn. Probable pro tio, ke ŝi ĉefe parolas en Esperanto per "tre pretaj" frazoj: pri kiuj ŝi certas kaj kiujn ŝi eble antaŭtradukis aŭ sciis plene parkere.

Gravas rememorigi, ke forta tradicio ankoraŭ ne formiĝis, ĉar la infano fakte "ĵus" ekparolis; ŝi estas nur du jarojn kaj duonon aĝa. Mi kun plezuro konstatas, ke dum du lastaj tagoj finfine eblas ion en Esperanto de ŝi aŭdi ("A gde tjotja Sveta? Ona... malaperis! Malaperis.")
Posted 18 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
(La) fakliteraturo asertas, ke diversaj parolkomunumoj procedas diverse, do kontinua
parolkomunumo plurgeneracia havas proprajn normojn de sxaltado. En Esperantujo
oni do supozeble kreas apartajn mikronormojn (cxu unufamiliajn?)

Cxe ni estas tre fiksaj normoj, sed eble post tridek jaroj mi devus ilin sxangxi, por
pli konformi al la pli granda hungara esperantista komunumo. Ni izologxis pro Esperanto.

Blazio
Posted 18 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Ho, jes, asia estas taŭga vorto. Ĝia aparta beleco estas en ĝia relativa reguleco.
Posted 18 months ago. ( permalink / translate )
Harri Lainepro says:
La vorto kapine estas tre bona universala nomo por io konkreta, nevivanta. Asia estas bona substantivo por io abstrakta, proksima al nia afero. Por eĉ plia universaleco verŝajne estas bezonata pronomo, plej trafe eble tuo, en neformala parolo toi, kiu simple montras ion, ‘tiu io’.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Dankon ke vi atestis pri la reala uzo de la anstataŭigaj vortoj.

Rilate la vorton toi: mi malfacile povas imagi ĝian deklinacion (tiun de tuo ni ja lernis en la kurso). Ĉu vi povus nomi kelkajn formojn: plej grave genitivon (toin?), partitivon (toita?) kaj iun el la regulaj (toissa?)?
Posted 18 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro replies:
Ne, la i en toi aperas nur en nominativo. Genitivo ton, aliaj kazoj ekz. tossa, tosta, tohon. Do, se vi lernis la vorton tuo, estas facile: ĝia malformala varianto nominativa estas toi, en aliaj kazoj forigu la literon u el la sama formo de tuo. Plurale ekzistas aparta malformala varianto nur nominative: noi. – Mi ne scias, ĉu mi bone faras instruante al vi malprestiĝajn vortojn de la strato. Mi esperas, ke vi ne lernis, ke oftege la triapersona pronomo uzata egale por li, ŝi kaj ĝi estas se :)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Harri Laine edited this comment 18 months ago.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
» Mi esperas, ke vi ne lernis, ke oftege
» la triapersona pronomo uzata egale por li, ŝi kaj ĝi estas se :)

:) Ja, estis io, kion mi lernis tre frue de iu reta fonto. Bonege, ke mi frekventis la ĉeestan kurson de la finna ĉe Inkeria Kulturcentro, kie oni certe ne instruas tiel paroli; do mi nur scias pri tia uzo, sed mem apenaŭ baldaŭ ekuzos ĝin. Foje en leciono okazis la malo: mi parolante pri iu animalo diris hän kaj ne tuj povis kompreni, kion aludas la instruisto alvokante min "pli bone pensi" pri la frazo :)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro replies:
Ni povus aranĝi konkurson, ĉu ne? :) Kiu havas pli da malfacilaĵoj, ĉu finno klopodanta lerni diri ĝustaloke он – она – оно , ĉu ruso lernanta diri hän – se? Mi vetas por la finno: eĉ post jaroj da lernado kaj sufiĉe flua parolado de fremda lingvo, finno stumblas ĉe la pronomoj li – ŝi, er – sie, he – she k.s. Iom strange, ĉar la distingon oni ja ekkomprenas ĉe la unua lerno, kaj tute bone scias kiel diri, sed tamen... Eble hungaroj, kun sia ő volus partopreni la konkurson.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
» Ni povus aranĝi konkurson, ĉu ne?

Finnoj gajnas tuj, la sistemo de personaj pronomoj estas ideala kaj rapide lernebla :) Kontraste al tiu en la rusa, vere.
Tamen en la finna ekzistas ankaŭ la verba sistemo kaj la "diabla k", kiu emas en kazaj formoj malaperi aŭ ŝanĝi sin al io ne tre simila :)
Al tio ĉe ambaŭ flankoj aldoniĝas tio, kion mia rusa konato, influa ĵurnalisto kaj granda ŝatanto de la finna lingvo kaj finnlanda kulturo, formulis jene: "ŝajne, la lingvojn kreis iu, kiu volis, ke por ambaŭ flankoj ili sonu amuze". Mi tamen antaŭsentas, ke lerni la rusan prononcadon estus malpli facile por finno, ol inverse: distingi inter "molaj" kaj "malmolaj" konsonantoj, prononci nature la neklarajn neakcentitajn vokalojn ktp. estas ja malfacile.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Blazio VAHA (n.s. WACHA, Balázs) replies:
Prave. Ecx post jardekoj oni povas erare diri *li*, anstatux *sxi*, malgrau cetera bona
lingvoscio kaj parolritmo.
Posted 18 months ago. ( permalink )
Valentin Melnikov says:
En E-o por tio estas fama "zozo"...

