June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

December 2009 (5)
November 2009 (3)
September 2009 (9)
August 2009 (10)
July 2009 (11)
June 2009 (10)
May 2009 (11)
April 2009 (8)
March 2009 (8)
February 2009 (7)
January 2009 (13)
December 2008 (10)
November 2008 (6)
October 2008 (4)
September 2008 (9)
August 2008 (8)
July 2008 (4)
June 2008 (3)
May 2008 (3)
April 2008 (4)
March 2008 (3)
February 2008 (4)
January 2008 (5)
December 2007 (3)

June 1st, 2008

Fervojoj kaj horloĝoj

 

Recenzo de ALMÁSI Miklós pri la verko de Wolfgang Schivelbusch: Historio de fervoja vojaĝo.

Mi amegas la vagonarojn, precipe vaporlokomotivojn. Mi irus malproksimen rigardi ilin, kaj povus gapi bele desegnitan manĝ-vagonon. Sed mi ne sciis, ke la tempon laŭ Griniĉo, kaj ĝenerale la unuitan tempomezuron ni povas danki la trajnojn. La ŝipistoj jam pli frue kredis, ke la preciza tempo ne estas malhavebla, la kontinentanoj ankoraŭ ne. Antaŭ la tempo de la fervojhava societo (ĉirkaŭ 1840 en Anglio) la horloĝoj montris diversajn tempojn en la diversaj urboj. Pli malproksime 50 km-ojn de Londono la tempo estis pli frue je 10 minutoj, en la interna urbo estis pli malfrue je 5 minutoj; en Dublino eĉ unu horo povis esti la diferenco. (Por bonigi la situacion, oni kunportis el Londono horloĝon pruvitan fare de Admiralejo, la lokomotivoj direktiĝis al ĝi.) Pli malfrue plimultiĝis la fervojoj, kiuj ankaŭ eĉ krucigis unu la alian, tiam oni jam devis enkonduki ian unuigitan tempokalkulon eviti la karambolojn. Sed en Ameriko – kie inter ambaŭ marbordoj etendiĝis plu fervojoj, kiujn funkciigis diversaj kompanioj, iam foje la stacidomoj havis eĉ ses horloĝojn, kiuj montris diversajn tempojn. Poste ankaŭ ĉi tie densiĝis la trafiko, tamen oni enkondukis la unuigitan tempon nur de 1918.

Oni scias, ke la konstruo de fervojreto alportis civilizacian eksplodon, sed la libro de Schivelbusch montras la streĉan historion, kiel revoluciigis ĉi tiu procezo la ĉiutagan vivon. Humore estis, ke ĉe la tiama „rapidego” je tridek kilometro ĉiu horo la veturanto plendis pri vid-perturbo pro la rapide ŝanĝa pejzaĝo. Kiam jam la vojo plilongiĝis, kaj la „tremado” daŭris pli horoj, la pasaĝeraro enuis. Por kuraci la problemon oni divenis la fervojan bibliotekon: kiam la sinjoro envagoniĝis, prenis libron el pruntejo, kaj poste finleginte ĝin, subdonis en la libra domo de celstacio. Laŭ la notoj turniĝis postulemaj verkoj inter la manoj de altestimataj pasaĝeroj. Tio estis ja io: fervojo kiel popoledukanta institucio. Ho, tio funkciis sur la unua kaj dua klasoj. Sed tamen!

Poste venis la debato pri kupeo aŭ salona vagono. Ameriko elektis la salonan elformon, Anglio ĵuris apud la kupea solvo . En la unua eventis komunuma vivo, en la alia regis nobela silento – la riĉuloj ne interparoladas. Tial ili plendis, ke dumvoje ili devis gapi nur la vizaĵaĉon de kontraŭsidantoj. Cetere la kupeo neniel estis enua eltrovaĵo. En la 1880-aj jaroj, post kelkaj enigmaj murdoj estis enketegoj pri la danĝero de kupeoj. Ĉar la murdiston, tranĉante la kolon de sia viktimo, neniu vidis. El la sangvinaj eventoj naskiĝis poste la serio de fervojaj detektivaj romanoj (v. Murdo en la Orienta Ekspreso de Agatha Cristie:

http://www.4shared.com/dir/5483804/fe0f36bc/Ebook.html)

