33
Ian pluvan tagon, kiam ni ne ekzercis, mi vizitis la ŝamanon Bial.
La ŝamanoj tendumis tie, malantaŭ la palacoj de Atila. Ĉevalaj kranioj pikitaj sur stangojn signis sur ĉiuj tendoj, ke ĉi tie loĝas pastro. Kaj antaŭ ĉiuj enirejo staris malgranda, kvarangula, ŝtona altaro, sur kiuj fajreto fumadis. Laŭ la vico de tendoj flugetis agrablaj odoroj de rostaĵo. Ja, memkompreneble: la ofera besto apartenas al la pastro. Se ĝin manĝas alia persono, la ofero ne funkcios.
– Vi, infano. En kia tendo loĝas la saĝa ŝamano Bial?
– Tie transe, kie saltadas la blanka kaprido
– Mi dankas, mia malgranda amiko.
– Por malliberulo mi ne estas amiko.
En la plej alta tendo loĝis la aĝa, blinda Kama. Li komencis la pastran profesion ankoraŭ en la tempo de Balamber, kaj li estis saĝa aĝulo. Ĉe gravaj aferoj oni povis vidi ĉiam lin inter la ĉefsinjoroj. Lia maldensa, griza barbo atingis ĝis la mezo de lia brusto, lia mallarĝa lipharo maldekstre spane etendis flanken, kaj sur la dekstra flanko pendiĝis pleje malsupren. Ĉar li kutimis pensadi apogante sin sur la dekstra kubuto. Pri ĉi tiu pastro estis la famo, ke li povas vidi en la estontecon. Sed li ne permesas ĉion malkaŝi, ĉar kiom da eldiro li malkaŝas pri la estonteco, tiom da tagojn li perdos el la cent jaroj, kiom por li estas preskribita sur ĉi tiu mondo.
Sole lian tendon kovris blanka ĉevalfelo. Kvankam, ja ĉiuj ŝamanoj havis similan tendon, nur li havi pli vastan. Ĝi havis fronte ankaŭ ombrodonajn ŝirmilojn.
Antaŭ lia tendo ludis multaj infanoj. Ĉiuj estis siaj nepoj. Iliajn gajan bruon aŭskultis la blindulo ĝis vespero, ridete.
La tendoj de pastroj staris cirkloforme ĉirkaŭ ronda, herba placo. Kaj ĉiuj tendoj, ĉiun tagon havis sian aferon, sian vizitantojn laŭ la scienco de la pastro. Ĉiuj sciis ion specialaĵon.
La maljuna Kama estis la ĉefpastro kaj ĉefvidanto, la mildiganto de ŝtormo, kaj benanto de armeo. Per surmeto de sia mano li povis revivigi la pendumitojn. La ŝtormo mildiĝis, se li kirlis la aeron per lia bastono en la direkto al ĉielo, kaj ankaŭ ĉesiĝis – memkompreneble –, se ankaŭ la Dio volis tiel.
La maljuna Idar estis la oferanto. Li estis grandkapa, larĝŝultra, sepdekjara homo. Li havis bruan voĉon, lia rigardo estis tiel forta, ke ĝi povis haltigi en la aero la sagojn de la malamiko, kaj la sagoj sendamaĝe falis sur la teron. Se ankaŭ la Dio tiel volis.
La juna Zobogan estis la ĉefpreĝisto kaj kantisto. Li havis fortan voĉon, kiel la korno, kaj lia kanto penetris ĝis la osto, kaj havis sorĉan forton. Oni parolis pri li, ke li havas preĝon, kiu malakrigas la armilojn de la malamiko, kaj povas modifi eĉ la stalon al plumbo. Se ankaŭ la Dio tiel volas.
La ŝamano Bogar (tiu nomo signifas: skarabo;) dika, gaja, blonda homo, estis la pastro de la fajro, kaj la skribisto de la popolo. Se letero necesis sendota ien, li gravis la strangajn hunajn literojn. Memkompreneble oni bone pagis lin. Pri li mi ne aŭdis ion miraklan, nur oni diris, ke li prenas la fajran ŝtonon en la manon, sed ja tio ne estas granda arto. Ĉe ni la strataj magiistoj ludas eĉ per ardanta fero.
La ŝamano Gjorhe sanigis ravon kaj okulpafon. Je la entombiĝo de ordinaraj hunoj li estis la priploristo, je la geedziĝoj la bonŝancon petanto. Je oferado li tranĉis la langon de la besto, kaj tenis ĝin en kulero dum la ĉefpastro preĝis.
La ŝamano Buĉa kuracis la okulmalsanojn. Je oferado li subtranĉis la kapon de la besto, kaj pikis sur stangon, por fortimigi la malbonajn spiritojn.
La ŝamano Bial estis la majstro de la kunligo de frakasintaj ostoj. Je oferado li kolektis la sangon de la besto, kaj verŝis sub la altaron en la truo, al demono.
La ŝamano Sarmand sukcese kuracis la malfacilan malsanon. Li estis sankta ŝamano, alarmilreviganto, malamikon malbenanato. Se li gutas akvon sur suĉinfano, ĝi estos gardata kontraŭ okulpafo.
Damonog preĝis je naskiĝoj, kaj benis la sagojn de homoj, kiuj forveturis en fremdan landon. Li donis konsilojn por amantoj. Li povis forpeli la kirloventon per mansvingo. Li povis returni la malbenojn al malbenantoj.
La ŝamano Vitos estis pia, ĝiba, aĝa homo. Li estis la kuracisto de ĉevaloj kaj aliaj dombestoj. Li havis likvaĵon, per kiu se oni ŝmiris la buŝon de ĉevalo, en la batalo ĝi ektiros la malamikon de sur lia ĉevalo, kaj piede premos lin.
Ankaŭ la aliaj ĉiuj sciis ion, de kiu ili povis vivi. Sed la plej multon ili akiris de la vendado de amuletoj. Ne estis huno, de kies kolo ne pendus io, memkompreneble sub la robo. Ankaŭ la hodiaŭ naskiĝanta infano ekhavis ruĝan fadeneton sur la maneton por forpeli la malbonajn spiritojn.
Mi, memkompreneble nur ridetis pri tiu religio. La juna kapo ridas facile. Sed do ĉiuj ŝipoj, ajne malgranda, granda, ajne blua, ajne verda, ajne remila, ajne velŝipo direktas sin al unu sama stelo. La nomo de stelo por ni estas: Theos, por la gotoj: Gut, por la hunoj: Iŝten (Dio).
Ŝamano Bial estis hejme. Li sidis kune kun ĉefpastro Zobogan sub la larĝe malfermita ŝirmilo de sia tendo. Antaŭ ili estis tableto, sur ĝi kukurba vinujo kaj du arĝenta glaso.
Mi haltis kvin poŝon de ili, estime, kaj atendis, ĝis ili alparolis min.
– Ĉu vi estas, Zeta! – alparolis min gaje la ŝamano.
– Mi estus, mia sinjoro –, komplementis mi –, alveninta ankoraŭfoje esprimi mian dankon.
– Nu, brave! Sed ne staru tie en la pluvo. Venu pli enen! He, infanoj! – kriis li en la tendon – portu kusenon.
Mi hezitis akcepti ĝin dirante, ke mi ne estas inda, sed mi devis sidiĝi.
Ankaŭ Zobogan rigardis min afable, kvankam li estis granda kaj riĉa pastro, li havis ĉirkaŭ kvindek malliberulon.
– Mi jam aŭdis pri vi diris etendante la manon. – Priskos sendis vin ĉi tien, kaj vi estas scienca homo. Vi estas, ja, kristano, kiel la grekoj ĉiuj.
– Mi estas kristano – respondis mi –, el inter la kristanoj, kiuj rigardas ankaŭ la aliregulanojn per la koro de Jesuo.
– Kiel?
– Lia ĉefa precepto estas, ke ni devas akcepti ĉiujn homojn en nian amon.
– Li estis granda kaj sankta homo – kapjesis Zobogan. – Mi aŭdis pri li, kaj mi ne povis pro li dormi kelkfoje. Sed ne estas ebla por homo tiel vivi, kiel li deziris.
Zobogan estis magra homo kun pendanta lipharo. Li estis ĉirkaŭ tridek kvin jara, revada, malrapide movanta. Cetere estis la filo de maljuna Kama.
– Do – diris mi – jam estis ankaŭ ĉi tie misiistoj?
– Ĉiam venas unu-du kun la returnanta armado – respondis Zobogan –, ili akompanas la malliberulojn. Poste ili provadas ankaŭ je la hunoj. Sed sen sukceso. Kiam la huno aŭdas, ke ne batalu, li forlasas ilin: ĉi tio ne estas por ni.
Ankaŭ Bial ridetis.
– Ili ne turnis eĉ unu hunon iam, nur la fremdaj sklavoj, ili baptiĝas. Sed venas ankaŭ aliaj misiistoj: El oriente la flavaj, kiuj instruas al la hunoj deziri nenion, voli nenion. Tion ne bezonas eĉ la malliberuloj.
– Kaj – demandis mi humile –, estimataj sinjoroj pastroj, ĉu mi permesas scii, kia estas via opinio pri la batalo?
Huna virino venis al ni. Ŝi portis okjaran knabon sur sia dorso. Ŝi serĉis ŝamanon Bial. Bovino tretis sur la piedo de la infano
Oni portis benkon el la tendo, kaj kuŝigi sur ĝin la malgrandan suferanton. Li ne tre veis. Mi sciis laŭ sperto, ke la ostofrakaso ne doloras la unuan tagon.
Mian demandon respondis Zobogan:
– Kiel ni juĝas la batalon? Ĝi necesas, frateto mia. Se ne devus, ne estus.
– Ĉu pro la malbono vi diras, sinjoro mia, ke necesas?
