Nur kelkaj vortoj hodiaŭ por memori. Pri la pronomoj (vd. la antaŭan enskribon) mi ŝajne jam sukcesis (sed plu restas la kazaj formoj ja).
- Asunto (bela vorto, cetere) loĝejo.
- Katu (nu mi sciis ankaŭ antaŭe) strato.
- Tie (eblas ligi al la samskriba E-a vorto) vojo.
- Huone (mi lernu ĝin nun, ĉar antaŭe estis huomenta, similsona komence) ĉambro.
- Nolla (ĉar mi jam scipovas kalkuli de 1 ĝis 3) nulo.
- Sata (ĉar ja similegas al la oseta sædæ samsignifa; mi eĉ memoras, ke mi legis pri sciencaj supozoj pri etimologia ligiteco de tiuj vortoj) cent.
Mi jam vidis priskribon de la verba sistemo. Trarigardis „diagonale“, kiel oni diras. Pli kaj pli firmiĝas ĉe mi opinio, ke la iama mia impreso pri la finna kiel regula lingvo estis tro supraĵa. Nu ja estas pluraj bonaĵoj, kiel regula skribsistemo kaj foresto de gramatika genro (eĉ la pronomo por li kaj ŝi estas unu — hän — kiel en tjurkaj lingvoj kaj en la oseta).
Mi pensas, ke se kaj kiam mi havos liberan tempon kaj monon, mi eble lernu la finnan pli organizite. :)
Send a message
Search for members
Lluís says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
Kaj la turka — certe pli regula, ol, ni diru, la rusa aŭ la araba.
La laka estas certe pli komplikigita kaj, iusence, neregula, se kompari kun la oseta. Ktp.
Hindeŭropaj lingvoj ĝenerale estas sufiĉe malregulaj, emaj havi multegajn ekskludojn el siaj reguloj (ofte oni ne parolu pri reguloj, sed nur pri tendencoj). Al tio aldoniĝas ofte „tradicia“ skribo (kiel en la angla aŭ en la franca).
La finna tiusence estas evidente pli regula, ol pluraj eŭropaj lingvoj. Sed tamen restas fora de tiu idealo, al kiu aludas Esperanto. Ili, ekz., havas 5 klasojn por ŝanĝi verbojn kaj sufiksoj povas influi la radikon...