Ne estas grandaj sukcesoj hodiaux, do mi ne skribu pri tio en mia blogo. Mi devas ja uzi iun lokon por kuranta dokumentado... :)
Do, la nova tre facila vorto estas juna (cxar ekzistas tute tia Esepranta vorto). En la finna gxi, kiel sxajnas, signifas trajno. Mi ne nur ellernis unu vorton juna, sed ankaux gxian inesivan formon junassa (kaj sekve konatigxis kun tiu kazo). Krome mi finfine kalkulis la kazojn, kaj eltrovis, ke estas dekkvin. Devas esti tre esprimive paroli en la lingvo kun 15 kazoj.
Pri inesivo mi ankaux eltrovis, ke laux gxi akordigxas kelkaj vortoj (do, malsame al la oseta): Kolmessa vuodessa estas "en (dum) tri horoj" (tri-ssa horo-ssa).
Aldone mi ellernis kelkajn finnajn vortojn dank' al interesa memor-metodiko de peterburga jxurnalisto Alexvert (lia blogo). Kiel jää, jääkaappi ka. En YouTube mi trovis kelkajn videolecionojn de la finna (pere de la angla), ankaux tiuj helpas.
Send a message
Search for members
Imre Szabo says:
Mi promesis prezenti tiun proksimecon, do mi devas plenumi la promeson. Jen frazo finne:
Elävä kala uiskentelee veden alla.
Eleven hal úszkál a v\z alatt. -- tiel sonas hungare.
Lingvistoj longe cerbumadis ĝis ili sukcesis kolekti la bezonatan kvanton de la vortoj necesaj por konstrui unusolan frazon kun la sekva tre praktika komunikaĵo:
Vivanta fiŝo naĝadas sub la akvo.
Ekzistas ankaǔ alia ĉarmaĵo:
juna vinoa estas hungare:
jön a vonat. La praktikeco de tiu atentigo nekontesteble estas senduba, ĉar ĝi signifas
Venas la trajno!
Estas malgranda problemeto, ke juna signifas finne trajno, kaj jön a signifas hungare venas la, dum vinoa estas finne venas, kaj vonat estas hungare trajno.
Se estos homoj post tio kun harditaj nervoj, al ili mi rakontos sekvafoje pri la finnugra--turka milito, kiun partoprenis ankaǔ niaj esperantistaj praǔloj, kaj en la rango de generalo.
Nu tamen, neniu miskomprenu min, mi parolis pri malproksimeco de tiuj du lingvoj, kaj ne pri malparenceco.
Imre Szabo edited this comment 22 months ago.
Pietari Virtanen says:
Imre Szabo says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Imre, dankon pro la tre spritaj ekzemploj de parenceco inter la hungara kaj la finna!
Pietari Virtanen says: