Vjaĉeslav Slavik Ivanov Published on October 25, 2009
by Vjaĉeslav Slavik Ivanov

Vjaĉeslav Slavik Ivanov's blog

Browse posts
new Tvitero
Posted on November 28, 2009
new Urbo Kardĵali (Bulgario)
Posted on November 26, 2009
new Nova vojaĝo al Bulgario
Posted on November 26, 2009
2 comments (latest 3 days ago)
Pasvorto
Posted on November 19, 2009
Ĉu rusaj vikipediistoj amase migros al en.wiki?
5 comments (latest 5 weeks ago)
Dolĉa vorto „demisio“
Posted on October 16, 2009
8 comments (latest 5 weeks ago)
vK invitas renkonti ruslingvajn esperantistojn
Posted on October 11, 2009
13 comments (latest 4 weeks ago)
Nuoruus
Posted on July 29, 2009
4 comments (latest 6 weeks ago)
Ha, en Bulgario
Posted on July 22, 2009
3 comments (latest 3 months ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial
  1. Read 163 times

Ĉu rusaj vikipediistoj amase migros al en.wiki?

Sunday October 25, 2009 at 10:50AM

En Peterburgo okazas Viki-konferenco — la jarkunveno de aktivistoj de ru.wikipedia.org. Inter la sonintaj hieraŭ raportoj unu estis pri la rolo de la angla; ĝi finiĝis per invito transiri al redaktado de nur angla sekcio de Vikipedio, „pensante pri estonteco“.

La ĉeestintoj (inter kiuj dekono evidentiĝis esperantistoj) sen granda entuziasmo aŭskultis la proponon. Unu el la komentoj estis tia: „Mi redaktas por mia plezuro. Mi ne havas plezuron, redaktante en la angla — estas peno“.

Pli pri la okazo legu en mia blogo ĉe Amikeco.ru »»

5 Comments / add your comment?

Vladimír Türk*pro says:
Eĉ nun ekzistas homoj ne regantaj la anglan (ekz. mi) kaj tamen ankaŭ ili ja rajtas ion ekscii, ĉu ne?Ĉu mi povas demandi pri via "vespera kabeiĝo"?
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
» kaj tamen ankaŭ ili ja rajtas ion ekscii, ĉu ne?

La knabo proponas, ke nacilingvaj vikipedioj restu ĝuste „por tiuj, kiuj ankoraŭ ne ellernis la anglan“. Li proponas, ke ili enhavu nur difinojn de terminoj kaj artikolojn pri loke gravetaj aferoj, kiel vilaĝoj, vidindaĵoj ktp.
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Kaj pri la „vespera kabeiĝo“. Mi planis drastan malaktiviĝon en la Movado post certa seniluziiĝo; la malaktiviĝo ja nepre okazos — jam hodiaŭ mi pli da tempo dediĉis al vikipediaj projektoj en la rusa kaj la oseta, al renovigo de la paĝaro pri la oseta lingvo Ironau.ru kaj aliaj neesperantistaj aferoj. Tamen la planita „vespera kabeiĝo“ ne okazos, ĉar evidentiĝis, ke mi tamen gajnis la konkuradon lige kun 3-jariĝo de la servo vK — parte pro esperantista interesiĝo pri la servo, parte pro sukcesa bulgarlingva reklamo (i. a. pagita en la gugla sistemo AdWords).
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Tjeri says:
Mi supozas, ke li tamen parolis ruslingve...ĉu ne?
Posted 5 weeks ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Pro justeco necesas noti, ke li ne alvokis ekparoli angle — nur pli kuraĝe redakti la anglan Vikipedion, la majestan kolekton de tut-homara scio.

Same pro justeco indas rememori, ke antaŭ sia raporto la junulo avertis, ke „mi eĉ mem ne ĉiujn partojn de ĝi kredas“ — do, li konscias, ke estas ĉu provoko, ĉu tro revolucia ideo.

Kiel mi jam blogis, min plej impresis lia propra antaŭpreparita statistiko, laŭ kiu inter la kunvenintaj en la konferenco rusaj vikipediistoj naŭ elcentoj parolas en Esperanto; post la angla (88%) ĝi estas la plej parolata fremda lingvo do (apud la franca, kiu same havis 9%). Mi sentis, ke la fina venko venis, verdire :)
Posted 5 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...