Dimanĉe mi estos en Moskvo kaj partoprenos tie la Lingvan Festivalon. Estos jam la tria moskva lingva festivalo, kaj la unua, kiun mi vizitas.

Mi kunprezentos tie la lingvon osetan. Kaj, espereble, vidos kelkajn aliulajn prezentojn: la asirian, ekzemple, mi ŝatus. La plena tabelo de la lingvoj kaj prezentantoj estas en la paĝaro de la festivalo: www.lingvafestivalo.info/moskvo/wp-content/uploads/2008/10/table2008.htm