46
Parto de la estraro foriris: Hargita, Beteg, Urkon, Kamoĉa, Birdisto, Balan, Vaĉar kaj ankaŭ Upor. La aliaj ankoraŭ restis apud Atila.
La servistoj forportis kaj kunfaldis la kampajn tablojn. La seĝojn ili metis al la flanko de tendo. Ili laboris haste.
Mi vidis jam dum la vespermanĝo, ke estas nekutima venado-irado antaŭ la enirejo de la tendo. Sed tiom alligis mian atenton la diskuto ĉe la tablo, ke mi ne atentis eksteren. Mi ĉirkaŭrigardis nur post la vespermanĝo: kial estas tia stranga krakado, svarmado antaŭ la tendo?
Mi vidis ke oni enfosas grandan betulon kun foliaro, kaj ĉe ties piedo oni batadas la teron densa kaj malmola. Dek paŝon de la arbo la kreduloj stakas brulŝtiparon. Ĉiuj ŝamanoj okupiĝas tie, antaŭ la brulŝtiparoj. Gjorhe tenas blankan eksŝafon kaj nigran virŝafon je ŝnuro. Buĉa portas sep-angulan ŝtonon sur sia kapo, kaj Ŝarmanj portas rondan, nigran ŝtonon. En la manoj de aliaj du ŝamanoj ekbrilas du kupraj kaldronoj.
Do estos diservo. La sinjoroj ĝin atendas.
La ŝtipo ekflamas, kaj lumigas la pastrojn moviĝantajn ĉirkaŭ ĝi: Kama kaj Idar estas en blanka, Zoboganj, Bogar kaj Djorhe en ruĝa, la ailaj estas en nigra robo: la manĝaĵdonantoj kaj la kreduloj svarmas en sia simpla militrobo, sola sur la kapon metis ili pintan oferĉapelon.
Sub la betulo sidiĝas tri duonnudaj pastraj muzikistoj. Du havas longan tamburon, la tria havas funelforman, longan fajfilon.
La sinjoroj lokigas sin ĉirkaŭ Atila sur malaltajn seĝojn. Ekstere, malantaŭ la ŝtiparo staras amaso da spektantoj – ĉefe estrantaj maljunuloj…
La tamburistoj ekbatas siajn tamburojn. La fajfisto ludas ian malgajan, teruran melodion.
Unua pastro bruligas grandan, blankan vaks-kandelon. Alia pastro klak-plaŭdigas akvon aŭ ian likvaĵon el altlevita pelvo sur la dorson de la eksŝafo. La eksŝafo ektremas.
Zuboganj ekkurbiĝas antaŭ ĝi, kvazaŭ ĝi estus homo, kaj subite en sia mano ekbriletas panardo: li enigas ĝin en la eksŝafon. Ŝamano Vitos same tiel feras kun la nigra virŝafo. La bleko kaj raslo de ambaŭ bestoj miksiĝas kun la muziko. La sango de la eksŝafo estas kolektita en arĝenta pelveto, tio de virkapo en fera ujo.
La pastroj diligente laboras. Bogar kaj Djorhe kuspas la manikojn de sia kaftano kaj per kurba tranĉilo rapide senhaŭtigas ambaŭ bestojn. Damonog tuŝas hakilon al la fajro, kaj poste apartigas ambaŭ kornojn de la nigra virŝafo. Li donas ĝin al Vitoŝ. Vitoŝ metas la kornojn malantaŭ la flanĝon de sia ĉapelo, super siajn orelojn.
La muziko silentiĝas.
La maljuna Idar suprengrimpas tra la stuperoj batitaj en la trunko de betulo ĝis la foliaro, kaj tie haltas. Li etendas la brakojn, kaj per tremanta voĉo kantas:
– Sileno! Silento! Silento!
Ĉiuj senĉapeligas sin. Ankaŭ Atila.
Zuboganj eltranĉas la limbon de la blanka eksŝafo. Li metas ĝin en grandan, arĝentan kuleron, kaj levas alten antaŭ la fajro.
Idar sur la arbo turniĝas orienten, kaj krias en la alton:
– Nia kreanto! Nia sinjoro Dio! Gvidanto de la Suno kaj la Luno! Sinjoro de la Tero! Sinjoro de la Akvo! Sinjoro de la stela ĉielo! Turnu sian vizaĝon al ni. Kurbu sian koron al ni! Ni oferas al vi en fajro, en flamo!
Zuboganj ĵetas la langon en la fajron. La pastroj en ĥoro krias:
– Helpu nin! Kreanta Dio nia! Estu kun ni!
Idar malsuprengrimpas. Li prenas la sanktan kuleron, en kiu ruĝiĝas la koro de la blanka eksŝafo. Li tenas ĝin en alton. Li preĝas:
– Loĝanta super la nuboj, ordonanta al fulmoj, tondriganta la ĉielon, tremiganta la teron, grandega Aĝa Patro! Kiel la koro brulas en la fajro, same tiel brulas niaj koroj en la amo al vi. Estu kun ni!
– Estu kun ni! – muĝas la ŝamanoj kaj kun ili la popolo.
Idar ĵetas ankaŭ la koron en la fajron.
La sankta muziko denove eksonas.
Idar denove grimpas sur la arbon. Li kunportas ankaŭ la vaksan kandelon. Li kaŝas sin en la foliaro.
– Silento! Silento! Silento! – kantas Zuboganj malsupre.
La muziko eksilentas. Sufokigita tuso eksonas de la eksteraj vidantoj.
La ĉefŝamano sidas kelkajn minutojn senmova kaj silenta sur la arbo. Poste levas la kapon kaj krias:
– Hunaj spiritoj, loĝantaj en la ĉielo! Ŝvebantaj ombroj en la nokto! Zonu siajn glavojn! Streĉu siajn arkojn! Pelu la fremdajn spiritojn! en teron! en akvon! en eternan mallumon!
Oni rojigas la sangon de la blanka eksŝafo en la fajron.
La fajro ŝuŝas. Vaporkolono kurbiĝas supren. Idar malsupengrimpas. Zuboganj tenas glavon al li. Idar batas per la glavo sepfoje en la flamojn de dekstre al maldekstre, kaj dume murmuras malkompreneblajn vortojn.
Antaŭenpaŝas Vitoŝ. La du tamburoj tremfrapadas malakre. Vitoŝ metas la langon kaj koron de la nigra virŝafo en feran kuleron. Li ekparolas plorvoĉe, rigardante la teron:
– Dio de malbonfarantaj spiritoj, grandpotenca Fiulo! Sinjoro de diaboloj, terura Fiulo! Faranto de ĉagreno kaj malbono, nigra Fiulo! Ne faru malbonon al ni!
– Ne faru malbonon al ni! – murmuras ĉiuj.
Li ĵetas la langon sub la oferŝtonon. La sangon el la fera pelvo li verŝas ankaŭ tien.
La fajro jam ne flamas, nur la ardaĵo brulas.
Idar ĵetas la du ŝtonojn en la ardaĵon, kaj metas skapolon sur ambaŭ. Li tenas siajn manojn super la ostojn kaj tiel staras plue.
La blinda Kama, kiu ĝis nun senvorte sidis ĉe la piedo de betularbo, ekstaras. Li havas du sangajn glavojn en la manoj. Oni ĵetas sekan herbon en la fajron. Ekbrilas ruĝa flamo. Kama turnas sin al la fajro, kaj tenas alten la glavojn krucigante ilin.
La muziko silentiĝas.
– Klinigu sin! – kantas Idar.
Ĉiuj kliniĝas.
Kama kantas, vibrante, maljunec-voĉe:
– Dio, sinjoro nia, ni vokas vin el la alto. Via volo kondukis ĉi tien la hunan popolon. Via glavo estas en la mano de Atila. Verŝu vian forton en niaj muskolojn el la alto. Ni petegas: helpu la filon de Balamber, la kapon de hunoj, vian elektitan, Atilan.
– Helpu Atilan – murmuras la popolo kun la ŝamanoj.
La lumo de la fajro ruĝe brilas sur la ĉapelo de la ĉefŝamano. Sur ĝi penduletas diversaj aĵetoj: oraj moneroj, bestkapetoj forĝitaj el arĝento, ĉiuspecaj dentoj, steloj ornamitaj kun diamantoj. Sed ankaŭ la aliaj ŝamanoj havas tiajn ĉapelojn, plenajn kun tiaj brilantaj etaĵoj.
Mi kaŝrigardis Atilan. Li sidis senmove sur sia seĝo. Li sidis tie kun sia nigra barbo, kun okuloj profundiĝantaj en ombron. Kun pala vizaĝo li estis tia, kiel se li estus la spirito de la nokto.
La ŝamano daŭrigas:
– Dio, nia sinjoro, kiu kondukis nin el malproksima oriento al la ebenaĵoj de Tibisko, el la ebanaĵoj de Tibisko al la landoj de okcidentaj popoloj, fortigu niajn glavojn, ke ĝia stalo bone tranĉu. Ĝia bato estu, kiel fulmo de tempestoj.
