About this blog

  • 7 posts
  • 2 864 visits
January 2012
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30 31          

Archives

January 11st, 2012

Arbaro de Driado

La sakstrato finis ĉe blanka dometo.

Maljuna bruna hundo dormetis ĉe ĝia enirejo. Kvieta posttagmezo, kvazaŭ nenio moviĝis.

Aŭtuna suno estis varma kaj la hundo aspektis kontenta.

Mastrino de la hundo aperis el la blanka dometo kaj vokis hundon enen.

Kaj nenia aktiveco plu sur strateto. Tiel kvieta parto de la urbo ĝi estis.

La mastro estis malsana jam kelkaj monatoj, kaj blanka dometo ne estis same kiel ĝi estis dum pasintaj jaroj. Ĝi estis ĉiam gaja. Malgraŭ ili ne havis ilian propran infanon, najbaraj infanoj vizitis ilin nur por babili kaj recevis kukon de mastrino.

Najbaraj infanoj kreskis kaj forirs al iliaj celoj. Nur maljunaj loĝantoj restis.


Malvarma sezono atingis al ĉi strato ankaŭ. Malsano de mastro rapide malboniĝis. Oni portis lin al hospitalon, kaj li neniam revenis hejmen.

La bruna hundo atendis lin ĉiutage ĉe la enirejo. Se iu vizitanto, malgraŭ tute malofte iu vizitis ĉi dometon, sonorigus pordosonorilon, la hundo kuris al la pordo por bonvenigi sian mastron, kaj malesperiĝis.


En unu peze neĝada tago mastrino devis kuri al la hospitalon ricevinte anoncon, ke kondicio de mastro subite malboniĝis. Kaj tio estis la lasta momento, ke ŝi vidis lin apenaŭ spirantan.

Ŝi neniam spertis teil malĝojan senton dum sia tuta vivo.

Ŝi sentis perdi sian mem vivon. Ŝi sentis, ke ŝi estis tutsola, kaj perdis deziron por vivi. Tuta mondo aspektis nigra kaj malvarma al ŝi. Tamen ŝi havis maljunan brunan hudon por zorgi, ĉar perdinte mastron la hundo mem suferis malbenon.

La vidvino portis la hundon al arbaron por marŝi kiel kutime tuj kiam vetero iomete varmiĝis. La mastro ŝatis ĉi arbaron kaj tre ofte ili marŝis en ĝi. Grandaj arboj, precipe kverkoj estis abundaj kaj oni sentis bonfarta en ĉi arbaro.

Maljuna bruna hundo aspektis feliĉa promeni en l'arbaro kaj tio donis prezuron al vidvino ankaŭ.

Dum promenado ŝi trovis grandan Selon de Driado, kaj ŝerceme sidis sur ĝi.



“Vidu kara hundo, ĝi estas komforta selo. Ĵusta grandeco por mi”

Ŝi sentis iu rigardadis ilin, kaj kiam ŝi turnis sian kapon al tiun direkton, bela junulo aperiĝis el malantaŭ granda kverko, kaj diris;

“Sinjorino, vi sidas en mia seĝo...”

Vidvino senvorte rigardis lin, ĉar ŝi ne povis diri ion.

La bela junulo aspektis tutsame kiel sia edzo kiam li estis juna.

“Ne povas esti. Tio ne povas esti ...”

Ŝia koro batadis rapide kaj forte.

“Ĉu mi sonĝas?”

Ŝi tute ne rimarkis ke la junulo estis nudpieda, ĉar ŝi estis panikita.

“Ho, pardonon. Mi ne sciis ... ”

Ŝi finfine povis diri nur tion kaj forlasis l' arbaron.

Por kelkaj tagoj post tiu renkontiĝo, ŝi ne povis iri al l' arbaron, tamen ŝia sopiro al la bela junulo ĉiam allogis ŝin al ĝi. Krome maljuna hundo ankaŭ bezonis marŝi.

Kuraĝe ŝi decidis promeni en l' arbaro, ĉar ŝi forte sopiris vidi la junulon.

Ĉifoje nenio okazis. Ŝi eĉ atendis ĉe la granda Selo de Driado esperante ke li aperiĝu denove.

Tamen l' arbaro aspektis same kvieta kiel ĉiam.

