September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

December 2009 (3)
November 2009 (3)
September 2009 (9)
August 2009 (10)
July 2009 (11)
June 2009 (10)
May 2009 (11)
April 2009 (8)
March 2009 (8)
February 2009 (7)
January 2009 (13)
December 2008 (10)
November 2008 (6)
October 2008 (4)
September 2008 (9)
August 2008 (8)
July 2008 (4)
June 2008 (3)
May 2008 (3)
April 2008 (4)
March 2008 (3)
February 2008 (4)
January 2008 (5)
December 2007 (3)

September 2nd, 2008

Lasta labortago de Kongreso (11)

Vendredo, 2008-07-25.

Vendredon matene ni povis en bona tempo ekveturi de la hotelo, kaj ankoraŭ en bona tempo alveni al la kongresejo, ke mi povu ankoraŭ trovi lokon en la salono Wensing, kaj partopreni la Paroligan Lecionon M4. Sylvain montris por mi lokon apud du virinoj, franca Michele kaj rusa Katerina. La temo estis: medioprotektado. Ĝoje mi konstatis, ke preskaŭ ĉiujn mi jam plenumis de agokonsiloj de Katalin Kováts. Post interparolado pri la agokonsilo-temoj sekvis – kiel kutime – kantado.

Post la paroliga ekzercado mi vizitis la Libroservon, sed mi iris frue en la salonon Privat ne preterlasi la ekscitan prelegon pri nederlandaj dialektoj. La kunsido estis sama ĝuebla, kiel hieraŭ pri simila temo. Iu aŭskultanto petis de s-ano Smedt aŭdeblan ilustradon de diferenco de dialektoj. Ŝajne li ne prepariĝis al tio, sed improvizante, facile solvis la taskon. Ĉe iu li vidis nederlandan gazeton, kaj laŭtlegis mallongan parton de iu artikolo. Poste li petis iun „holandon” ripeti la legadon laŭ sia propra akcento. Ni ja, pli frue eksciis, ke la ortografio jam estas sama. Nu, ni per propraj oreloj povis sperti la diferencon de ambaŭ dialektoj. Apud mi sidis s-ano el Brazilujo. Post la prelego mi diris al li, ke en Bjalistoko li povos prelegi pri la diferenco de braziluja kaj portugaluja dialektoj de la portugala lingvo. Li diris, ke ne, ĉar ili estas sama lingvo. Tion mi ne kredis.

Mi denove restis en la salono Privat, ĉar sekvis alia interesa prelego: „La akvoregistaroj de Nederlando”. Nu, la vera prelego, kiu estis cetere tre interesa, daŭris nur duonhoron, poste la aŭskultantaro povis demandi. La direkto de plejparto de demandoj estis: ĉu la nederlandanoj planas forlasi sian landon, se la maro pro la altiĝo de marnivelo rezulte de klimatoŝanĝo inundos la landon. (Vere, ankaŭ ni en Hungarujo rimarkis, ke multaj nederlandanoj aĉetis ĉe ni domojn, eble vilaĝopartojn. Oni diras, ke ili jam preparas sin al la klimatoŝanĝo, kaj serĉas loĝlokon ene de la kontinento.) La definitiva respondo estis: ne. Se la danĝero ekestos oni certe trovos alian solvon.

Post tagmeza paŭzo pli multaj hungaroj amasiĝis en la malantaŭa angulo de Libroservo. La kaŭzo ne estis serĉadi inter la abunda oferto de libraro, sed prezentado de kelkaj libroj. Okaze de la kongreso aperis ankaŭ la hungara traduko de la libro „Zamenhof-strato”. Ties interesaĵo estas ke, la kovrilo estas sama, kiel tio de la originala esperanta eldono. Je la libroprezentado ĉeestis ankaŭ la ĉefrolanto de la libro: s-ano Zaleski-Zamenhof. Ni povis direkte aŭskulti liajn vortojn, kiujn bedaŭrinde iomete ĝenis la zumado el la aliaj partoj de la salono.

De ĉi tie la plejparto de la ĉeestanataro de la libroprezentado transmarŝis en iu angulon de la salono Utterdijk, kie komenciĝis la spontana, kromprograma hungara-hungara renkontiĝo. Ĉi tie ĉeestis ne nur la kongresanoj el Hungarujo, sed ankaŭ hungaroj el ĉiu parto de la mondo. Krom la pli konataj personoj, kiel K. Kováts, I. Koutny aŭ Zs. Kóródy prezentis sin partoprenantoj el Rumanujo, Svicerlando, Serbio, k.t.p. Kiam mi enkuris, se mi bone memoras, parolis ĝuste Katalin. La sinprezentado komence okazis hungare, sed poste ŝanĝiĝis al Esperanto, eble tial, ĉar Jozefo Baksa akirigis mikrofonon, kaj poste la diritoj aŭdiĝis ne nur en la tuta salono, sed ankaŭ ekstere de la kurtenoj en la tuta antaŭsalonego, kaj tial indis apliki la komunan lingvon. La amplifikado ja necesis, ĉar la fonobruo estis tiel granda, ke ni apenaŭ povis kompreni la parolanton. Mi unuan fojon ĉeestis ĉi tian kunvenon, kiu cetere ne havis veran sencon, ĉar ni ankaŭ sen Esperanto havis komunan lingvon – nian gepatran lingvon, tamen estas interesa, ke multaj hungaroj, kiuj vivas ekster la nunaj limoj de la lando, inter alilingvanoj ekkonis la signifecon de la internacia lingvo.

Pli malfrue, sed ankoraŭ en bona tempo – por povi partopreni, mi iris en la salonon Lapenna, kie temis pri Vikipedio. Mi trovis sidlokon sufiĉe antaŭe, tamen la projektitan tekston mi ne povis legi. (Mi fotis la projektitajn paĝojn, kaj ĉi-hejme mi aperigis ilin sur la ekrano de mia komputilo.) La informoj estis interesaj. Mi eksciis, ke mi iris ĝustan vojon, kiam mi estigis min vikipediisto, kaj komencis metadi tekstojn en Vikipedion. Baldaŭ mi daŭrigos ĉi tiun agadon (el la faritaĵojn mi mencias jenan: eo.wikibooks.org/wiki/Fiziko/Termodinamiko Se iu el la legantaro vizitus tien, kaj skribus sian opinion, mi ĝoje akceptus tion. Mi dezirus, ke por junaj teknikistoj-esperantistoj, kiuj ĝuste lernas termodinamikon, ĉi tiu verko povus helpi – ja la intenco ankaŭ de la aŭtoro Tuma estis tio).

Ĉi tiun tagon, kaj ankaŭ la enhavan programaron de la Kongreso – post ankoraŭfoja, improvizita ĝemelurba renkontiĝo fare de Detlev ĉe la informtablo jam ne funkcianta - malfermiĝis per Internacia Arta Vespero. Dum ni restadis ĉe la tablo, mia rigardo ĵetadis sur la mesaĝtabulo. Dum la semajno mi iris plurfoje, ĉiutage al la tabulo, esperante, ke mi ekvidos mian kongresan numeron sur iu flava paperpeceto, ĝise vane. Sed nun, mi kontrolis dufoje, sendube legeblis tie mia numero. Sed la deĵorantoj jam foriris, mi ne povis ricevi la mesaĝon. Ĝis morgaŭ „boros mian flankon la scivolemo”, kiu, kion mesaĝis al mi?

Published at 08:07 / 0 comments / 194 visits
This post is public

September 3rd, 2008

Fermo kaj forveturo (12)

Sabato, 2008-07-26.

La Solena Fermo komenciĝis nur je la 10-a horo, do ni nepene povus aliri en bona tempo, sed tamen certaj cirkonstancoj, kiujn mi nun ĉi tien ne volas priskribi – la grupanoj, kiuj travivis la eventojn precize scias, kion mi pensas – malhelpis, ke nia aŭtobuso ekveturu, kvankam la tuta bagaĝo jam estis enpakita en la aŭtobuso, kaj ni estis pretaj al la vojaĝo.

Ni ekveturis je ĉ. unuhora malfruo, kaj kvankam ni povis aliri en la kongresejon antaŭ la komenco de la solena fermo, la ĉefa salono jam estis plena. Sed mi unue urĝis al la mesaĝa tabulo kaj tablo, kie mi ricevis la mesaĝon:

AL: Kn 1237
DE: Kn 108

Estimata S-ro Horváth,
Se vi estas la S-ro Horváth pri kiu mi pensas (=IKEL-membro), bv. Veni al salono Cseh jan je la 14 horo, do antaŭ la IKEL-kunveno.Mi ŝatus paroli kun vi. Kore salutas

Ursula Schnelle-Moritz (108)

Nu, la IKEL-kunveno estis, kiam mi aŭskultis la prelegojn pri Vikipedio, sed se mi trovus ankoraŭ bontempe la mesaĝon, mi certe venus al la renkontiĝo, kvankam mi pensis, ke ne mi estis la vera adresato, sed mia duobla samnomulo, kiu, laŭ miaj konoj, nuntempe restadas en Sud-Koreo. Mi volis kontaktiĝi kun s-ino Schnelle-Moritz, sed bedaŭrinda mi ne trovis ŝian retadreson. (Se iu leganto de ĉi tiuj linioj konas ŝin, bonvolu transdoni al ŝi mian saluton.)

Intertempe, dum mi okupiĝis kun la mesaĝo, miaj grupanoj disiĝis, kaj ĉar estis senespera trovi lokon en la granda salono, mi serĉis seĝon antaŭ iu ekrano en la malantaŭa parto de la salono Utterdijk, kaj de tie mi sekvis la eventojn ĉe la podio. Intertempe mi foje eliris, ĉirkaŭkuris la antaŭsalonon, sed ne trovis konatulon. Post la fermo de la Fermo mi ankoraŭ vizitis lastfoje la Libroservon, kaj aĉetis la kvaran libron, kiun mi jam pli frue rigardadis, sed tiam ankraŭ hezitis pri ĝi. Poste mi serĉis Elinjon kaj niajn amikojn, kaj malrapide ni ekiris al la haltejo de nia aŭtobuso. Sur la strato jam estis bunta kavalkado. Sur granda scenejo en la stratokrucaĵo laŭte aŭdiĝis sovaĝa muziko kaj eventis kurso se salsa aŭ rumba. En la malproksimo, ĉe la fino de la strato vidiĝis homsvarmo, de tie aŭdiĝis la muziko de strata orkestro. Mi pensis, ekvenis la procesio, kaj esperis, ke tamen ni povos rigardi la karnavalon, sed ili ne alproksimiĝis, sed malproksimiĝis, kaj iu diris, ke ili aliros ĉi tien post du horoj. Kaj tiam ni jam prenis lastan adiaŭon de Roterdamo.

Baldaŭ, senrimarkeble ni forlasis Nederlandon, kaj veturis en la okcidentan randon de Germana-Pola Ebenaĵo, kiu ĉi tie ne estis vere ebena pro la laboro de glacio dum la lasta glacia epoko. Ĉi tion ni eksciis de Orŝi, kiu, kiel pensiula profesorino de geografio dum ĉi tiu vojaĝo lastfoje revivigis la etoson de iamajn geografiajn lecionojn. Poste ni provis lokiĝi iel la plej komforte kaj ekdormi. Estis ja antaŭ ni ankoraŭ kelkaj kilometroj!

Published at 11:22 / 0 comments / 197 visits
This post is public

September 5, 2008

Denove hejme! (13)

Dimanĉo, 2008-07-27.

Mia dormo ne estis tro profunda, tamen mi ne rimarkis, kiam ni preterveturis ĉe Leipzig kaj Drezden, sed kiam ni traveturis la germana-ĉeĥan limon mi vidis la reflektantajn lumojn en la akvo de Elbo. Mi rigardis ankaŭ la lumigitan, noktan Pragon, kaj poste jam venis la mateno, kaj la pejzaĝo iĝis pli kaj pli konata. Ĉe la urbo Tata ni forlasis la aŭtoŝoseon, kaj direktis nian aŭtobuson apud la urba bus-stacidomo, kontraŭ la parkejo de vendejo PennyMarket. Rapide eligis ni nian bagaĝon, dum la pluveturantoj eluzis la haltadon kaj vizitis la stacidomon aranĝi siajn necesajn aferojn.

Oni povas pensi, ke tiel finiĝis nia vojaĝo, kaj jam ne povis okazi ia menciinda stranga evento. Sed tamen! Ni gaje gestadis al niaj dusemajnaj amikoj, kiam la aŭtobuso ekveturis por returni al la aŭtoŝoseo. Intertempe alvenis aŭtoj kun parencoj forporti hejmen la alvenintajn. Hazarde iu rigardis al la trotuaro, apud kiu antaŭ kelkaj minutoj ankoraŭ staris nia aŭtobuso, kaj diris: Rigardu, tiu knabino, kiu promenas sur la trotuaro, kiel tre similas al Ildiko. Ŝi ne similas, ŝi estas ĝuste Ildiko (kiu devus forveturi per aŭtobuso, kun la aliuloj de Zalaegerszeg), diris iu. Ni kriis al ŝi, kaj demandis, kien ŝi iras, kaj informis ŝin, ke la aŭtobuso jam foriris. Ŝi admiris, kaj volis tuj telefoni per poŝtelefono, sed – kiel ni tion jam alkutimiĝis dum ĉi tiu vojaĝo – la vokito ne respondis. Post kelkaj eksperimentoj, iu tamen respondis, kaj poste haltigis la aŭtobuson. La stiristo de aktuala aŭto, tuj ofertiĝis kaj portis ŝin post la aŭtobuso, kiu atendis ŝin ĉe la plej proksima ripozejo apud la aŭtoŝoseo.

Post ĉi tiu intermetita evento alvenis ankaŭ la mikrobuso de Jozefo, kaj lia bofilo portis nin hejmen, kie – honoro al dio – ni trovis ĉion en la plej bona ordo.

