22
Ĉirkaŭ je la dekunua horo (laŭ la hunoj je la tria horo posttagmeze) venis ni al la palaco de Atila.
Survoje memkompreneble mi rigardadis la fenestrojn de Ĉatoj kaj ankaŭ la palacon de la reĝino. Por mia senŝarĝiĝo mi vidis neniun el inter la konitaj damoj.
Ni estis eskortitaj rekte en la palacon de Atila.
Oni eskortis nin en grandan salonon, kies orienta flanko estis malfermita; sole ses sveltaj kolonoj tenis ĝin.
En la salono staris nur unu bruna seĝo, simila kiel trono. Sur la muroj nenia ornamo, nur malhelruĝaj orientaj tapiŝoj.
Kiam ni eniris, Atila staris ĉe la kolonoj. Li portis blankan veston, kian la senrangaj hunoj, sed ĝi estis larĝa kaj el fajna ŝtofo. Super la ĉemizo li portis ĉerizkoloran surtuton el silko, kiu tenis malsupren ĝis duonfemuro. Sur la kapo li havis blankan drapoĉapon, kies rando estis suprenvolvita. Lia glavo pendis sur nigra ŝnuro de la zono. Lin ĉirkaŭis: la belstatura Edekon, la snufanta Ĉat, la serĉ-okula ĉefmilitestro, Berki, Orgovanj, la virbovkapa Maĉa, Kason, Upor, Vaĉar, la kutima grupo de ĉefsinjoroj, kaj malalta, aĝa sinjoro kun longa barbo kaj pintaj oreloj, reĝo Ardarik, kiun mi vidis tiam unuafoje. Staris tie ankoraŭ dek gvardistoj, kaj inter ili dormema, juna gravisto.
Eslas antaŭenpaŝis, demetis la ĉapon, kaj klinis sin.
– Mia sinjoro – diris li –, jen Vigilo. Ni korpesploris lin. Ni trovis ĉi tiujn orojn ĉe li.
Kaj lia vizaĝo kun arbusta lipharo turnis kun triumfo en direkton de la servantoj.
La servantoj tiam jam metis la kestojn, kaj malfermis ilin. La oro estis ligita en solan, grandan sakon. Kiam ankaŭ tio estis malfermita, la oro susurante fluis sur la plankon.
– En kesto estas cent funtoj da oro, tio estas ĉirkaŭ okcent solidusoj. Ĉe li estis ankaŭ ĉi tiu zono. Ankaŭ en ĝi estas cent oroj. Ĉi tiu estas unu pundo. Ĉe la filo estis sama sumo.
Poste li montris al mi:
– Mi kondukis ankaŭ ĉi tiun sklavon ĉi tien. Li estas la sklavo de Prisko. Li akompanis al ni survoje. Ankaŭ ĉe li estis ses oroj, kaj ankaŭ ĉi tiu sigelita letero. La letero estas adresita al Ĉat, sed mi pensis, ankaŭ ni povus kompreni ion el ĝi.
Kaj li demetis la leteron sur la stakon de oro.
Atila krucigis la brakojn, kaj ekrigardis Vigilon.
– Kial ĉi tiu multe da oro? Kial vi portis ĝin? – demandis li serioze-malvarme.
– Mia sinjoro – balbutis Vigilo – oni bezonas multajn servantojn kaj multajn brutojn survoje. Foje devas aĉeti ĉevalon, foje bovon. Kaj la manĝaĵo … Mi volis reaĉeti kelkajn sklavojn …
Li ekhaltis. Li havis palan vizaĝon. Sur lia frunto aperis ŝvito.
La vizaĝo de Atila ŝanĝiĝis. Li rigardis tiel kolere, ke mia spiro haltis en mia brusto.
– La veron! – ekkrakis la reĝo al li.
Sed ankaŭ la kolonoj tremis de tiu krako.
Oni povis vidi, ke Atila devigas trankvilon al si mem. Li daŭrigis:
– Survoje vi ne havis elspezojn pro manĝaĵo. Se ĉiuj viaj brutoj falus, sufiĉe estus la milono de ĉi tiu mono por senmankigi ilin. Kaj vi certe rememoras, ke la reaĉeton de romiaj sklavoj mi forte malpermesis.
Li incitite frapis sian glavon al planko.
– Ĉu vi diras, por kio vi portis ĉi tiun cent funtojn da oro?
– Mia sinjoro – lamentaĉis Vigilo – mi ne povas diri alion …
– Ĉu ne? Ni vidos.
Li ĵetis rigardon al la gardistoj:
– Se vi ne tuj verdiros, vian filon mi masakrigos ĉi tie antaŭ viaj okuloj.
Kvin gvardisto eltiris la glavon. La tinto de malvarma metalo … tiu silento … atendado de sekvanta ordono … estis spiron ekhaltigante. La sango, tiel mi sentis, glaciiĝis en mi, kiel la akvo de rivereto en vintro. Kia malhela sekreto estas ĉi tie? En kia infero mi falis.
– Patro! – kriis arde la infano.
Kaj li falis sur genuojn antaŭ la patron.
– Mia patro!
– Mia sinjoro – ĝemetadis Vigilo, kaj ankaŭ li falis sur genuojn. – Mi konfesos ĉion … Nur mian filon ne … Mian filon ne …
– Do parolu. Sed tuj, kiam vi diras la unuan malveran vorton, la glavoj eniĝas vian filon.
Li mansignis por seĝo. Oni portis ĝin tien. Li sidigis sin. Kubutume sur la brako de la seĝo atendis li la konfeson.
– Mia sinjoro – komencis Vigilo tremante – ĉi tiu oro estas kap-premio, rekompenco por via majesta kapo … La prezo de via majesta vivo …
Kaj lia vizaĝo estis tia, kia nur povas esti la vizaĝo de homo staranta sub pendumilo.
– Parolu de komenco – ordonis glacie Atila.
Vigilas glutis salivon. Li turnis turmente la okulojn, kiel se oni sufokadus lin. Sed li konfesis:
– Kiam sinjoro Edekon estis ĉe ni en vizito kun sinjoro Orestes … Ĉu mi diras bone? … Jes, mi diras bone: kun sinjoro Orestes … La imperiestro komisiis ilin al Krizafio, ke ili havu bonan lokon kaj bonan tablon. Krizafio estas la estro de gvardio, li estas potenca sinjoro, kaj favorita homo de la imperiestro. Li traktis la senditojn, kiel proprajn gastojn. Li kondukis ilin en la urbon; li montris al ili la maron, la maljunajn murojn de Bizanto, la Oran Pordegon, la tombejon, la hipodromon, la templon de Sofio, la porfiran kolonon de Granda Konstantino, la domon de lampoj. Ĉion. Mi estis la interpretisto.
Atila ĵetis rigardon al Edekon. Li demandis per okuloj: ĉu parolas Vigilo la veron?
Edekon ridete kapjesis.
Vigilo aermanke malfermegis la buŝon, kiel fiŝo ĵetita sur bordon. Kaj kun peza brusto li daurigis:
– Mi ĉion rakontos, vere. Nur mian filon ne afliktu, majesta reĝo.
– Parolu.
– Sinjoro Edekon admiris. Precipe la palacoj kaj la artaj trezoroj plaĉis al li.
„Ho, ĉi tiuj estas ja belegaj domoj” – diris sinjoro Edekon, – „ne vane vi estas setlema popolo, ja, vi komprenas la metion de domkonstruado.”
Krizafio respondis al tio, ĉi tiel:
„Ĉiu heliko havas tian domon, kian ĝi por si salivadas”
„Mi ne komprenas vin” – respondis sinjoro Edekon. – „Se mi estus kiel ajn diligenta heliko, tian palacon mi neniam povus salivadi ĉirkaŭ mian korpon.”
„Ho tamen jes,” – ridetis Krizafio – „se vi tre volus, ankaŭ vi posedus tian palacon: kun stuparo el marmoro, kun tegmento el oro. Apud ĝi vi havus ĝardenon plena je cipresoj. Ĉe via ĝardeno estus la maro.”
Kaj - dum tia parolo de Vigilo –, li estis, kiel vivanta mortinto. Kaj mi nur atendis, kia teruraĵo disvolviĝos de ĉi tiu konfeso.
„Ne ŝercu kun mi,” – respondis sinjoro Edekon – „ĉi tia palaco estas vera sonĝobildo. Sed kiel povus mi akiri ĉi tian?”
Krizafio ridetis, poste li diris al mi greke, ke mi postrestu kun sinjoro Edekon, kaj kuraĝigu lin, se li sincere dezirus belan, marmoran palacon, li devas ĉe li tagmanĝi, sed sola, tute sola. Tagmeze, ja, sinjoro Edekon aperis. Mi akompanis lin en la grandan salonon. Sinjoro Edekon tie ekadmiris ankoraŭ pli forte. Li tuŝadis ĉiujn drapaĵojn, la teksaĵon de seĝoj kaj divanoj, gapis la bildojn, la serpentoformajn piedojn de tablo. Ĉion. Tiam, kiam fine ili sidiĝis, Krizafio diris al li:
„Kia estas via ofico ĉe Atila?”
„Ni ne havas oficojn,” – respondis Edekon – „mi estas nur proksima homo de mia sinjoro, kaj ankaŭ mi ordonas la gvardion, kiel vi ĉi tie.”
„Ĉu vi havas liberan eniron al Atila?”
„Mi havas.”
„Ankaŭ nokte, kiam li dormas?”
„Kiam ajn.”
„Do ankaŭ nokte?”
„Ankaŭ nokte.”
Edekon ridetis. Kaj kiam Atila rigardis lin, ekparolis:
– Kiel bone rememoras la vulpo!
Atila malantaŭenkliniĝis en la armseĝo. La glavon li prenis inter la piedojn.
Vigilas kontinuigis:
– Krizafio turnis tiam la parolon al alio. „Tagmanĝu ni pli frue” – li diris. Do ni tagmanĝis, sed nur ni, triope.
Post tagmanĝo diris Krizofio al Edekon:
„Do, mi ĵurpromesas al mia kredo kaj honoro, iu ajn palaco povas esti la via, se vi volas. Kaj ankoraŭ vi havos trezoron, kiun vi nun eĉ sonĝi ne povas. Sed antaŭ ke mi ekparolas, ĵuru, ke kion mi diros, eĉ se vi ne akceptos, restos sekreto. Neniam en la vivo al iu diros. Ĉar de tio povus esti granda malbono.”
– Sinjoro Edekon donis la manon, kaj ni ĉiuj tri ĵuris, ke la parolo restos sekreto. Sed mia sinjoro reĝo, mi ne povis fari alie. Mi estas servanto. Mia salajro estas kvardek solidusoj jare, kaj mi devas interpreti tion, kion oni diras. Mi estas nur ilo, eĉ ne homo. Mi ne faris laŭ mia animo ion.
Kaj li konfesis plue. Kvazaŭ en pecoj deŝiriĝis el li la sekreto. Atila estis malgaja. Mi sentis monton da plumbo sur mia brusto.
Vigilas kontinuigis:
– Post la ĵuro diris Krizafio: „se vi povas eniri al Atila ankaŭ nokte, ĉu ne estus eble okazi, ke Atila pli frue ekvidus liajn praulojn, ol laŭ la ordo de la naturo li povus ilin vidi?”
„Do, ke mi devus lin murdi?” – diris trankvile sinjoro Edekon.
Atila malestime fermis siajn okulharojn. La ĉefsinjoroj ekraslis pro la kolero.
– Daŭrigu! – ordonis Atila.
Vigilo preskaŭ ŝvitante sangon konfesis plue:
„Mi tion ne diris,” – parolis Krizafio – „mi diris nur, ke la steloj staras sur la ĉielo, sed iu falas. Ankaŭ la stelo de Atila povas fali. Precipe, ke ĝin iu ekskrapus …”
„Ni parolu klare,” – diris sinjoro Edekon – „vi grekoj parolas ian birdolingvon. La oferto estas klara: mia tasko estas murdi Atila-on, via tasko estas doni al mi la palacon kun la apartenantaj trezoroj. Sed kion diras la imperiestro pri ĉi tio?”
„La imperiestro?” – respondis nun jam rekte Krizafio – „per mia buŝo parolas la imperiestro.”
Atila batis sian glavon al la planko.
– Aĉuloj! – kriegis Urkon, bruna ĉefsinjoro kun virbovaj okuloj.
Kaj li jam duone eltiris sian glavon. Sed Atila per unu rigardĵeto senmovigis lian brakon.
Ekstaris minutolonga silento. Ekstere ekhenis ĉevalo. Mi sentas mort-odoron. Vigilo pale daŭrigas:
– Sinjoro Edekon ekpensadis, kaj poste tiel parolis: „Ĉi tio ne estas malgranda afero. Kiom da mono vi donos pro ĉi tio?”
„Kiel mi diris,” – respondis Krizafio – „vi povos elekti palacon, ian ĉi tie en la urbo, sed memkompreneble ne tion de imperiestro. Sed krome ian ajn alian. Ajne ĉi tion, en kiu ni nun estas. Tiel, kiel estas: tapiŝoj, mebloj, tuta meblaro estos via. Kaj ke vi havu monon abunde, ĉiam: kion ni pagas kiel imposton al Atila: monon konformiĝanta al unujara imposto, do ses mil pundo da oro estos via. Ĉi tio estas sufiĉe granda trezoro, ĉu ne?”
„Sufiĉe, sufiĉe,” – kapjesis sinjoro Edekon – „sed mi bezonas monon jam ankaŭ antaŭ la murdo: mi devas subaĉeti la gardistojn.”
„Ni scias tion,” – ridetis Krizafio – „tio kalkuliĝas separate. Kiom ni devas doni por ĉi tiu celo?”
„Kvindek funtoj sufiĉos.” – diris sinjoro Edekon.
Mi pensis, mi svenos. Kio okazos kun ni, post kiam Vigilo finos la rakonton? Eble ĉi tiu terura homo krucumos ĉiujn romianojn, kiujn povas kapti. Unue li kolektos la romianojn, kiuj estas en la urbo.
Mi rigardis lin.
Li sidis senmove, kiel ia Hado-skulptajo, kun malhela, senvorta mieno. Kia ŝtormo povas jam furiozi en la animo de ĉi tiu homo!
Kaj Vigilo devas paroli. La malbonŝanculo ĉarpentas per ĉiuj siaj vortoj la krucon, sur kiun lin krucumos. Nia vivo estas nur demando de minutoj.
– Krizafio leviĝis – daŭrigis per kripta voĉo Vigilo –, tuj li volis doni al kvindek funtojn da oro. Sed sinjoro Edekon retenis lin: „Ni ne rapidu kun ĉi tio,” – li diris – „ĉar miaj kunsenditoj povus priflari, ke mi havas multan oron ĉe mi, kaj kiam ni alvenas, Atila kutimis detale demandi nin, ĉu ni estis konvene akceptitaj. De kiu, kaj kiom da donacon ni ricevis. Pri tiom da oro, se mi dirus, ke estas donaco, estus suspekta afero.”
– Tiel estis – kapjesis Edekon.
Edekon estis alta huno kun glatrazita makzelo. Li havis honestan vizaĝon, kaj siaj malgrandaj okuloj saĝe brilis. Li apartenis al iniciantoj de la reĝo. Se oni ofertis al Edekon landon kaj kronon por unu hareto de Atila, eĉ tion li rakontus al Atila.
La plej proksimaj konfiduloj de grandaj homoj estas strangaj animoj. Ili vivas kun aŭ ĉe li, kiel la herbero ĉe la piedo de arbo. La arbo estas ilia vivo. Ili ne havas alian vivon. Ili sentas, se la arbo falos, ankaŭ iliaj radikoj kune foriĝos.
Vigilo daŭrigis:
„Sed” – diris sinjoro Edekon – „mi iros hejmen kun malplenaj manoj, kaj akompanu min ĉi tiu interpretisto.” – Do mi. – interemetis Vigilo. „Kaj pere li mi mesaĝos, kiam, kaj kiel devos sendota la kvindek funtoj da oro.”
Krizafio admiris pri la saĝeco de sinjoro Edekon.
„Via parolo estas saĝa” – diris Krizofio. – „Estos bona, kiel vi pensas. Nun mi iros al la imperiestro, kaj informos lin, ke ni trovis nian homon. Vesperon mi invitas vin al vespermanĝo kune kun viaj kunsenditoj. Kaj okaze mi rakontos, kion pensas la imperiestro pri via entrepreno.”
– Tiel estis – kapjese fortigis tion Edekon, kaj ektordis sian lipharon.
– Mi, mia sinjoro-reĝo – daŭrigis Vigilo – eĉ ne estis demandita pri mia opinio. Mi estas nur hundo, mia sinjoro: mi estas puŝanta foje ĉi tien, foje tien. Mi ne povas diri: ne, ĉar oni ordonas al mi, kaj mia jara salajro estas nur kvardek solidusoj.
