Vjaĉeslav Slavik Ivanov Published on March 18, 08
by Vjaĉeslav Slavik Ivanov

Vjaĉeslav Slavik Ivanov's blog

Browse posts
La vetero
Posted on May 6, 08
2 comments (latest 4 months ago)
BTW, spam sux
Posted on April 15, 08
4 comments (latest 5 months ago)
Festivalo pripagata
Posted on April 9, 08
2 comments (latest 5 months ago)
Kompatinda ministro
Posted on April 2nd, 08
17 comments (latest 4 months ago)
En radiostacio
4 comments (latest 6 months ago)
Ĝis revido
Posted on February 27, 08
5 comments (latest 6 months ago)
Martikainen
Posted on February 16, 08
4 comments (latest 7 months ago)
Kurso de la finna
Posted on February 8, 08
1 comment (latest 7 months ago)
Monato de Jamajko
Posted on February 2nd, 08
2 comments (latest 8 months ago)

Keyword tags

festivalo
lingva

More information

This post is public
Attribution + non Commercial
  1. 354 visits

En radiostacio

Tuesday March 18, 2008 at 10:31PM

Mi hodiaŭ estis en radiostacio Grad Petrov kaj rakontis tie pri la estonta Lingva Festivalo en Peterburgo, kiu kredeble okazos la 13-an de aprilo. La radiostacio estas specifa: ĝi apartenas al ortodoksa eklezio kaj ĉefe disaŭdigas pri la ekleziaj temoj, sed ankaŭ iom pri kulturo. Dum 40 minutoj dum la „superba tempo“ vespere ni kvarope babilis pri la festivalo: la ĵurnalistino, du knabinoj, kiuj prezentis pasintjare en la festivalo la estonan lingvon kaj psikolingvistikon, kaj mi.

Gravas, ke oni promesis iom reklami nian festivalon rekompence al la mencio de la radio inter la „informaj sponzoroj“. Do, nevane travivita tago. Post la radielsendo ni ankoraŭ iomete babilis teumante en la kuirejo de la stacio; la ĵurnalistino mem interesiĝis kaj planis veni por la prezento de la itala.

En la elsendo mi certe menciis Esperanton (inter la kutime popularaj prezentoj, ekzemple), sed detenis min de troa „mesiismo“.

Hieraŭ nokte mi ankaŭ malfermis finfine iom funkciantan paĝaron de la festivalo ĉe festivalo.ru. Mi iom eksperimentis pri diversaj paĝar-skriptoj, sed fine ĉion forigis kaj instalis la universalan kaj kutiman Vordpreson (WordPress), trovinte taŭgan aspektigon por ĝi. Nur la foton kun ĉevaloj necesos per io anstataŭigi: saĝaj mienoj aŭ stranga skribaĵoj, ekzemple :)

4 Comments / add your comment?

Lluís says:
Gratulon! :)
Cetere, ĉu vi uzas la retejon www.cucumis.org? Al vi plaĉus, mi pensas!
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Ĉu vi konsilas?
La reto „aspektas amuze“ (en la filmoj pri Mejzi-mus’, amikino de malgrandaj denaskuloj, tiu frazo signifas "ŝajnas bona") :)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Lluís says:
Mi partoprenas ĝin, jes. Al mi plaĉas la ekzerco prepari traduketojn. Eble vi jam faras tion ofte, kaj ne bezonas pliajn tradukendaĵojn. :)
Posted 6 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Nu fakte jes, multaj homoj de mi deziras, ke mi ion traduku senpage aŭ kontraŭ malmulte da mono :) Krom tio mi mem foje starigas antaŭ min tiajn taskojn...

En Cucumis mi registriĝis, sed neniu volis en tiu tempo tradukojn el Esperanton en la rusan — kaj mi fermis la fenestron.
Posted 6 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of this post comments.