Vjaĉeslav Slavik Ivanov Published on December 30, 2007
by Vjaĉeslav Slavik Ivanov

Vjaĉeslav Slavik Ivanov's blog

Browse posts
Topelius 180-jara
Posted on January 14, 2008
2 comments (latest 22 months ago)
Numeralo
Posted on January 7, 2008
20 comments (latest 22 months ago)
Granda kaj granda en la finna
Posted on January 4, 2008
10 comments (latest 22 months ago)
My short to-do list
Posted on January 2nd, 2008
1 comment (latest 22 months ago)
Fotoj en nia vivo kaj en la lingvoj
2 comments (latest 22 months ago)
Minun sotani oli loppu(li)
Posted on December 29, 2007
2 comments (latest 22 months ago)
Pliaj vortoj (kymmenen, tuhat ka.)
Posted on December 25, 2007
2 comments (latest 23 months ago)
Iom pli da finna
Posted on December 22, 2007
5 comments (latest 22 months ago)
Pliaj finnaj vortoj
Posted on December 16, 2007
2 comments (latest 23 months ago)

Keyword tags

familio
finna
fotoj
lingvoj
oseta

More information

This post is public
Attribution + non Commercial
  1. Read 1 419 times

Fotoj en nia vivo kaj en la lingvoj

Sunday December 30, 2007 at 05:19PM

Hodiaŭ ni vizitis atelieron kaj faris tridekon da belaj fotoj. Kostis relative multe (kaj aparte malŝatindas la komplikigita senbaze kalkulmaniero; mi ŝatas pli klarajn skemojn), sed kion fari, se ĉiuj konataj profesiaj fotistoj (ja kelkas tiuj) havis iujn malfacilaĵojn ekde novembro. Finfine ni ne eltenis kaj decidis fordoni monon „al aliuloj“.

Plejparto de la fotoj estas tre ŝatindaj; mi elmetas tri en Ipernitio:

Dujariĝo
Dujariĝo
La tuta familio
La tuta familio
Familia foto, dujariĝo
Familia foto, dujariĝo

Entute ni ŝanĝis tri robojn (ni kunprenis niajn proprajn, sed kostumoj disponeblas tie). Estas multaj ludiloj en la ateliero, kaj la juna fotistino estis pli-malpli adekvata. Nia problemo estas, ke Maŝa foje tre plore reagas al apero de nekonataj mezaĝaj viroj (junuloj ja interesas ŝin, kaj la maljunuloj estas akceptataj neŭtrale aŭ eĉ povas esti interesaj); do, tre bonas, ke la fotisto estis de la ĝusta aĝo kaj sekso.

Aldone iom pri fotoj en diversaj lingvoj

Nepras iom de la finna. En la finna iam ekzistis tutmonde klara vorto foto, sed tiu en mia Polyglossum-vortaro estas markita kiel arkaiĝinta. La nuna vorto por foto estas kuva (do, simple bildo). Tian elekton faris multaj lingvoj, la angla cetere. En la oseta por foto oni uzas la malnovan fonetike alproprigitan prunton el la kartvela, kiu antaŭe signifis nur ludkarton — [k'am].

Do, foto estas kuva, fotoj — kuvat, kaj por tri fotoj necesas uzi specialan kazon, partitivon, kies formon por kuva mi sukcese konjektis de la unua provo: kuvaa. Oni diras, ke la nominativa kaj la partitiva formoj diferencas ĉi-kaze je kronemo (plilongigo de unu sono). Do, en tiu ĉi notico estas kolme kuvaa „tri fotoj“. Amuze, en Tampereo ekzistas fotoateliero kun tia nomo: Kolme Kuvaa. :)

Plejparto de konataj de mi lingvoj (almenaŭ inter tiuj, kiuj ja havas iujn morfologiajn kazojn) ne uzas pluralon ĉe nombroj, kontraste al Esperanto. En la rusa три фотографии ja estas 3 kaj genetiva formo de singularo; en la oseta æртæ къамы same estas uzata genetivo de singularo; lingvoj tjurkaj uzas nominativan singularon ĉe nombroj, kiel en la kumika ekzemplo: уьч сурат.

2 Comments / add your comment?

Pietari Virtanen says:
Nu fakte, foto en la finna estas "valokuva", lumbildo. Foti estas valokuvata. Kuva estas kiu ajn bildo. Bonan novjaron!
Posted 22 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
En la rusa ne eblas diri „bildo“ pri foto. Sed en la angla kaj, sxajne, finna k Esperanto ja eblas. Kiel sugestas la nomo de tiu tamperea ateliero, oni diras kuvat pri fotoj, tial mi tradukis la rusan "fotografii" per la finna "kuvat/kuvaa".
Kiam necesas distingi inter fotoj kaj, ekz., pentrajxoj, oni uzas pli precizan vorton valokuva, sed ne cxiam, kiam temas pri fotoj. Cxu mi gxuste komprenis? Ymmärränko oikien?
Posted 22 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...