Dum marŝado, ŝi rimarkis, ke ŝiaj manoj pli junaj kiel de dudekjaraĝa junulino. Ŝi pensis ke tio estis nur pro manokremo kion ŝi uzis matene. Sed kiam ŝi decidis hejmeniri ŝi vidis sin en spegulo de sia aŭto, kaj trovis en ĝi junulinon kiun ŝi konis dekoj da jaroj antaŭe.

Subite, ŝi havis esperon, ke sia edzo revenus al ŝi. Iel ĉio aspektis kredebla.

Tamen ĝojo ne daŭris longe, ĉar kiam ŝi atingis hejmen, ŝi ne plu estis junulino. La vidvino estsis same maljuna kiel matene. Malgraŭ tiu okazaĵo ŝia sopiro je la bela junulo en l' arbaro intensiĝis tage post tage. Kiel junulino ĵus enamiĝinta, vidvino veturis tien. La bruna maljuna hundo estis bona preteksto, malgraŭ ŝi ne bezonis konvinki iun, ŝi bezonis ĝin al si mem.

Dum vizitado al l' arbaro, ŝi lernis, ke ŝi estis junulino dum promenado, sed ree maljuniĝis tuj post ŝi lasis l' arbaron for.

“Se mi retus en l' arbaro, mi retus juna, ĉu ne?”

Ŝi pensis, “eble tio ne estas malbona ideo, resti en l' arbaro. La junulo, kiun mi forte kredas ke estas mia edzo, kaj ni povas vivi kune denove ... ”

Somero estis preskaŭ for, kaj koloro de folioj komencis ŝanĝi. Suno hela kaj varma, ĉielo klara, komforta komenco de aŭtuno atingis al tiu regiono.

Vidvino kondukis la maljunan brunan hundon ĉiutage al l' arbaron, se ne pluvis terure.

En unu mateno dum promenado ŝi lace sidis sur mortinta arbo apud pado. La maljuna hundo ankaŭ sidis spud ŝi, kaj metis sian kapon sur ŝia femuro. Li fermis siajn okulojn, kaj aspektis tute kontenta. Ŝi karesis lian kapon kaj kantis mallaŭte lulkanton kion ŝi memoris de sia infaneco.

“Nu, ni iru?”

Vidvino alparolis al la hundo iom poste, sed li ne moviĝis.

“Kara hundo, ni ne povas sidi ĉitie eterne, do ni iru denove, ĉu?”

Ŝi ekstariĝis, sed ne la hundo. Lia kapo falis sur mortinta arbo kie mastrino estis sidanta.

Lia vivo finis tie, kontente, amate.

“O, mia kara hundo, fidera amiko. Vi ne plu povis teni vin mem.”

Vidvino denove sidis apud la hundo kaj karesis lian kapon ĝentile. Larmo fluis sur ŝiaj vangoj. Nun ŝi perdis alian valoran amikon.

Ŝi ne sciis kion fari, kaj nur sidis tie senespero.

Karesante la kapon de fidera maljuna hundo kiu ne plu moviĝis ŝi nur sidadis.

Subite iu aperis apud ŝi, kaj diris

“Kio okazis al vi, flaŭlino? “

La voĉo, tre konata voĉo snoris ĝentile.

“O, karulo ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis, ke mi estas via edzino?”

Ŝi diris en sia koro, sed el ŝia buŝo elvenis aliaj vortoj.

“Mia kara hundo mortis ĉitie. Mi ne volas hejmeniri. Neniu atendas min hejme plu.”

Kaj grandaj larmogutoj forfalis el ŝiaj okuloj.

“O, kompatinda kara flaŭlino,”

Li diris,

“Do, kial vi ne restu kun mi en ĉi arbaro?”

kaj li sidis apud ŝi,

“Mi scias, ke vi ŝatas ĉi arbaron. Do, kial ne?”

Ŝi senvorte kapjesis.

“Ĉu vere? Vere vi volas resti kun mi?”

La junulo ĉirkaŭbrakumis ŝin forte.

La konatan brakumon ankaŭ ŝi sentis, kaj feliĉa deziro por vivi revenis al ŝi.

La kvieta sakstrato estis en kaoso, ĉar najbaroj ne vidis vidvinon nek hundon por kelkaj tagoj.

Serĉado por vidvino kaj ŝia hundo komencis.

Oni trovis ŝian aŭton en la herbejo apud l' arbaro, kaj komencis serĉi ŝin, sed nur maljuna hundo en eterna dorom troviĝis tie. Kaj strange oni trovis ŝiajn ŝuojn apud la kadavro de bruna hundo.

Kiam ajn preterpasante la granda Selo de Driado serĉantoj sentis trankvilecon, ke ĉio estis en ordo. Kaj serĉado finis. La arbaro estas trankvila loko denove.

Onidiro rapide disvastiĝis en la regiono, ke vidvino fariĝis Driado, kaj oni nun scias ĉi arbaron kiel Arbaro de Driado.

Fino



Published at 01:32PM ( 0 comments / 151 visits )
This post is public

November 13rd, 2011

Feina pantoflo

Estis granda arbaro en la mezo de nekonata lando. Ĉe la orienta rando de la arbaro situis malgranda agro kie Nam-jo kaj lia patrino vivis. Lia patro forpasis jam longe antaŭe. Nam-jo ne memoris multe pri sia patro. Sed li memoris bone kion patro diris al li; “Kresku rapide por helpi panjon”

Eble estis nur kelkaj tagoj antaŭ sia morto, en la malsanlito, kun tre zorgemaj okuloj. Nam-jo nur kapjesis ne sciante kion diri aŭ kion fari.

Lia patrino penadis dum jaroj por zorgi la agron kaj Nam-jon, kiu estis ŝia sola espero kaj ĝojo. Ŝi traktis sian filon kiel reĝon.

Nam-jo kreskis kiel forta, sana kaj laborema junuro. Li fariĝis bona farmisto kaj fiere zorgis sian kampon.

Estis bela tago kiam li sojfis kaj iris al la fonteto el kie malvarma pura akvo elfluis. Ĉe la fonto oni povis trarigardi mondon. Almenaŭ por Nam-jo tio estis tutmondo. La akvo el la fonteto fluis suden al la directon de vilaĝo kie ofte li kondukis ĉaron al bazaro por vendi siajn produktojn aŭ aĉeti necesaĵojn.

Nam-jo elĉerpis malvarman akvon per sia mano kaj ekglutis ĝin kaj suspiris pro kontento.

Tiam iu ridis ie mallaŭte kaj la voĉo diris “bonguste?”

Nam-jo surprizite ĉirukaŭrigardis. Ĉar liaj okuroj ankoraŭ ne kutimiĝinte al arbara malheleco, li tute ne rimarkis ke estis iu ĵus apud la fonteto.

Bela junulino estis staranta kun berplena korbo sur sia brako. Verŝaine ŝi estis kolektanta berojn en la arbaro. Ŝiaj okuloj brilis verde, almenaŭ al Nam-jo aspektis tiel. Eble tio estis nur reflekto de foliaro. Sed ne gravis. Li gape rigardis ŝin.

Ŝi nomiĝis Sera, kaj loĝis aliflanke de l’arbaro. Ĉar ŝi kolektis tutan beron ĉe ŝia parto de l’arbaro pli profunde eniris en ĝi, kaj senrimarke atingis ĉitie.
“Mi esperas ke ne gravas por vi se mi kolektas berojn ĉitie. ” Sera diris.

Ne, ne, tute ne gravas por mi” Nam-jo respondis, “Mi havas tro multe da laboro en la kampo…” Parolante li tute ne sciis kio elvenis el sia buŝo. Lia koro batis tiel laŭte, kaj li estis iel hontema pro tio.

Hejme Nam-jo rakontis pri la junulino al sia patrino.
Patrino tuj respondis;
“Ŝi devas esti ĉieldonaco por vi. Estu afabla al ŝi. Vi estas tia aĝo por ke vi havu edzinon jam. Ŝi certe estas ĉieldonaco!”
“Patrino pravas certe…” Li pensis. “Ĉieldonaco por mi estas ŝi!”

Ekde tiu tago Sera ofte alvenis en la proksimeco de la fonteto. Beroj jam finis sed oni povas kolekti fungojn aŭ nuksojn. Kaj ŝi ofte ĉeestis kun laboranta Nam-jo por babili kun li. Sed por ke li ne ĉesu sian laboron ŝi helpis lin apude, kaj Nam-jo ĝuis tiun tempon.

Tagoj kaj semajnoj pasis. Estis tempo por Nam-jo viziti vilaĝon vendi siajn produktojn kaj aĉeti necesaĵojn por vintro. 
Nam-jo demandis al Sera “Ĉu vi venu al vilaĝon kun mi?”
“Volonte!” Sera respondis.