– Kiel fulmo de tempestoj – murmuras la popolo fiere, kun adorado.
Idar prenas la glavojn de Kama, kaj donas du sagojn en liajn manojn.
La fajro denove reflamas.
Kama kantas:
– Dio, nia sinjoro, permesu, ke niaj sagoj flugu kiel la hirundo-birdoj, kaj tiel dense, kiel la hajlo. Malamika ravito ilin antaŭ la celo ne faligu, super la celo ilin ne forpuŝu, antaŭ la celo ilin ne kaptu, sed ĉiuj haltu en la korpo de la malamiko. Benu, Dio, niajn sagojn!
Sur la fajro ekflamas seka trifolio.
Kama prenas bredon en la manon. Tenas ĝin super la fajron. Kaj kantas:
– Dio, nia sinjro, donu forton al la muskoloj de niaj ĉevaloj. Surdigu iliajn orelojn, obskurigu iliajn okulojn: ilia kurego estu, kiel la freneza tempesto, detruanta la armeojn vestigitajn en fero, la malamikon en ĝia sango piedpremanto. Donu flugilojn al niaj ĉevaloj, staligu iliajn muskolojn, faru ilin nevundigebla. Donu forton al niaj ĉevaloj!
La lastan frazon ripetis ankaŭ la popolo.
Sur la fajro oni verŝis vinon el arĝenta sitelo. Minuton kovras malhelo ĉion. Poste la denove ekflamiĝanta, susuranta fajro ruĝigas altan vaporkolonon.
Kama turnas la glavon alten en la lumo de la fajro, kaj krias:
– Ombroj de hunoj venu antaŭen! Nia patro Balamber! Bravulo Medjer! Ĉefpastro Tarkanj! Deĉe! Verboc! Bodor! Ĉalan! Buda! Rof! Sudar! Zaap! Madoĉa! Mako! Balog! Geva! Tarĉa! Kaloĉa! Magoĉa! Bravuloj de bravuloj, niaj amataj! El la fajro, el la akvo, el la ĉielo, el la tero venu antaŭen! Venu kiel la spiro de dormanto! Venu kiel la nubo ŝiriĝanta de la montaj arboj. Venu kiel la ombro, flosanta en la nokto. Venu antaŭen kaj helpu nin!
- Helpu nin! – murmuras la popolo.
Ŝamano Idar pikas ambaŭ glavojn en la trunkon de la betularbo.
Li pikas tien sagon, super la glavojn. La bredon kroĉigas sur la branĉon de arbo. Super la sago metas li la vaksan kandelon.
Atila ekstaras. La popolo disiĝas. La ĉefpastroj marŝas en la tendosalono de Atila. La kantistoj sidas en la angulo. La mezo de la salono estas malplena. Atila sidas ĉe la malantaŭa muro sur tronforma brakseĝo. Apud li dekstre sidas la ĉefmilitestro sur malalta kampeja seĝo, maldekstre la reĝo Ardarik. Ĉe la piedo de Atila sidas Elak kaj Aladar sur tapiŝo. Plue en vico, ĉe la muro diversaj estroj kaj la hunaj ĉefsinjoroj.
Sur la kolono de la tendosalono susuras kelkaj, dikaj vakstorĉoj. La tendaro ligas ĉirkaŭe en la mallaŭta murmuro de dormo kaj de paŝtaĝo de ĉevaloj. La sono similas al la monotona muĝo de la maro. Nur la bojado de kampaj hundoj aŭdiĝas el malproksimo, kaj ĉi tie la krakado de fajro de la ŝtiparo, kiu projektas la etendiĝantan ombron de la pastroj sur la baŝon de la tendo.
La du tamburoj kolere bufadas. La tamburistoj batadas ĝin per manplatoj kaj per fingroj. La fajfisto levas la fajfilon al sia buŝo, kaj ludas senfinan melodion.
(Da capo ad enfin)
En la mezo de la salono staras ŝamano Zoboganj. Li turnas sian kapon al la ĉielo, la brakojn disetendas, kaj ekiras sur la malplenaĵo de rondo, kaj iras kun rapidiĝanta movo. Baldaŭ li jam saltante kuras cirkle, kiel se li volus rifuĝi el la tendo. La tono de la tamburo estas pli kaj pli forta. La kurado estas pli kaj pli sopirega. Jam ankaŭ lia hararo flugetadas, jam lia tuta korpo spasmospiras. Nun jen, li jam malrapidiĝas, kaj per senfortaj piedoj cirkulas. Liaj pupiloj turniĝas supren, ke nur la blanko de liaj okuloj brilas. Lia vizaĝo estas ruĝa, kiel la rubuso, poste flaviĝas, paliĝas. Fine li tute kapturniĝas, kaj kun ŝaŭmanta buŝo terenfalas en la mezo de la salono.