– Daŭrigu! – elkparolis malgaje Atila.
Do Vigilo parolis plue:
– Krizafio iris al la imperiestro. Li estis tie tutan posttagmezon, ĝis vespero. La imperiestro alvokis ankaŭ sinjoron Marcialon, kiu estas sia ĉefkonsilanto. Kion ili parolis, kion ne? – mi ne estis tie ĉe la diskuto. Nur vesperon, kiam sinjoroj, la hunaj senditoj vespermanĝis ĉe Krizafio, oni ordonis min tien por interpreti. Kiam ni post la vespermanĝo sidiĝis eksteren en la ĝardenon, la sinjoroj senditoj rigardis la maron, kaj brilantan Krizopolon sur la kontraŭa bordo de la maro, ĉe la pordo ni restis nur triope. Tiam Krizafio turniĝis al sinjoro Edekon, kaj tiel parolis:
„La imperiestro ĉiele ĝojas al via entrepreno, kaj donas la premion, kiel mi diris. Kaj krome ankoraŭ li intencas doni al vi grandan kortan majeston, pli grandan, ol tion vi havas ĉe Atila. Sed la imperiestro ne trovas Vigilon sufiĉe ranga por akompani vin, sed sendos Maksiminon kun vi. Li estas moŝta homo: li havas respektan vizaĝon. Do li estos la sendito, kaj Vigilo nur la interpretisto. Sed Maksimino ne estos ensekretigita; li eĉ ne permesas scii ion.” – Ĉu estis tiel, sinjoro mia? – demandis Vigilo per ploranta voĉo Edekonon.
– Estis tiel – kapjesis Edekon kun malestima rideto.
Vigilas liberiĝante sopiris:
– Dank’ al ĉielo, ke ankaŭ vi atestas mian senkulpecon. Do ni alvenis: Maksimino, Prisko kaj mi. Kiam ni unufoje kun vi parolis, mia sinjoro, sinjoro Edekon aperis ĉe nia tendo. Li vokis min flanken, kaj diris:
„Ankaŭ la hazardo ludas al niaj manoj: vi reiros al Konstantinapolo por la restaj fuĝantoj. Kiam kun ili vi alvenos, vi povos senaspekte alporti la monon, kiu estas por korupti la gardistojn.”
Mi devis do foriri por la fuĝantoj, de kiuj mi alportis nun tridek, ĉar ĉi tiel ordonis vi, mia sinjoro-reĝo. Kaj mi devis alporti la monon, ĉar tiel estis ordonita. Sed anstataŭ kvindek funtoj mi alportis cent funtojn, ĉar diritis, ke pli bone estas, se sinjoro Edekon abunde donos la monon: ne devu ŝpari pro tio.
Li finis.
Mi komprenis jam la kaŝruzan rigardon kaj sekretecan konduton de Vigilo, kaj la koleron de Atila, kiam ekvidis lin apud Maksimino. Jam tiam Atila sciis pri aĉeco. Estis jam klare, kial li tiel akre postulis la fuĝantojn, tian ĉifonan aĉpopolaĵon, kiu kaŝ-vagadas sur fremdan landon, kaj inter kiuj apenaŭ estis hunoj. Li postulis, doni eblecon al Vigilo returni, kaj poste veni sola.
Tiam malfermiĝis miaj okuloj, kial malpermesis Eslas, eldoni survoje monon. Kial estis ni liaj gastoj. Tio estis kaptilo, por ne ebligi mensogi la celon de cent funtoj da oro.
Kaj ĉi tiu malsaĝa homo kunportis ankaŭ sian filon por la granda vidindaĵo, kiel oni enterigos reĝon en Hunio.
Jen, ni nomas la hunoj malsaĝaj barbaroj. Jen la malsaĝa barbaro kaptis la fajn-cerbajn, eruditajn sinjorojn en la reto, kiun ili mem teksis kontrŭ li.
Sed nun sekvis mia afero.
La ĉielo kaj tero malheliĝis antaŭ mi, kiam Atila rigardis la leteron, kaj diris:
– Ni ekvidu: kia skribaĵo tio estas?
Se ankaŭ min prenas ĉi tiu terura homo! Li havas en la rigardo leonajn ungegojn. Se rigardas iun, tiun kaptas per la rigardo, kaj ne estas fuĝo.
