Ipernity anoncis ke ekde la 3a de junio, oni povos vidi nur la lastajn 200 elŝutitajn elementojn, krom tiuj de pagantaj uzantoj. Ankaŭ la senpagaj membroj ne rajtas (oficiale) elŝuti siajn proprajn dosieroj, do ili devos nepre pagi por rekuperi ilin post tiu dato.

(per Google Chrome aŭ Chromium)
1: purigu la "cache" : butono "forigi datumojn de navigado"
2. vizitu la retpaĝon kie estas la muzikludilo de Ipernity
3. tajpu chrome://cache/ en la adresujo
4. kopiu la adreson kiu havas la finaĵon .mp3
5 algluu ĝin en alian fenestron. Aperos nigra ekrano kun muzikludilo
6, Klaku per la dekstra butono kaj elektu "konservi kiel"

Por rekuperi fotojn bv legi la antaŭan blogaĵon.