| June 2009 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | ||||||
Sekvantan tagon oni kolektis la vunditojn, kaj portis ilin en la kampadejon.
Mi rimarkis, ke oni evitas min. La pesto per kreskanta forto bruligis min. La mortulo tiris jam min je mia piedo, sed mi kroĉiĝis ankoraŭ al la radiko de la vivo.
– Fratoj! – petegis mi kun plorantaj okuloj al forirantaj apud mi – ne lasu min ĉi tie!
Ili eĉ ne respondis.
Poste po unu alparolis mi ilin:
– Taroŝ, kompatu min! Sukoro, enportu ankaŭ min! Cobor, ekmoviĝu via koro!
Cobor haltis. Li tiris siajn ŝultrojn:
– Kion utilas al vi, se ni forportos vin. Vi havas peston, portu la diablo.
– Apenaŭ mi mortos inter homoj, kaj ne inter korvoj.
Li skuis la kapon, sputis, kaj foriris.
Mi restis sola. Mia kuseno estis ĉevalkapo, miaj kunuloj estis kadavroj, kaj flugantaj korvoj kantis super mi.
Sur la kampo brulis la ŝtiparoj faritaj el seloj kaj lignoŝildoj. En alta kolono flugis supren la fumo. Per longigitaj voĉoj komenciĝis la funebra kanto de ŝamanoj. Tamburtakto kaj sono de fajfoj akompanis la kanton. Laŭ la kredo de hunoj flugis supren la animoj el la flamoj, kaj kunportas kiel servantojn tiujn, kiujn ili mortigis en la batalo.
Kiom da ŝtiparo fumis tie, kiom da homo estis bruligita? – mi ne scias. Ho, certe nur malmultaj ricevis parton en tiu ĉi honoro. Forbruligi ĉiujn mortintajn hunojn – tio bezonus arbaron.
Poste silentiĝis ankaŭ la kanto. Ne restis alia sono, nur la bruo de malproksima kampadejo kaj la grako de ĉirkaŭflugantaj korvoj.
Kaj mi kuŝis tie malsata kaj soifa inter la mortintoj, eĉ de Dio forlasita.
Foje mi svenis, foje rekonsciiĝis.
Kiam alvenis la vespero, ekbrilis la steloj sur la somera ĉielo, kaj sento de morto kovriĝis sur min kun senlima funebro.
Nur tiu nokto mi ankoraŭ ne mortus! Nur ankoraŭfoje mi vidus la aŭroron, la ruĝan sunsupreniron! Kaj nur ankoraŭfoje, ankoraŭfoje mi povus trinki, en ĉi tiu tera vivo!
Kian ajn aĉan akvon, nur akvon, ĉar en mia interno brulis la fajro de infero.
Fluas rivereto apud mi, apenaŭ dek paŝoj, kaj mi mortos de soifo.
Kaj tiam okazis tamen io kun mi.
Jam longe mi sentis, ke ia stranga premo mistraktas mian talion. Jam ankaŭ nokte min malagrabligis ĝi, sed tiam tiel okupis min la vundo de mia gambo, ke mi ne pensis pri ĝi. Do, kiel mi kuŝas tie, sentante la horon de mia morto, mekanike etendas mi la manon tien. Mi pensas, eble ia ŝvelaĵo de iu forta bato estas tio, ĉe mia talio, aŭ ia ŝtono. Se mi jam mortos, en miaj lastaj minutoj ne premu min ĝi, se ĝi estas ŝtono. Ho, jen, kion mi palpas: felsakon, la felan vinujon, kiun mia mastro donis al mi antaŭ la batalo!
Subite al mi enkapiĝis, ke tiam, en tiu granda konfuzo pendigis mi ĝin anstataŭ la selo al mia zono. Tiam mi certe pensis, ke la ĉevalo povas fali de sub mi, kaj tiam perdos ankaŭ mia vino.
Nenio estis pli certe antaŭvidebla tiam, ke mi ne vivos jam matene, sed la sento de ĝojo tamen tiel reviviĝis en mi, kiel la estingiĝanta fajro ankoraŭfoje ekflirtas.
Per dento mi deŝiris la korkon, kaj trinkis, trinkegis. Mi sentis, kiel la acida vino, kvazaŭ vinagro, trafluas mian tutan korpon. Mi trinkis kaj trinkis. La vino disiĝis en mia korpo. Mia korpo suĉis ĉiun guton de vino, kiel spongo la akvon.
Mi fintrinkis ĝin ĝis la lasta guto.
Kaj poste tuj ekdormis mi.
Kiel longe daŭris mia dormo? – mi ne scias.
Eble ĝi daŭris unu tagon, eble du tagojn. Ŝaŭroj batadis mian vizaĝon. Tondris kaj fulmis. Fulmis kaj tondris.
Mi kuŝis ankoraŭ surdorse. Per mano mi ŝirmis la vizaĝon.
Intertempe mi rimarkas, ke estas taglumo. Mi sentas, ke la pluvo tramalsekigas mian veston. Kvazaŭ ne faladus gutoj, sed fluegus la akvo en radio el la ĉielo.
Post duonhoro ĉesiĝis la pluvo, kaj la suno ekbrilis. Miajn piedojn jam lavis akvo. Ektimante mi rimarkis, ke la rivereto inundis, kaj ties akvo disvastiĝas.
Mi vidas jam la torenton. Sed anstataŭ flava, ŝlima akvo purpura, malpura akvo ondruliĝas en la fluejo. Akvo, fluanta el la batalkampo!
Mi levas min malfacile, per fortostreĉo. Mi jam vidas la kuregan inundon, mi vidas kiel stumbladas la mortintoj en la ondoj, kiel flosas la ĉapoj kaj lignoŝildoj, seloj, lignokaskoj, sagoj, lancoj, pajlofaskoj.
La akvo kreskas kaj kreskas. Ĝi fluas jam ĝis la talio. Jam levadas la gambojn.
Nu, la malbonŝanco sendas diversajn modojn, por mortigi min.
Kaj pli kaj pli multaj mortintoj veturas antaŭ mi. Unua surdorse, dua surventre, tria flanke. Kelkiuj montras nur la surtuton. Sed flosas po dekoj, po dudekoj, ili veturas en la ŝaŭma, sanga akvo. Kaj ili stumbladas, mansignas, kvazaŭ dirus:
– O, kiel bona estas veturi en akvo en la alian mondon! Venu kun ni, Zeta!
Ia - alia haltas, kaj turniĝas. Novaj alvenantaj albatadas kaj ili turniĝas kune. Poste venas granda kompanio samtempe, kaj puŝas la turniĝantajn. Kaj venas novaj mortintoj, kaj flosas cirkulante, mute, malĝoje. Sed kiel rapide kolektiĝas la kompanio, same tiel rapide disiĝas. Unu post la alia malaperas. Fine restas sole romiano kun tranĉita kolo, lia kapo kliniĝas sur la ŝultro. Li turniĝas sola serioze, poste ankaŭ li forbalanciĝas, kvazaŭ dancus.
La akvo atingis jam mian bruston. Kiel variado flosas granda, rompita pontoparto en direkto al mi. La ponto estas mallonga, la apogrelo estas el ŝela arbobranĉo. Mi pensis, ke la ponto povus min forporti ĝis la kampadejo.
Mi streĉas mian tutan forton por kapti ĝin. La ponto alproksimiĝas. Ĝi tuŝas min. Mi kroĉiĝas al li kramfe.
En la sekvanta minuto ankaŭ mi flosas tie, en la malvarmetaj ondoj, kaj veturas per la ponto, kune kun la mortintoj. Mi veturas longe, lulante. La ondoj lavas mian kolon, fratadas ĝis mia vizaĝo.
Kiam ni atingas la lokon, kie mi la kampadejon pensis, mi vidas ke la areo estas malplena. Tie estas nek tendo, nek veturilo. Nur la nigrantaj restaĵoj de fajrejoj atestas, ke tie estis la kampadejo de Atila. Sur la bordo trinkis vulpo. Ĝi certe multe manĝis, ĉar ĝi trinkis longe.
Min pluportas la akvo.
Fine, antaŭvespere mi vidis homojn sur la bordo. Viroj, virinoj, infanoj staris ĉe la rando de la akvo. Per hokstangoj tiradis ili la mortintojn, flosantajn lignoŝildojn, lancojn, armilojn, lignoplandumajn sandalojn el la akvo.
Mi krias:
– En la nomo de Dio! …
Kaj ili eltiris, kaj gape ĉirkaŭstaris min.
– Indulgu min – mi diris – portu min en domon, donu la mi manĝi!
Ili nur gapis kaj rigardis min.
Tiam al ili enkapiĝis, ke mi parolas greke, sed ili estas katalaunoj: nek frankoj, nek burgundoj, nek gotoj. Ĝis nun ili vidis nur mortintajn atestantojn de la batalo, nun, ke trafis antaŭ ilin vivanta homo el la batalo, ili ja faris grandajn okulojn.
Fine mi ekvidis pastron inter ili.
Al li petegas mi latine:
– Reverendissime domine! Mi estas la malliberulo de episkopo Lupo.
Poste mi ne scias, kio okazis kun mi.
Send a message
Search for members