Anstataŭ la antaŭe planita semajnfino en Finnlando kaj sekvasemajna partopreno en la ĵurnalista kongreso de Vilnius (Litovio), ni iros por sabato-dimanĉo al Viborg kaj poste restos en Peterburgo.

La viza problemo neniel solviĝis: miaj dokumentoj daŭre restas en la finnlanda konsulejo, kie la 3-monata vizo estas plu preparata. Ĉar la 20-an estas mia naskiĝtago kaj la 24-an — naskiĝtago de mia edzino, ni volis iom vojaĝi por sabato kaj dimanĉo. Nur du facile atingeblaj el Peterburgo urboj estas vere vidindaj, laŭ ni: Novgorod kaj Viborg. Ni elektis la lastan, kiu troviĝis pli alte en niaj listoj de vizitindaj lokoj. Do, ni jam aĉetis biletojn por la trajno, kiu dum du horoj matene venigos nin al tiu urbo kun tre komplika historio. Ni jam antaŭmendis bonan ĉambron en unu el la malpli grandaj hoteloj de Viborg.

Samtempe kun ni al Viborg venos kelkaj niaj amikoj; inter ili la du junaj viroj, kiuj iam estis miaj universitataj samgrupanoj kaj nun loĝas en Peterburgo. En la urbego ni tre malofte renkontiĝas: la jubilea naskiĝtago en malgranda urbo helpos iom refreŝigi la amikajn rilatojn.

Mi penos elmeti iom da multimediaĵoj el la urbo Viborg, sed certe mi estas nesufiĉe bone ekipita por foti ĝin. Mi konas jam kelkajn homojn, kiujn Viborg sorĉe ravis, estas iusence danĝera urbo: multajn ĝi kaptas kaj postulas de ili reveni kaj reveni plu... :)