Vjaĉeslav Slavik Ivanov Published on July 6, 2009
by Vjaĉeslav Slavik Ivanov

Vjaĉeslav Slavik Ivanov's blog

Browse posts
vK invitas renkonti ruslingvajn esperantistojn
Posted on October 11, 2009
13 comments (latest 7 weeks ago)
Nuoruus
Posted on July 29, 2009
4 comments (latest 2 months ago)
Ha, en Bulgario
Posted on July 22, 2009
3 comments (latest 4 months ago)
Pruntita afableco
Posted on July 10, 2009
4 comments (latest 5 months ago)
„Kukolo“ esperantigita
6 comments (latest 5 months ago)
Aĝo kiel bazo por ridi
Posted on July 6, 2009
Renove pri vizoj
Posted on June 25, 2009
10 comments (latest 5 months ago)
Nu jen ekfunkciis
Posted on June 15, 2009
2 comments (latest 6 months ago)
Eŭropaj elektoj
Posted on June 11, 2009
9 comments (latest 6 months ago)

More information

This post is public
Attribution + non Commercial
  1. Read 243 times

„Kukolo“ esperantigita

Monday July 6, 2009 at 10:46PM

Jam tri aŭ kvar jarojn antaŭe mi tradukis en Esperanton la trilingvan filmon de Aleksander Rogoĵkin pri la lasta soveti-finna milito. Estas tre nekutima primilita filmo, kiel ankaŭ la aliaj militaj filmoj de Rogoĵkin. Tri diverslingvaj homoj hazarde trovas sin en la sama loko surfone de bela samea pejzaĝo. Ruson ludas rusa aktoro, finnon — la finna, sameinon — la samea. Vidu la reklaman filmeton ĉe dotSub...

http://dotsub.com/view/a35a222e-621d-480a-b8e7-6bf2a8fe0a28

...kaj elŝutu la tuton ĉe http://filmoj.net/kukolo/

Tiu ĉi kortuŝa filmo iam estis unu el la puŝoj, kiuj igis min eklerni la finnan. Bedaŭrinde, mi tute ne sciis la finnan, kiam mi tradukis la subtitolojn el la angla. Mi povis ĝustigi ilin, kiam oni parolis ruse, sed tute ne, kiam oni parolis finne. Nun mi kelkloke skribus alimaniere (ekzemple, Veikko diras kelkfoje, ke li studis Tukholmassa, en Stokholmo, tio nur hazarde unufoje aperas en la subtitoloj). Foje li diras Kiitos, do simple „Dankon“, sed la subtitola teksto estas „Dankon al vi“ (de la angla Thank you). Kelkloke estas mistajpoj aŭ eĉ, en unu loko, fuŝo de kruda maŝina antaŭtraduko, sed ŝanĝi tion ĉion mi ne plu kapablas — la tekstan dosieron mi ne plu havas, la subtitoloj estas parto de la video-dosiero, ne eblas ilin ŝanĝi.

Espereble, vi amos la filmon. Se jes, provu trovi en via lingvo alian filmon de la sama reĝisoro — „Tranzito“ (en: Transit, ru: Peregon; 2006) pri la renkontoj de rusaj kaj usonaj pilotoj en Ĉukotko dum la Dua mondmilito. „Malbunta pejzaĝo elstarigas la rilatojn kaj sentojn“, kiel skribas komentantojn pri la nekutimaj militaj dramoj de Rogoĵkin.

En Rusio Rogoĵkin estas pli konata pro siaj komedioj: „Specifaĵoj de nacia ĉasado“, „Specifaĵoj de nacia ĉasado vintre“, „Specifaĵoj de nacia fiŝkaptado“. Kiel oni ŝercas, „Pasternak-on mi ne legis, sed havas opinion“, do same mi — tiujn komediojn ne spektis, sed havas opinion, ke ili estas aĉaj kun ebriegaj homoj kiel la ĉefa ridindaĵo. Min, kiu trinkas unu glaseton da biero dum duonjaro, ial tre ĝenas la antaŭjuĝo pri rusoj kiel totale drinkanta nacio.

6 Comments / add your comment?

Kalle Kniiviläpro says:
Mi vidis Kukolon, kaj du aŭ tri el la "specifaĵoj". Eble malortodokse, sed al mi Kukolo malpli plaĉis ol Specifaĵoj de nacia ĉasado. La kialo verŝajne estas, ke Kukolo celas esti serioza kaj altkvalita filmo, dum la specifaĵoj esas esence distraĵo kaj ne pretendas je multo plia - tial mi havis pli altajn atendojn ĉe Kukolo, kaj seniluziiĝis. La cirkonstancoj kaj precipe la katenado de la finna soldato fare de germanoj estas tiom nerealismaj, ke oni simple emas ridi. Nu, poste estas iom pli kredeble, sed la kredebleco jam estas perdita.

