Vjaĉeslav Slavik Ivanov Published on July 29, 2009
by Vjaĉeslav Slavik Ivanov

Vjaĉeslav Slavik Ivanov's blog

Browse posts
Pasvorto
Posted on November 19, 2009
Ĉu rusaj vikipediistoj amase migros al en.wiki?
Posted on October 25, 2009
5 comments (latest 6 weeks ago)
Dolĉa vorto „demisio“
Posted on October 16, 2009
8 comments (latest 7 weeks ago)
vK invitas renkonti ruslingvajn esperantistojn
Posted on October 11, 2009
13 comments (latest 6 weeks ago)
Nuoruus
4 comments (latest 8 weeks ago)
Ha, en Bulgario
Posted on July 22, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
Pruntita afableco
Posted on July 10, 2009
4 comments (latest 4 months ago)
„Kukolo“ esperantigita
Posted on July 6, 2009
6 comments (latest 5 months ago)
Aĝo kiel bazo por ridi
Posted on July 6, 2009

More information

This post is public
Attribution + non Commercial
  1. Read 313 times

Nuoruus

Wednesday July 29, 2009 at 11:03AM

Foje Maŝa (jam 3,5 jarojn aĝa) demandas min, kiel estos tiu aŭ alia vorto en la lingvoj, pri kies ekzisto ŝi scias. Ial ŝi bone scias, ke ekzistas Finnlando kaj la finna lingvo — kaj mi ĉiam estas perpleksita per la demandoj pri la finna leksiko.

Hieraŭ, kiam ni iris al la loka grandvendejo „Mladost“ („juneco“ en la bulgara), mi klarigis pri la nomo, ke estas „juneco“, en la rusa „molodostj“, en la bulgara „mladost“. Mi mem kulpis, ke Maŝa demandis: „A po-finski?“ („Kaj en la finna?“) Mi diris, ke mi ne povas tuj rememori (mi konjektis, ke la vorto devas havi -us finaĵon, sed ne povis rememori la radikon).

Subite mi rememoris, ke mi havas telefonnumeron de Kalle en mia poŝtelefono. Mi do demandis lin, li respondis preskaŭ tuj, kaj mi sonigis la rezulton: nuoruus. Maŝa eĉ kelkfoje ripetis. Mi memoris la vorton „vanha“ (maljuna/malnova), sed ne „nuori“ (juna). Pasis iom pli ol duonjaro ekde kiam mi ĉesis regule lerni la finnan, tio senteblas.

Maŝa ne estis tiom impresita, kiom la ĉeestinta patrino de ŝi, mia edzinjo Natalia. Modernaj teknologioj en la servo al lingva evoluo de la infano! :)

4 Comments / add your comment?

Maria says:
Ha, kiel ĉarma historio (kiun Kalle ne rakontis al mi)!
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Li ja nur respondis mallongan mesaĝon :) Oni kutimas forgesi pri tioj; sed mi traspertis la embarason de nescianto kaj poste la triumfon de homo, kiu trovis eliron (finna vorto? en Bulgario? post la naŭa vespere?) :)
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Maria says:
Jes, ni vivas en mondo de rapida komunikado. Cetere mi eksopiras al Bulgarujo kiam mi rigardas viajn fotojn. Ni vizitis pasintsomere la urbon Sozopol.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Ja, mi kun intereso sekvetis viajn aventurojn tie. Kalle publikigis fotojn kaj notojn.
Posted 8 weeks ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...