La plej populara rusia socia reto vKontakte (vK) iĝis internacia. Certe jam antaŭe eblis registri sin en ĝi el eksterlando, sed ekde ĉi-oktobro la reto estos reklamata internacie kiel plurlingva sistemo.
Iom simila al Facebook, vKontakte estas pli „facila“ por retumilo (laŭ mia sperto de ne tre fortika komputilo), enhavas malpli da reklamo. La ĉefa funkciaro estas certe pri amikumo: kiuj estas viaj amikoj, al kiaj renkontiĝoj ili iras (kaj ĉu vokas ankaŭ vin), multo estas farata por aktivigi grupan laboron — interalie, rusiaj E-kluboj kaj teamoj de E-eventoj aktive uzas vKontakte por siaj bezonoj (kaj certe Unikodo estas plene subtenata). Rusiaj lingvaj festivaloj per vK kolektas partoprenantojn; instruistoj de Esperanto (ankaŭ mi ja) trovas instruotojn.
vKontakte jam atingeblas en bona traduko al pli ol dek lingvoj (inter ili pola, hungara, angla, germana kaj aliaj gravaj en Esperantujo lingvoj). Ekde la komenco, tiun ĉi socian reton distingis racia uzo (aŭ ĉu simple neuzo) de crowdsourcing (puŝo de laboro al amasoj de uzantoj). Tio tre pozitive influis la kvaliton de tekstaro kaj de la datumbazo de lernejoj.
Vi ne bezonas ŝanĝi vian preferatan socian reton favore al vK tuj aŭ iam, sed certe estas bona kromservo por uzi inter la aliaj aŭ por kontakti certajn homojn (estas la ĉefa reta medio por pluraj esperantistoj en Rusio kaj Ukrainio). Cetere, vK ebligas senliman interŝanĝon de fotoj kaj filmetoj.
Dankon pro via scivolemo kaj preteco ekkoni ĉion novan ;)
Send a message
Search for members
Reza says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Milokula Kato says:
____kaj aliaj gravaj en Esperantujo lingvoj___
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Cetere, ne forgesu registriĝi ĉe vK! ;)
Milokula Kato says:
Krome, en "Esperantujo" oni ne "krokodilu", do "tie" ne estu reprezentataj iuj ajn lingvoj ;-)
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Sonja Petrovic-lundberg says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Tonyo replies:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Vi estas nekredeble idealista! :)
Se oni enkondukus vian ideon, okazadus:
* aĉetoj de profiloj (homo vendas sian eniron al spamantoj, kiuj „invitas“ de lia nomo centon da spamiloj);
* rompoj de la kontoj (kaj tio amasege okazas en tiaj servoj — per trompoj kaj virusoj) kaj invito de aldonaj kontoj de la ĵus rompita konto;
kaj pluraj aliaj skemoj! :)
La plej bona socia reto povus esti tiu, kie ĉiu membro estis kontrolita de dungita oficisto per komparo de la datumoj kun la pasporto. Fakte ŝajne jam okazis provoj starigi sociajn retojn apud liverantoj de poŝtelefona reto — ili ja havas datumojn pri ni, nomojn, naskiĝjarojn ktp. (aŭ fakte ne en ĉiuj landoj).
Vjaĉeslav Slavik Ivanov says:
http://esperantujo.ning.com (ESPERANTUJO, ĉu vi rimarkis?)
Tonyo replies:
Nu, mi konfesu: mi aliĝis antaŭ iom da tempo, sed ne plu vizitis ĝin. Iam mi devas verki pri la streso havi tiom da sociaj retoj :)
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Abundeco de sociaj retoj estas ja streso, sed ĝi estas sekvo de nia internacieco. En Ning okulfrape videblas, ke estas usona projekto (la plej granda grupo de „Esperantujo“ estas tiu de USEJ). En vK estas eks-sovetianoj, en Ipernity plej abundas okcident-eŭropanoj. Kaj tiel plu.