| September 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
65
Jam estis eble noktomezo, kiam mi aliris la urbon. La homoj amasiĝis ekster la domoj kaj tendoj. Ĉirkaŭ torĉoj interparoladis ĉevalistoj. Foje ankaŭ pli laŭte.Iuloke mi vidis liutistojn, kiuj starante sur ĉevalo kantis pri braveco de Atila. Tiuj estis multfoje kantitaj kaj aŭskultitaj kantoj, sed tiun nokton aŭskultis ilin la popolo kun alia emocio.
Ie brulis ankaŭ fajro: oraklistpastroj parolis tie pri estonteco, atentate en silento.
En ĉirkaŭaĵo de la palacoj estis ankoraŭ pli multaj ĉevalistoj, kiuj parolis ankoraŭ pli laŭte. Torĉo nur iomete lumigis la sangajn vizaĝojn. La palacoj aliokaze estis lumigitaj. Torĉo brulis ĉe ĉiuj enirejoj, kaj branĉofasko brulis ĉe la puto por lumigi la placon. Nun estis la placo malluma, kaj mallumaj estis ankaŭ la palacoj.
Kial estas la palacoj mallumaj? Aliokaze, se mortis granda ĉefsinjoro, post la entombigo estis granda funebra festeno. Tiuj kiuj amis la mortinton, tie sidis kun la familio ĉe la tablo, kaj dum silenta vespermanĝo paroladis pri la meritoj de la mortinto. Ĉe la tablokapo estis malplena seĝo, kaj telero. La animo de la mortinto sidis tie: lia estis la manĝilaro.
Mi pensis, mi vidos al honoro de Atila ankoraŭ pli grandan festenon. Kial ne okaziĝis tio? Kial tio ne okazis? Eble oni ne sciis: kiu devas doni la festenon? La nacio donos? Atila havis nek guberniestron, nek gubernatoron. Li mem faris ĉion. Ĉu devus doni ĝin la familio? Ĉu oni timis de ribelo?
Sed neniu pensis tiel pri la festeno. La bato estis tiel grandega, ke ĉiu nebulkonsciiĝis. La trono de Atila estas faŭka malpleno. Kiu estas sufiĉe granda, preni la glavon de Atila? Ĉi tiu demando okupis la animon de ĉiuj, kaj ne la festeno.
Mi estis laca, ke mi apenaŭ povis stari sur miaj piedoj: mi iris malantaŭ la palacon, en nian ĉambron.
En la ĉambro ne estis meĉujo. Mi aŭskultis: estis nenia ronketo. Estis nenio. Mi pensis, miaj kunuloj estas certe ekstere en la interparolantaj grupoj.
Do mi enlitiĝis, kaj dormetis nelonge, mi aŭdis ke sur la koridoro oni daŭre iris-venis, stamfadis, parolis. De ekstere foje-foje enaŭdiĝis krio aŭ kanto de liutistoj.
Nu, mi ne povis dormi. Mi vestiĝis kaj eliris.
Sur la placo kantis la maljuna liutisto Almad. Li staris sur la putrandaĵo, de kie kriis siajn versaĵojn. Granda homogrupo aŭskultis lin malgaje.
Kiam mi forlasis la placo, mi renkontiĝis kun Maĉa.
Li ekgapis min, kvazaŭ li vidus spiriton, kaj ke li tiel rigardas, ankaŭ mi gapas lin: kio okazis kun li?
– Ĉu vi? – elparolas li fine – ĉu vi estas ĉi tie?
– Mi ĉi tie estas – respondas mi admirante pri lia demando.
Li balbutis poste ion, kiel se li pardonpetus, sed alveni aliaj ĉefsinjoroj, kaj ili kuntiris lin.
– Reĝo Ĉaba! – aŭdis mi la krion de iu grupo el la placo.
Mi iris en la ĉevalejon, trovis mian ĉevalon, sursidiĝis, nur tiel sen selo sur la hararon, kaj elrajdetis inter la popolon.
Almod kantas:
Ni metis lian kadavron en triopan ĉerkon. Tiel ni portis lin sub teron, sub akvon.
