Seitsemänsataakuusikymmentäkahdeksan. Jen kiajn numeralojn mi jam kapablas kompreni en la finna ekde hieraŭ. Finnoj (laŭ miaj fontoj) skribas longajn numeralojn ligite, sen spacoj, ĉefe pro tio la longeco.

La skribita estas esperanta sepcent sesdek ok.

Seitsemän estas 7, sata — 100 (kaj sataa, kredeble, ĝia partitiva formo; t. e. la formo, kiun necesas uzi por diri sep centoj), kuusi — 6, kymmentä estas la aldonaĵo por dekoj (kunsona al kymmenen „dek“), kahdeksan estas 8.

Kahdeksan estas interesa vorto per si mem. Pri ĝi kaj pri la najbara yhdedksän ekzistas teorio, ke ili estas postrestoj de la subtraha nomado (9 = 10 - 1 kaj 8 = 10 - 2) — pro tio la komencoj de tiuj vortoj rememorigas pri yksi „unu“ kaj kaksi „du“.

Onidire, kiam finnoj bezonas kalkuli ion rapide, ili povas uzi alian kalkulsistemon kun unusilabaj numeraloj (y, ka, ko, vi, ku — io tia). Mi tamen ne havas fidindajn pruvojn de tio.