Finnlandaj rusdevenaj virinoj kompatas la eks-ministron de Finnlando Ilkka Kanerva (kiu estis eksigita pro amindumo kun striptiza dancistino, kaze se iu leganto ne aŭdis la aferon). La 1-an de aprilo finnlanda televido montris kelkajn sms-mesaĝojn, kiujn Kanerva sendis al sia juna dancanta amikino. La kompatemaj virinoj komentas pri la televida okazo:
— Kanerva, kia ajn li estu stultulo, povas ekprocesi pri damaĝo de lia digno (se entute eblas uzi tiun vorton).
— Kompatinda viro, vere.
Intertempe mi konjugacias la finnajn verbojn »»
Send a message
Search for members
Vladimír Türkpro says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Harri Lainepro says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Mi faras tion kun granda peno kaj multaj eraroj, bedaŭrinde. Sed fakte mi ne atendis de mi mem tian rapidan avancadon en la lingvo, pri kiu ankoraŭ novembre mi sciis absolute nenion.
» la homoj ja estas senlime scivolaj, kiam evidentiĝas, ke eĉ altranguloj estas homoj
En Rusio certe ne farus skandalon aminduma sms-konversacio, bezonatas pli fortaj iritiloj. Kiam iun ministron, aŭ ĉu estis la ĉefprokuroro, (mi delonge forgesis la detalojn) oni filmis en saŭno kun kelkaj prostituitinoj, jen estis skandalo.
» Saluton al Peterburgo!
Dankon kaj estu bonvena aldoni min al viaj kontaktoj por legi miajn freŝajn noticojn kaj vidi fotojn. Mi kutime ne trouzas atenton de miaj abonantoj per lavange amasaj renovigoj, kiel mi opinias.
Harri Lainepro replies:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Pri kiu partio temas, cetere?
Harri Lainepro replies:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Harri Lainepro replies:
Sed, teme pri skandaloj aŭ “skandaloj” de la grandaj regantoj: Mi ĵus legis, ke la gazeto Moskovksij Korrespondent ĉesis aperi, ĉar ĝi skribis klaĉe pri amrilato de s-ro Putin. Kio fakte okazis: ĉu venis ordono de la ŝtatprezidanto aŭ de lia stabo haltigi tian fi-gazeton, kiu sen permeso rakontas ion ajn? (Mi kompreneble tute ne scias, ĉu estis io vereta en la klaĉo.) Mi povas bone imagi finnan gazeton publikgi mensogojn, kaj eĉ ĉefredaktoron punitan (plej verŝajne monpune) pro tio, se temas ekz. pri grava ofendo kontraŭ iu, sed tuja haltigo de aperado, tio estas neimagebla.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Mi ekde infanaĝo interesiĝas pri geografio kaj lingvoj, sed apenaŭ multe pri aktuala politiko. Mi imagis, ke en Finnlando estas plurpartia sistemo kun neniu aparte elstara partio, sed nenion pli, fakte.
Pli-malpli pro la samaj kialoj mi ne scias detalojn pri la moskva skandalo, kiun vi mencias. Mi ne kredas, ke klaĉ-artikolo pri la "aganta prezidento", kiel oni nomas na Putin ĝis la oficiala enposteniĝo de Medvedev, povis estis kaŭzo por fermi la gazeton "desupre": kritiko kaj klaĉado privata kaj gazetara kontraŭ Putin ĉiam abundis kaj mi ne konas okazojn, kiam iu estus punita pro tio. Povas tamen okazi, ke financintoj de la gazeto rezignis ĝin plu subteni, ekz. Mi ripetas, ke mi nenion scias pri la vera okazo.
> sed tuja haltigo de aperado, tio estas neimagebla
Estas nekorekte kompari 80-jaran kaj 10-jaran demokratiojn :)
Harri Lainepro replies:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Ĉu tio ne estus rompo de via privateco? Mi verdire ne imagas, kiel okazas ĉi tie. Teorie ĉiuj oficialaj edziĝoj kaj eksedziĝoj estas arkivigataj; kaj certe ĵurnalistoj, se ili farus la aldonan penon, povus iel aliri tiujn arkivojn. Tamen kontrolo de la fontoj estas eco de pli alta ĵurnalismo, ne tiu, pri kiu temas ĉi-kaze :)
» Neniu ofendo estis intencita de mi
Mi ĉiam penas kompreni homojn de pozitiva vidpunkto. Necesas tre rekte ofendi min por ke mi ofendiĝetu :) Viaj komentoj estas certe interesaj kaj scivolvekaj, sed ne ofendaj.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
«Mi ĉiam malbone rilatis al tiuj, kiuj kun ia malvarmuma nazo kaj siaj erotikaj elpensaĵoj enigas sin en aliulan vivon». :)
Harri Lainepro says:
Pri moroj: en iuj landoj oni povas tute bone demandi kunparolanton pri ties salajro, sed ekz. finno opinius tiam demandon malĝentila kaj verŝajne iel evite respondus. Ie granda aĝo ests io prifierinda, dum aliloke oni ŝatas sekreti pri siaj jaroj.
Pri registrado de personaj ecoj: Laŭ mia scio, en Svedujo oni konsideras gepatran lingvon afero diskreta, kiun oni ne oficiale registras, dum en Finnlando tio estas natura afero sciinda por la aŭtoritatoj, por ke ili povu ekz. sendi al la koncernato dokumentojn en la ĝusta lingvo. Aliflanke min mirigas la rusa kutimo noti sur ĉies pasporto ties genton (ruso, tataro. finno...), kaj entute la fakto ke oni devas havi pasporton ankaŭ restante en sia propra lando.
Alia afero (alia ol la publikeco de oficialaj dokumentoj) estas tio, kion la amaskomunikiloj rajtas publike distrumpeti pri la privata vivo de unuopuloj. Tiurilate la leĝo pli bone protektas min, simplan civitanon, ol politikistojn aŭ aliajn gravulojn.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Mi imagas, se tribunalo decidas, ankaŭ ĉi tie estas publika afero. Tamen okazas, kion mi spertis, eksedziĝo laŭ interkonsento de geedzoj, sen juĝproceso. Pri tio oni faras noton en la arkivo kaj eldonas konfirmilojn al la eksaj geedzoj: sed apenaŭ aperas ia pli publika anonco.
» mirigas la rusa kutimo noti sur ĉies pasporto ties genton (ruso, tataro. finno...)
Vi estas misinformita :) Tiu noto jam delonge estas forigita el ĉiuj dokumentoj. Iom surprize por mi, ĝuste inter la minoritatoj eblas plej ofte aŭdi protestojn kontraŭ tio (multaj el ili ŝatus daŭre heredi la noton en pasporto kiel senteblan markilon de sia etna aparteno). Tamen la pasporto ne plu havas tian linion, eĉ ne laŭdeziran.
» la fakto ke oni devas havi pasporton
Fakte, laŭ la nun funkcianta leĝaro eblas havi simplan kopion de la pasporto (faritan per kopiilo, sen jura konfirmo). Multaj faras tiel. Persone mi konstante portas kun mi la originalon, estas multsence oportune, ĉar ĉiuj miaj ĉefaj dokumentoj estas ĉiam kun mi (sanasekuro, emerit-karteto, numero de impostopaganto ka., ŝovitaj en la pasporton).
Harri Lainepro replies:
Helena Tylipska says: