Nur tre pigra esperantisto ankoraŭ ne komentis centfoje pri la demando: «Kiom da E-parolantoj estas en la mondo». Mi ne estas inter la plej pigraj kaj komentu pri tio denove. Ĵus mi legis en «Libera Folio» (inter la komentoj al la artikolo pri Ipernity):
Mi ne ŝatas tiun nombron [2 milionoj] ĉar ĝi estas mensogo aŭ almenaŭ revpensado, neniel kongrua kun la realo. Ĝi kongruas nek kun la membraro de niaj asocioj, nek kun la eldonnombro de niaj gazetoj kaj libroj (maksimume kelkaj centoj, kiuj preskaŭ neniam elĉerpiĝas eĉ post jardekoj) ktp. ...Dume oni mensogu al si mem aŭ al Iperneco, ĉiel ajn neniu tion atentos...
Mi pensas tamen, ke ekzistas grava diferenco inter la vendado de libroj (necesas, ke la libro plaĉu ĝis la grado de aĉetdeziro; necesas, ke estu mono kaj tempo por legado; necesas finfine atingi la vendejon) kaj uzado de retservoj (senpage, de ajna loko kun interreta konekto). Libroj povas esti vendataj po cent aŭ, en la sukcesaj kazoj, kelkmil, sed tio ne signifas, ke en la Reto ne povas kolektiĝi dekmilo aŭ centmilo da uzantoj de certa bone esperantigita (ankaŭ en la senco de adaptiĝo al la bezonoj de esperantistaro) servo.