Ĉaro estis plenigita, kaj Nam-jo kondukis ĝin. Apud li Sera sidis. Ambaŭ vizaĝoj brilis kun feliĉo. Nam-jo pensis, ke tia feliĉo devas daŭri eterne.

Estis bela tago. Komforta aero kaj blua ĉielo plialtigis lian feliĉan senton.
En la vilaĝo ankaŭ ĉio iris bone laŭ plano.

Nam-jo ankoraŭ estis en lasta vendejo pagante, kaj tra fenestro videbalis al Sera, kiu staris apud la ĉaro. 
Iu preterpasanto rimarkis ŝin kaj kun granda prezuro alproksimiĝis al ŝi. Sera ankaŭ surprizite rigardis lin, kaj ili ĉirkaŭbrakumis unu la alian.
Nam-jo ne konas lin, do lia koro ekmalkvietiĝis 'kiu li estas?'

Kiam Nam-jo finis tutan aferon kaj elvenis el la vendejo, la preterpasanto jam ne estis tie plu. Sera aspektis feliĉa, kaj ŝi rakontis, ke ŝi renkontis malnovan amikon de sia infaneco tute hazarde nun. 
Ŝian gajan parolmanieron Nam-jo ne ŝatis. Li sciis ke tio ne estis prudenta, tamen ne povis helpi sin.

Ĉu tio estas ĵaluzo?”
Li mem demandis sin,
“eble,,,, sed mi ne scias kion fari”
Dum tuta hejmenvojo Nam-jo ne parolis multe, fakte nenion.
Li jesis aŭ neis al Sera, se ŝi parolis ion al li.
Ilia adiaŭo ĉitage ne estis komforta, anbaŭ hejmeniris malgaje.

Vintro alvenis kaj la legiono estis neĝkovrita. Oni ne tre ofte iris ien, kaj nur laboris ĉirkaŭ sia domo. Nam-jo kaj Sera ne vidis unu la alian dum tia malkonvena tempo. Monatoj forpasis, kaj li sopilis ŝin vidi. Fakte li avide volis vidi ŝin. La ideo, ke ŝi estas ĉieldonaco por li, ĉiam restis en lia koro. Li estis plu posedema pri ŝi. Li sentis, ke li kaj nur li rajtas havi ŝin.

Finfine vento iĝis ĝentila, suno pli varme brilis, kaj la tago komencis pli longa. Arbaro ekverdiĝis iom post iom. Birdoj gaje kantadis. Ja estis tempo por floroj kovri teron anstataŭ neĝo.

Tio signifas ankaŭ, ke la sezono por labori en kampo komencis por Nam-jo. Kiel neĝo en arbaro malaperis, Sera ankaŭ komencis viziti lin. Ambaŭ agis kvazaŭ nenio ĝenis ilin monatoj plifrue.

Suno varma, vento freŝa, la tago estis perfekta labori en kampo.
Nam-jo devis prepari por semi kelkaj legomojn kaj grenojn. Li plugis diligente tuta tago kaj nur iomete plu restis. 
“Mi devas fini ĉi taskon hodiaŭ” li pensis, kaj puŝis sin plu.

Suno klinis iom plu okcidenten.
Subite Sera aperis el arbaro kurante kaj anoncis, ke ŝi trovis belegan floron kion ŝi volis trovi por longa tempo.
“Mi volas montri ĝin al vi, venu kun mi... vi certe miros pri ĝi”

Nam-jo volis esti afabla al ŝi, sed lia laboro ankoraŭ ne finis. Hezitante li volis nei ŝin, sed fakte li jam eksekvis ŝin. Dumvoje li bedaŭris ke li akceptis ŝian inviton, ĉar ŝia ideo ŝajnis al li tre infanema.

Sera feliĉe gvidis lin al mezo de l'arbaro. Nam-jo sentis malŝpari sian valoran tempon.
“Ĉitie!”
Sera kriis montrante malgrandan orkidon ĉe ŝia piedo.
“Vidu ĝin. Ĉu ne estas belega? O, mi estas feliĉa. Oni nomas ĝin Feina pantoflo”

Mi vane venis ĉitie por vidi tiun floron”
El la centro de lia koro, nigra penso eksplodis.

Fifloro! Ĝi havas diablan vizagon”
Kaj Nam-jo senregible distretis la floron.
Gape Sera rigardis tion, kaj kriante forkuris ien.
Nam-jo trovis sin en malhela nebuletoplena arbaro tutsola. Iom kvietiĝinte li volis reveni al sia kampo.

La pado kion ili travenis estis nur sola pado, do li sekvis ĝin reen. Tamen post iom da tempo marŝante li trovis sin je sama loko, kie distretita floro mizere kuŝis. Li reen marŝis saman padon, ho ve, same denove.
Nam-jo klopodis trovi ĝustan padon. Denove kaj denove sama rezulto. Li nur rondiris.

Onidire, li ankoraŭ vagadas en la granda arbaro en la mezo de nekonata lando.




Published at 03:50AM ( 0 comments / 58 visits )
This post is public

September 30th, 2010

Bifsteko (2)

Vespere Teodoro trovis pladon sur la tablo kiel li sonĝis. Granda bifsteko kun sufiĉe da sukosaŭco, apde kaĉita terpomo kaj asparagoj vaporante bonvenigis lin.

“Ŭaŭ! Kiu ajn bonkora, dankon, dankon!”
Teodoro manĝis absorbite. Donis iom da bifstekon al Urso, sed li manĝis preskaŭ ĉion kaj estis kontenta.
Ĉiu vespere tio okazis. Tagoj post tagoj li manĝis bifstekon kaj li pensis ke li estis benata.

Tagoj post tagoj fariĝis semajnoj post semajnoj. Teodoro jam trosatiĝis de bifsteko.
Estas tempo viziti patrinon, li pensis.
Por certigi sian celon, Teodoro unue telefonis al sia patrino anoncante sian viziton.
Anĝelina ŝparis preskaŭ tutan tagmanĝon por filo. Ho, Teodoro neniam vidis tiel belan kokaĵon en sia tuta vivo!
Sed tuj kiam sidis ĉe la patrina tablo, la kokaĵo ŝanĝis al bifstekon.
“Ve, Panjo, mi ne povas manĝi ĝin”
“Kial Ne? Vi ĵus diris ke ĝi aspektas bongusta kokaĵo”
“Pardonon panjo, sed mi sentas malsana”
Kaj Teodoro rimarkis ke por Anĝelina ĝi estis sama kokaĵo.

Kristnaskotago alproksimiĝis. La dua frato de Teodoro, aŭtomeĥanikisto kaj lia edzino Maria planis kristnaskan famili-kunvenon, kio ĉiam okazis je 23 Konfederacio Avenuo. Maria sentis ke tio estis ŝia devo, ĉar ŝi estas sola dommastrino en la familio. Kaj inviti Anĝelinan hejmen estus bona ideo.

La tago venis. Maria preparis belan tablon kun ĉiuj bongustaĵoj.
Tamen kiam Teodoro sidis ĉe la tablo, lia meleagraĵo fariĝis bifsteko. Neniu rimarkis la ŝanĝon, kaj ne komprenis kial li ne manĝas kiel kutime. Teodoro nenion diris, sed komencis iel kompreni kio estis okazanta al li.

Tempo pasis. Teodoro ŝanĝis iomete ke li plue penis akiri monon. Tamen lia situacio ne tre rapide progresis.

Li rememoris pri amiko kun kiu li iris mezlernejo. Antonio posedis malgrandan picejon. Li mem preparis kaj servis. Ili estis bona paro dum ilia lernejaj tagoj. Kiam Teodoro iris al universitato, Antonio jam komencis labori cele de sia mem entrepreno.
Teodoro vizitis la picejon de Antonio, kaj petis.
“Antonio, ĉu vi povas doni al mi ian laboron ĉirkaŭ via restoracio?
“Kara amiko, kio estas amiko por? Unue sidiĝu kaj manĝu mian bonan picon!”
Kaj li portis teleroplenan picon al Teodoro.
“Rakontu al mi kio estas novaĝo kun vi”
La pico de Antonio ankaŭ ŝanĝis al bifsteko antaŭ Teodoro.
“Antonio, mi unue devas labori antaŭ akcepti ĝin. Ĉu vi havas ian laboron por mi? Purigi plankon, necesejon k.t.p. Mi estus trege dankema por tio”
“Bone, se vi insistas. Jes junulo kiu purigis mian kuirejon decidis reiri al kolegio, do mi certe bezonas iun kiu daŭras lian laboron. Ĉu vi vere volas tion?”
“Sendube” Teodoro respondis kaj komenci purigi kuirejan plankon direktite de Antonio. Li purigis necesejon kaj eĉ komencis purigi fenestrojn.
Kiam li preskaŭ finis purigadon li ekrigardis la tablon sur kie la telero de bifsteko sidis. Kia surprizo! La bifsteko ŝanĝis reen al pico kiel Antonio preparis.
Ek de tiu tago vivo de Teodoro ŝnĝis ege. Frumatene li promenis kun Urso, reveninte hejmen li ordigis ĉirkaŭ la domo. Kaj du aŭ tri horojn pentradis. Post tagmanĝo li marŝis al la picejon de Antonio kaj laboris por li. Nokte li revenis hejmen kontente.
Antonio oferis iom da spacon sur la muro de lia restoracio por ke Teodoro pendu siajn pentraĵojn kun prezoj. Tiamaniere gastoj povas aĉeti ilin se volas.

Bibio vidis ŝanĝon de Teodoro kaj li ŝatis tion. Li mem ŝanĝis ankaŭ. Bibio ordigis kaj purigis daŭre de Teodoro kiu ne povis fini antaŭ lia ekiro al picejo. Bibio eĉ zumadis dum lia agado. Urso en ĝardeno aŭdis tion kaj kune kantis.

Dudektri Konfederacio Avenuo iom po iom ŝanĝis bone. Oni vidis ke homoj vivas en tiu domo. Bibio pensis ke la stato de la domo estis same kiel antaŭe, kiam Anĝelina estis la dommastrino, kaj estis kontenta. --- fino.



Published at 10:01PM ( 0 comments / 386 visits )
This post is public

September 27th, 2010

Bifsteko (1)

Malnova domo staris sur Konfederacio Avenuo, la numero estis 23. Anĝelina, la dommastrino de 23 Konfederacio Avenuo heredis la domon de sia patro. Kiam ŝi edziniĝis ŝi kaj ŝia edzo daŭre vivis en ĉi domo.
Estis malfacila tempo malgraŭ Kanado ne estis damaĝita de la milito kiel multaj alian landoj. Anĝelina kaj ŝia edzo pensis ke ili estis benataj posedi ĉi domon.

En ĉi domo kvar filoj naskiĝis kaj kreskis. Plej aĝa filo fariĝis pastoro, dua filo fariĝis aŭto-meĥanikisto, kaj la lasta fariĝis enĝiniero. La tria filo, nomita Teodoro studis filozofion en universitato, kaj fariĝis nenio. Li longe vojaĝis alilandojn preskaŭ kiel almozulo. Ilia patro forpasis dum lia foresto. Li ne povis reveni hejmen ĉar li ne havis sufiĉe da monon por reveni al Kanado. Tio kortuŝis Anĝelina, kaj por ŝi li estis plej kompatinda filo inter ŝiaj fvar filoj.

Kiam ĉiuj filoj plenkreskis kaj forlasis hejmon kaj memstare komencis vivi, nur Teodoro restis hejme. Li neniam havis profesion. Certe Teodoro helpis patrinon ĉirkaŭ la domo, sed ne pensis ke ŝi havas elspezon. Lia intereso estis pentri. Li pentris ĉirkaŭaĵojn, pejzaĝojn, kaj fojfoje trovis aĉetantojn por liaj artoj. La sumo kion li akiris estos uzata por aĉeti novajn farbojn kaj paperon. Do, li tute dependis al sia patrino por sia vivteno.
Anĝelina nature maljuniĝas kiel ĉies patrinoj. Kiam ŝi ne plu eblas zorgi sin mem, Teodoro ankaŭ ne eblis zorgi ŝin, kaj la kvar fratoj konsiliĝis kion fari kun la patrino. Ili decidis ke plej bona por ŝi estas vivi en domo por pliaĝuloj, kie ŝi ne devas kuiri nek purigi krom se ŝi volas.

Kaj fratoj diris al Teodoro, ke li povas vivi en la domo kiel li volas, sed ĝi apartenas al patrino, do li ne rajtas vendi ĝin. La pensiono de Anĝelina estis uzata por la domo por pliaĝuloj. Nun Teodoro devas memstari.