K en la rusa pli ofte uzatas ne "ŝtuka", sed... nu jes, "kacaĵo". La plej universala vorto. ;-/
Posted 18 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Ja, "kacaĵo", sed scio de same obscena vorto en la finna povus nur malhelpi en mia nuna nivelo :) Krome ja ankaŭ en la rusa ekzistas pluraj kuntekstoj, kiam oni uzas malpli oportunajn vortojn (ĉefe "eto") pro obsceneco de la vorto "ĥujn’a".
Posted 18 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro replies:
Jes, certe estas saĝe sin teni je iom normala “lernolibra” lingvaĵo. Unu plia vorto, kiun mi pensis post “kapine” estas “juttu”, kiu baze signifas ‘rakonto, historio, babilo’, sed estas ankaŭ ia universala substantivo kun eĉ pli vasta senco ol kapine, kiu prefere signifas ian ilon aŭ ion teknikan. Sed ambaŭ vortoj estas neformalaj.

La rusa ĥuj estas interesa vorto, ĉar almenaŭ antaŭe finno ne povis lerni tiajn. Ĝi troveblis en neniu rusa-finna vortaro, ĉar preskaŭ ĉiuj tiaj estis produktitaj en Rusujo (aŭ Sovetio), kaj en ili tute mankis ĉiaj malprudaĵoj. Ĉu la vortara tradicio plu estas simila? – Spertaj turistoj instruis al finnoj unuafoje vizitantaj Peterburgon, ke ili tie ne laŭte ekkriu Hui! (interjekcio de surpriza ektimeto) kaj ke ili eĉ evitu uzi la vorton huivi (kaptuko, koltuko). Mi ne scias, ĉu oni serioze observu tiajn regulojn. Kion vi pensas?
Posted 18 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
» “juttu”, kiu baze signifas ‘rakonto, historio, babilo’

Amuze. En iom simila senco estas en la moderna rusa uzata vorto "tema" (ja "temo"), kiu povas signifi "rakonto, temo, solvo, maniero agi" ktp.

Juttu ŝanĝas sin en la kazoj, antaŭvideble, al jutun, jutussa, jutulla ktp, ĉu mi ĝuste sentas?

» Ĉu la vortara tradicio plu estas simila?

Nu la akademia tradicio, jes, daŭre ne mencias „blasfemajn“ vortojn, kaj eble tio estas en ordo, ĉar tradicioj estas bona afero. Samtempe aperis pluraj specialaj vortaroj de blasfemaĵoj kaj slango: de malgrandaj ĝis tre imponaj esploroj.

» ĉu oni serioze observu tiajn regulojn. Kion vi pensas?

Nu en la fluo de nekomprenebla parolo io kunsonanta kun blasfemaĵoj povas tre elstari. Des pli ke la rusa kulturo, eble pro vasteco de la lingva teritorio, ne tiel kutimas al simpla neglektado de fremdlingva parolo, kiel eble okazas en Eŭropo. Mi multfoje rimarkadis, ke multajn miajn samcivitanojn ĝenas, kiam en ilia ĉeesto oni parolas nekompreneblan lingvon, foje ili ankaŭ ekserĉas en tiu sonfluo „malbelaĵojn“. Turistaj fakuloj eble ŝatis atentigi pri tiuj „kulturaj specifaĵoj“.

Certe estus amuze renkonti homon, kiu en la strato eksklamaciadus hui! hui! :)
Posted 18 months ago. ( permalink )
Harri Lainepro replies:
» Juttu ŝanĝas sin en la kazoj, antaŭvideble, al jutun, jutussa, jutulla ktp, ĉu mi ĝuste sentas?

Tute ĝuste. Ĝi, same kiel aliaj vortoj kies lasta litero estas o, u, ö, y, apartenas al la plej simpla deklinacio. En tiaj vortoj nur en partitivo kaj plurala nominativo la finaĵoj estas iom variaj, parte laŭgustaj, sed misa elekto ne malhelpas komprenon. Kaj vi bone scias, ke la konsonantoj k, p, t, precipe la unua el ili, pli komplikas la aferon. Jen tamen la plej simple komplika ŝanĝigo: tt – t. La finna estas iom regula, sed iuj reguloj estas diable malsimplaj.
Posted 18 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...