- 1 -

Ajko estas ĉarmulino, pro tio, malgraŭ ŝi ne havas belan trajton oni ĉiam diras, ke ŝi estas bela. Eble pro ŝia ĉarmeco viroj estas allogitaj al ŝi. Bedaŭrinde en pasinteco tiuj viroj ne estis fideraj. Do, Ajko jam ne volis havi intiman interrilaton kun iu ajn viro. Tamen pro iu hazarda momento aferoj povas ŝanĝi, kaj tio okazis al ŝi.

Patro de Ajko estas bone konata pentristo, ne nur en Japanio, sed en alilandoj ankaŭ. Jes, oni povas diri, ke li estas mondfama. Kompreneble ne ĉiam estis tia. Li havis same kiel ĉiuj gejululoj malfacilan periodon de sia vivo.



Kiam li transloĝis al Eŭropon por studi arton, unua vorto, kion li lernis tie, estis “Aj”, ĉar en Eŭropo oni uzias ĉi vorton tre ofte. Preskaŭ konstante li aŭdis “Aj, aj, aj...”

Ekonomie malfacila tempo estis tiam, ne havante monon, nur junecon. Kaj li renkontis junulinon, kiu baldaŭ fariĝis patrino de Ajko.

En fremda lando ambaŭ gejunuloj estis malriĉaj kaj solecaj. Enamiĝi unu al la alia ne estis tre malfacila. Kaj ili estis feliĉaj havante unu la alian, sed ne estis pretaj por havi trian personon en ilia vivo. Kiam lia edzino anoncis, ke ŝi estis graveda, lia reakto estis “Aj, aj, aj,, kiel mi povus nutri la bebon”

Li kaj lia edzino diskutis pri ilia vivo, kaj decidis reveni al hejmlando, kie almenaŭ povis ricevi iom da helpo de iliaj gepatroj.



Kiam la bebo naskiĝis senhezite li nomis ŝin Ajko, ido de “Aj, aj, aj ...”.

Ajko kreskis bone, sed ilia vivo estis daŭre malriĉa. Patrino de Ajko estis la sora pangajnanto de ĉi familio. Ŝi laboris en superbazaro kun ne tre bona salajro. Tamen ofte dungitoj de ĉi vendejo povis aĉeti multajn aferojn tre malmultekoste, kaj tio helpis ekonomion de la familio.

Kiam Ajko estis mezlerneja studentino, subite pentraĵoj de ŝia patro ricevis atenton de ĝenerala publiko, ĉar iu art-kritikisto ŝatis liajn pentraĵojn kaj laŭdis sur ĉefa ĵulnaro. Ĉar la kritikisto mem estis konsiderita kiel grava kritikisto, ĝenerala publiko kuris al la ekspozicion por vidi pentraĵojn de la artisto.

Tio estas ne rara afero en Japanio, oni parolis senkonsidere ĉu komprenas la aferon aŭ ne, pri liaj pentraĵoj surstrate, en laborloko, en trajno ktp. Ekde tiam la patro de Ajko fariĝis unu el plej gravaj artistoj de Japanio.

Ajko studis por ke ŝi fariĝu kudristino kaj ŝi estis tre sukcesa. Ŝi havis jam kelkaj jaroj sian butikon en kvieta kaj riĉa kvartaro. Ŝi eĉ dungis du helpantinojn, kaj nature ĉiam havis multe da laboro, kaj estis feliĉa.



- 2 -

En iu printempo, Ajko vizitis ekspozicion de sia patro sur tre komerca strato. Nature oni eniris, eliris, laŭdis, babilis, en la ekspoziciejo. Ŝi trovis sian patron kiu ĵus babilanta kun iu ne tre juna junulo.

Li estis amatora artisto nomita OOKUMA Motoki, kiu estis petanta konsilojn de la granda artisto. Tio estis la komenco de nova vivo por Ajko. Ŝi kaj ĉi amatora artisto rapide fariĝis geamikoj, kaj ne tre longe, ili fariĝis neaparteblaj.

El la koro de Ajko jam malaperis la ĉagreninda pasinteco. Por ŝi ĉio aspektis rozkolora. Plej bona afero estis ambaŭ gepatroj ankaŭ ŝatis lin, kaj liaj gepatroj same akceptis ŝin varme, do neniu ĝenis ilian geedziĝon. Tiel ili fariĝis ges-roj Ookuma.



Ookuma familio estis bone konata en la financa mondo. Motoki, kiun Ajko nomis Moĉjo, havis ege riĉan patron. Kaj lia patro donacis parton de sia bieno kiel donaco de geeziĝo, kaj eĉ konstruis ĉarman dometon ĉe la angulo de la bieno por ili. La teretaĝo estis butiko por Ajko, kaj supra etaĝo estis ilia loĝejo. Moĉjo piediris tra la bieno al lia ateliero ĉe lia gepatra domo. Ĉio aspektis en ordo.

La mielmonato daŭris preskaŭ tri jaroj. La vivo kun Moĉjo estis ĝojebla kun iom da aventureto al montaro, ripozo ĉe marbordo, ofte vizitis teatron, simfonion, operon ktp, kiojn Ajko ŝatis, sed ne viziti sola.

Nu, Ajko ne devis labori por subteni ilian vivon, do akceptis nur kelkajn klientojn kiujn ŝi ŝatis. Ŝi pli koncentris desegni modon ol kudri. Se ŝia kliento ŝatus ĝin, ŝi estis tre kontenta kaj feliĉa.

- 3 -

Moĉjo aspektis same feliĉa kiel Ajko, tamen ofte ŝi vidis lin pala kaj laca. Li ĉiam respondis, ke li fartis bone, nur iomete laca. Li ankaŭ fojfoje havis ekspozicion de siaj pentraĵoj, kaj li pensis tio lacigis sin.

Malgraŭ sia optimismo, li komencis dubi sian sanecon pli kaj pli. Kiam Ajko petis lin, ke li vizitu kuraciston, ŝi fakte devis peti al li multfoje, li finfine konsentis. Oni trovis, ke li havis kanceron de pankreato.

Nur kelkaj monatoj ekde kiam li vizitis kuraciston, kaj post grava operacio, malgraŭ lia sano ŝajnis revenanta, li forpasis post terura suferado pro doloro.



Oni povas imagi kiel ĉagrena Ajko estis. Ŝi ne povis plu vivi, tamen klopodis daŭri sian vivon kiel kutime. Ŝi sentis malplena. La granda amo subite malaperis de sia vivo. Nek plori, nek labori helpis, tamen okupi sin aspektis sola metodo por ne pensi sian malĝojon.



En iu posttagmezo Patrino de Ajko telefonis al ŝi kiel kutime por vidi, ĉu ŝi fartas bone. Unu helpantino respondis al la telefono kaj anoncis teruran novaĵon, ke Ajko tranĉis sian pojnon. Kaj oni jam alportis ŝin al hospitalo. Nature tuj operacio sur ŝi komencis.

- 4-

Ajko estis staranta ĉe granda blanka pordego. Gardisto de la pordego en blanka robo diris al ŝi,

“Saluton, kial vi estas ĉi tie?”

“Mi venis vidi mian edzon, kiu devas esti en ĉi ĝardeno”

“Vian nomon, bonvolu?”

“OOKUMA Ajko estas.”

La gardisto de la pordego malfermis sian registran libron kaj rigardadis longe.

Dumtempe ŝi ĉirkaŭrigardis. Trans la pordego ŝi vidis vastan pejzaĝon. Fore blanka montaro, dekstre blua maro, maldekstre florplena fruktoĝardeno troviĝis.

“Ho, bela loko!” Ajko suspiris.



“Mi ne trovas vian nomon, kara.” la pordogardisto diris,

“Por vi, tio signifas, ke ankoraŭ ne estas tempo eniri ĉitien.”

“Mi devas vidi lin, S-ro gardisto. Mi ne povas vivi sen mia edzo.”

“O jes, vi povas vivi sen li, kara.” Li diris, “kaj devas.”

“Bonvole havu iom da kompato por mi. Mi klopodis por tri monatoj, kaj ne plu havas forton por vivi”

Ajko obstine insistis.

