La tutan tagon mi pasigis hodiaŭ ĉe la finnlanda konsulejo en Peterburgo. Faladis la unua neĝo, homoj staris tra la konsuleja korteto, tra la pordego, laŭlonge de la strateto kaj ankoraŭ kelkdek metrojn malantaŭ la angulo, en la centmetra vico. Mi venis je la naŭa matene kaj eniris ĉirkaŭ la 14-a. Intertempe al mi aliĝis ankaŭ la edzino, ĉar mi forgesis hejme preni ŝian subskribon sub la enketilo. Krome, la konsulejo en sia listo de parencoj, kiuj rajtas peti vizon por aliaj homoj, mencias geavojn, gefilojn, sed ial ne geedzojn (plej verŝajne oni forgesis listigi, sed riski ne aperis deziro).

La vizito, kiel ĉiam pri burokratismaj instancoj tra la mondo, ne pasis sen surprizoj. Virino en la fenestreto akceptis niajn dokumentojn kaj demandis min pri... domicilo. Domicilo (ankaŭ konata kiel propisko — „enskribiĝo“ povus esti Esperanta paŭso) estas afero, kelkfoje kondamnita, kelkfoje alinomita, kelkfoje anoncita ne plu praktikata — sed daŭre en diversaj lokoj oni renkontas la postulon pri ĝi. Temas pri tio, ke mi kreskis en Vladikavkaz kaj daŭre estas registrita tie en la gepatra loĝejo; en la kazo de konsulejo tio signifas, ke la ĉiam troŝarĝita peterburga konsulejo povus insisti pri mia vojaĝo al Moskvo, kie vladikavkazanoj devas normale peti pri finnlanda vizo. Mi klarigis, ke mi konstante loĝas en Peterburgo ekde pratempoj, ke mi havas ĉi tie familion kaj t. n. „portempan registriĝon“ — la fenestrulino kopiis ĉiujn dokumentojn, sed la timeto pri malsukceso postrestis.

Poste estis ankoraŭ viceto en la banko por pagi duoble 35 EUR. Tiu viceto neniel forte impresis min, ĉar ĝi estis en varmo kaj antaŭ mi staris nur tri personoj :) Oni devas pagi por la vizo nur en sola banko Orgres, kies plejparton posedas finna Nordea.

Ni devos reveni al la konsulejo la 10-an de decembro. Normale daŭras du semajnojn, sed mi neniam feliĉis trafi en normalan periodon — nun onidire la konsulejo troŝarĝitas pro la vizpetoj antaŭ la Novjaraj ferioj, por kiuj multaj peterburganoj ŝatas veni en Finnlandon. Mi eble ricevos porjaran vizon kun la rajto resti en la lando 30 tagojn dum ĉiu duonjaro; la saman sukceskaze havos filineto Marja kaj malpli longan (pro la baldaŭa eksvalidiĝo de la eksterlanda pasporto) — Nataŝa.

En la hodiaŭa vizo oni parolis pri la vico: malmultaj plendas, ĉar la kialoj de la problemo kompreneblas kaj objektivas. Sed mi aŭdis minimume du sobrajn proponojn: a) antaŭregistri homojn per la reto: se mi scius, ke mi havas numeron 905 kaj rajtas veni inter la 14a kaj la 15a, tio mult ŝparus mian vivenergion kaj la etoson ĉirkaŭ la konsulejo; b) faciligi eldonon de la neunuaj vizoj: ekz., se persono jam kelkfoje estis en Finnlando kaj ne kaŭzis tie grandajn problemojn, li rajtu je ia duonaŭtomata procedo: ekz., ĉe la limo. Pri la dua propono eble ne funkcios pro iaj Schengen-postuloj; pri la unua — eble pro tio, ke multaj homoj ne (sci)povas uzi Interreton ĝis nun (sed tiaj povus havi apartajn tagojn, ekzemple).