Ekvibras kordo de pafarkoj; sagoj siblas: fidelaj servistoj lin ĉirkaŭfalas.
Je ĉi tiu frazo haltis en mi la korbatado. Mi haltis, kvazaŭ mi estiĝus ŝtono. Kompatema Dio, kio okazis?
La liutisto svingante la brakon daŭrigas:
La akvo de Tibisko malrapide, muĝante ekfluas, kaj kovras la tombon per brilantaj ondoj. Torĉoj forflosas, steloj terenfalas. Karaj, fidelaj servistoj lin ĉirkaŭfalas. Nigra mallumo hunan nacion kovras, pli nigra mallumo en niaj koroj estas la funebro.
Mi ĉirkaŭrigardas. Sabolĉ staras apud min. Mi prenas lian brakon:
– Kion parolas li pri la servistoj? – raslas mi kvazaŭ sufokante.
Li konsterniĝas. per grandaj okuloj rigardas mi.
– Ĉu vi ne estis tie?
– Ne.
– Kiel tio eblas?
– Pro ordono. Kion parolas ĉi tiu liutisto? Mi ne komprenas.
– Li kantas pri la servistoj. Ĉu vi ne scias? Ĉiu lia kara servisto estis mortsagita? Sed nu vi …
– Tiujn, kiuj estis en funebra vesto?
– Ankaŭ tiujn.
Mi ekŝanceliĝis tiel, kiel kiun oni kapbatis per plumba bastono.
Mi ne scias, kiam surteriĝis mi de la ĉevalo, kiu, kion parolis al mi, kiu foriris apud mi, kiu alparolis min, aŭ kiu puŝis min. Estis, ke mi sidigis min, kaj vee vokadis Emonjon, poste denove vagabundis plu. En la aŭrora lumo de la mateno konsterniĝis mi ĉe la bordo de Tibisko, kien oni entombiĝis la reĝon. Mi nur sidis, kaj rigardis, kiel freneziĝinta la flave ondantan akvon.
Kaj kiel mi tie revadas, mano tuŝas mian ŝultron, kaj ekparolas milda-trista virina voĉo:
– Zeta!
Mi levas mian kapon: Dŝidŝia staras apud mi. Ŝi estas pala kaj trista.
– Fuĝu – diras mallaŭte –, fuĝu! En la urbo terura estas la masakro.
Tiam mi konsterniĝis, ke el la malproksimo mi jam longe aŭdis strangan muĝon, batalan bruon, kian mi aŭdis sur la katalaŭna batalkampo.
– La popolo ŝiriĝis al du partioj! – diris plu mallaŭte Dŝidŝia – La hunoj murdas unu la alian, ĉirkaŭ la placoj. Fuĝu! For el tiu infero! …
Kaj dum ŝi tion diris, rigardis per larmaj okuloj, timante.
(Vi, benita animo, vi ĉiela anĝelo iranta en virina korpo! Via flugilo flirtis ĉiam apud mi, tamen nur tiam, en tiu momento malfermiĝis miaj okuloj. Ĉu ne vi estis ĉiam, kiu min amis, la fidela, kiu suferis por mi, kiun la sorto ordonis al mi? Kaj mi ne vidis vin. Miaj okuloj gluis senpaŭza nur al tiu, kiu jam kuŝas tie apud sia idolo, kun transsagita koro, en la profundo de Tibisko. Nur nun vidas mi ŝin, nun, kiam mi jam ne vidas la alian.)
Mi leviĝis kiel la lunatiko, kaj prenis la manon de la knabino:
– Dŝidŝia.
– Fuĝu, Zeta! Fuĝu!
– Ĉu vi kunvenos?
Ŝia kapo humile kliniĝis:
– Se vi permesas?
Mi ĵetis nur unu rigardon reen. La urbo brulis. La turo de la reĝa palaco flave ardis en la purpura maro de la flamoj. Preskaŭ matenkrepuskiĝus ankaŭ de okcidento.
Kaj ni ekveturis.
FINO
Send a message
Search for members