Fina rimarko: Mi skribis la rakonton de ĉi tiu du semajnoj laŭ mia plej bona rememoro. Entempajn notojn mi bedaŭrinde ne faris. Povas esti, ke mi en la sinsekvo de eventoj kaj aranĝaĵoj eble eraris. Mi petas vin, afabla leganto, se vi trovas ian falsan datumon, skribu al mi por povi korekti ĝin. Dankon.

Published at 09:51 / 0 comments / 184 visits
This post is public

September 11, 2008

En kontraua vento

Ĝustiĝante al internaciaj konvencioj la Eŭropa Unio celmetis: estu en la tuta energiouzo la rilato de renoviĝanta energio anstataŭ nuna 6% ĝis 2010 jam 12%. En Hungarujo oni devus altigi tion de nuna ĉ. 3% al 6%. Ties iu ebleco estus la altigo de eluzo de ventoenergio.

Por antaŭen helpi la disvastigon de instalado de ventocentraloj la fakuloj prilaboris kaj rekomendis la akcepton de negoco de zono de ’sub ekzamenon entirebla teritorio por instalado de ventocentralo’, sed ĝin la akceptita leĝo jam ne enhavis. Sed kial?

En Hungarujo nuntempe jam funkcias ventocentralo en plu ol 20 setlejoj (entute ĉ. kun kapacito da 70 MW). La Hungara Energia Kontoro limigis la permeseblan kvanton en 330 MW pro la sekureco, la kunfunkciebleco kaj regulebleco de la hungara elektroenergia sistemo, ties kvanto estas la nuna bezono de potencialaj investadoj jam multe pli alta (super 1000 MW). La kvoto ne estas altigebla, ĉar la nuna centralo-reto ne povas manipuli la pli grandajn ŝanceliĝojn. Laŭ la ekspertoj por tio estus necesaj instali rapide ekfunkciigantajn gas-centralojn aŭ centralojn kun pumpilo-rezervujo. Por centraloj kun pumpilo-rezervujoj oni ĝis nun ne povis trovi lokon unuavice pro medioprotektantaj skrupuloj. (Tiaj povas esti eble – laŭ la plej freŝe ekfluantaj mesaĝoj – la donitaĵoj de monto Naszály.) La disvastigo de ventocentraloj kaj ventocentralo-parkoj postulas la reguladon de eblecoj de instalado. Oni devas difini la teritoriojn, kie la instalado de ventrocentralo ne danĝeras la protektadajn postulojn de la teritorio. La ekskludajn kondiĉojn oni povas difini surbaze de preskriboj de pli malfruaj medio- kaj naturo-protektantaj kaj konstruaferaj reguladoj.

Laŭ la proponita regulado de fakuloj oni povos malpermesi la instalon de ventocentralo sur la sekvantaj teritorioj:
-
sur kernteritorio, en ekologia koridoro kaj sur bufra teritorio,
sur teritorio de elstare produktanta plugkampo, vinejo kaj fruktarbejo,
-
en arbaro,
-
sur lande kaj loke signifanta pejzaĝprotektanta teritorio,
-
sur teritorio de estanta aŭ espereble estonta mondheredaĵo kaj historia setlejo,
-
sur patrujprotektanta teritorio,
-
ene de faldistanco ĉe teknikaj-infrastrukturaj retoj kaj unuopaj konstruaĵoj
-
sur teritorioj de setlejoj (ekonomia teritorio) kaj en ĉirkaŭaĵo ties 10 h (kie h estas la tuta alto de ventocentralo).

La leĝoproponon pridiskutis fakinstitutoj kaj fakulo, kiuj ĉiuj salutis la leĝigadon de zono.

Bedaŭrinde al la leĝoplano alvenis nuliga propono de iu parlamenta deputito. La teksto de nuliga propono legeblas sur la reto. Laŭ ĝi la planita propono de zono praktike malebligas la instalon de ventocentraloj.

En Hungarujo estas ĉ. 3600 setlejo. La tuta alto de moderna ventocentralo estas ĉ. 150 m. Supozu ni, ke la teritorio de unu setlejo konformiĝas kun areo de cirklo kun radio de 1500 m (ne kalkulante la lagojn, riverojn, protektantajn teritoriojn, arbarojn). En ĉi tiu kazo la areo aldonite la mediodistancon: 3600 x [1500 m +10 x 150 m ]2 x 3,14 = 101736 m2 . Teritorio de Hungarujo estas nur 93000 m2.

Ĉi tiu bonaspekta kalkulado eraras. Unuflanke en Hungarujo estas nur 3152 setlejo, aliflanke kelkaj el tiuj ne posedas teritorion de areo de cirklo de 1500 m. Do la protekto-distanco eĉ ne adiciiĝas, sed ŝoviĝas unu en la alia. Sed ĉe la setlaĵoj kun granda kampo sur la granda Ebenaĵo doniĝas ankoraŭ plusa areo aplikebla por instalaĵo de ventocentraloj. Laŭ geografia mezurado de efektiva areo de ĉiuj hungarujaj setlejoj doniĝas, ke ekstere de 1500 metra protektada distanco restus ankoraŭ sufiĉa, ne malmulta, 46000 m2 granda tereno por instalado de ventocentraloj.

La geografia mezurado ankaŭ montras, ke eksklude la arbarojn kaj la elstarajn kamparajn terenojn, restas ankoraŭ por instalado de ventocentraloj ebleco de ĉ. 15000 m2. Ĝin povas redukti la pli antaŭe menciitaj, malpermesitaj teritorioj, kiuj tamen havas interkovriĝon kun aliaj ekskluditaj areoj, do la redukto ne estus tiel granda. Kiel ekzemplon oni povas mencii la departementon Fejér, kie pretiĝis terenoevoluiga plan-propono. Ĉi tie post la ekskludoj restis areo da 140 km2, kiu estus konvena por instalado de ventocentralo-grupo da 2000 MW.

Do la zono nun malebliĝis, sed eble ne por ĉiam. La freŝe voĉdonita leĝo pli malfrue, post la spertoj, estas aliigebla.

(La originala artikolo aperis en la hungara MÉRNÖKÚJSÁG. La teksto bedaurinde ne legeblas sur la reto.)

Published at 13:09 / 1 comment / 252 visits
This post is public

September 18, 2008

La unua mensogo de Zeta

6

Kiam mi revenis, la sinjoroj jam kuŝis ĉe la tagmanĝo, kaj la odoro de bovidrostaĵo plenumis la aeron. Prisko demandis min per rigardo.

Ni jam konis la penson la unu de la alia tiel bone, ke iomete ni eĉ ne devis paroli. Lia rigardo demandis:

– Kion diris la reĝino? Akceptis ŝi elkore la floron?

Sur mia lango ankoraŭ neniam naskiĝis mensogo. Prisko edukis min al tio, ke la mensogo estas pli fia ol ia malpuraĵego, kaj ankaŭ mi mem fiŝatis ĉiun homon, pri kiu mi sciis, ke li estas mensogulo.

– La reĝino – respondis mi forrigardante super lia kapo – kun mi ne parolis, sed sendas ŝian dankon.

Mi atendis, ke la tero ektremas pri tio mia mensogo, aŭ mia lango foriĝas kune kun radiko, sed nenio ne okazis. La sinjoroj gaje paroladis plue. Ankaŭ mi sidiĝis tagmanĝi antaŭ la tendon konfuzite kaj kun malpura animo.

Ĉi tiun nokton mi dormis malbone. Ankaŭ mia sinjoro estas maltrankvila ekde ni iradas en Hunio. Mi estas tia nur ekde tiu tempo, kiam mi tiun knabinon ekvidis. Mi havis nek nokton, nek tagon. Ĉirkaŭ noktomezo, mi jam pensis, ke mia sinjoro jam dormas, kiam subite li ekparolas:

– Kio estas malbono? Kial vi ploras? Kio batis vin?

Lia demando min tiel surprizis, ke dum minutoj mi povis eĉ nenion diri.

– Ho, mia sinjoro – respondis mi fine –, mi estas tre malfeliĉa.

– Kiu afliktis vin?

Kaj ĉar mi ne respondis, li sidiĝis de sia kuŝo en la lito.

– Certe mi diras, ke kiu ajn vin afliktis, tiu pentos pri tio.

– Neniu min afliktis, mia sinjoro, nur mi pripensis pri mia sorto.

– Pri via sorto? – konsterniĝis pro mia vorto la sinjoro – ĉu estas via sorto tiel plorinda?

– Ne miskomprenu min, sinjoro! Via boneco estas por mi viviga sunbrilo, kaj mi eĉ ne meritas, ke vi ĵetu rigardon sur min, sed se mi pripensas, ke mi jam kiel infano estiĝis servanto, vi liberigis min vane, mia nomo estas nur povra diabolo ...

Mi ĉesis. Mi sentis, ke mia sinjoro miras pri miaj vortoj, kaj ke mi parolas malsaĝaĵojn.

Kaj vere, post mallonga silentado, mia sinjoro ekparolis:

– Mi pensis, ke mi konas vin, mia filo Zeta. Ja mi vidis vin, vian kreskon, kiel ties de la cipreso, kiun mi plantis la tagon, kiam mi ŝanĝis vin al mi. Sed en ĉi tiu horo mi ne ekkonas vin, Zeta: mi ne scias, kiaj pensoj en via animo kirladas.

Li silentiĝis, kaj ekdormis.

Kaj mi pensadis pri tio, kion mi mensogos morgaŭ. Mi diros, ke mi sonĝis ion malbonan: min peladis virbovon kaj piedpremis en sonĝo.

Intertempe mi rigardis la stelojn trans la luko de tendo. Mi vidis, kiel ŝi paŝadetas en blanka jupo, en ruĝa boto, kiel ŝi alvenas al mi, kaj direktas sian dignoplenan, nigran okulon sur min.

Published at 09:26 / 1 comment / 233 visits
This post is public

September 20, 2008

7 Vangobato kaj vualo

7

Almenaŭ mateniĝis, kiam oni vekis nin per kornosono. Maksimino ordonis, ke ni pluveturu.

Konfuzkape pro sendormo kunligis mi nian litaĵon, kaj helpis demeti la tendon. Sed poste tamen deŝiris mi kelkajn minutojn, ensalti en la lagon, kaj refreŝigi min. Poste do, sur ĉevalon!

Ni preteriris antaŭ la palaco de la reĝino. Sed mi rigardis, memkompreneble, ne la palacon de la reĝino. Antaŭ la tendo de Ĉatoj staris veturiloj. La malliberuloj demetis la tendon, rolis ĝin sur longajn stangojn. Kun la enaj tapiŝoj staris jam tie kameloj kun siaj grandaj pakumaĵoj. Do, ankaŭ ili venas! Eble ili venos la saman vojon, kiel ni!

En la unua minuto mi ĝojegis, poste mi ordigis mian cerbon denove al saĝeco:

Ĉu mi freneziĝis, ke mi ĉirkaŭiradas per ĉiu penso de mia animo knabinon, kiun gardas mem la ekzekutisto?

Sed dum la vojaĝo mi tamen postrestadis. Ĉe ĉiu vojkurbiĝo mi haltis kaj rigardis malantaŭen, ĉu ili jam venas?

Vane estis ĉiu memsaĝigado. Ĉiam, kiam mi decidis resti apud mia sinjoro, kaj ne zorgi plue pri la knabino, post mallonga tempo mi sentis batadon de nevidebla martelo en mia brusto. Nur ankoraŭ unufoje mi povu suĉi ŝin per mia okulo, kiel la suno la roson, ke ankoraŭ en la nokto de mia tombo ŝi povu esti mia sonĝo.

Ĉu ili jam venas?

Ankoraŭfoje mi postrestis de mia sinjoro, kaj rajdis reen. Reen-reen, ĝis mi renkontiĝus kun ŝi! Sed mi devos vidi ŝin, eĉ se mi perdos la spurojn de mia sinjoro. Mi devas vidi ŝin, eĉ tiam, se mi venos al sorto de Deel, mi devas ŝin vidi ankoraŭfoje!

Mi rajdis jam tri horojn. La suno priradiis el preskaŭ sennuba ĉielo la printempan, verdan mondon. Super la rivero Tibisko rondflugadis cikonioj. Finfine mi ekrigardis la hunajn servantojn, ambliantajn sur la vojo kaj apud ili la veturilojn.

Kelkaj armitaj hunoj venis antaŭe. La sunradio fajreras sur la brid-ŝtonoj de iliaj ĉevaloj, kiel sur forĝista amboso la ardanta fero.

Poste sekvas veturilo, kovrita per velvetaj tapiŝoj. Kvar ĉevaloj tiras ĝin. En ĝi sidas la edzino de Ĉat, kaj la aĝega huno. Kontraŭ ili sidas la gracila malliberulino, kaj la du infanoj. Apud ili rajdas Emonjo.

Post la veturilo iras eble dudek sklavoj.

Mi rajdis malrapide, nur en paŝo en la direkto al ili, kaj kiam atingis ilin mi elseliĝis apud la vojo. Kaj mi staris kun estimo.

– Kio estas , he? – kriis unu huno – eble vi perdis ion?

Ĉar, ili ekkonis laŭ mia vestaĵo, ke mi estas el la romia delegacio.

– Jes –respondis mi volonte –, ni perdis tendokroĉilon. Ĉu vi ne vidis ĝin?

Kaj kiam ankaŭ la jungaĵo de Ĉat alvenis tien, mi kliniĝis profunde.

Kiam ili iom foriris, mi levis la kapon, kaj ĵetis rigardon al la knabino. Ŝi sidis sur la ĉevalo, kiel la viroj, sed ŝi havis tiel longan jupon, ke ĝi kovris la ĉevalon antaŭe kaj malantaŭe. Sur ŝia kapo estis turbanoforma tuko, kaj la vizaĝon kovris travidebla, blanka silkovualo. Kiam mi suprenrigardis, ŝi forturnis ŝian rigardon de sur mi, kaj trabis plue. Sed kvazaŭ ankaŭ ĉi tiu belĉevalo scius, kiun ĝi portas, pli fiere metis siajn piedojn.

Sep kvarĉevalaj veturiloj sekvis ilin, kaj malantaŭe du kameloj. La veturiloj portis la tendon, kaj la kameloj la tapiŝojn en grandaj rulaĵoj. Poste sekvis ĉirkaŭ dudek-kvin rajdistoj. Ĉiuj havis sur la dorso grandegan pafarkon, kaj ĉiuj havis en la mano malpezan lancon, kies malsupra fino foje ekfrapetis la ĉevalon.

Mi rajdis etapeton ankoraŭ reen, poste returnis la ĉevalon post ilin, kaj mi rigardis la piedsignojn sur la printempa terbuloj de vojo: ĉu kia estas la postsigno de ĉevalo de Emonjo?

Ĉirkaŭ post unu horo denove ekbrilis la akvo de la rivero Tibisko. La vojo preskaŭ perdiĝis en la abunda herbaro. La rivero kurbiĝis, kiel senfina serpento en la kampo. Kelkfoje salikarboj kovris la akvon de antaŭ la rigardo.

Mi estis feliĉa, ĉar de malproksime mi ĉiam povis vidi Emonjon. La bela rajdanto en blanka turbano ŝoviĝis inter la aliaj, kiel ia lilio.

Foje mi ekvidis, ke ŝi forsaltigas sian ĉevalon de vojo, kaj ludigas ĝin en la kampo. Ŝi kurigas ĝin rapide, foje rondrajdetas. Foje rapidas antaŭen, foje postrestas. Foje ŝi galopas al la akvo, kaj trinkigas la ĉevalon.

Mia koro estiĝis kiel la malsuprenfluganta alaŭdo. Mi eksentis, ke la knabino ludas por mi!

Kaj mi haltis ĉe la rando de salikaro.

Do vere: foje mi ekvidas, ke ŝi venas. Ŝi venas direkte al mi. Preskaŭ ŝi flugus. Ŝi kliniĝas antaŭen. Ŝi flugas. Al mi!

Mi elĉevaliĝis denove, por saluti ŝin.

Kaj kiel mi staras kun brulantaj okuloj, kaj eble kun palaj vangoj, ŝi venas al mi, kaj per ektiro haltigas sian belĉevalon.

Mi kliniĝas.

– Sklavo! –, ekparolas ŝi orgojle – ĉu via nomo estas Zeta?

– Jes, mi nomiĝas tiel, fraŭlino.

Kaj por ke la ĉevaloj ne maltrankviliĝu, mi prenas la buŝbridaĵon.

Ŝi rigardis min. Ŝia rigardo estis digna kaj afabla, ke la animo ektremis en mi, kiel la pasero, kaptita en mankavo.

Ŝi rigardis.

– Ĉu vi ĵetadis floron sur mian vojon hieraŭ?

– La vojo estis kota – malkulpigis mi min –, tre granda estis tie la koto ...

– Kaj kial vi ne akceptis la donacon?

– Mi ne servis por tio. Kaj mi ankaŭ ne estas sklavo. Mi servas mian sinjoron nur de amo, ĉar li estis patro anstataŭ mia patro ...

Konfuze mi balbutis. Ŝi nur rigardis trankvile, sed severe.

– Via ŝuldanto mi ne povas resti. Haltu ĉe mia patrino kun via ĉevalo. Mi diris al ŝi, kion vi faris: akceptu, kion ŝi donos.

– Pardonu, fraŭlino – komplementis mi –, mi sekvus vian vorton, kiel ordonon. Sed ĉi tio ne povas esti. Sed se vi ne volas esti mia ŝuldantino ... permesu al mi tuŝi per mia buŝo la randon de via mantelo.

Ŝi ne respondis. Eble ŝi cerbumadis, kion respondi?

Kaj mi kliniĝis al ŝia piedo, kaj kisis ŝian mantelon, kun feliĉa adoremo.

Dume mia rigardo troviĝetis sur ŝia mano, kaj mi ebrie balbutadis mallaǔte:

– Ho, se mi povus kisi ankaŭ vian manon, ĉi tiun belan feinan manon ...

– Fripono! – diris ŝi kun fulmanta rigardo. – Fripona hundo!

Kaj per sia rajdvergo surbatis mian vangon.

Mi malantaŭenŝanceliĝis. La bato brulis kiel la fajro. Mi sentis, ke sango fluas sur mia kolo.

La knabino forrajdetis, kaj mi sidiĝis sur la randon de vojo.

Mi nur gapis antaŭ min, stulte, senpense. Kvazaŭ turniĝus granda muelŝtono anstataŭ koro en mia brusto.

Eble mi sidis tie duonhoron aŭ horon, mi ne scias. En miaj pensoj miksiĝis la tuta universo. Do, kian malbonon mi faris? Ĉu estas tiel granda peko, se oni kisas manon? Ankaŭ la mano de knabino estas nur mano. La mankiso estas la signo de estimo. Iomete mi ekvertiĝis de ŝia beleco, kaj mi voletis kisi ŝian manon. Estis tio peko? Ŝi irus dekstren, mi maldekstren. Eble neniam en la vivo ni estus renkontontaj. Ni ankaŭ povus forgesi unu la alian.

Vekis min ĉevalfrapado. Mi pensis, mia ĉevalo ĉirkaŭkuradas. Sed ne ĝi faris la bruon, ĝi trankvile paŝtis sin en la grasejo. Revenis la knabino.

Ŝi haltis antaŭ mi.

Mi ne rigardis supren.

La kolero trakuris min, kiel la fulmo tra la malhela nubo. Mi sentis, mi estas homo. Se ŝi estus la filino de Jupitero, kaj mi estus nur bovido, ŝi ne havus kaŭzon bati min.

– Zeta – ekparolis mole la knabino –, vi estas bona knabo, kaj ne estas via kulpo, ke vi havas malgrandan cerbon. En via hejmo estas aliaj kutimoj ... Ĉi tie estas tiu vualo. Bendu vian vangon.

Deŝiris pecon de ŝia vualo, kaj donis al mi.

Mi ne respondis. Eĉ ne rigardis ŝin.

Minuton ŝi tenis la vualon, poste forĵetis. Mi aŭdis, ke ŝi ekbatetas la ĉevalon, kaj forrajdetas.

Nur iru ŝi. Kian rajton ŝi havas tiel malestimi min! Nenian! Min ne koncernas ŝia rango. La huna reĝo ne estas mia reĝo, kaj la hunaj grandsinjoroj ne estas miaj grandsinjoroj. Eĉ se ŝi diras, ke bedaŭras, kion ŝi faris, la vundo restas sur mia vango: mi malestimas ŝin.

Mi malrapide iris al la akvo, kaj lavis la sangon de mia vango.

Demove proksimiĝis ĉevalfrapado. Mi suprenrigardis. Ŝi revenis.

Eble certe, por bati denove min? Ĉi tion mi jam ne toleros.

Mi leviĝis, kaj vidis ŝin sovaĝe, decidite.

La knabino venis al mi, suprenklinigis sian vualon.

– Mi revenis – diris ŝi varme –, ĉar vi koleras al mi. Mi ne povas toleri, ke iu koleru al mi, eĉ se ĝi estas besto. Do ... ĉi tie estas mia mano, vi povas kisi ĝin.

– Mi dankas – respondis mi fiere, – jam ne deziras mi.

La knabino paliĝis, de ŝia vango foriris ĉiu viva koloro. Malhele rigardis ŝi min, kaj mi fiere rerigardis.

Tiel ni staris minuton.

Poste ŝi ektiris la buŝon de sia ĉevalo, kaj ekbatis ĝin. Ŝi malrapide forrajdetis.

Published at 18:43 / 0 comments / 151 visits
This post is public

September 22, 2008

Alveno en la urbo de tendoj

8/1

La sekvantan tagmezon la karavano de Ĉatoj atingis la nian. Certe ili startis pli frue, kaj do, ni survoje ankaŭ restadis, ĉar lamiĝis unu de niaj ĉevaloj.

La sinjoroj vicigis siajn ĉevalojn apud la vojon, kaj per kliniĝo salutis la Ĉatojn. Mi ne staris inter la servantoj, sed apud mia mastro.

Emo sidis sur ĉevalo, kiel hieraŭ. Je ŝia vestaĵo estis nur ŝanĝo, ke ŝi bendis la vualon pli alte sur la kapo, kaj enpikis tri ardeajn plumojn en la hararon.

Kial mi ne estas pentristo, por pentri ĉi tiun, sur la ĉevalo alproksimiĝantan knabinon kun cignokolo?! La ĉevalo estas malalta, nervoza, brunhara belĉevalo. Sur la knabino pendoletas ĉielblua silkomantelo, kaj tra la mantelo videblas ĉiuj linioj de ŝia staturo. Sur ŝia kapo estas blanka turbano. Ŝia piedeto en la ruĝa boto ripozas en orita piedingo.

Mi provis ŝin multfoje desegni. Mi desegnis kaj sur tablo, kaj sur papero. Mi estas bona desegnisto. Nur kiam mi volus desegni ŝin, tiam mi ne estas bona desegnisto. Nek ŝi, nek ŝia ĉevalo ne estas realaj! ... Vane mi vidas ŝin antaŭ miaj spiritaj okuloj tiel kvazaŭ vive, kiel mi vidas min mem, kiam mi rigardas en spegulon.

Ili foriris antaŭ ni. Ili resalutis nin. Ankaŭ Emonjo suprenlevis sian vualon kaj kapsignetis al la senditoj. Mi sentis, ke ŝia rigardo glitis laŭ nia kompanio. Kiam ŝia rigardo alvenas al mi, preskaŭ ŝi konsterniĝas, kaj preskaŭ malvarme ŝi trarigardas mian spinon.

Tiam mi jam ne malamis ŝin. Mi bedaŭris, ke mi ne kisis ŝian manon. En mia sonĝo ripetiĝis nia renkonto, kaj tie mi kisis ŝian manon. Tio estis ia neniam sentita delico!

– Mi kisis vian manon – mi diris al ŝi. – Mi sentis en ĝi vian animon, mi kisis ankaŭ vian animon.

Kaj la dolĉeco de tiu sonĝokiso restis sur mia lipo. Kiam mi ekvidis ŝin, la delico de tiu sonĝo renoviĝis en mi.

Kiel kurioza estas la homa vizaĝo! Ŝia vizaĝo restis sen ŝanĝo, kaj ne ŝanĝis eĉ la mia vizaĝo. Kiam ŝi rigardis min, eble ŝi pensis, ke mia vizaĝo kovras malamon. Sed kion kovris ŝia vizaĝo?

Poste ni ne atingis ilin.

La sepan tagon ni vidis grupon da homoj en blankaj togoj en la malproksimo, trans tritiko-kampo sur la vojo. Mi ekvidis jam de malproksime, kiel la vento pendoligas la togojn.

– Ili estas romianoj! –, ni kriadis kun plezuro.

Sed hejme ni preskaŭ sputas al romianoj.

Vere ili estis la senditoj de okcident-romiana imperio. Ili estis fremdaj. Sed sur la senfina plata huna tero ni salutis ilin, kvazaŭ ni estus la infanoj de unu patrino.

–Salvos sis! Salve!

La sinjoroj brakumadis. La servantoj manpremadis. Kaj la parolo ŝanĝiĝis al latina lingvo.

La kapo de fremdaj senditoj estis Romulo, bruna sinjoro kun kava vizaĝo kaj elstaranta nazo. Apud li estis la ĉefoficero Romano, kun fulgokolora lipharo, afabla kaj gaja sinjoro, kaj Promoro la konsulo de Panonio, li estis griza, kalva altrangulo.

Ilia marŝado estis same mizera, kiel la nia. Atila postulis kelkajn orajn ujojn de la romia imperiestro. Valentiano eĉ donus al li, kiom ajn li volus, sed Atila bezonis nur tiujn orajn ujojn, kiuj estis defraŭdataj ĉe okupo de Sirmio. La defraŭdanto estis sia skribisto. Tiu kiel, kiel ne: ruze akiris la orajn ujojn de la episkopo de Sirmio, kaj lombardis ĉe romiana uzuristo, nome Silvano.

Kiam Atila eksciis la defraŭdon, li tuj palisumis la skribiston, kaj mesaĝis al Valentiano, ke: aŭ Silvanon aŭ la orajn ujojn!

Do, pri ĉi tiu afero portis respondon la romianoj. Valentiano respondas, ke Silvano bonkrede donis monon por la ujoj, kaj la ujoj estas preĝejaj ujoj, do Valentiano elaĉetus pro mono ilin – se tio estus ebla.

La du delegacioj poste gaje alvenis en la urbon de Atila.

Mi diras, urbon, kvankam ĝi ne similis al eĉ unu urbo de la mondo. Nek preĝejoj, nek marmoraj palacoj, nek ŝtondomoj, nek ŝtonitaj stratoj estas en ĝi. Inter la multo da tendoj diferencas nur du konstruaĵgrupoj. Ambaŭ staras sur monteto kaj estas konstruitaj el ligno. Ankaŭ turoj leviĝas super ilin, sed ili estas tiel sveltaj kaj ventozaj, ke nur kolomboj kaj milvoj povas priloĝi ilin.

– Kiaj konstruaĵoj estas tiuj tie?

– La domo de Atila – respondis nia gvidanto kun estimo eldirinte la vorton Atila –, la alia kontraŭ ĝi estas tio de la ĉefmilitestro.

Ĉirkaŭ la palacoj buntas la tumulto da tendoj. Dekmil? centmil? miliono? – kiu povus nombri ilin? Inter la tendoj blankas ankaŭ domoj, sed nur tiaj kan-tegmentaj argildomoj, kaj neniu homo loĝas en ili. Almenaŭ dum somero ne. Kaj fojno- kaj pajlostaketoj estas ĉirkaŭ ĉiuj tendoj.

Sur la rando de la urbo ni vidis kelkcentojn da karbomakulitaj forĝistoj. Ili batas hufferojn kaj sagopintojn ĝis sunsubiro. La ĉirkaŭaĵo de metiejoj malbonodoras de peĉo kaj ungobruligo. Sur la kampo, ekster la tendar-urbo estas multnombrego da ĉevaloj, ĉevalaroj, bovaroj, ŝafaroj. Atako de hundoj. Ankaŭ la infanpopolo obstakladas antaŭ ĉies piedoj.

Published at 13:59 / 0 comments / 166 visits
This post is public

September 25, 2008

En la urbo de tendoj

8/2

La ĉefmilitestro, kiun ni devis atendi, jam alvenis. Sur la supro de lia palaco pendoladis ruĝa flago. Pri lia alveno mesaĝadis, sed informis nin pri tio ankaŭ la hunoj, kiuj rajdis antaŭ nin.

Kien ni starigu niajn tendojn?

Niaj gvidantoj volis konduki nin en la urbon. Niaj sinjoroj pensis, ke estos pli bone, se ni restos ekster la urbo, ĝis ia ĉefa homo difinos por ni pli oportunan lokon.

Ni haltigis do la veturilojn, kaj starigis nur tendoflankon por doni ombron.

La unua tasko estis, ke ni devis paroli kun la ĉefmilitestro: kiam li akceptos nin?

Enseliĝis do ni, triope: mia sinjoro, Rustikio kaj mi, kaj sekvis la gvidanton.

Tiam mi ekvidis nur: kial estas la urbo de Atila tiel terure granda? Do tial, ĉar la tendoj ne staras dense unu apud la alia, sed larĝe. Estas granda spaco antaŭ kaj malantaŭ la tendo. Sur la antaŭa tereno bakas, kuiras la virinoj, ludas la infanojn; kaj tie paŝtetadas sin unu-du bovoj aŭ ĉevaloj. Malantaŭ la tendo stokas oni fojnostaketon, pajlostaketon, brullignon. Antaŭe oni sekigas la vestaĵon; tie staras la vaztenila paliso, kiu havas la nomon en la huna lingvo: ostoruo. La tendo estas nur dormejo, kaj azilo kiam pluvas. Heltage oni restadas tie, antaŭ la tendo. La infanoj ludas tie. La virinoj kaj la malliberuloj laboras tie. Ankaŭ la maljunuloj aŭ la malsanuloj kuŝadas nenifarante antaŭ la tendo sur sovaĝbesta felo aŭ sur la nuda tero. La viroj grupiĝas sur la stratoj, kiel ankaŭ jam pli malfrue mi vidis: sidante sur ĉevalo, ĉiam sur ĉevalo. Ili neniam laboras, nur paroladas, politikas, kaj ĉasas, kurigas la ĉevalojn konkure, organizas armekzercojn kun la junularo. Nu, kaj ili manĝas kaj trinkas, ĉefe ili trinkas. Estas interese, ke laŭ la situo de la tendoj oni povas ekscii, kiel granda estas la familio. Kelkfoje staras du-tri tendoj dense unu apud la alia. Tiuj estas la tendoj de devenantoj el la granda tendo. Komuna estas la koro, komuna estas ankaŭ la kuirejo.

Kiel ni iras pli interne en la direkto al la reĝa palaco, la tendoj estas ĉiam pli ornamitaj kaj pli grandaj. La simplaj, pajlostaketo-formaj tendoj, similaj al abelkorboj, de paŝo al paŝo transformiĝas al kvar- ĝis sesangulaj. Tiuj estas jam kovritaj kun sovaĝledoj aŭ estas faritaj el dikaj lanaj kovriloj, kaj sur ties supro aŭ super la enirejo oni povas vidi simbolon aŭ literojn.

La simbolo kutime estas nur sola bildo: cikono, ĉevalkapo, stelo, rozo, kruco, cirklo aŭ similaj al ĉi tiaj. Kelkloke eĉ ne estas la familia signo brodita, nur tienkroĉita: p.e. sago, kapo de virŝafo, aŭ huffero. De tio do oni povas kompreni, ke tie restadas la Sagoj, tie la Virŝafoj kaj ĉi tie la Hufferoj laŭ la familia nomo. Nur kie la signo pendas de sur stango, tio ne estas familia signalo, sed tio estas ŝildo de metio. La botisto elpendigas sandalon, la tendisto krucitajn stangojn, la ĉarpentisto adzon, la sagisto pafarkon ruĝe kolorigitan, la peltisto malgrandan kampulpelton, la armilforĝisto glavon, la hufoforĝisto hufferon. Sed la hunoj ne tro ofte hufumas siajn ĉevalojn.

Ĉe ceteraj tendoj jam amasiĝas la sklavoj, kaj la pompo blindigas la okulon.

Ne estas tio miraklo: ĉi tiuj homoj elrabis la duonon de la mondo!

Amasiĝas ankaŭ la ĉevalistoj. Inter ili multaj estas kun enbendita kapo, kaj kun suprenbendita brako.

Unu de ili alkrias nian gvidanton:

– Donu forton la dio, Cervo.

– Kaj sanon – respondas Cervo –, bone vidi vin!

Kaj ili manprenas, interparoladas.

– Ĉi tiuj – diras nia gvidanto, kiam ni pluenrajdas –, nun revenis el la milito kun kazaroj.

– Nu, kaj vi – demandas mi – kial vi ne foriris kun ili en la militon?

– Ne estis por mi permesita – respondas la huno –, foriris nur la pli malfortaj. La pli bonaj devis resti hejme, ke se nia sinjoro ekiras kontraŭ la romianoj, estu sufiĉe multe da homoj.

Pro lia eldiro skuis nin tremfebro.

– Do havas Atila tian intencon?

– Li ne diris, sed ni tamen scias. Ĉu ne havas ni la tutan mondon sub nia kalkano? Staras ankoraŭ nur la romiana imperio.

– Kaj ĉu vi superas ĝin? Ho, tio ne estas tiel malgranda, kiel la kazara nacio!

La huno trenis la ŝultron.

– Ĉu estas malgranda, ĉu estas granda. La glavo de Dio apartenas al ni. La Glavo de homo ne povas superi ĝin.

– Kia “Glavo de Dio”?

– Ĉu vi ne konas tion? El la ĉielo estis iam malsuprenĵetita glavo. Ia knabo kiu gardis bovaron, trovis ĝin. Kiam Atila ekiras en militon, ĉiam li albukas ĝin.

–Sed kio atestas, ke ĝi vere estas la Glavo de Dio?

– Kio atestas, ke ne estas tio?

– Sed tamen, eble ne estas?

– La ŝamanoj scias tion pli bone. Tiu glavo estas tiel bela, kian homa mano ne povas fabriki. Bluaj flamoj flagris senĉese ĉirkaŭ ĝi el la tero, ĝis la knabo trovis ĝin. Ankaŭ Kama atestas, ke ĝi estas ĉieldevena.

– Kiu estas tiu Kama?

– Li estas nia ĉefa pastro. Li estas, ho, sankta homo! Li estas pli sankta, ol via papo.

La paroladon kovris sono de sakfajfilo kaj strido de lignaj fajfiloj. Inter la tendoj multloke sonis la muziko.

