En la finna ekzistas tre belaj kvazaŭ-priskribaj vortoj. Ekz., vauva "infano" (kiu eble krias "vau-vaa...") kaj laulu "kanto" (kiu eble estas tiel kantata).
Finfine mi tamen ellernis hodiaŭ kelkajn vortojn, kiuj al nenio similas kaj nenion al mi memorigas. Ja iam necesos alfronti ankaŭ tiajn. Estas, i. a., la vortoj neljä "kvar", viisi "kvin", kuusi "ses", kummenen "dek" kaj tuhat "mil". La nombra sistemo en la finna povus esti simpla, sed estas ne. Ĉar oni uzas multajn derivaĵojn de la nombrovortoj, kiuj ne ŝajnas tre regulaj (kiel ankaŭ en mia denaska rusa ne estas tre regulaj la derivaĵoj por nomi la monbiletojn, ekz.).
Send a message
Search for members
Imre Szabo says:
vauvaa / infano / fiú (filo, knabo), gyermek (infano)
laulu / kanto / dal, ének
nolla (nulla)
1 yksi (egy) 11 yksitoista (tizenegy) 21 kaksikymmentäyksi (huszonegy)
2 kaksi (két, kettő) 12 kaksitoista (tizenkettő) 22 kaksikymmentäkaksi (huszonkettő)
3 kolme (három) 13 kolmetoista (tizenhárom) 23 kaksikymmentäkolme (huszonhárom)
4 neljä (négy) 14 neljätoista (tizennégy) 24 kaksikymmentäneljä (huszonnégy)
5 viisi (öt)15 viisitoista (tizenöt) 25 kaksikymmentäviisi (huszonöt)
6 kuusi (hat) 16 kuusitoista (tizenhat) 26 kaksikymmentäkuusi (huszonhat)
7 seitsemän (hét) 17 seitsemäntoista (tizenhét) 27 kaksikymmentäseitsemän (huszonhét)
8 kahdeksan (nyolc) 18 kahdeksantoista (tizennyolc) 28 kaksikymmentäkahdeksan (huszonnyolc)
9 yhdeksän (kilenc) 19 yhdeksäntoista (tizenkilenc) 29 kaksikymmentäyhdeksän (huszonkilenc)
10 kymmenen (tíz)
1000 tuhat (ezer)
Dankon, kara amiko!
Nu tiel aspektas la parenceco inter la finna kaj la hungara. Laǔ la sistemo de Humboldt (kiu multe profitis el Darwin -- jes, li influis prekaǔ ĉiujn sciencojn!) apartenas al sama lingvofamilio lingvoj, se la numeraloj similas de 1 ĝis 3. (Estas krome evidente ankaǔ aliaj trajtoj, laǔ kiuj la scienco decidas, ĉu iuj lingvoj estas parencoj aǔ ne.) Nun mi ne volas prezenti la tutan sistemon, ĉar tio ne estas mia fako, ni nur iom lernis pri ĝi en la universitato. Nun mi volas mencii nur aferon, kiun esplori por esperantistoj estus tre profite.
Altgrammatiker-oj kaj Neugrammatiker-oj (famaj lingvofamiliistoj), kiuj inter alie deklaris, ke traduki ne eblas (vane ekzistis kontraǔpruve amaso da bibliotekoj kun tradukitaj verkoj)... sed tio ne estas interesa el nia vidpunkto. sed ili estis la unuaj plej fortaj atakantoj de Esperanto, dirante, ke ĝi ne estas lingvo, ĉar ĝi ne havas historion. Lingvo estas tiu, kiu havas historion. Iliaj brakoj estas longaj, kaj atingas ĝis hodiaǔ, ĉar nuntempe daǔre ni ricevas la akuzon, ke Esperanto ne estas vivanta lingvo. Tiu teknika termino estas pli ol centjara, devenanta de Humboldt. Nuntempaj lingvistoj diras sin modernaj.
La modernan Eǔropan lingvistikon bazis Ferdinand de Saussure per prelegaro prezentita en Svisio. Li estas la patro de la moderna lingvistiko. Samjare li mortis inter dubindaj cirkonstancoj (eble sovaĝiĝintaj ĉevaloj mortotretis lin surstrate -- ĉu venĝo de Neugrammatiker-oj?) deklaris, ke lingvo estas simple kodaro, t. e. aro de kodoj. Estas tre fama lia simbolo pri ŝako: se iu ajn figuro moviĝas, la valoro de ĉiuj aliaj ŝanĝiĝas. Kaj tute ne estas necese, ke lingvo havu longan historion. Sekve lingvo estas kreebla. Mi mencias nur, ke preskaǔ ĉiuj etnaj lingvoj estas novigitaj, tio signifas, almenaǔ parte kreitaj. (Ankaǔ nuntempe tio okazas daǔre, se mi estas bone informita, ĉe la norvega kaj greka lingvoj nepre.)
Tiun malkovron li ne povus fari sen la kono de Esperanto. Kaj tre fama esperantisto estis Renée de Saussure. Lia frato same en Svisio. Supozeble ankaǔ Ferdinand sciis pri la aktivado de Renée.
Tiu temon valorus plupensi kaj esplori. Mi pensas, ke mia supozo ne estas senbaza, ke sen Esperanto ne ekzistus moderna lingvistiko (evidente per tiu ĉi aserto mi ne volas pridubigi la gravecon de la Usona priskriba lingvistiko -- kiu evoluis el la priskribo de la tiam formortontaj indianaj lingvoj).
Tamen pri tiu temo bone estus, se ni povus aǔdi la pli saĝan parolon de fakuloj (kiuj troviĝas en la listo (ekz. Bertilo, Paĉjo, Linnamaggi, kaj multaj aliaj). Se ili organizus kurson pri tiu ĉi temaro surliste, ankaǔ mi volonte partoprenus ĝin.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
La bedaŭrinda tubero en la afero estas, ke Ferdinand de S. ne postlasis grandan arkivon; apenaŭ eblas iel pruvi nun niajn supozojn pri lia ligiteco kun Esperanto.
La ideo, ke lingvo ne estas organismo aŭ animo de popolo, sed nur kodaro, estas vere tre trafa por la ideo de internacia kroma lingvo por ĉiu, kiel Esperanto. Bonas, ke tiu ĉi ideo disvastiĝis kaj dank' al ĝi inter lingvistoj (ekzistas ja diverseco inter filologoj kaj lingvistoj) eblas paroli pri Esperanto sen veki tro da mokoj.