Mi delonge sciis, ke en kelkaj kareliaj dialektoj (ĝenerale multege influitaj de la rusa lingvo) oni diras „dankon“ per „pássibo“ (de „spasíbo“).
Hodiaŭ, el la jakuta Vikipedio, el la artikolo pri Esperanto, mi eksciis, ke ankaŭ en la jakuta lingvo ekzistas afablaj diraĵoj, evidente prunteprenitaj el la rusa. Jen kiel aspektas frazo „Unu bieron, mi petas“ en la jakuta:
Биир пиибэтэ, баhаалыста
„Bahalista“ estas „paĵalista“ („poĵalujsta“ plenforme) de la rusa.
Send a message
Search for members
Milokula Kato says:
Jes ja, kompreneble. La germanoj salutas amikojn per la latinega "servus". La islamaj gentoj alprenis la araban "salamu aleikum".
Onidire (mi legis) en la bretonaj dialektoj forestas la transdialekta esprimo "dankon". Ankaŭ la "bonan tagon" ne havas firme akceptitan unuecan formon.
La kipraj grekoj diras "thank you" pli ofte ol "efĥaristo". La armenoj ofte favoras "mersi" forlasante la pli longspiran "ŝynorhagal em" aŭ "ŝynorhagalutjun".
En Israelo oni pli ofte aŭdas "hi" aŭ "ahlan" ol la mondkonatan "ŝalom".
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
En la bulgara „mersi“ estas parto de la nacia lingvo, ankaŭ la skriba.
Harri Lainepro says:
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Tamen en la moderna rusa „mersi“ certe ne estas tiel oftege uzata, kiel en la bulgara. Oni pli ofte jam diras „sori“, kvankam certe ne samtiel ofte kaj ĉiutavole kiel „mersi“ en la bulgara :)