La gardisto rigardis al ŝi kompateme,

“Bone, vi aspektas sincera persono. Mi povas doni unu horon al vi nur por viziti lin. Sed vi devas reiri hejmen post unu horo, ĉu bone?”

“O, dankon s-ro gardisto, mi promesas” Ajko respondis, sed en ŝia koro, kaŝe ŝi jam decidis, ke ŝi restu ĉitie. Kial ne. Estas bela loko, al mi plaĉas, ŝi pensis.



La blanka pordego malfelmis ĝentile, kaj Ajko eniris enen. La loko estas vasta, kaj ŝi ne sciis al kiun direkton devas marŝi. En fora herbejo troviĝis bosko de pinoj. Ajko pensis, eble li estus tie, ĉar li ŝatis promeni en pin-arbaro. Ajko komencis marŝi al direkton de la bosko. Post nur kelkaj paŝoj la bosko jam estas antaŭ Ajko. Neniu estis tie, sed Ajko havis iel interesan ideon. Por provi tiun ideon, ŝi ĉirkaŭrigardis kaj trovis brilantan lageton fore, do ŝi komencis marŝi al la direkton de lageto. Nur kelkaj paŝoj ŝi jam staris ĉe la bordo de lageto.

“Ha, tio estas interesa, ” ŝi pensis. “Sed kiamaniere mi povus trovi Moĉjon.” Subite iu ideo elfluis el ŝia koro. Ajko pensis pri Moĉjo, kaj ekmarŝis iun direkton ajn. La grundo mem turnis kaj post kelkaj paŝoj ŝi vidis herbejon plena de oraj leontodoj kaj tie troviĝis giganta liriodendrono. Sub la liriodendrono en ĝia ombro ŝi vidis Moĉjon. Li estis sidanta. Lia ĉemizo estis brile oranĝkolora, pro tio li estis treege videbla. Kun li iu en blanka ĉemizo estis sidanta kiel ombro de li. Estis anĝelvizaĝa belulino, ĝentile ridetanta al ŝi.

Antaŭ ol Ajko havis okazon por ekdiri ion, Moĉjo rimarkis ŝin kaj kriis,

“Kion vi faras ĉitie, Ajko?”

Ajko ne povis tuj respondi, ĉar ekzisto de la belulino ĝenis ŝin ege. Ajko vidis senkomparan belecon de ŝi, kaj sian ĵaluzecon ne povis forviŝi.

“Reiru hejmen tuj, “ Moĉjo daŭris, “ne estas loko por vi ĉitie.”

El ŝiaj okuloj larmo forfluis, kaj ŝi staris sur genuoj etendante manojn al li.

“O, kara Moĉjo. Mi estas via edzino. Mi ne povas vivi sen vi. Ĉu vi forgesis, kion ni promesis ĉe nia geedziĝo?”

“Kara Ajko. O, Mi bone memoras ĝin nature.” Lia voĉo estis tiel frosta kiel glacio.

“La promeso estas, ke ni amas unu la alian ĝis morto apartigas nin, ĉu ne?”

“Rememoru, kara. Mi mortis jam por tri monatoj.”

Etenditaj manoj de Ajko ne povis tuŝi lin. Ŝi faliĝis grunden senforte.

Ajko vidis, ke Moĉjo turniĝis al la belulino kaj eĉ komencis amindumi.



Kortuŝite Ajko nur sidis tie en la herbejo plena de oraj leontodoj. Larmo senĉese fluadis el ŝiaj okuloj.

“Pss,,,”

Ŝi aŭdis ion feblan sonon.

“Pss,,, ĉitie”

La voĉo venis de unu ora leontodo ĉe ŝia genuo. Sub la ora floro manon etendata feo en iriza robo kun verda zono ĉirkaŭ sia talio staris. Sur lia mano li tenis kristalon.

“Kara, aŭskultu min, bone.” Feo diris.

“Vi ne povas resti ĉitie. Tio estas la fakto. Mi vidas vian estonton ... ”

Kaj li rigardis la kristalon sur sia manplato. La kristalo skuetiĝis.