La ŝamanoj genuiĝas ĉirkaŭ lin. La muziko silentiĝas. La homo en kramfo tikante flustras iajn vortojn:
– Kampo ... floro ... falko ... banas ...
Atila sidas en la brakseĝo. Li atentas, bravojn kuntirante.
Pastro Kama turniĝas al Atila:
– La kampo donas sangajn florojn. Falkoj kaj agloj banas en la sama polvo.
Ni silente gapas. Kelkiuj levetas la ŝultrojn, aliaj rigardas antaŭ sin, kaj pensadas. Ankaŭ Atila rigardas antaŭ sin el la mallumo de siaj okuloj.
La ŝamanon levas du homoj kaj forportas lin. Mi pensas: li trinkis antaŭ la diservo sukon de ia venena planto, tial fariĝis freneza.
La muziko denove eksonas.
Alana pastro vestiĝinta ĝis piedo en funebra vualo paŝas en la mezon de la tapiŝo, kaj skuadas sur blanka drapo iajn kolorajn vergojn. Ĉirkaŭ li blankpentrita, tute senvesta persono vokas la spiritojn per zig-zaga saltado, dum la pastro kriadas la nomon de la dio, kaj klopodas legi la antaŭdiron el la konstelo de la vergoj.
La antaŭdiro de la alana pastro sonas pli bele:
– Mi vidas la malamikon, kiel sepkapa drako, lia plej kolera kapo falas en la polvon. La romia glavo estas blanka, la huna glavo estas ruĝa.
La kapo de Atila ekmoviĝas. La hunaj ĉefsinjoroj pripensante flustras:
– Aecio ...
Venis poste la gotaj pastroj. Ili profundigis siajn manojn en la interno de malfermitaj bestoj, kaj antaŭdiris nebule, dodone. La ĉeestantoj atentis sian spiron retirante.
Fine la hunaj ŝamanoj portis la du ŝtonojn per feraj tenajloj, kaj metis sur monteto de ardaĵo en la mezo de la salono.
Sekvis adorema silento.
Idar prenis per origita tenajlo la nigriĝintan oston de sur la ronda ŝtono, kaj tenis ĝin al torĉo. Per zorgema mieno li observis la fendetojn.
Lia vizaĝo kiam tristiĝis, kiam sereniĝis. Ankaŭ Zoboganj prenis, kaj rigardis la oston.
– Nenio kompreneble – ekparolis li fine turniĝante al la blinda ĉefpastro. – Nur unu granda fendo.
– Kompreneble – respondis la ĉefpastro.
Kaj li turniĝis al Atila:
– La estro de la malamiko falos.
Ĉiuj ekmoviĝis, nur Atila restis senmova.
– Rigardu ankaŭ la alian – diris li.
Sur la alia ŝtono la osto ankoraŭ fumetis. La muziko denove eksonis. La ŝamanoj muĝis mallaŭte la vortojn vokantajn la spiritojn, dum ili pendolis siajn korpojn sur kalkanoj.
Fine pastro Idar levis ankaŭ ĉi tiun oston. Granda silento. Pastro Idar silabante legas:
– La ... hu ... naj ... a ... ni ... moj ... ba ... ta ... las ... kun ... vi.
La sinjoroj piedsaltas. Ĉiuj rapidiĝas al la ostoj. Atila paŝas la plej antaŭen.
La fendetoj de la nigra skapolo, kiel tion al mi Bail pli malfrue desegnis, per hunaj literoj donis la legitan frazon.
Ĉiuj vizaĝoj sereniĝis. Nur la aĝa episkopo sidis sur sia loko kviete kaj dormeme.
Atila turniĝis al li:
– Kaj vi, ĉu vi ne antaŭdiras al mi? Ĉu vi ne havas forton demandi la kristanajn animojn?
La episkopo leviĝis kaj kun estimo respondis:
– Mi ne havas, sinjoro mia. Nia religio havas nur unu antaŭdiron.
– Diru!
– Kiel la Dio tion volas.
– Tiel bone – batis Atila sur sian glavon –, se Dio volis, ke tiu glavo akiriĝu al mia flanko, Li volas ankaŭ tion, ke ĝi tranĉu.
Li adiaŭis de la sinjoroj per kapklino, kaj iris sur la supran etaĝon.