Esperanta kompanio donas profitan ŝancon al esperantistoj, kun kiuj kontribuas al Esperanta eduka fondaĵo

Investa Kompanio Jinkio de Ĉinio estas funkciita en la jaro 2012 surbaze de Fungicida Kompanio VerdStelo Jingchuan de Ĉinio fondita en 2000. La prezidanto de ambaŭ kompanioj estas ĉina esperantisto Trezoro Huang Yinbao. La kompanio klopodas esperantigi la kompanianojn kaj helpi Esperantan edukadon. Nova esperantista studento jam estas dungita kiel laboranto por praktike labori per Esperanto. En ĉiu tria monato la kompanio donos ŝancon al ĉina e-isto, por ke pli da e-istoj havi ŝancon labori per Esperanto en la kompanio. Post tri monata provlaborado en la kompanio, la provlaborantoj kapablaj je Esperanto kaj laboro havos eblecon daŭre labori en la kompanio . La kompanio postulas, ke laborantoj de la kompanio devas flue paroli Esperanton. Kelkaj esperantistoj jam komencis kunlabori kiel investantoj en la kompanio kaj regule ricevas profiton. Ĉefaj komercoj de la kompanio estas: Fungicidaj produktado kaj komercado, vendado de agrikulturaj materialoj, vivbezonaj paperaĵoj, dom-konstrudado, ekonomia konsultado, edukado, kaj investo en la supre menciitaj kampoj. Laŭ propono de esperantistaj kunlaboraj investantoj, la kompanio lanĉis kunlaboran investan projekton “Ora Ponto” por parolantoj de Esperanto, jene:

Ora Ponto:
La kompanio decidas akcepti investon de Esperanto-parolantoj en limigita sumo, kondiĉe ke la investantoj konsentas kontribui 10% da profitoj ricevitaj el la kompanio kiel donacon al Esperanta Eduka Fondaĵo, per kiu oni helpos Esperantan instruadon.

Investantoj:
Ĉinaj esperanto-parolantoj povas peti permeson kunlabore investi en la kompanio. Fremdlandaj investaj kunlaborantoj devas esti volontulaj laborintoj/laborantoj en esperanta instruado aŭ disvastigado surloke en Ĉinio, aŭ deziras volontule labori en Esperanto-Centro Jinkio de Ĉinio minimume 5 tagojn. La kompanio senpage liveras al la volontulaj laborantoj simplan loĝadon. La tasko de la volontuloj en la Esperanto-Centro estas senpaga Esperanta instruado (kaj hazarda anglalingva instruado kun iom da salajroj).

Valuto:
La kompanio akceptas nur ĉinan monon RMB. Fremdlandaj investantoj devas ŝanĝi la monon en la ĉinan. La kompanio povas helpe peri monŝanĝon.
Investa sumo: La tuto de la investa sumo kaj nombroj de la la investantoj estas limigitaj. Ĉiu esperantisto povas investi maksimume 100,000 RMB.

Profito: La investantoj loĝantaj en Ĉinio jare ricevas 10% da profito de la investita sumo, kaj la loĝantoj en eksterlandoj ricevas 8% da profito.
En monĝira datreveno de la sekva jaro, la kompanio ĝiras al la investantoj la profiton kaj la kapitalon post depreno de la promesita donaco al la fondaĵo. La investantoj povas aŭtomate daure investi la kapitalon en sekva jaro se li/ŝi ne deziras repreni la kapitalon.

Jen ekzemple: Esperantisto A investos 50000 juanojn de RMB en la 18-a novembre 2014, ricevos 5000 juanojn de RMB kiel profiton en la 18-a novembre 2015. La kompanio ĝiros 54500 juanojn de RMB al li/ŝi, kaj 500 juanojn de RMB aparte kiel lian/ŝian donacon al Esperanta eduka fonduso. La investanto pagos la ĝiran koston.

Trezoro Huang Yinbao,
Prezidanto de Investa Kompanio Jinkio de Ĉinio
Prezidanto de Esperanto-Centro Jinkio de Ĉinio
La 6an de Oktombro 2014

Adreso: s-ro Trezoro Huang Yinbao, Esperanto Mailbox 168#,744300 Jingchuan-Xian, Pingliang, Gansu,Ĉinio. Tel: +86+18893316800, trezoro16800@gmail.com, skajpo:huangyinba, QQ:552319856.