51
O, benita sunlumo de benita aŭroro! Finfine denove lavas via malvarmetiganta roso mian lacan vizaĝon.
Ĉu mi vekiĝas el sonĝo aŭ el sveno? – mi ne scias. Sed miaj okuloj kvazaŭ trinkas la belegan ruĝon de la ĉielo! Mi vivas! Mia kapo estas peza, ke mi apenaŭ povas ĝin levi. Eble pro la kasko? Vere, ĝi sidas ankoraŭ sur mia kapo. Sed ankaŭ mia mano, kvazaŭ estus el plumbo. Mi devas kolekti tuton de mia forto por demeti la kaskon.
Ankaŭ la kapo doloras. Kaj mia gorĝo, stomako kvazaŭ mi vespermanĝus ardaĵon.
Mi rigardas la kaskon. Ĝi estas kavigita, ŝirita. Mi etendas la manon al la kapo. La haroj estas gluita per sango. Laŭ aperturo de la kasko mi vidas, ke oni batis min per glavego, kaj dedorse. Mi ne kuraĝas palpi la kapon.
Mi ĉirkaŭrigardas, kiel ja, mia kolo malfacile permesas.
Mi sidas inter du ĉevaloj, ĉirkaŭ mi kuŝas frankoj, hunoj kaj burgundoj senmove. Du el ili kun vizaĝo supren. Unua estas burgundo kun hirta barbo. Alia estas juna franko, kies hepato pendas el la ventro. Aliflanke kuŝas kvar hunaj soldatoj unu sur la alia, kaj la kvina, kavazaŭ sur divano, sidas sur ili, kaj kiel se dormus kapon klinante sur la brusto. Ankaŭ li estas huno, lanco estas batita tra lia korpo.
Mi krias:
– Oĉod!
Li ne respondas, eĉ ne moviĝas.
La batalkampo estas plena de kadavroj. Homoj, ĉevaloj, armiloj en senorda diseco. Ankaŭ nuda brako kuŝas tie sola. Ĝi estas ĉe ŝultro tranĉita. Sur la fingro ĝi havas oran ringon. La senkorpa brako estas sanga. Romia soldato nigra de sango sidas sur la tero, apenaŭ kvin paŝa proksimo de mi. Lia kranio estas malfermita, kiel oni mitulon malfermas. Li sidas, kvazaŭ gapus sian cerbon en la manoj.
Ne ĝemetadas, ne veas jam iu. La aero estas malvarmeta, kvankam mian kapon ankoraŭ mi sentas, kiel se ĝi bakus en fajra forno.
Mi observas min de brusto ĝis piedo. Sur mia vesto estas nigriĝinta sango ĉie. Mia surtuto, pantalono estas disŝirita. Mia nuda brusto estas nekovrita, ankaŭ ĝi estas sanga.
Mi provas leviĝi. La maldekstra gambo estas bona, sed la dekstra gambo …
Akra doloro atentigas min. Mi vidas, ke la genuo ŝvelis.
Helpe de maldekstra gambo kaj brakoj tamen iel mi pene leviĝas. Franka batalisto kuŝas senkape apud la ĉevalo, kaj kramfe premas sian lancon en mano.
La pinto de lanco montras al mi. Mi devas nur etendi mian brakon. Sed ankoraŭ tiel mi devas tordi la lancon por preni ĝin el lia mano.
Helpe de lanco mi povas min sidigi sur la malantaŭa parto de ĉevalo.
Mi povas ĉirkaŭ rigardi je la kampo ĝis malproksimo. Ne troviĝas pura fliko eĉ kvardratklafto. Mortintaj ĉevaloj estas ĉie, kaj inter la ĉevaloj kuŝas homaj kadavroj dise-mise.
Mortinta franko staras kvarkrure. Nekredebla.
– Aaa – ĝemetas iu dolorplene ie –, aaa …
Kiam forflugas ankaŭ la lasta vualo de matena elspiraĵo, mi povas rigardi ĝis la huna kampadejo.
Veturiloj estas fortikaĵforme ĉirkaŭstarigitaj, antaŭ ili staras ĉevalistaj gardistoj ĉie.
Mi rigardas la romian kampadejon, tio estas, mi nur rigardus, mi vidas ĝin nenie.
– Aaa
Mia kapo estas kvintalpeza. Mia lango estas seka kiel tindro.
Se iu donus al mi kornon da akvo, mi donus al li rekompence la duonon de mia vivo.
Pasis ĉirkaŭ kvaronhoro. El la direkto de huna kampadejo mi aŭdas kornosignalon. Sed la signalo vokas nur al forveturo, ne al batalo. Ankaŭ la bruo estas nekutima. Antaŭenrajdas ĉevalistoj, kaj disiĝas. Oni rajdas ankaŭ en direkton al mi. La ĉevaloj transsaltas la mortintojn.
Mi mansignas al ili.
–Tien! Tien!
Sed ili nur rajdegas tien kaj reen. Foje haltas kaj observas la malproksimon en la direkto de sunleviĝo.
Iu rajdegas apud mi, sed ne rigardas eĉ al mi. Ili kuras tien kaj reen, kiel freneziĝintaj!
Foje-foje mi aŭdas la kriojn:
– Ili fuĝis!
Pli kaj pli estas la rajdistoj saltigantaj la ĉevalojn inter la mortintoj.
La kampadejo zumas kiel la abelujo. Serena krio de fajfiloj sonas ĉie. Mi jam komprenas: la romianoj formarŝis nokte.
Honoro al dio de hunoj! Finfine mi havas ian agrablan senton en ĉi tiu suferiga stato. Nun jam certe oni venos, kaj kolektos la vunditojn.
Mi atendas pacience, kvankam mi havas inferan soifon. Se la frukto povus senti, ĝi sentus tion, kiam la varmego sekigas ĝin en la forno.
Sed kial iu ne ekmoviĝas ankoraŭ?
Certe Atila ne lasas ilin. Li suspektas ruzaĵon. Nur kelkcent rajdistoj kuregas en ĉiu direkton de mondo por malŝirmi la eble kaŝantan malamikon.
Post duonhoro mi tamen vidas, ke svarmas antaŭen el inter la veturiloj pastroj, virinoj de diversaj nacioj, kaj ugoraj fiŝkaptistoj. Venas ankaŭ sinjoraj ĉevalistoj.
Sur la batalkampo leviĝas manoj, ĉapeloj, komencas kriado:
– Tien! Tien! He! Akvon!
– Aaa – sonas pli laŭte la ĝemetado.
Ŝildo plektita el bambuo kuŝas en proksimo. Mi pikas en ĝi la lancon, kaj levas alten.
– Tien! Tien!
Sed kiam ili atingas al mi?!
La sinjoroj sur ĉevaloj – kiel mi vidas –, kiuj rajdas la batalkampon, faras nur rigardiron. Nur venus ankaŭ mia mastro, aŭ iu el lia popolo.
Fine iu proksimiĝas ankaŭ al mi. Mi krias:
–Helpu!
Ĉefsinjoro Sirtoŝ haltigas sian ĉevalon, kaj gapas min, aŭ la grandan grupon ĉirkaŭ mi.
– Tuj oni iros ankaŭ por vi – fortigas li min bonanime.
– Vian tubon …
Li rigardas dorsen:
– Mi ne havas ĝin kun mi.
– Kial ne venas ĉiuj el la kampadejo – demandas mi plende –, ja multe ni estas vunditoj.
– Atila malpermesas tion – respondas la ĉevalisto. – Ankoraŭ povas esti, ke la romiaj atakos nin dedorse.
Kaj li plurajdas.
Iu alia ĉevalisto krias al li:
– Kiu estis la reĝo, kiun oni entombigis nokte?
– Teodorik – respondas Sirtoŝ.
Lia ĉevalo ĉirkaŭirante mortintojn pluportis lin.
Poste longe neniu proksimiĝas al ni.
Kvankam el la kampadejo oni venis jam ankaŭ per veturiloj en grandaj grupoj: kolektis la valoraĵojn, armilojn de mortintoj. Aliaj grupoj kolektis la vunditojn. Ene, en la kampadejo ĉie sonis fajfoj kaj sakflutoj.
Mia brako laciĝis jam de mansignado centfoja, ŝajnis jam pasinta eterno, kiam finfine la helpo atingis ankaŭ min.
Oni donis al mi trinki, kaj metis min sur brankardon, kaj portis min al la rivereto, kien estis portitaj ankaŭ la ceteraj vunditoj. La koloro de rivereto ankoraŭ tiam estis kiel tiu de vino. Ĉe la bordo estis sennombraj mortintoj, ankoraŭ pli multe en la fluejo!
La pastroj, virinoj kaj la ugoroj lavis, bandaĝis nin, dum la ceteraj kolektis la valoraĵojn sur la batalkampo.
Mi aŭdis, ke nur selon oni kolektis tiom, ke plenigus cent veturilojn. Sed oni forportis nur la duonon de tio. El la restaĵo oni faris brulŝtiparon sur la kampo, por bruligi sur ĝi la mortintojn, kiuj estas noblaj sinjoroj, taĉmentestroj aŭ zoltanoj. Oni kunmetis ŝtiparon ankaŭ el lancoj, ŝildoj kaj veturilpartoj.
Oni metis sur ŝtiparon ankaŭ la mortintojn, kiuj havis parencojn en la armeo.
Mi havis vundojn por bandaĝi nur sur la gambo kaj kapo. Mi povas diri: teruraĵo estis rigardi mian gambon, sed mi pekus per plendo, ĉar estis vunditoj, ke ekvidante ilin mi devis fermi miajn okulojn.
Tiuj bonaj paganaj pastroj! Benu ilin la Dio, inter ili precipe Sodoron, kiu bandaĝis mian gambon per tolo ŝirita el robo de belonota mortinto.
Sed miloj kaj miloj atendis la flegadon: por mi ne doniĝis jam homo, kiu povis porti min al la tendo de Ĉat.
Vane mi kriis foje al la virinoj, foje al la ugoroj, ankaŭ al Bial, al Buĉa – ili lasis nin ĉe la bordo. Ili metis sur nian kapon selon, ĉevalkapon, ĉapon kiel kuseno, kaj diris, toleru ni, ĝis venos la nia vico.
La sanuloj ja aŭ amuziĝis, aŭ kolektis predon. Dum ni kuŝis sub la brilanta suno, batalantaj kontraŭ muŝoj.
Kaj timegante, ke subite ekmoviĝas la armeo, kaj oni lasis nin tie – al kovroj.
Ankaŭ la aĝa episkopo Lupo diligentiĝis inter la vunditoj. Mi kriis al li latine:
– Heus domine!
Li venis al mi. Li promesis, ke vespere, kiam li estos returninta en la kampadejo, informos Ĉat-on. Sed li ne returnis. Li tranoktis tie, inter la vunditoj.
Guton da akvo, se iu donus al mi, mi ne bedaŭrus, se mi devus tuj morti por tio.
Sekvantan tagon Atila trarajdis la batalkampon. Li viztis ankaŭ nin, foje-foje li parolis konsolante:
– Viaj vundoj estas viaj gloroj. Ankoraŭ survoje vi saniĝos, kaj alvenos sanaj hejme.
Eĉ la mortantaj rigardis feliĉe lin.
Sed mia mastro ne estis en la eskorto. Ĉu li mortis, aŭ kuŝas ie vundita? – mi ne sciis.
Tiam mi jam havis varmegon: la fajro de la geheno bruligis min! Mi subteniĝis sur unu brakon, kaj vomis sagon.
Zoltano, nome Estan, kiu havis rompitan kruron, sidis apud mi. Li kris:
– Ho, la spronon de via patro, sur vi estas pesto!
Tiam jam ankaŭ mi mem sciis tion. Mia gorĝo kaj akselo estis ŝvelitaj.
El la batalo mi saviĝis, en la peston mi falis.