La pastro tiris la ŝultron:
– Kio estas la malbono? Ĝi estas la patrino de la bono. Ĉio, kio estas bona sur la mondo, naskiĝas el ia malbono. Se ni kredus la kristanan religion, ni devus ĵeti niajn ĉiujn armilojn en la Tibiskon. Kaj se ni hodiaŭ enĵetus, morgaŭ estus la huna popolo pereigita. Mem la kristanoj pereus nin. Tiam vere ne estus eĉ bona, eĉ malbona por la huna popolo sur ĉi tiu mondo.
– Sed pripensu ni – respondis mi –, ke ĉiuj popoloj akceptos la kristanan religion.
– Malebla!
– Eble ne? Pardonu, mia sinjoro, mi ne diras tion por kontraŭdiri vian vorton, sed se, por trovi la veron.
– Nur kuraĝe.
– Mi nur dirus, se individuaj homoj povas esti sen batalo, kial ne povus esti ankaŭ la nacioj? La nacio estas nur granda grupo de individuloj.
– Sed la homa speco hodiaŭ vivas nur sian infanecon. Kie vi vidas infanon, kiu ne interbatiĝas. Ĉio interbatiĝas sur la kreita mondo. La forta superas la malpli fortan. La vivo estas batalo.
– Sed ni ne estas bestoj.
Li fermis la okulojn, kaj ridante murmuris tra la nazo.
– Ni ne estas bestoj. Hm. Ke ni ne estas bestoj?. Hm. Sed se eble ankaŭ bestoj estis homoj?
– Ĉu homoj?
– Homoj, homoj vivantaj en aliaj formoj.
– Mi ne komprenas, sinjoro, pardonu.
– Antaŭe – se vi nun estas homo, vi eble estis herbero, vi estis floro, vi estis arbo, vi estis muŝo, vi estis majskarabo, lupo, ĉevalo, leono, ĉio, ĉio.
– Ĉu ĉi tio estas certa?
– Ĉu estas certa, ke ĉio havas sian antaŭaĵon?
– Tio estas certa.
– Kaj ĉu ankaŭ la antaŭaĵo havas antaŭaĵon?
– Ankaŭ tio estas certa.
– Eĉ ne povas esti alie. Ĉu vi ne sentas en si foje la unuan, foje la alian beston?
– Ne, mi ne, sinjoro mia.
– Ĉu vi ne konas homojn, kiuj atendas kapt-akiraĵon, plektas ŝpinaĵon kiel araneo?
– Jes, mi konas tiujn.
– Ĉu vi ne konas homojn, kiuj kolektadas, kiel la hamstro, kiuj estas soifantaj sangon, kiel la leono, aŭ estas malkuraĝaj kiel la kuniklo, aŭ aplikantaj por servado, kiel la ĉevaloj, aŭ perfidaj, kiel la serpento. Kio alia povas tio esti, se ne la restaĵo el naturo de la antaŭa vivo?
– Sed por kio estus tio bona, la veturado de la animo tra ĉiuj korpoj?
– Por kio estas bona? Tiu scias tion, kiu ekirigis vin. Mi nur scias, ke tio estas bona por antaŭsento. Nia saĝo fortigas, kiel la lumo de la kreskanta stelo. Ĉiu morto estas haŭt-deĵetado. Post la deĵetado ni vivas en nova korpo, kun novigitaj fortoj ĝis la sekvanta deĵetado. Poste denove je unu grado antaŭen.
– Kaj poste, se ni iam jam estis ankaŭ homoj?
– Denove pli supre: ni alvenas en ian pli perfektan korpoformon. Nur en nenifaradon ne. La vivo estas movo. Ankaŭ mem la Kreanto moviĝas senĉese. Ankaŭ la homo devas moviĝi, krei, lukti. En ĉiu formo, sed ĉiam sur alia loko, inter aliaj bariloj. Sed nia senco estos senĉese pli klara, nia koro pli bona, nia mano pli nobla.
– Sed mi ne memoras, kio mi estis, kiajn spertojn mi akiris, kiam mi estis por ekzemplo - grilo.
– Do, kial vin tio interesus? Ĉu interesas vin, pro kio vi ploris, por kio vi ridis, per kio vi ludis, kiel pensadis, kiam vi estis du jara? Dum minuto, se tio vin interesas.
– Mi aŭdis, sinjoro mia, ne unu vian predikadon, sed ĉu vi predikas ankaŭ pri tio?
La ŝamano levis la ŝultrojn:
– La popolo ne komprenus tion. Ja, ankaŭ vi ne komprenas, tamen vi estas erudita homo. Pli malfrue, kiam forpasos jarmiloj… La popolo nun ankoraŭ postulas ravon, kaj signojn, kiuj povas ankaŭ korpaj okuloj vidi. La animaj okuloj ankoraŭ ne malfermiĝis en vi ĉiuj.
Ni devis rompi la interparoladon, ĉar ŝamano Bial surmetis la miraklan ĉapon, kaj pie, kantante legis el libro kun nigrajn tabelojn super la infano.