Teodoro havis hundon nomita Urso. Urso estas granda hundo kaj manĝas multe. Por ŝpari monon li manĝis biskviton por hundo kune kun Urso. Kelkaj legomoj kreskantaj en la ĝardeno ankaŭ helpis lian dieton, tamen Teodoro ĉiam estis malsata. Li ofte vizitis patrinon en la domo por pliaĝuloj, malgraŭ li bezonis pli ol unu horon marŝi tien, ĉar ŝi ĉiam ŝparis iom da sian porcion por li. Ĉiaokaze, li diras, li devas marŝi Urson, do samtempe kial ne viziti patrinon. Teodoro marŝis ĉien ajn, ĉar li ne havis aŭtomovilon, kaj Urso vezonis promeni ĉiutage.

Nu, en 23 Konfederacio Avenuo vivis alia loĝanto. Ek de kiam ĉi domo estis konstruita Domofeo, nomita Bibio, vivadis. Li vivis tute komfortan vivon en ĉi subtegmento. Bibio ŝatis uzi tutan domon por li mem kiam neniu estis en la domo. Li ludis pianon kaj kantis ŝatatajn kantojn, legis librojn, kaj eĉ dormetis sur sofo. Lastaj kelkaj jaroj Bibio ne estis feliĉa, ĉar Anĝelina maljuniĝis kaj Teodoro ignoris la zorgon.

Je unu tago Teodoro kaj Urso estis marŝantaj. Ili estis malsataj ankaŭ. Preterpasante iun restoracion Teodoro vidis tra fenestro viron manĝantan. Sur la telero antaŭ viro kuŝis granda peco de bifsteko. Teodoro salvumis. Reveninte hejmen li ankoraŭ parolis al Urso pri la bifsteko, kiel bongustaspekta ĝi estis. “Mi sonĝas manĝi tian bifstekon kun kaĉitan terpomo kaj asparagoj apde, por deserto estus bona havi ĉokoladoglaciaĵon, ĉu ne?”
Bibio aŭdis tion kaj diris al si mem.
“Certe! Vi havos ĝin ĉiutage.”

Published at 02:24AM ( 0 comments / 105 visits )
This post is public

January 13rd, 2010

Ĉevalo de Cigano

Renkontis du amikoj sur strato. Unu estis judo kaj alia cigano
"Kio estis novaĵo?" Judo demandis ciganon.
"Mi aĉetis ĉevalon" Cigano respondis.
"Ho, bona novaĵo! Kaj kiel ĝi fartas?"
"Bone, ĝi estas sana kaj laboras bone...."
"Bone, bone, do vi devas esti feliĉa"
"Jes... sed ĝi manĝas tro multe. Ĉu vi havas iun bonan ideon ke ne lasi la ĉevalon manĝi tro multe?"
Judo respondis ke instruu la ĉevalon ne manĝi tro multe.
"Kiel mi faras tion?" Cigano demandis.
"Estas facila. Vi donu manĝaĝon al ĝi ĉiutage malpli ol antaŭa tago po iomete, kaj baldaŭ ĝi lernos ne manĝi multe."
"Ho, bona ideo! Mi tuj komencas tiun metodon."

Kelkaj semajnoj poste denove ili renkontis. Kaj judo, tiel kurioza, demandis urĝeme.
"Do, ĉu via ĉevalo lernis ne manĝi multe nun?"
"Jes, ĝi lernis tute ne manĝi." cigano respondis."Sed, sekvanta tago ĝi ja mortis.
"

(Deveno ne konata // Tre ŝatata rakonto de mia edzo de kiu mi aŭdis ĝin)
Se vi estas dietanta, estu zorgema pri via sano.


Published at 09:20PM ( 0 comments / 516 visits )
This post is public

January 10th, 2010

Ridi-mevo kaj flava violo

Unu malvalma mateno de bela printempo la ridi-mevo(Larus atricilla) estis ripozanta sur la roko ĉe la riverbordo de insuleto kies formo estis larmoguto.

La Ridi-mevo ŝatis ĉi rokon kaj ofte venis ĉitien por ripozi .

La roko estis malbela, sed tio ĵus sidis je suna flanko de la insuleto de kie ĝi povis vidi pli grandan insulon kie ĝi kutime loĝas. Kaj ofte homoj venis ĉitien por ĝui la pejzaĝon same kiel la ridi-mevo ĝuis.

Ridi-mevo estis ĉiam soleca. Ĉar ĝi ridis tre laŭte kaj tre ofte, aliaj mevoj ne volis kunesti kun ĝi.

Je tiu mateno ĝi estis soleca kiel kutime. Ĝi sidis sur la roko kviete kaj rigardis la akvon fluanta. Subite ĝi aŭdis voĉojn venanta de la parkejo.

