Do en venonta somero (2014) mi restos en Koreio kaj renkontados miajn maljunajn gepatrojn kaj familianojn, esperantistajn kaj neesperantistajn geamikojn kaj kolegojn de belarta sfero.
Dum lastaj du jaroj mi multe studis pri cxina lingvo, Cxinio, cxinoj, kaj cxinajxoj. Tiel mi tre interesigxante pri cxinajxoj, kun granda gxojo havis okazojn instrui korean lingvon, Esperanton kaj desegnadon. Mi povis vojagxadi en multaj cxinaj urboj en sudorienta Cxinio provante cxinan lingvon kaj scion pri la lando. Ankaux en la Esperantaj eventoj partoprenadis en orienta Cxinio.
Lastatempe en 26 majo - 6 junio mi organizis ekspozicion de miaj pentrajxoj kaj desegnajxoj en Kolegio Liuguojun, kaj plejparton de la portretoj mi donacis al la modeloj, la geamikoj kaj miaj studentoj.
En Koreio mi devus ankoraux aktivi kaj diligenti je Esperanto-movado. En oktobro mi povos vojagxi en Japanio partoprenante en kongresoj kaj seminario kaj renkontigxoj.

Bondezirojn kun salutoj al la vizitantoj de tiu cxi pagxo
HO Song