| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
Citaĵo el tujmesaĝilo:
X: KIO ESTIS LA PASVORTO? REMEMORIGU! ĜI SKRIBAS „MALĜUSTA“
X: damne. mi jam komprenis mem.
| November 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | ||
| 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | ||
| 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | ||
| 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | ||
| 29 | 30 | |||||||
Citaĵo el tujmesaĝilo:
X: KIO ESTIS LA PASVORTO? REMEMORIGU! ĜI SKRIBAS „MALĜUSTA“
X: damne. mi jam komprenis mem.
En Peterburgo okazas Viki-konferenco — la jarkunveno de aktivistoj de ru.wikipedia.org. Inter la sonintaj hieraŭ raportoj unu estis pri la rolo de la angla; ĝi finiĝis per invito transiri al redaktado de nur angla sekcio de Vikipedio, „pensante pri estonteco“.
La ĉeestintoj (inter kiuj dekono evidentiĝis esperantistoj) sen granda entuziasmo aŭskultis la proponon. Unu el la komentoj estis tia: „Mi redaktas por mia plezuro. Mi ne havas plezuron, redaktante en la angla — estas peno“.
Kun granda plezuro mi anoncis hodiaŭ al la estraro de REU pri mia demisio de la posteno „respondeculo pri la movada programo“ en la organiza komitato de Rusia Esperantista Kongreso. Kompreneble partoprenon en la preparado al la kongreso mi per tio ne evitos, sed almenaŭ oni ne plu telefonos al mi nokte postulante sukceson de la aranĝo planata por la sekva jaro :)
La Rusia Esperantista Kongreso, cetere, okazos en la plej bela urbo de Rusio — la imperia ĉefurbo Sankt-Peterburgo — fine de majo 2010. Ĝi certe estos la plej granda maja esperantista evento de Eŭropo, sed la ambicio estas pri elstaro en la tuta sezono. Jam aliĝis homoj el Brazilo kaj aliaj foraj lokoj, do pripensu aliĝon jam nun, dum la kotizoj malaltas: http://reu.ru/index.php?evento=REK-26
Sen paroli pri la esperantista parto de la programo, la urbo estas tre vidinda fine de majo: jam estos relative varme, jam ekverdiĝos arboj, jam estos ege longa lumtago (t. n. „blankaj noktoj“). Persone mi faros ekskurson al la glacirompilo „Krasin“, kiu nun estas ŝipo-muzeo.
La plej populara rusia socia reto vKontakte (vK) iĝis internacia. Certe jam antaŭe eblis registri sin en ĝi el eksterlando, sed ekde ĉi-oktobro la reto estos reklamata internacie kiel plurlingva sistemo.
Iom simila al Facebook, vKontakte estas pli „facila“ por retumilo (laŭ mia sperto de ne tre fortika komputilo), enhavas malpli da reklamo. La ĉefa funkciaro estas certe pri amikumo: kiuj estas viaj amikoj, al kiaj renkontiĝoj ili iras (kaj ĉu vokas ankaŭ vin), multo estas farata por aktivigi grupan laboron — interalie, rusiaj E-kluboj kaj teamoj de E-eventoj aktive uzas vKontakte por siaj bezonoj (kaj certe Unikodo estas plene subtenata). Rusiaj lingvaj festivaloj per vK kolektas partoprenantojn; instruistoj de Esperanto (ankaŭ mi ja) trovas instruotojn.
vKontakte jam atingeblas en bona traduko al pli ol dek lingvoj (inter ili pola, hungara, angla, germana kaj aliaj gravaj en Esperantujo lingvoj). Ekde la komenco, tiun ĉi socian reton distingis racia uzo (aŭ ĉu simple neuzo) de crowdsourcing (puŝo de laboro al amasoj de uzantoj). Tio tre pozitive influis la kvaliton de tekstaro kaj de la datumbazo de lernejoj.
Vi ne bezonas ŝanĝi vian preferatan socian reton favore al vK tuj aŭ iam, sed certe estas bona kromservo por uzi inter la aliaj aŭ por kontakti certajn homojn (estas la ĉefa reta medio por pluraj esperantistoj en Rusio kaj Ukrainio). Cetere, vK ebligas senliman interŝanĝon de fotoj kaj filmetoj.
Dankon pro via scivolemo kaj preteco ekkoni ĉion novan ;)
Foje Maŝa (jam 3,5 jarojn aĝa) demandas min, kiel estos tiu aŭ alia vorto en la lingvoj, pri kies ekzisto ŝi scias. Ial ŝi bone scias, ke ekzistas Finnlando kaj la finna lingvo — kaj mi ĉiam estas perpleksita per la demandoj pri la finna leksiko.
Hieraŭ, kiam ni iris al la loka grandvendejo „Mladost“ („juneco“ en la bulgara), mi klarigis pri la nomo, ke estas „juneco“, en la rusa „molodostj“, en la bulgara „mladost“. Mi mem kulpis, ke Maŝa demandis: „A po-finski?“ („Kaj en la finna?“) Mi diris, ke mi ne povas tuj rememori (mi konjektis, ke la vorto devas havi -us finaĵon, sed ne povis rememori la radikon).
Subite mi rememoris, ke mi havas telefonnumeron de Kalle en mia poŝtelefono. Mi do demandis lin, li respondis preskaŭ tuj, kaj mi sonigis la rezulton: nuoruus. Maŝa eĉ kelkfoje ripetis. Mi memoris la vorton „vanha“ (maljuna/malnova), sed ne „nuori“ (juna). Pasis iom pli ol duonjaro ekde kiam mi ĉesis regule lerni la finnan, tio senteblas.
Maŝa ne estis tiom impresita, kiom la ĉeestinta patrino de ŝi, mia edzinjo Natalia. Modernaj teknologioj en la servo al lingva evoluo de la infano! :)
Nu jen ankaŭ mi atingis Bulgarion :) Laŭvoje ni perdis ie vidkameraon (!), sed mi esperas retrovi ĝin en la flughaveno. Estis agrabla surprizo por mi freŝe, kiam mi altelefonis la flughavenon de Burgas kaj demandis „Do you speak English, or Russian?“ — la sinjorino ĉe la telefono tie respondis „Luĉŝe po-russki“ (kaj vere sciis la rusan sufiĉe bone).
Ĝis iam poste...
Mi delonge sciis, ke en kelkaj kareliaj dialektoj (ĝenerale multege influitaj de la rusa lingvo) oni diras „dankon“ per „pássibo“ (de „spasíbo“).
Hodiaŭ, el la jakuta Vikipedio, el la artikolo pri Esperanto, mi eksciis, ke ankaŭ en la jakuta lingvo ekzistas afablaj diraĵoj, evidente prunteprenitaj el la rusa. Jen kiel aspektas frazo „Unu bieron, mi petas“ en la jakuta:
Биир пиибэтэ, баhаалыста
„Bahalista“ estas „paĵalista“ („poĵalujsta“ plenforme) de la rusa.
Jam tri aŭ kvar jarojn antaŭe mi tradukis en Esperanton la trilingvan filmon de Aleksander Rogoĵkin pri la lasta soveti-finna milito. Estas tre nekutima primilita filmo, kiel ankaŭ la aliaj militaj filmoj de Rogoĵkin. Tri diverslingvaj homoj hazarde trovas sin en la sama loko surfone de bela samea pejzaĝo. Ruson ludas rusa aktoro, finnon — la finna, sameinon — la samea. Vidu la reklaman filmeton ĉe dotSub...
http://dotsub.com/view/a35a222e-621d-480a-b8e7-6bf2a8fe0a28
...kaj elŝutu la tuton ĉe http://filmoj.net/kukolo/
Tiu ĉi kortuŝa filmo iam estis unu el la puŝoj, kiuj igis min eklerni la finnan. Bedaŭrinde, mi tute ne sciis la finnan, kiam mi tradukis la subtitolojn el la angla. Mi povis ĝustigi ilin, kiam oni parolis ruse, sed tute ne, kiam oni parolis finne. Nun mi kelkloke skribus alimaniere (ekzemple, Veikko diras kelkfoje, ke li studis Tukholmassa, en Stokholmo, tio nur hazarde unufoje aperas en la subtitoloj). Foje li diras Kiitos, do simple „Dankon“, sed la subtitola teksto estas „Dankon al vi“ (de la angla Thank you). Kelkloke estas mistajpoj aŭ eĉ, en unu loko, fuŝo de kruda maŝina antaŭtraduko, sed ŝanĝi tion ĉion mi ne plu kapablas — la tekstan dosieron mi ne plu havas, la subtitoloj estas parto de la video-dosiero, ne eblas ilin ŝanĝi.
Espereble, vi amos la filmon. Se jes, provu trovi en via lingvo alian filmon de la sama reĝisoro — „Tranzito“ (en: Transit, ru: Peregon; 2006) pri la renkontoj de rusaj kaj usonaj pilotoj en Ĉukotko dum la Dua mondmilito. „Malbunta pejzaĝo elstarigas la rilatojn kaj sentojn“, kiel skribas komentantojn pri la nekutimaj militaj dramoj de Rogoĵkin.
En Rusio Rogoĵkin estas pli konata pro siaj komedioj: „Specifaĵoj de nacia ĉasado“, „Specifaĵoj de nacia ĉasado vintre“, „Specifaĵoj de nacia fiŝkaptado“. Kiel oni ŝercas, „Pasternak-on mi ne legis, sed havas opinion“, do same mi — tiujn komediojn ne spektis, sed havas opinion, ke ili estas aĉaj kun ebriegaj homoj kiel la ĉefa ridindaĵo. Min, kiu trinkas unu glaseton da biero dum duonjaro, ial tre ĝenas la antaŭjuĝo pri rusoj kiel totale drinkanta nacio.
Kiam 25-jaraĝa knabo skribas en sia blogo „kaj denove pri nostalgio“, mi ridetas. Mi estas jam 31 jarojn, kiel angloj diras, maljuna (31 years old) — kaj mi ja scias, kio estas nostalgio pri pasintaj tagoj, li kvazaŭ ankoraŭ ne povas.
Reprezentantoj de pluraj aĝoj rajtas plenvoĉe ridi pri la supra alineo :)
Mi malfacile povas rememori, ke iam ricevo de vizo estus afero simpla kaj digna. Kutime io okazas: longega vico en la frosto, ruinigitaj planoj aŭ, kiel hodiaŭ, perdita nokto.
La ambasadejo de Bulgario subite postulis, ke ni prezentu konfirmilon de sia laborejo pri la nomo de posteno kaj la averaĝa salajro. Ĉar mi ne estas dungita laboranto, mi ne povas prezenti ion tian. Anstataŭe mi kolektadis la tutan nokton miajn kontraktojn por vendo de reta reklamo, por tradukado kaj aliaj servoj, kiujn mi registrite faris. Onidire (ja certan informon pri tio oni ne povas trovi ĉe la paĝaro de la ambasadejo) tio povas helpi en la kazo, kiam oni estas „memdungita“ laboranto. Mi volonte umus pri io alia ĉi-nokte. Estos aparte malagrable, se mi ne povos veni al la marbordo kun la familio pro tiu bagatela fisupozo, ke mi deziregas kontraŭleĝe resti por la tuta vivo en la plej pesimisma lando de la mondo.
Bulgario per si mem ne kulpas. Kiel ĉiam en la nova historio de tiu ĉi lando, ĝi estas viktimo de cirkonstancoj; bulgaroj ĝenerale ŝatas rusojn, sed „nenion povas fari“. Nun sukcesa aliĝo al EU diktas sekvi la komunajn tut-uniajn postulojn pri rusianoj (la ĉiam tre suspektindaj ja).
Kvazaŭ por pardonpeti pri tio, en la ĉefpaĝo de la ambasadejo la ambasadoro rememoras eĉ pri „militaj heroaĵoj de fratoj-slavoj, kiuj man-en-mane sekurigis liberecon kaj memstarecon de la bulgara ŝtato“ [originalo]. Estas aludo al la fakto, ke Bulgario iĝis aŭtonomio kaj poste memstara ŝtato rezulte de kelkaj sangoverŝaj militoj inter Rusio kaj Turkio dum la 19a jc.
Se Bulgario ne sukcesintus pri la aliĝo al EU, ĝi eble nun agus kiel Macedonio kaj Montenegro (tute senviza veno por rusianoj) aŭ kiel Kroatio (senviza somere).
Evidente ni miselektis la preferatan landon de somera ripozo. Tamen, kiel la rusa proverbo diras, „oni ne povas ordoni al la koro“. Kaj la lando, kaj ĝia popolo, kaj la lingvo estas escepte ravaj. Tion ja ne eblas diri pri la sentakta tutmonda burokrataro.
Kiel la vaste konata ŝerco prognozas, «en Linukso vi povas agordi ĉion, kaj vi damne agordados ĉion». Ĵus ekfunkciis la Esperantaj kaj aliaj literoj en mia netbuko.
Cetere, ĉu jam aperis establita traduko de la vorto «netbook» en Esperanton?
Estas tamen damne maloportune, ke la Vindozaj kaj la Linuksaj klavardismetoj ne estas, kiel ekz. ttf-dosieroj, facile anstataŭigeblaj unu per la alia. Mia vindoza dismeto estis (kaj restas) iom alia...
Mi bedaŭras, ke germanoj ne sukcesis ricevi sian politikan subvencion por Esperanta agado...
Ankaŭ pri la neelekto de Novak mi bedaŭras: mi ne konis ŝin persone, sed iom proksimiĝis kun ŝi post publikigo de materialo pri ŝia poresperanta agado en loka osetia semajngazeto.
|
| Oni proponis Esperanton al EU |
Eble iun interesos blogaĵo pri la aŭstro-hungaria spuro en la fora oriento de Rusio.
„Sovetoj“ revenas. Rusia Esperantista Unio ekhavis „Konsilion“ (kaj mi estas en ĝia konsisto interalie). Pri kio estas „Konsilio“ skribas en sia malferma letero elstara moskva Esperanto-instruisto Irina Gonĉarova:
...kio do estas REU-agado en tiuj novaj kondichoj? Tio estas agado de la tuta REU - de ties alighintaj kolektivoj kaj individuaj membroj. Mi alvokas chiujn ilin konscie pripensi: kion persone mi (aŭ persone ni kaze de la kolektivo) faras por progresigo de Esperanto en mia propra lando (aŭ tutmonde)? Kion mi povas kaj volas fari? Kion persone mi enmetos en la trezorejon de la landa E-movado? Forgesu, ke via aktivado ne apartenas al REU, char neniu ghin komisiis al vi aŭ vi ne havis REU-subtenon. Ekde nun aktivado de ĉiu membro, chu individua, chu kolektiva, estu REU-aktivado! Ne atendu iujn direktivojn kaj ordonojn – tiuj ne estos! Faru viajn personajn kaj kolektivajn agadplanojn, realigu ilin kaj informu vian landan organizon - REU. Kaj fine de la raporta periodo ni havos la plej belan raporton pri REU-agado dum la tuta REU-historio! Nun neniu prenas respondecon pri la landa movado, krom la esperantistoj mem – la membroj de la landa organizajho.
...la Konferenco disponigis al ni la specialan “bonuson”. Tio estas la Konsilio. La Konsilio estas deko da konataj landaj esperantistoj kun klara kaj aktuala kompreno de la enlanda kaj eksterlanda E-situacio, nun aktive agantaj sur siaj propraj verdaj kampoj. Ilia tasko estas helpi vian agadon per konsiloj kaj komune decidi pri kiel plej efike per REU-rimedoj subteni vian agadon.
Estas tute nova koncepto kaj strukturo, kiel vi vidas. Kaj, kiel chio nova, ghi bezonas kutimighon, provojn kaj eltrovojn de la plej efikaj laborformoj. Tiuj nun estas ellaborataj. Dum proksima tempo aperos klaraj difinoj de la novaj nocioj (Konsilio, teknikaj taskoj de la Estraro, E-projekto, ktp) kaj instrukcioj (kiel sin turni al la Estraro aŭ Konsilio, kiel raporti pri sia agado ktp). Mi kredas, ke kune ni kapablas eltrovi demokratian, oportunan kaj fruktodonan laborsistemon – se ni konkorde komprenos la bazan ideon de la shanghoj, kiun mi strebis prezenti chi tie.
Jen mia subtitoligo de la kanto, kiu prezentos Rusion en la baldaŭ okazonta kantokonkurso „Eŭrovido“: http://dotsub.com/media/245d3df1-19af-4801-a8d3-141366ba10ef/e/m/epo
Ne temas pri tio, ke mi ege ŝatas tiun ĉi kanton, sed mi nur pensis, ke eble estas bona uzo de Esperanto — traduki kelkajn kantojn de Eŭrovido, aparte tiujn, kiuj ne estas en la angla aŭ la rusa (kiujn mi komprenas pli-malpli).
Se paroli pri la preferoj, mi tre ŝatis la kantojn de Armenio, Israelo, Bosnio-Hercegovino kaj Hispanio. La belaruso, kiu kantos por Norvegio, ankaŭ elstaras, kvankam mi apenaŭ voĉdonos por li — pro la supozo ke ankaŭ sen mia voĉo li havos sufiĉe altan takson el Rusio :)
Fakte ĉi-jare la sistemo pri voĉdono estas ia komplikigita, mi ne sukcesis finkompreni ĝin (ĉefe ĉar ne multe penis fari).
Unu el la plej longdaŭraj kaj plej popularaj televidaj programoj en Rusio estas „Klubo de gajaj kaj spritaj“ (KGS). La ludo estas konkurado inter teamoj el diversaj urboj pri spritaj ŝercoj kaj teatraĵetoj. Ofte la KGS-elpaŝoj estas malfacile tradukeblaj, ĉar plenas je aludoj al tre lokaj realaĵoj aŭ uzas tre specifajn lingvajn ludojn.
Tamen en la lasta ludo estis fragmento, kiu eble sonos amuze ankaŭ en tradukita formo. Mi subtitoligis ĝin en la rusa kaj faris la Esperantan tradukon: kiu emas, povas fari ankaŭ siajn tradukojn en la aliajn naciajn lingvojn.
Do, en la elpaŝo de teamo „Prima“ (Kursk) renkontiĝas du prezidentoj dum pinta kunveno...
http://dotsub.com/view/2af71d4f-07a5-482c-9498-80008770ab4a
La antaŭa mia traduko el KGS estis de la alia teamo, „Stancija Sportivnaja“ (Moskvo):
Mi estas nun en laborvizito al Vladikavkaz, mia naskiĝloko.
En la fora 1995a jaro mi finis mezlernejon kaj gajnis la lokan sendependan (do, ekster la kleriga ministerio) konkurson "Plej bona lernejfininto". Tia konkurso okazis tiam la unuan fojon, kaj ĉi-jare ĝiaj organizantoj el fondaĵo "Kredo-Znanija" invitis min al la solenaĵoj. Ĉar mi volis esti iom pli utila ol nur ornamaĵo de la festo, mi proponis ankaŭ fari seminarion pri oseta Vikipedio.
Rezulte ekde la pasinta vendredo mi estas ĉi tie.
Vendrede, preskaŭ tuj post la aerbusa veno, mi estis brodkastita de la loka televido kun 10-minuta programero pri Vikipedio kaj la lingvo ĝenerale. Mi estis absolute malpreta, sed onidire aspektis sufiĉe bone. Oni promesis al mi dosieron de mia elpaŝo, ĝin jam eblas elŝuti en Interreto, sed mi ne jam elŝutis, ĉar temas pri 80 MB — ridinda grandeco hejme, sed tre kosta ĉi tie de poŝtelefono :) La elpaŝo, dum kiu la adreso de Vikipedio estis montrita sur televidekranoj, efikis je duobla kresko de vizitoj dum vendredo kaj sabato.
Sabate matene okazis la solenaĵo pri la plej bonaj lernejfinintoj (gajnintoj de la konkurso) en la kontruaĵo de urbestraro. La dek elektitaj gajnintoj ĉiujare ricevas signifajn (por lernejano) monpremiojn. Ili estas ne la homoj, kiujn kutime elstarigas lernejo, ĉar ili ofte ne havas plej altajn notojn en ajna de la studobjektoj: sed pro la sumigo de poentoj por diversaj studobjektoj dum la konkurso, gajnas tiuj, kiuj interesiĝas pri ĉiuj studobjektoj, estas ĝenerale kleraj. Mi havis la eblecon alparoli la gajnintojn.
En mia parolado mi dankis la organizantojn kaj aparte la aŭtorojn de la taskoj (ili, almenaŭ en mia jaro, estas tre interesaj). Al la gajnintoj mi, por ne esti banala deziranto de feliĉo, konsilis iĝi amikoj kaj gardi la kontaktojn, kiuj poste povas iĝi plej agrablaj kaj utilaj en la vivo. Mi planis per tio fini, sed s-ro Dzgojev, la estro de la fondaĵo "Kredo-Znanija" (organizinta la konkurson) invitis min rakonti ankaŭ pri miaj aktivaĵoj rilate la osetan lingvon. Tiel mi povis, en ĉeesto de la respublikaj altranguloj, ĵurnalistoj kaj, plej grave, plej bonaj lernantoj rakonti pri Vikipedio en la oseta lingvo, pri ĝiaj jamaj atingoj kaj pri la eblecoj partopreni en la projekto.
Ankaŭ tie, en la urbestraro, reprezentantoj de "Kredo-Znanija" rakontis, kiel aspektos mia seminario. Fakte temas pri tri: lunde mi prelegas je la tria, marde — je la dua kaj la kvara. Aldone al tio, mi renkontis en la solenaĵo mian iaman instruistinon de la rusa lingvo k literaturo, kiu intertempe iĝis direktoro de mia lernejo (unu el la plej fortaj en Nord-Osetio), kaj ni interkonsentis, ke ankaŭ en tiu lernejo mi prelegos lunde, la 23-an (dematene).
Aspektas kiel tre densa programo de vizito :) Malgraŭ tio, mi havis liberan dimanĉon: kaj uzis ĝin por viziti mian bonan amikon Soslan-on.
Kvankam mi ankoraŭ ne uzis ilin, tamen mi dankas s-ron Yves Nevelsteen pro la studmaterialoj, kiujn li afable permesis reuzi. Lia ppt-prezento de Esperanta Vikipedio estis tre bona malneto por ke mi refaru ĝin kaj havu kiel plano de prezentadoj ĉi tie.
Mi nun ĉiumarde instruas Esperanton kaj ĉiuvendrede — la osetan.
Mezlernejo en nordo de la urbo ekhavis ideon instrui malpli popularajn lingvojn sur sia bazo kaj invitis min inter la unuaj instruistoj. La sola alia instruata tie lingvo estas la greka.
Estas certe malfacile kaj ne tre enspezige. Sed mi delonge havis jukon pri tio, eĉ sonĝis kiel mi instruas jen tiun lingvon, jen tiun, kaj iom feliĉas nun.
Latest posts
-
Subscribe to the latest posts of Vjaĉeslav Slavik Ivanov