Ajko ne povis kredi kion ŝi vidis, kaj plu atenteme rigardis la kristalon.

La kristalo ne estis kristalo. Ĝi estis roso. Reflekte oran leontodon, ĝi eĉ ofte brilis ore.

La feo rigardis al la roson, kaj diris,

“Tio ĉi estas via larmoguto, kion mi ĵus kaptis, ”

“kaj mi povas vidi vian estonton en ĝi. Aspektas tre bona.”

La feo okule montris Moĉjon,

“Vidu lin. Li ne estas por vi, ne plu.”

Kaj li ĵetis la roson, jes, larmoguton de Ajko, for.

“Mi donas vin ĉi memoraĵon al vi. Gardu ĝin bone por ĉiam.”

Lia donaco estis unu petalo de ora leontodo. Li puŝis ĝin en manplaton de Ajko, kaj ridetis “Bonŝancon, kara!” dirante la feo malaperis.

Mallaŭtan sonorilosonon ŝi aŭdis kaj vole-nevole Ajko ja estis ĉe la blanka pordego ree.

La gardisto malfermis la pordegon kaj diris,

“Ĝis revido, kara. Post longa longa tempo mi vidos vin ĉitie, mi kredas.”



- 5 -

Vesparo flugadis en siaj oleroj, Ajko pensis. Interese ĝi ne ĝenis ŝin. Ŝi eĉ pensis, ke ĝi sonoras agrable. Lumo, de kio ŝi ne povis scii, karesis ŝiajn palpebrojn. Pro tio ŝi devis malfermi ilin. Ŝi vidis nenion, sed blankan plafonon. Subite gajaj voĉoj ĉirkaŭis ŝin.

“O kara, vekiĝis?”

“Kiel fartas vi, Ajko?”

Multaj vortoj kaj voĉoj trans flugis super ŝi, kaj ŝi ne povis kompreni kio okazis al si, almenaŭ por kelkaj momentoj. Kaj ŝi rememoris, ke ŝi vizitis Moĉjon. Tiu memoro ligis al feo, kiu vestis irizan robon kun verda zono ĉirkaŭ sia talio. Kaj li puŝis ion en mian manoplaton ... iom post iom ŝia memoro pli klariĝis.

Ajko vidis vizaĝojn de gepatroj kaj bogepatroj kaj komplenis kio okazis al si.

“Jes, mi faris ion stultan, ĉu ne?” ŝi diris al si mem.



Ajko iel malkrede rigardis sian dekstran manon, malrapide malfermis ĝin. Kaj ŝi certe trovis la oran petalon de leontodo. “Gardu ĝin bone por ĉiam”, jes la feo diris tiel. Kaj li diris, ke mia vivo en estonto aspektas bona. Ŝi ne povis pardoni sian edzon pro lia frostaj vortoj, tamen iel komprenis, kion li diris. Jes li diris, ke la geedziĝa promeso estas ĝis la morto apartigas nin. Jes, mi vivu, tamen mi vivu.

Fino



- post skribo -

Mia rakonto finas ĉitie, kiel la titolo montras, ke ŝia sinmortigo malsukcesis.

Sed mi estas certa, ke vi scivolas ege kio okazis al ŝi poste.

Ajko fariĝis mondofama desegnisto de modo, kaj ŝi tre ĝuis sian vivon tra tiu tempo.

Maljuniĝante ŝi ne plu eblis vigle agi kiel desegnisto, tiam ŝi emeritiĝis kaj ĝuis kvietan vivon ankaŭ.

Je iu tago ŝi rigardis la oran petalon de leontodo, kion ŝi kadrigis kaj metis sur muro, kaj gardis dum tuta tempo, subite ŝi rimarkis, ke tio ne estis malamo, sed amo de Moĉjo, ke li rifuzis akcepti ŝin en la bela ĝardeno.

“Li volis, ke mi plenumu mian donitan vivon.”

Tiam Ajko estis preta denove stari al la blanka pordego. Ŝi estis certa, ke Moĉjo kun ambaŭ brakoj bonvenigos ŝin ĉifoje.