July 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 2009 (3)
November 2009 (3)
September 2009 (9)
August 2009 (10)
July 2009 (11)
June 2009 (10)
May 2009 (11)
April 2009 (8)
March 2009 (8)
February 2009 (7)
January 2009 (13)
December 2008 (10)
November 2008 (6)
October 2008 (4)
September 2008 (9)
August 2008 (8)
July 2008 (4)
June 2008 (3)
May 2008 (3)
April 2008 (4)
March 2008 (3)
February 2008 (4)
January 2008 (5)
December 2007 (3)

July 1st, 2008

Pri verdaj energioj

Hungarujo eluzas la dudekonon de sia akvoenergio. En Hungarujo funkcias 25 akvocentraloj, dum en Aŭstrio produktas kurenton preskaŭ 1800 tiaspecaj establaĵoj. La energioprodukto de hungaraj akvocentraloj estas sensignifanta, rilate al la tuta produktado, en Aŭstrio tio baldaŭ atingas 80 procentojn. Konstruiĝis nova malgrand-akvocentralo en la rivero Rába, en la zono de Répcelak apud la baraĵo de Nick, kies turbinoj havas 1,5 da megaŭatoj da entuta povumo, kaj produktas jare averaĝe naŭ milionojn da kiloŭat-horoj da kurento, kiu kovros la energiokonsumon de 3500-4000 familioj. La produktotan verdan energion oni nutros en la landan reton. La repagtempo de la centralo estas 13 jaroj. La produktantoj de verda energio devas eldiri per precizeco de kvaronhoro je la antaŭa tago, ke la sekvan tagon kiam kaj kiom da energion produktos. Se oni diferencas de tio, devas pagi pezan punon. Kontraŭ la malfacilaĵoj oni planas konstrui ankoraŭ du similajn akvocentralojn en la rivero Körös. Se ili estos finkonstruitaj, Hungarujo havos 27 akvocentralojn, sed per ili oni ne atingos la unu procenton de la landa kurentoproduktado. Alia estus la situacio, se la politiko ne estus barinta la konstruon de granda akvocentralo ĉe Nagymaros. La partaĝo al Hungarujo estus 160 da megaŭatoj el la sistemo Gabĉikovo-Nagymaros havanta 880 da megaŭatoj. Cetere en la hungarajn riverojn oni povus konstrui akvocentralojn kun entuta kapacito mil da megaŭatoj. Sed en Hungario oni torpedas ĉiujn ideojn pri akvocentraloj. Ne povis realiĝi la konstruo de centralo en la rivero Dráva, kiu konstruiĝus komune kun la kroatoj, ĉe Nagymaros en la Danubo, kaj ĉi tiu konduto kaŭzas la malfruiĝon de decidon pri la konstruo de la tria akvocentralo en la Tibiskon.

La malavantaĝo de ventocentraloj estas la ŝanceliĝo de energioproduktado: ne ĉiam blovas vento, kiam necesas, kaj ofte blovas, kiam ne necesas. Solvi la problemon oni serĉas diversajn metodojn. Per la superflua energio oni povus pumpi akvon sur pli altan lokon, kaj la malsupren lasanta akvo povus funkciigi turbinon je necesa tempo. Tiaj planoj jam naskiĝis al Pilis kaj al la montaro Zemplén.

(Originala, hungarlingva gazet-artikolo:    www.nol.hu/cikk/497314/   )

Published at 10:31 / 3 comments / 615 visits
This post is public

July 3rd, 2008

Kio estas IARFE?

 

Internacia amika renkontiĝo de fervojistaj esperantistoj
en Tata

La ĉi-jara Internacia amika renkontiĝo de fervojistoj estis aranĝata de 27-a ĝis 29-a de julio en la urbo Tata samtempe kun la plej granda jara aranĝaĵo de la urbo: la Festivalo de Akvo, Muziko kaj Floro. La renkontiĝejo estis en la Klubhotelo kaj Junulara Bivako „Öreg-tó” (maljuna aŭ granda lago).

La renkontiĝon organizis la Esperanta Asocio de Tata kaj sia Ĉirkaŭaĵo. La organizantoj (inter ili la ĉeforganizantoj s-ino Elizabeto Ködmön kaj f-ino Éva Faragó) klopodis kunmeti riĉan kaj neforgeseblan programon por la ĉ. 70 hungaraj kaj eksterlandaj partoprenantoj

La unuaj gastoj alvenis je la 27-a de julio al la ĉefa stacidomo de la urbo. Ili estis veturigitaj – inter aliaj de Jozefo Trnka al la renkontiĝejo iomete malproksima de stacidomo. La registrado de novaj alvenantaj gasto okazis lerte kaj rapide.

Vendredon la alvenintaj esperantistoj jam povas vespermanĝi en la manĝejo de la hotelo, kaj poste ili povis partopreni liberan programon aŭ povis ripozi la penoj de la vojaĝo. Multaj partoprenantoj miksiĝis en la svarmo de la urba festivalo, admirante la vidindaĵojn de la urbo, kaj eluzante la eblecojn de la festivalo.

Sabate matenon post la konsumo de abunda, libera bufedo okazis urborigardado per trajneto „Dottó”, kiun disponigis la urba konsilio senpage por la aranĝaĵo. Dum la trajneta urborigardado la partoprenantoj povis aŭskulti esperantlingvan gvidadon fare de Aleksandro Horváth.

Post la urborigardado kaj tagmanĝo ekveturis la esperantistoj al Bábolna, kie ili vizitis la ĉevalfarmon, la arboreton kaj bestoparkon, la ĉevalistan muzeon kaj la muzeon de ĉaroj. Pri la prezento de ĉevalfarmo zorgis loka fremdulgvidanto, spicante sian parolon kun lokaj interesaĵoj kaj anekdotoj. La eksterlandaj povis studi la historiojn kaj interesaĵojn de Bábolna helpe de esperantlingva tradukaĵo.

Post la ekskurso en Bábolna la partoprenantoj returnis al la renkontejo, kie en kadro de vingustumado povis ili ĝui kelkajn gutoj el inter la vinspecioj de la vilaĝo Kesztölc. Poste oni povis ankaŭ aĉeti el la kolektaĵo kelkajn botelojn ornamitajn per esperantlingva etiketo.

Post la prezentado de paradaninoj disponis korusajn verkojn esperante kaj hungare la koruso Egressy gvidanta de la vicurbestrino s-ino Zsuzsanna Robozné Schönfeld.

Post la kantoj de koruso denove aperis la paradanina grupo „Dunakanyar” (Danubkurbiĝo) prezentante surprizon: ventrodancon kun turkmuzika akompano por granda surprizo de la publiko.

Post la surprizdanco de paradaninoj sekvis liberbufeda vespermanĝo, kaj poste la tombolo, kies kadro estis loteritaj kelkaj belegaj pentraĵoj de esperantistaj gepentristoj de Tata.

La sabata tago fermiĝis per balo.

Dimanĉon, post matenmanĝo eventis la jara kunsido de la Hungara Fervojista Esperanto-Asocio. La traktata lingvo dum la tuta kunsido estis Esperanto. Unue la prezidanto István Gulyás pritaksis la pasintan duonjaron kaj raportis ankaŭ pri la eventoj de lasta IFEF-Kongreso (Internacia Fervojista Esperanto Federacio). Post la raporto la eksterlandaj kaj hungaraj partoprenantoj eksplikis siajn opiniojn pri demandoj de la fervojista esperanto-vivo, kaj salutis unu la alian. Je la laborkunsido alparolis ankaŭ la prezidanto de HEA, Jozefo Baksa.

La internacia amika renkontiĝo de fervojistoj en Tata fermiĝis per komuna tagmanĝo.

Kunmetis: BACSÁRDI József

 

Published at 05:38 / 1 comment / 285 visits
This post is public

July 10, 2008

Ŝi grimpis la rokon

Traduko de artikolo de RÓZSA Mihály el Pariso

La parolimpia ĉampionino ricevis MSM-on de sporta ŝtatsekretaro unu semajnon antaŭ la evento, ke partoprenu ŝi, kiel reprezentanto de Hungarujo en grimpo de Mont Blank komune kun 25 eŭropaj virinoj je la okazo, ke de 1-a de julio Francujo transprenas la prezidantecon de EŬ, kaj okaze, ke antaŭ 200 jaroj grimpis la monton unuan fojon virino, Marie Paradis.

La hungaraj kaj francaj organizantoj kvietigis ŝin, ke ŝia fizika handikapo ne povas signifi baron plenumi la celon. Dora do, pensis fundamentite, ke ŝi suprenpromenos al la pinto… Kiam ŝi nu ekvidis la monton, ŝi ŝokiĝis, kaj ĉi tiu stato ĝis fino daŭris ĉe ŝi. La plej pozitiva sperto koncernas la gvidanton: li ekkonis admirindan homon en la ĉ. 60-jara eskursgvidanto kun granda sperto, kiu okupiĝis nur kun ŝi. La virinoj de aĝo inter 20 kaj 70, alvenintaj el la membrolandoj de EŬ pasigis la nokton en turista kabano, en gradegaj salonoj. Ili dormis sur la planko en vestaĵoj, en komuno de sola kovrilo kaj kuseno, sen ebleco de purigado. Vesperojn, anstataŭ ripozo ili devis prezentiĝi je iaj konferencoj. Lundon, tagon de grimpado Dora ne ricevis matenmanĝon pro ia miskompreno, kaj ŝi tiel ekiris al la „granda tago”. Sur la unua etapo ne estas naĝo, sed la vojo estas supren kruta kaj ŝtonega: tiam ankoraŭ multaj akompanis la internacian grupon, inter ili ankaŭ la franca sporta ŝtatsekretaro. Relative facile aliris ili la unuan turistan kabanon, kie ili tagmanĝis, kaj poste sekvis la vere malfacila etapo: ili devis akiri la sekvantan domon 3800 m alte. Tiam atingis la vera ŝoko la hungaran sportiston: malkovriĝis, ke oni devas grimpi rokon – kvankam oni plurfoje sekurigis ŝin, ke estos nur malgranda grimpeto, sed tio ne estos danĝera… Ili priparolis kun la turistgvidanto, ke ili ekiros, kaj poste vidos, kio okazos – ĉiutempe ili povos decidi pri returno. Je donita momento, pendante sur roko ili pripensadis, ĉu fini la „ekskurson”, sed ili decidis: doni al si ankoraŭ 5 minutojn. De ĉi tiu estiĝis poste plurfoje 5 minutoj, kaj subite Dora sentis, ke iri malsupren estas ja, pli malfacile: devas grimpi. Per stumpa brako, kun agorafobio, kun timoj. Antaŭ la celo ŝi sentis, la animo forlasos ŝin: ŝi deziris, ke oni lasu ŝin en paco kaj havu finon ĉi tio. Staranta dorse al la valo brakumis ŝi la ŝtonon, ĉar ŝi sciis, se ŝi turniĝas, vertiĝos malsupren. Ŝi ekgrimpis, kaj atingis ĝis 4000 metroj, en ventego kaj malvarmo: fine la gvidanto elparolis, ne plu iri.

Dora precize scias, ke tuj post la evento ŝi ankoraŭ ne povas ĝuste allokigi siajn sentojn, pli malfrue ŝi certe vortumos pli nuance. „Homo maksimumisto, kiu estas olimpika ĉampiono, kaj starigas mondrekordojn, ne sufiĉas kun 4000 metroj. La plej grandan problemon kaŭzis: gajni la timon. Vane mi sciis, ke mi estas kunligita kun la gvidanto, tamen estis ankaŭ teruraj momentoj. Ĝis hodiaŭ mi ne povas determini, ĉu estis ĉi tiu semajno pozitiva aŭ nagativa aventuro, multaro kirliĝas en mi. Oni ekveturas por helpi al francoj komuniki gravan mesaĝon, kaj samtempe reprezentas sian patrujon je tre altranga evento – sed dume home, anime kaj fizike trairas senhomajn penadojn. Mi aliris eĉ dufoje ĝis ĉi tiu alto, kaj grimpis ankaŭ la rokon venos tempo, kiam mi valoros tion sukceso. 

La kompleta nomo de Dora estas: PÁSZTORY Dóra.

Published at 12:33 / 3 comments / 382 visits
This post is public

July 30, 2008

La unua tago

Mardo, 2008-07-15.

Ekvojaĝo.

Ni ekvojaĝis, pli precize ni ekvojaĝus, se ĉio glitus laŭ la plano. Tamen ni fakte ekvojaĝis, se ni rigardas, ke ni forlasis nian loĝlokon. Niaj amikoj, familio Trnka estis tiel afabla, ke veturigis nin komune kun oĉjo K. al la renkont-punkto de nia grupo, al la parkejo de supermarketo „Penny market” en Tata. Nia estro telefonis, ke ni estu kiel eble plej frue sur la loko, ke la aŭtobuso, kiu alvenos el Budapeŝto, kaj portos la kunvojaĝantojn el Zalaegerszeg kaj el aliaj lokoj de okcidenta parto de la lando, kaj memkompreneble el Budapeŝto, ne devu nin atendi. Tiel ni alvenis bone frue, inter la unuaj, ĉ. duonhoron antaŭ la priparolita tempo, la 9-a horo. Bone, ni povos iel pasigi ĉi tiun duonhoron, ni salutas unu la aliajn, kaj konatiĝas kun pasaĝeroj, kiujn ni la unuan fojon vidos, eĉ se ekpluvis, kaj ni devis puŝi la bagaĵaron malsupren la ŝirmtegmento de aĉetĉaretoj.
Pluvis, pluvetis, la tempo pasis, sed la aŭtobuso ne aperis. Duonhoron post la difinita tempo, kaj horon de nia alveno nia grupestro provis telefoni al la estantaj en la aŭtobuso, sed ili ne akceptis la vokon. Post kelkaj eksperimentoj iu respondis. Malkovriĝis, ke ili estas ankoraŭ en Budapeŝto, car iu, kie venus el Eger ankoraŭ ne alvenis. Ili provis al li telefoni, sed lia poŝtelefono estis surda. Fine estis atingata lia edzino, kiu eksciante, ke lia edzo ankoraŭ ne alvenis en Budapeŝto, kvankam bontempe fortrajniĝis el Eger, tre ektimis, ĉar tuj ŝi pensis ian malbonon pro la koro de sia edzo. Iomete poste la perdiĝinta homo, nomu ni lin s-ano A, anoncis sin el sia hejmo, kaj diris, ke li jam estis en Budapeŝto, sed la priparolita placo estas tiel granda, ke li ne trovis la aŭtobuson, kaj reveturis hejmen. Nu al li estis konsilata, ke li prenu taksion, kaj la aŭtobuso atendos lin ĉe la slovaka limo, en la vilaĝo Rajka.
Tiel la aŭtobuso je ega malfruo alvenis en Tata, kaj fine ni vidis, ke ĝi enkurbiĝas al la parkejo. Sed ĝi ne permesis enveturi la plenan parkejon, kaj devis halti kontraŭ la enirejo de la parkejo sur la transa flanko de la strateto. Bedaŭrinde ĉe la trotuara flanko la valizujo de la aŭtobuso estis jam plena, kaj ni devis enmetadi la bagaĵaron ĉe la ena flanko, obstrukciite la straton en ambaŭ direkto. Tiel la enmetado estis iom komplika, kaj foje foje ni devis forpeli unu la alian doni lokon al la aŭtoj kun ĉagreniĝantaj stiristoj. Poste ni ekveturis. Mi ne vidis kiel trovis vojon nia stiristo el la mallarĝa strateto al la ĉefstrato, kvankam mi estus scivola, ĉar ni okupiĝis pri la enlokiĝado, kaj mi nur rimarkis, ke ni estas jam ĉe la rondtrafika nodo apud la supermarketo Tesco. De tie ni frue surkurbiĝis al la aŭtoŝoseo M1, kaj senevente ruliĝis ĝis la elirejo al Mosonmagyaróvár, kaj subbranĉiĝis tien. Mi admiris, ĉar de M1 kondukas mallonga nova ŝoseo al la ŝtatlimo. Nu, mi pensis, oni volas plenigi la gaseolujon, sed ne, ni senhalte traveturis la urbon kaj kurbiĝis sur la vojon al vilaĝo Rajka. Tie haltis la aŭtobuso. Mi serĉis per okuloj nian amikon, s-anon A., sed li ankraŭ ne alvenis ĉi tien, ni devis atendi lin.
Ni komence atendis trankvile, sed post unu, du horoj pli kaj pli malpacience. Unuaj diris, eble nia amiko ne rimarkis nin, kaj pluveturis. Aliaj demandadis de si mem: ĉu li scias, kie ni atendas lin? Kelkaj starigis sin sur la rando de la strato, kaj rigardadis dekstren-maldekstren, sed ne vidis alproksimiĝantan taksion. Ankaŭ mi admiris: kial ni atendas ĉi tie? La limtransirejo, ja, ne estas tie, sed ĉe la nova ŝoseo.
Kiam ni jam atendis almenaŭ tri horojn, ankaŭ nia ĉefa estro sentis, ke ni alvenis ĝis la fina toler-sojlo, kaj decidis ekveturi al la limtransirejo. Ni jam estis eble nur kelkaj centmetroj antaŭ la ŝtatlimo, kiam alvenis mesaĝo, ke la taksio kun nia s-ano A. proksimiĝas en distanco de dek minuta veturo al ni. Ĉi tiun tempon ni, ja, jam ekatendis je la ĉi tiea flanko de la limo. Poste ni enveturis Slovakujon. S-ano A. iris al la mikrofono, kaj petis pardonon pro la granda tempoperdo, kaj tre dankas, ke ni atendis lin. Poste baldaŭ ni daŭrigis nian vojaĝon en Ĉeĥujo. Tie nur tiom rimarkindaĵo okazis, ke ni haltis en iu restejo. Post duonhora paŭzo ni volis jam pluveturi, sed ankoraŭ mankis unu persono. Malkovriĝis, ke s-ano B. ĵus pripensis aĉeti manĝaĵon, kaj nun li sidas apud sia varmega supo. Je la sunsubiro ni akiris la ĉeĥan Ercmontaron, kaj kiam ni veturis al la Saksa Svislando, kie la rivero Elbo trarompas inter la montoj, jam estis forta krepusko, sed mi eksperimentis fari almenaŭ unu foton pri la fortikaĵeca domo je la alia flanko. Ĉirkaŭ je la 22-a horo ni jam estis en Germanujo, ankoraŭ 4 horoj, ĝis ni atingos la urbeton Herzberg, kie ni devus trovi tranoktejon. Nu, ni jam veturis en plena mallumo, eĉ ne povis rimarki, kiam ni vojaĝis apud Dresden kaj Leipzig, ĉar la aŭtoŝoseo iom evitas la grandajn urbojn. Por pli rapide pasigi la tempon ni rigardis ian amuzan filmon, kaj poste silentiĝis la aŭtobuso, kaj ĉiu provis trovi pozicion en kiu povus iel dormi. Ĉirkaŭ meznokto reviviĝis la kompanio, kiam ni haltis ĉe konvena loko, kaj ni eksciis ankaŭ tion, ke ni vane irus al Herzberg, nia noktejrezervado ne plu estas valida, ĉar ni ne alvenis en ĝusta tempo. Kion fari? Ni pluveturis. La vojcelo nun jam estis Alkmaar, kien ni ĉifite kaj lace alveni ĉ. je la 9-a horo, sed niaj gastigantoj atendis nin nur al la 4-a horo posttagmezon...

Published at 12:50 / 5 comments / 294 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...