Post sufiĉe multe da tempo uzanta ĉi- tiun servon kaj disdividanta miajn fotojn, Ipernity decidis ke la senpagaj membroj ne plu rajtas elŝuti sian propran materialon. La firmao donis antaŭaverton nur en sia blogo, kiun kompreneble oni kutime ne legas. Rezulte, rehavi miajn fotojn kostus 7 eŭrojn minimume, aliĝinte al "Klubo Ipernity", kion mi tute ne emas pagi, ĉefe pro tiu sinteno.

Do kion fari? Feliĉe estas "neoficiala" solvo. Vi tute ne bezonas pagi ion ajn por elŝuti viajn fotojn. Unue eniru en la paĝon kie specifa foto aperas. Dekstre aperas butono nomata "aliaj opcioj". Elektu "vidi ĉiujn grandojn" kaj sekve la "originalan" grandon. Nu, Ipernity havas "sekurecan" trukon aŭ, pli ĝuste, "ĝenaĵon ": ili metas travideblan bildojn kovrantaj niajn fotojn sur la paĝo... jes, tiaj ili estas:-D Tio malebligas ke ni simple klaku per la dekstra butono, kopiu kaj gluu. Estas almenaŭ 2 manieroj solvi tiun problemon.

1. en la krozilo Google Chrome (supozeble funkcias simile en aliaj) klaku sur via foto per la dekstra butono de la muso kaj elektu "inspect element" (inspekti elementon). En la slipetoj "elements" (elementoj), (aŭ en "resources" ,rimedoj) vi trovos ligon al la foto. Klaku sur tiu ligilo per la dekstra butono kaj elektu "malfermi en nova slipo". Vi jam povos senprobleme kopii ĝin. En Firefox, elektu la menuon "iloj". "informo pri la paĝo" kaj klaku la duan slipeton; aperos listo de bildoj, elektu la ĝustan kaj "konservi kiel"

2. Uzu la butonon "printi ekranon" de via klavaro, poste gluu en bildprilaborilo, kiel ekzemple Paint aŭ Gimp , kaj elektu la parton de la ekrano kie estas la foto, kompreneble :)

Do, venontjoje ni estu pli singardaj. Estas prudente havi ĉiam kopion de la valoraj datumoj en la disko, kaj serĉi pli fidindan servon.

sentu vin libera kopii ĉi tiun tekston en vian blogon :)