– La letero – diris Vigilo – estas de Prisko, kaj adresiĝas al sinjoro Ĉat.
– Ĉi tiu servisto – diris ankaŭ Eslas – akompaniĝis al ni survoje.
Kaj volis doni la leteron al Atila.
Atila ne prenis. Li mansignis al Ĉat.
– La letero estas via.
– Eble ni povus legi ĉi tie – diris Ĉat. – Mi ne scias, kion havas Prisko por korespondo kun mi?
– Do legu ni – allasis Atila.
Kaj li ĵetis rigardon al la gravisto.
La gravisto estis osteca, makulvizaĝa homo. Inter hunoj lia nomo estas nur Rusti, mallongigiĝo de Rustikio. (Poste mi havis multajn aferojn kun li.)
Li malkovris la leteron, kaj legis rekte en la huna lingvo.
Atila kaj la sinjoroj atente aŭskultis.
En mi tremis ankaŭ la hepato.
– Stranga – ridis Ĉat kiam Rusti finis la legadon de la letero.
Li finspektis min de kapo ĝis la piedo. Poste turnis al Atila.
– Ĉu vi volas ĉi tiun sklavon, mia sinjoro? En la letero staras, ke li estas scienculo.
Atila ne respondis. Li klinis duonflanken en la brakseĝo. Unu mano sur la alia, sur la tenilo de sia glavo. Sombre rigardis Vigilon.
Vigilo preskaŭ sinkis sub la plankon pro la pezo de la rigardo. Li sentis, ke turniĝas sia vivo aŭ morto en ĉi tiu minuto en la kapo de Atila.
La filo genuis tie, kaj sentante la minacantan danĝeron tiriĝis al piedoj de patro. Li tremis kiel la folio de poplo.
La minuto estis tiel ĝena, ke fine Vigilo ekraslis, kiel la elakviĝanta sufokiĝanto:
– Mia sinjoro, nur ĉi tiun senkulpan knabon ne afliktu! Nur ĉi tiun knabon ne! Li estas senkulpa, la povrulo.
Kaj liaj larmoj trafluis sur lia vizaĝo. Li ĵetis sin sur la planko, kaj ploregis.
– Kia kanajla popolsorto ĉi tio estas! ekparolis la ĉefmilitestro – mi forpelos ĉiujn miajn romiajn servistojn!
– Ni masakros ilin! – kriegis Urkon.
– Kontraŭe – diris Atila – ili devas resti eternaj servantoj. Estas konvena, ke la fia raso devas esti servanto de la pli nobla.
Ĉiu vorto de Atila estis leĝo. La hunoj ne liberigos plue la grekajn kaj latinajn sklavojn. Mia sorto atingis do nigran sigelon.
Atila leviĝis, kaj turniĝis al ĉirkaŭantoj:
Ĉi tiu mono – diris li trankvile – estas la prezo de mia sango. Ankoraŭ hodiaŭ disdonu ĝin inter la vidvinoj de mortintaj en la batalo. Vi, Eslas reiros en Konstantinapolon. Akompanos vin Oresto, kaj ankaŭ ĉi tiu knabo.
Li montris la filon de Vigilo.
Poste parolante al Eslas li daŭrigis:
– Ĉi tiun ledan ujon, en kiu la cent funto da oro estas, pendigos ĉirkaŭ vian kolon, kaj tiel staros antaŭ la imperiestron. Tiel parolos: „Ĉu vi konas ĉi tion?” Poste, kiam ili konsterniĝos, vi ĵetos inter la okuloj, en mia nomo: „Teodozio devenas de nobla patro, ankaŭ Atila. Atila gardis sian noblecon, sed Teodozio perdis sian noblecon, kiam estiĝis impostopaganto kaj sklavo de Atila. Sed ne estas honesta la sklavo, kiu minacas la vivon de sia sinjoro per embuskmurdista intenco!”
Li leviĝis.
Ankaŭ la sinjoroj ekmoviĝis, por sekvi lin.
– Kaj ĉi tiu knabo? – demandis Eslas montrante la filon de Vigilo.
– Ĉi tiu knabo alportos kvindek funton da oro kiel elaĉeta mono por sia patro. Ĝis tiam la patro restu en katenoj en prizono.
– De imperiestro ni alportos nenion?
– Aŭ jes – respondis sombre Atila –, mi postulas la kapon de Krizafio.