Rilate Specifaĵojn de nacia ĉasado, jes, drinkado tie kompreneble havas grandan rolon. Sed en amuza maniero. Dum la roluloj estas sobraj, la rusoj ne povas paroli kun la finno, sed ju pli ili drinkas, des pli ili interkompreniĝas, kvankam ĉiu daŭre parolas sian lingvon. Mi eble ne povas same bone ĝui la amuzaĵon kiel rusoj, ĉar mi komprenas ankaŭ la finnlingvan parolon... aŭ eble male mi pli bone amuziĝas, mi ne scias. Ajnakaze, Ville Haapasalo majstre aktoras, kaj ŝajne tiu filmo de 1995 iĝis lia trarompo.

En unu el la postaj "specifaĵoj" la fiŝkaptantoj hazarde transvagas la limon, serĉante drinkaĵon, kaj trovas sin en finna vilaĝo. Nu, sufiĉus fari unu "specifaĵon", la postaj estas simple malbona imitaĵo de la unua, sukcesa filmo. Hm, eble mi respektu la unuan specifaĵon... Sed unue mi serĉos "Peregon".

Cetere, ĉu nun vi blogas esperante nur ĉi tie, kaj ne plu en amikeco.ru?
Posted 5 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Mi ne diras, ke „Kukolo“ estas arta elstaraĵo aŭ aspektas tre kredebla. Mi ĝojas jam pri la fakto, ke ĝi estas trilingva, ke ĝi montras eblon interagi inter homoj de diversaj fonoj, ke ĝi supozigas iomete studi historion de soveti-finnlandaj rilatoj. Ĉi tie plejparto de homoj malbone imagas, kiel aperis Finnlando kaj kio okazadis pri ĝi poste, almenaŭ skize. Krome, mi simple ŝatas ludon de la aktoroj kaj pensoiron de la reĝisoro. Ekzemple, la ruso impresas la malplej simpatia inter la triopo, sed kelkloke malfermiĝas lia interna „mio“, li rakontas pri infaneco, pri fiaskintaj geedziĝoj ktp., kaj tamen vekas simpation kaj kompaton. Mi havas ideon, ke ĉiu homo estas trezorejo kaj havas multon komunan kun la ceteraj homoj, do la sugesto de aŭtoro ĉi tie tre kongruas kun mia valoraro kaj aperigas agrablan senton (kiel ĉiam, kiam oni konsentas kun ni, ĉu?))

Trovu „Peregon“, eble ĝi eĉ estis eldonita por Finnlando kun finnaj subtitoloj aŭ sontraduko de Haapasalo. Ĝi estas tre simila al „Kukolo“: estas usonaj pilot(in)oj, rusaj knabece junaj pilotoj, denuncoj, indiĝenoj (ĉukĉoj tie) kaj nordia ĉirkaŭaĵo.

Mi daŭre blogas Esperante ĉe http://amikeco.ru/pro/eo certe kaj preferas tiun lokon. Foje mi elektas ipernity por iuj tekstoj, plej ofte por „nepretaj“ tekstoj, „netaŭgaj“ por aparta blogo, krome influas finneco de la temo: ĉi tie mi, ŝajne, havas iom pli da finnaj esperantistaj legantoj, ol tie.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Kalle Kniiviläpro says:
Mi dubas, ke Peregon aperis en Finnlando. Sontradukon oni neniam faras en Finnlando, krom por infanfilmoj. Mi iom serĉis la filmon en la reto, sed ne trovis. Eble mi povos ĝin aĉeti en Kievo, kien mi veturos aŭtune.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Kalle Kniivilä edited this comment 5 months ago.
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Rusa Vikipedio insistas, ke finna sontraduko ekzistas almenaŭ por unu neinfana filmo: http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%A5%D0%BE%D1%82%D1%82%D0%B0%D0%B1%D1%8B%D1%87_%28%D1%84%D0%B8%D0%BB%D1%8C%D0%BC%29
Cetere, ankaŭ tiun filmon ni tradukas nun en Esperanton :)
Posted 5 months ago. ( permalink )
Kalle Kniiviläpro says:
Nu, se ekzistas, certe pro iniciato de la rusaj produktintoj de la filmo, kiuj ne komprenis, ke oni ne ŝatas tiaĵojn en Finnlando. Mi ja ne diris, ke ne ekzistas sontradukoj en la finna, nur ke oni ne faras tiajn en Finnlando. ;-)

Sontraduko fare de unu sola aktoro vere estas aĉaĵo, se oni nepre volas sone traduki do oni tion faru bone kaj plene anstataŭu la originalan parolon per voĉoj de novaj aktoroj. Sed kompreneble tio kostas pli. Do, preferinde uzi tekston, kaj konservi la originalan sonon.
Posted 5 months ago. ( permalink )
Vjaĉeslav Slavik Ivanov replies:
Sed estas malfacile ŝovi en subtitolojn sufiĉe riĉan tradukon, ebligante rapidan legeblecon. Eble tiel ŝajnas, ĉar mi ne kutimas al subtitoligitaj filmoj. Mi ĉiam premas spac-butonon, kiam spektas tiajn per komputilo...
Posted 5 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...