Published at 12:49 / 0 comments / 204 visits
This post is public

September 29, 2008

8/3 Renkontiĝo kun la huna ĉefmilitestro

8/3

La paroladon kovris sono de sakfajfilo kaj strido de lignaj fajfiloj. Inter la tendoj multloke sonis la muziko. Unu huna fraŭlo kun reliefa brusto dancigis sian ĉevalon en direkton al ni. Tri fajfistoj venis malantaŭ li: du lignofajfistoj kaj unu sakfajfisto. La fraǔlo kantis levigadante lignan botelon. Kelkfoje haltigis sian ĉevalon antaŭ unu huno. Li regalis lin de sia ligna botelo. Poste plurajdis li, kaj ĝojkriegis.

– Li havas bonan humoron –, diras mi al nia huno.

– Certe li vendis malliberulon –, respondis li rezigne.

Nun kaptis mian atenton, ke la veturiloj transportas multon da arbfoliaro. Kaj kiam ni venis sur la larĝan straton, mi vidis, ke la frunto kaj enirejo de la tendoj estas ornamitaj ĉie per foliaro, kaj oni forte akvumas la vojon. Unu grandega barbaro portis sur la ŝultro tiel grandan betulon, ke eĉ du bovoj ĝemante tirus ĝin. La arbojn oni fose starigis laŭ la vojo. La aero estis bonodora de la malsekiginta grundo kaj de la foliaro.

– Sinjoro Skito – diras mi al nia gvidanto –, kia festeno pretiĝas?

– Atila alvenos – respondas li –, ĉirkaŭ tagmeze.

Kaj ektordas sian lipharon.

– Skito estas, hu, via avo! Skitoj estas tiuj tie, kiuj paroladas sur la larĝdorsaj ĉevaloj. Vi povas vidi, ke ili havas nek barbon, nek lipharon.

Pli malfrue eklernis mi, ke hejme ili ne nomas sin ĉiuj, huno, sed laŭ nacieco aŭ laŭ familio. Unu diras:

– Mi estas beŝenjo.

Alia diras:

– Mi estas huno.

Kiam huno, kiam kuno – tio estas egale laŭ ili.

La aliaj diras:

– Mi estas hungaro.

– Mi estas kazaro.

– Mi estas avaro.

Sed, tamen ĉi tiu estas unu nacio.

Tiam mi ekvidis de proksime ankaŭ la du lignopalacojn. Ambaŭ estis majstroverkoj de ĉarpentist-arto kaj de skulptarto. Kiu apartenis al Atila, estis iomete pli bele ornamita, kaj vidiĝis nur de malproksimo, kiel unu konstruaĵo. De proksimo oni povis rimarki, ke tio estas domgrupo. Meze staris la domo de la reĝo. La apudstarantaj apartenis al edzinoj, al la malliberaj reĝoj, al la skribistoj kaj al la aliaj malliberuloj. Pli malproksime staras ankaŭ senornamaj domoj. Tio etas la staloj. Aparte estas la stalo de ĉevaloj de la reĝo, aparte tiuj de la edzinoj, kaj aperte tiuj de aliaj.

Iom tridek domoj resume, kaj dudek de tiuj sinjoraj.

Plue inter la lignodomoj blankas unu domo el ŝtono. Ĝi ne estas tro bela konstruaĵo, ĝi havas tute rondajn fenestrojn, kaj ili estas tro altaj, kaj memkompreneble nur malplenaj aperturoj, sed tamen la konstruaĵo estas ŝtondomo! Mia sinjoro tre miris ekvidante ĝin ĉar ni sur tero, kiun ni trairis dum semajnoj, ne vidis eĉ unu ŝtonon, eĉ tiel grandan, kiel mia pugno.

Dum la sekvantaj tagoj ni eksciis, ke la ŝtondomo estas banejo, kaj unu sklavo de Sirmio konstruis ĝin. La ŝtono estis transportita de malproksimo per veturiloj.

Inter la palaco de la reĝo kaj la ĉefmilitestro etendiĝas ronda placo, tiel granda, ke eble oni aranĝas ĉevalkonkurojn tie. Sur la placo staras nur unu aĝa tilio, kaj sub ĝi sola, granda kvarangula ruĝeca ŝtono, sed tiel granda, ke en unu peco mi tiel grandan ŝtonon ankoraŭ ne vidis. Pli poste mi eksciis,ke ĝi estas altaro. Sur la alia angulo de la placo staris baskulputo. De tie rigardante al oriento malfermiĝis larĝa strato. De tie oni povis vidi ĝis salikoarbo. Pli malfrue mi eksciis, ke tie fluas la rivero Tibisko.

La ĉefmilitestron ni trovis ĝuste en la korto. Li sidis sur ĉevaldorso, kaj eksplikis ion al eble kvindek da hunaj junuloj.

La junuloj estis vestitaj pompe ornamite. Iliaj vestaĵoj estis el pendolanta-flagranta, blanka silko. Nur iliaj veŝtoj havis ruĝan aŭ bluan aŭ flavan koloron, sed ankaŭ la veŝtoj estis ornamitaj fronte kun oraj butonoj. Sur la kapo de iliaj ĉevaloj pendolis vualaj ornamoj.

Videblis, ke ankaŭ ili estas vestitaj al la festo. Ili staris en cirklo ĉirkaŭ la ĉefmilitestro, kaj kiam li finiĝis, kion li volis diri, kun rapida galopo ili ekrajdis el la korto.

La ĉefmilitestro estas dikstatura, ruĝvizaĝa homo. Li estas griza aliulo de Ĉat. Ja li estas lia pli aĝa frato. Sed li estas iomete malpli alta, kaj lia vizaĝo estas pli amikeca.

Li ekvidis nin, kaj rajdis al ni. Mansignis, ke ni ne devas elseliĝi, ĉar, montri nian estimon, ni volis elseliĝi.

– Mi jam informiĝis pri vi – diris li tenante la manon al mia mastro – gastu al mi, kaj por hodiaŭ estu miaj gastoj al tagmanĝo. Mi havas nun maron da taskoj. La reĝo je tagmezo estos ĉi tie, kaj mi devas akcepti lin.

Li jam noas Atila-on kiel reĝo.

Mi komprenis ĉiujn liajn vortojn. Eĉ mi povus interpreti anstataŭ Rustikio.

Sed mia rigardo ripozis sur la interna korto. Antaŭ unu larĝa lignodomo mi vidis Ĉatojn, kiel ili malŝarĝis la kamelojn kaj la veturilojn. Ankaŭ la internaj servantoj klopodis tie. La bruna malliberulino krias supren sur la etaĝon.

– Ĉobajĉi! Venu jam!

Mi vidis ankaŭ Emonjon. Ŝi ĵus descendis de sia ĉevalo. Unu sklavo mane-piede staris apud la ĉevalo. Ŝi paŝis sur lin. Poste batetis la kapon de sia ĉevalo, kaj forŝvebis en la domon.

Published at 06:43 / 0 comments / 208 visits
This post is public

( 9 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...