Hungaraj EU-parlamentanoj iniciatis diskutadon pri la slovaka lingvoleĝo. Pri lingvouzo ne regas EŬ-direktivo, pri tio mem la ŝtatoj decidas. Tamen ĉiu lingvo estas unuforme grava, sed pri la slovaka lingvoleĝo oni vere ne povas evolui sen la ekzekucia instrukcio – laŭ la lingva komisaro.
La diskutadon partoprenis ne nur la slovakaj kaj hungaraj deputitoj, alparolis ankaŭ eŭskaj, katalunaj, kimriaj, deputitoj turkoj el Bulgarujo, poloj el Litvanujo, svedoj el Finnlando, kiuj menciis bonajn kaj malbonajn ekzemplojn, sed ĉiu argumentis apud validigo de rajtoj de minoritatoj, inter ili apud la uzo de gepatra lingvo.
La komisaro komence ne parolis pri la slovaka lingvoleĝo mem, sed sentigis, ke ĉiu lingvo estas egale grava kaj riĉigas la komunan eŭropan kulturon. Sed poste la diskuto evoluaĉis hungara-slovaka disputo. Laŭ la hungaroj la lingvoleĝo estas diskrimina kaj malplivalorigas la lingvon de minoritatoj, eĉ punus ties uzon. Kontraŭe la slovakoj aŭdigis, ke iliaj hungaraj kundeputitoj simple mensogas, ĉar la lingvoleĝo konformas al EU-preskriboj.
Hungara deputito Bokros alparolis slovake, kaj deklaris, ke la lingvoleĝo ofendas internaciajn normojn, sed cetere li apogas la reformojn en Slovakujo. Hungara deputito el Slovakujo diris, ke la lingvoleĝo okaze malpermesus, ke la koracisto gepatrolingve parolu kun la malsanulo.
La slovakaj parlamentanoj postulis egalajn lingvajn cirkonstancojn por la slovaka minoritato vivanta en Hungarujo, kiajn la hungara ĝuas en Slovakujo. Sed ili forgesas, ke la hungaroj tie ne estas almigrantoj, sed ili vivas sur dekroĉita teritorio, kaj ili ne memvole iĝis loĝantoj de Slovakujo.
Fonto: Népszabadság