Ĉi-matene mi trovis mian amikon Markon sur la strato apud fonto frotpurigantan siajn manojn.

Mi alproksimiĝis lin kaj demandis kio okazis al li, do li rakontis al mi la jenan historion preskaŭ nekredeblan:

Hodiaŭ frue mi promenis en la muzeon kie mi eniris ĉambron kies pordo estis malfermita kiam mi eniris sed, post mia eniro, la pordo subite fermiĝis supozeble pro la vento kiu fluis tra fenestro alte sur la muro. Ĉe unu flanko de la ĉambro estis homo — verŝajne kolorigisto — manĝante sandviĉon kiu diris al mi: 'Estu singarda, mi ĵus kolorigis la antaŭan pordon', kaj tuj li turnis lian tutan atenton al la sandviĉo.

Tiu simpla kaj ŝajne facile komprenebla averto multe konfuzis min: en la ĉambro estas ankaŭ alia pordo antaŭ mi, kaj ĝi ankaŭ estis fermita. Des pli malbone! neniu pordo havas tirilon do, por malfermi ilin, mi devis nepre tuŝi la ĵus kolorigitan parton de la pordo kaze ke mi eraras.

Kiun pordon do li ĵus kolorigis? Pri kiu pordo li parolis? Ĉu la pordo kiun mi trapasis antaŭe — antaŭa laŭ la tempa senco — aŭ la pordo kiu staris antaŭ miaj okuloj — antaŭa laŭ la loka senco.

Vi jam scias — daŭrigas Marko la historion —, ke mi estas tre ĝentila homo do mi ne volis ĝeni la kolorigiston dum lia ripozo-tempo, tial mi pripensis la aferon iom da tempo (kion mi faru? cû malfermi la antaŭan aŭ la alian antaŭan?) ĝis mi elektis pordon kaj… vi jam povas imagi tion, kio finfine okazis.

Pardonu ke mi estu sincera — mi diris al Marko —, sed ni estas amikoj jam de multe da tempo kaj vi ĉiam estis iel stulta homo. Se vi jam scias ke la antaŭa pordo ĵus estis kolorigita, kial vi ne elektis la malantaŭan? ;)