Kun granda plezuro mi anoncis hodiaŭ al la estraro de REU pri mia demisio de la posteno „respondeculo pri la movada programo“ en la organiza komitato de Rusia Esperantista Kongreso. Kompreneble partoprenon en la preparado al la kongreso mi per tio ne evitos, sed almenaŭ oni ne plu telefonos al mi nokte postulante sukceson de la aranĝo planata por la sekva jaro :)
La Rusia Esperantista Kongreso, cetere, okazos en la plej bela urbo de Rusio — la imperia ĉefurbo Sankt-Peterburgo — fine de majo 2010. Ĝi certe estos la plej granda maja esperantista evento de Eŭropo, sed la ambicio estas pri elstaro en la tuta sezono. Jam aliĝis homoj el Brazilo kaj aliaj foraj lokoj, do pripensu aliĝon jam nun, dum la kotizoj malaltas: http://reu.ru/index.php?evento=REK-26
Sen paroli pri la esperantista parto de la programo, la urbo estas tre vidinda fine de majo: jam estos relative varme, jam ekverdiĝos arboj, jam estos ege longa lumtago (t. n. „blankaj noktoj“). Persone mi faros ekskurson al la glacirompilo „Krasin“, kiu nun estas ŝipo-muzeo.
Send a message
Search for members
Pedro Hernández says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Milokula Kato says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Raj says:
Valentin Melnikov says:
Cetere, [reu-agado] silentas pri tio - k mi tute ne miras...
Do la kongreson organizu Butkeviĉ. Nu, ŝi spertas eltiri monon el partoprenantoj.
Mi ne partoprenos.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Sulko says: