Certe mi scias, ke ekzistas [programistoj-respondas] kaj aliaj lokoj, sed mi jxus instalis kaj agordis tion...
Post kiam mi sukcese instalis Linukson openSUSE, agordis en gxi ret-aliron kaj unuecigis uzon de Firefox en openSUSE kaj WinXP, mi havas demandon. Cxu ekzistas facila maniero tajpi Esperantajn literojn el Linukso laux la Ek-maniero. Pri Esperanta klavaro mi ja scias, sed mi bezonas tajpi ikse kaj ricevadi cxapelojn.
He?..
Send a message
Search for members
Lluís says:
En linukso, kelkaj redaktiloj permesas uzi filtrojn. Facilas skribi filtron, kiu ŝanĝos iksan tekston al ĉapela. Tamen se vi volas tion funkciantan en la tekstujoj de krozilo, ekzemple, ŝajne vi ne sukcesos.
Eblas ŝajne skribi iun programeron por SCIM (aŭ SKIM), sed ankaŭ tio funkcios nur por programoj skribitaj sur GTK aŭ QT.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Ĉu eble mi devas alkutimiĝi al la Esperanta klavaro nun? Estus iom malfacile rompi kutimojn...
Alia ebleco estas, kiel pasintjare okazis pri Kubuntu 7.04, post semajna eŭforio forgesi pri Linukso... :)
Manolo pro replies:
La malavantaĝo de tiu metodo estas ke vi devas antaŭ-scii la pozicion de la e-literoj sur via klavaro.
Alia metodo, kiu funkcias ĉe mi, estas krei dosieron .Xmodmap en la baza uzul-dosierujo. Vi devas tajpi kelkajn instrukciojn por, ekzemple, uzi la cirkumfleksan klavon en kombino de aliaj por rezulti la ĝustan e-literon. La afero estas ne-triviala sed sufiĉe simpla. Vi trovos bonegan gvidadon en la retejo de Bertilo:
www.bertilow.com/komputo/linukso.html
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Sub Vindozo kelkaj aferoj estas evidente pli facilaj ankoraŭ...
Lluís replies:
Mi imagis, ĉu X komprenas "mortajn" literajn klavojn. Tiuj klavoj ne efikas al teksto, ĝis sekva klavo ne venas. Eblus havi regulojn, kiuj ekzemple konsideras 'c' morta klavo. Tial, neniu litero aperos ĝis la venonta klavklako. Se 'x', do aperos ĉ. Se ne 'x', aperos c+literonova.
Tamen mi pensas ke X ne komprenas tiajn "mortajn" klavojn, kaj komprenas nur supersignajn. Aldone, ne funkcius tajpo de duobla 'c', mi pensas.
Do same kiel mi diris unue, mi ne povas imagi, kiel vi povos tajpi laŭ Eka metodo en Linukso. Bonvolu sciigi je sukceso!
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Por provi fari tion mi bezonus nur kompreni, kion mi faru pri la dosierujo xkeycaps, kiun mi ricevis nun... La manlibro estas iom ne pri tio.
Lluís replies:
Mi ne scias, cxu sekvo de tiuj instrukcioj tro suferigos vin. :)
Manolo pro replies:
Sed tia manipulado bezonas administran povon; do mi kredas ke, laŭeble, homoj ne uzu la administrajn privilegiojn por tiaj bagatelaj agordoj: krom komplikaj, ili estas ankaŭ danĝeraj. Tial, mi rezistas konsili pri tiaj elturniĝoj, precipe al homoj kiuj unuafoje venas en la linuksan mondon, jam alkutimiĝintaj al vindozaj manieroj.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Kiel la oseta proverbo diras, „hundo revenas al sia vomaĵo“ — same mi konstante revenas al Vindozo, kvankam, necesas agnoski, mia Linukso iĝas pli kaj pli uzebla.
Nun mi uzas openSUSE 11 beta 3 kun la nova KDE. En ĝi troviĝas (kontraste al la antaŭa versio de openSUSE — 10.3) la cirila oseta klavaro, sed bezono iom reredakti ĝin restas.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov edited this comment 4 months ago.
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ replies:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Mi dume eltrovis, kiel mi tajpu finne (pääkaupunki, ekz.; tre facile), sed por Esperanto restas dume teni min ĉe la servoj, kiuj rekodigas la ikso-sistemon (feliĉe, ankaŭ Ipernitio faras tion).
Vinz Barbier says:
Mi sxercxis kiel eblas tajpi la esperantajn literojn kun Linukso kaj trovis duajn solvojn kun la tekstulo emacs.
solvo 1 : En "emacs" vi povus obteni tiajn literojn tajpanto :
- ^ + s, g ktp...
solvo 2 : agordi "emacs" laux la tajpmodo : esperanto-postfix
tiel eblas fari :
1) samtempe premi Alt + X
2) tajpi "set-input-method" kaj (la tekston aperos en la malsupra linia de emacs)
3) tajpi "esperanto-postfix"
post kiam vi tajpas "esperanto" vi povas premi por ke emacs indikas al vi la eblajn elektojn.
Se vi cjon bone faris, vi nun povas tajpi c + x por ĉ
NAVAVAR <->ՆԱՒԱՎԱՐ says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies: