49/1
La ombro de la tendoj estis ankoraŭ mallonga, kiam kornisto Kason aperis sur la firsto de tendo de Atila kaj blovis en la granda elefanta korno:
G – C; G – C; G – C;
Milo kaj milo da kornoj eksonis, kaj ripetis ĉi tiujn tri terurajn veadojn. Se estus silento, oni povus aŭdi, kiel flugas ĉi tiuj tri sonoj tra la kampadejo ĝis la malproksimeco, kien la okuloj ne povas vidi, sed kie ankoraŭ nia popolo svarmas.
Sed la armiloj krakadas. La kampadejo subite estas kverelo de krioj: soniĝas nomoj, vokoj, ordonoj sendistinge.
Ĉiuj surĉevaliĝas. Ĉiuj ligas, ĝustigas sur si ledan ĉapelon, kaskon, brustferon, ŝildon, sagingon, glavon, pikstangon, bredojn sur ĉevalo, kordon sur arko. La sarmatoj kaj roksoloj surkapigas la kornajn ĉapelojn. La galeonoj pikas homan kranion sur siajn pikstangojn. La markomanoj surkroĉigas bovajn kornojn. Ilia aspekto estas diabola.
Antaŭ la armeo tricentloke aperas unutempe la fumo de oferfajroj. Ankaŭ la pastroj de fremdaj popoloj oferas. La hunaj pastroj oferas ĉevalon, blankan, la sarmataj kaj gelonaj homon.
Nekonata kornosono venis el la malproksimo, el norda direkto, ia longe serpentanta sono, kiun mi ankoraŭ ne konis.
– Supre jam kurbiĝas – diris ĉevalservisto.
La gardantoj retiriĝas el la kampo. Sur la stratoj inter la tendoj kikas ĉie kuregantaj heroldoj la polvon. La flagoportistoj jam metis la flagofustojn en la piedingajn tenilojn. La fajfistoj surveturiliĝis. En la maŝinarkojn kaj ŝtonĵetilmaŝinonj oni jungis ĉevalojn. Ĉiuj movoj estas rapidaj. La okuloj brilas. Ĉiuj parolas krie.
Eble nur mi mem sole estas pala, silenta.
Ĉar mi sentas, ke trairas min malvarmo. Kiel se nevidebla morthundo lekus miajn vangojn. En mia cerbo stacias sola penso, staras kvazaŭ glaciiĝinte, kaj tiu penso estas: vi ekiras en vian morton!
Tiam mi ankoraŭ staris tie, antaŭ la tendo de Atila. Mi staris inter ĉevalservistoj, kiuj tenis la ĉevalojn de la ĉefsinjoroj. Sur la brusto de mia ĉevalo estis leda antaŭtuko, de la selo pendis mia klabo. Mi surhavis la grizan batalkaftanon, kaj super ĝin mi ankoraŭ pendigis palton por pli bone simili al la sinjoroj. Sur la kapo mi havis la kuprokaskon ŝmirita per bruna farbo, je la dekstra flanko pendis glavo, maldekstre sagingo plene kun ĉirkaŭ cent longaj sed malpezaj sagoj. Ankaŭ sur mia dorso estis sagingo. La pafarkon mi tenis en mia mano.
La korno la trian fojon eksonis el la tendofirsto.
Mil kornoj kaptas la melodion, kaj kriegas pluen laŭ la kampadejo.
Oni demetas la veturilĉenojn. La ĉevalhava popolo brue-krakade elsvarmas tra la spacojn al la kampo.
Antaŭ la soldataro heroldoj kun gruoplumo kaj strutoplumo rajdas zig-zage sur rapidaj ĉevaloj. Laŭ klanoj kaj familioj ili grupigas la ĉevalistojn. En la unua vico ili starigas tiujn, kies ĉevaloj havas la plej bonan brustkirason. Tiuj estas provitaj herooj. Ili havos duoblan kaptaĵon post la batalo.
En la mezo de trupoj rajdos la plej juna ano de la familio, ie apenaŭ dekkvin jara junuleto, tenas la familian signon sur longa lanco.
Ĉiuj havas la dekstran brakon nude, iu ankaŭ la maldekstran, sed arĝenta aŭ kupra serpento tordiĝas sur la brakon por gardi la muskolojn. Nur la brusto estas forte kovrita, kaj la kapo. Sed oni povas vidi malmulte da metalkasko: ili havas ĉefe ledoĉapelon ankaŭ nun.
La blankaj hunoj miksiĝante kun la nigraj, en malgrandaj grupoj buntiĝas inter la enaj vicoj. La plej malantaŭe staras la piedsoldatoj.
Granda svarmo aŭdiĝas de la direkto de tondo de Atila. Li rajdas antaŭen el la tendo. Sur la kapo li havas orecan kaskon. Sur la dorso li havas leonfelan surtuton. Antaŭ li ekleviĝas la granda, blanka, silkoflago, sur kiu brilas nizo brodita per ora fadeno. Ĝin portas Vaĉar.
Ĉirkaŭ Atila svarmas la ĉefsinjoroj kaj korpgardistoj. Ĉiuj havas brilantan arĝentan brustokirason, kaj du glavoj krakas ĉe iliaj flankoj.
Vidinte la flagon de Atila tondas ŝtorma ĝojkrio tra la tuta, senlima kampadejo.
La reĝo antaŭensaltigas sian fabelan, blankan ĉevalon. Li havas sur ambaŭ brako spiralan, oran brakŝirmilon. Sed kiaj muskolaj, brunaj du brakoj!
Fleksante sian konveksan bruston forrajdas li antaŭ la vicoj, kaj ankoraŭ kiam li forrajdus sur la kampon, turnas sin ĉirkaŭrigardi la armegon, kian depost Kserkses ne vidis la suno de la maljuna ĉielo.
La vivu-krio de armeo estas denova kaj denova tondrado.
Ĉe la altaro oni nun pikas la oferbestojn.
Atila haltas ĉe la altaro, kie oferas la blinda Kama.
La ceremonio estas mallonga. La pastroj kriante vokas la hunan Dion. Kama etendas siajn brakojn en la direkton de ĉiuj partoj de armado. Poste li trempas betulbalailon en sango, kaj per ĝi sanktigas la armadon. Same tion faras la sarmatoj kaj gelonoj per homa sango.
La predikistoj poste kontinuigas silente la oferadon, dum la batalo daŭras.
Atila rapide rajdas antaŭ la linio de armeoj. Ie li haltas, kaj interparolas kun la estro. Ie li krias entuziasmigajn vortojn al la armeo:
– Ni estas hunoj! – krias li antaŭ nia armeoparto. – Ni ankaŭ montros!
Kia forto estas en ĉi tiu voĉo! Kia forto estas en la flamo de siaj okuloj, en la ĵeto de sia kapo. Kia ĝojo estas vidi homon, kiu kvazaŭ ne estus homo, sed ia leono-dio en homa korpo.
Entuziasme la soldataro rekrias:
– Ni montros!
Sed el mia gorĝo elvenas raŭke la krio.
Apud ni staras la trupo de Beki.
Atila krias al ili:
– La Dio batalas kun ni! Batalon ni perdis ankoraŭ neniam!
– Eĉ ne nun! - Rekrias la trupo.
Kaj Atila flugas plu.
Pli frue ni jam ne aŭdas kion li diras, ni aŭdas nur la murmuron, kaj vidas la levadon de pikstangoj.
Sed la frontlinio estas tiel longa, ke la etendiĝo de ambaŭ flankoj perdiĝas en la malproksimo de la ebenaĵo. Tie Atila ekbriligas nur sian glavon.
Sed estas sufiĉa oratoraĵo eĉ tio: Rigardu, tie estas la glavo de Dio!
La malproksima murmuro, la ekbrilo de armiloj estas la respondo, ke ili komprenis la movon de Atila, kaj lia animo trafajras la animojn de ĉiuj, kiel la leviĝanta suno de la ondojn de la maro.
Sed oni povas vidi ankaŭ la viciĝadon de la malamika armado.
Ili transe apenaŭ kredebla, se volas batali hudiaŭ, ĝuste posttagmeze, kiam la suno post kelkaj horoj brilos kontraŭ ili. Sed kion fari: ili aŭdas la kornsignalojn, vidas la preparon al atako, ili devas akcepti la batalon.
Malvarma, makabra sento kuradas sur mia dorso.
– Nu, tio estos freneza batalo! – ekparolas aĝa huno apud mi, kiu havas sulkan vizaĝon kiel sukermelono.
– Kial? – kaptas mi la vorton.
Ĉar miaj oreloj streĉe aŭskultis, kio ĉirkaŭ mi diritis.
– Tial – respondis la huno –, ĉar se ni komencas nun, daŭrigos ĝi nokte. Ne estas pli aĉa afero ol la nokta batalo.
– Sed tio estas pli bona – diris fiere Sabolĉ la grandorela –, almenaŭ ni ne ŝvitos.
Ni spektas la antaŭensvarmon de la malamika armeo.
Mi povas vidi duoble malproksimen, ol kutime, sed la malamiko estas tiel malproksime de ni, ke montriĝas nur movantaj strioj: flava strio, ruĝa strio, bruna strio, diverskoloraj strioj. Sed ni scias, ke la strio, kiu brilas arĝentece, je alia flanko de la rivereto, tiuj estas la romianoj; la flava kun la ledoŝildoj, kaj kun ruĝaj makuloj estas la frankoj; tiu, kiu montriĝas kiel movanta kanaro, estas la alanoj; tiu granda taĉmento, kiu ondas, kiel la tritikotabulo, tio estas la gotoj, kaj brilanta grupo rajdanta tien kaj reen antaŭ la armeoj, ili estas: Aecio, la reĝo Teodorik kun sia filo, reĝo Sagiban, franka reĝo Mereveo, la reĝo de burgundoj Gondibo, kaj la armestroj.
Ili simile ordigas siajn armeojn, kiel ĉe ni Atila. Foje arĝentecaj, ĉevalistaj taĉmentoj ŝanĝas siajn lokojn, kiel indulga rivero, unu inter alia. Poste la estra grupo disiĝas. En la malproksimeco nun jam vidiĝas, ke la tuta romia armeo staras je la maldekstra flanko, kontraŭ niaj gepidoj kaj niaj diversaj, sovaĝaj popoloj kun pentritaj vizaĝoj kaj kun bestfeloj.
La vizigotoj batalos je la alia flanko kun niaj ostrogotoj. La frankoj, armorikoj, burgundanoj, alanoj kaj aliaj miksitaj popoloj staras meze kontraŭ hunoj.
La estroj de Atila staras jam antaŭ siaj armeoj.
Estas granda varmo. Ĉiuj ŝvitas.
Malantaŭ romia kampo leviĝas granda fumokolono en la malproksimeco. Ĉu brilas la veturiloj kun fojno? Ĉu komencis la estro la dorsan atakon? Cikonio rondfugas inter la ambaŭ kampoj en la alto.
Atila ekstaranta en la piedingo rigardadas en la direkto al la malamiko: vidiĝas, ke li ankoraŭ ekzamenadas.
Li signas per sia glavo al la gota reĝo.