Homoj marŝantaj aspektis kiel familio. Plej aĝa virino diris

'Finfine mi povas prenumi la promeson al li.'

'Panjo, mi kredas ke paĉjo estas feliĉa pro tio.' pli juna virino diris.

Ili haltis ĉe la riverbordo. La virino donis al pli juna viro skatoron kovritan per verda veluro kion ŝi portis en siaj brakoj. Li malfermis la skatoron, kaj elmetis vazon.

'Bonvojaĝon paĉjo! ĝis ni renkontas denove' la junuro diris kaj dismetis la enhavon de la vazo en la riveron.

La ridi-mevo komprenis tuj kio estas tio, ĉar tio ne estis unuafoje ĝi vidis homojn kiel ili.

Ili restis iom longe sur tiu insuleto, kaj rakontis unu al alia rememoraĝojn de longe pasintaj jaroj.

Paĉjo ŝatis veni al ĉitiun insuleton kun infanoj, kaj fiŝkapti. La fiŝo okupis ilian naĝujon, kaj ili plendis al paĉjo.

Paĉjo devis reporti la fiŝon al ĉitiu insuleton por libeligi ĝin.



Post tiu tago la vidvino revenis al tiun insuleton ofte. Staris ĉe la riverbordo kaj murmuris al la akvo, Ridi-mevo estis kurioza, do ĝi ĉiam sidis sur la roko kaj sutudadis kion vidvino faris kaj diris. Dum somero ŝi portis flavajn florojn kaj ĵetis ilin en la akvon dirante 'Kara, ja estas viaj ŝatataj floroj nun estas plenplenaj en la kampo.'

En unu tago ili estis leontodoj, en aliaj tagoj estis solidagoj.

Ŝi restis longe nur rigardante akvon aŭ parolis ion al akvon.

Unu foje ridi-mevo ridis laŭte senpense, kaj la vidvino turniĝis kaj diris

'Kion vi ridas? Vi tute ne komplenas kion mi pensas'

'Ĉu vi komplenas kiel malfacila vivi en soleco?'

'Nature, mi vivas en soleco ĉiutage.' Ridi-mevo respondis.

' Sed mi neniam havis iun ami, do mi ne scias kia estas la soleco perdite amantan'

'Estas terura, mi volas iri al li, sed ne, mi devas vivi ĝis tiam kiam venas mia vico.'



La somero pasis, kaj aŭtuno ankaŭ foriris. La vintro alvenis kun granda neĝo. Ridi-mevo ne plu vidis ŝin.

Printempo revenis denove. Ridi-mevo atendis la vidvinon. Ĝi esperis denove renkonti ŝin, sed ŝi ne revenis plu.



Ridi-mevo decidis kapti iom da fiŝo, kaj eniris en la rivero.

La vento estis malvarma, sed la suno estis komforta tiel same kiel unu jaro antaŭe. Ridi-mevo rigardis la insureton naĝante en la rivero, kaj rimarkis ion flavan sur la riverbordo.

Kurioze ĝi naĝis al la insuleto. Ĵuste ĉe la bordo, ĝi trovis unu malgrandan flavan violon(Viola pubescens) kion ĝi neniam vidis ĉirkaŭ ĉi insuleto antaŭe. La flava violo estis staranta klinite sian floron kvazaŭ ĝi estas enrigardanta la akvon.



Published at 03:42PM ( 2 comments / 273 visits )
This post is public

January 9th, 2010

Du lupoj

En iu vespero maljuna Ĉeroko diris al sia nepo pri batalo kio daŭras interne de homoj.

Li diris,
"Filo mia, la batalo estas inter du 'lupoj' interne de ni ĉiuj.
Unu estas malbono. – Tio estas kolero, envio, ĵaluzo, malĝojo, bedaŭro, avareco, aroganteco, memdomaĝo, kulpeco, ofendiĝo, malsupereco, mensogo, falsa fiereco, supereco kaj egoo.
La alia estas bono. – Tio estas ĝojo, paco, amo, espero, sereneco, humileco, komplezo,
bonkoreco, konsentado, grandanimeco, vero, kompato kaj fido"
La nepo pensis por mallonga tempo kaj demandis al sia avo
"Kiu lupo venkas?"

La maljuna Ĉeroko simple respondis
,
"Kiu ajn vi nutrigas."





Published at 05:32PM ( 2 comments / 295 visits )
This post is public


( 7 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Verdavojeto

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...