Madĵarovo (Маджарово) estas la plej malgranda urbeto de Bulgario. Ĝi estas iama minista loĝloko, sed nun ĝi iĝis turisma allogaĵo. Grupo de lokaj entuziastoj, subtene de alilandaj eŭropaj organizoj, faris ĉi tie rezervejon por birdoj. Kelkaj malaperantaj aŭ simple interesaj specioj trovas ĉi tie helpon kaj priskribon.

amikeco.ru/2009/12/tago-3-grifonoj-super-la-rodopoj.html