La evoluo de fervojo kiel kultur-historio. Schivelbusch prezentas, kiel transformis la fervojo la interrilatojn de: homo - pejzaĝo, urbo - kampo kaj distanco - tempo. Kaj ankoraŭ: kiel enfluas la diversaj formoj de fervoja veturado la nacian karakteron, kaj inverse. La angla fervojo estas aristokrata, almenaŭ dividiĝas al klasoj, kaj mallongdistanca. La amerika estis loka, senklasa, oni planis ĝin al plilonga distanco. En Eŭropo la stacidomoj estis urbo-organizantaj centroj. En Ameriko ne estis stacidomoj, tial ĉio (bufeto, banejo, telefono, poŝto, koncerto, gazeteldono), kio estus tie, lokiĝis en la vagonaro. Pripensu kian organizan laboregon postulis la gazeto aperanta en la vagonaro! En Eŭropo la fervojo interligas urbojn, en Ameriko unue estiĝis la fera vojo, kaj poste apud ĝi naskiĝis la urboj. Pro la enormaj distancoj en Ameriko naskiĝis la dorm-vagono kaj la larĝa, ena spaco necesa por movo de la pasaĝeroj. La ekzemplo estis la vaporŝipo, kiu en Ameriko longtempe estis la rega rimedo de vojaĝo kaj transporto, kun salono kaj larĝaj spacoj. En Eŭropo la modelo estis la diliĝenco, homoj presitaj unu al la alia, fermitaj en mallarĝan spacon … kia diferenco.

Kaj la fervojaj katastrofoj! En 1842 sur la vojo inter Pariso kaj Versajo mortis kvindek kvin homoj pro rompo de akso. Post similaj eventoj elevoluis la scienco de material-ekzameno, kaj la fakuloj malkovris la fenomenon de materiallaciĝo.

Mencio de tradukinto: Mi nepre devas legi la libron.

Published at 14:39 / 2 comments / 271 visits
This post is public

June 6, 2008

Utila poŝtelefono

Ni ricevis la mesaĝon:
"Ĉu vi lasis viajn ŝlosilojn ŝlositaj en la aŭto kaj vi estas distance de via loĝejo kie vi havas rezervajn ŝlosilojn?
Jen la solvo:Alvoku la loĝejon; iu trovu tie vian rezervan teleŝaltan aŭtoŝlosilon kaj tenu ĝin proksime
al la telefono; vi mem proksimigu vian poŝtelefonon je 20 centimetroj al la aŭto; nun via kunlaboranto en la loĝejo premu la butonon sur la hejma ŝlosilo, kaj via aŭto malfermiĝas (funkcias ankaŭ kun la pordo de la pakaĵujo).
Provu!"

Antaŭ Jaroj mi veturis hejmen de nia merkreda esperanto-kunveno, el Budapeŝto. Antaŭ urbeto Dorog jam estis post 22-a horo, kiam mi rigardis la montrilon de benziujo: ĝi staris antaŭ la ruĝa strio. Mi povus veturi ankoraŭ pli ol cent kilometrojn, sed estas certe, kio estas certa (?), mi haltis ĉe la benzinejo. Mi plenigis la benzinujon, iris en la vendejeto kaj volis pagi per karto. Mi malfermis mian kartujon, sed la  pli ofte uzata karto ne troviĝis en sia poŝeto. Hm, kie ĝi povas esti? Sed mi ne povis longe pripensadi, kaj prenis la alian malpli ofte uzatan, sed ties kodon mi ne sciis parkere. Mi petis pardonon, kaj iris al la  aŭto, kaj en la valizeto mi serĉis mian kajereton, kie mi per sekreta skribo notis la kvar ciferojn. Intertempe mi metis el mano la ŝlosilon sur la sidloko, ĉar ĝi ĝenis min dum la serĉado. Mi fermbatis la pordon, kaj pagis la benzinon, kaj kviete mi iris al la aŭto: mi solvis la problemon, mi ne devis iri en la prizono de ŝuldantoj.
Mi etendis en la poŝon por la ŝlosilo, sed ĝi ne estis tie. Eble mi metis ĝin sur la vendotablo, kiam mi pagis? Mi revenis, sed ĝi tie ne estis. Ĉi tiam veniŝ en mian cerbon: mi lasis ĝin en la fermita aŭto. Kion nun fari? Jam estas nokto, kiu povus helpi? Bonŝance la poŝtelefono estis en la poŝo de surtuto. Mi vokis mian edzinon, mi rakontis, kio okazis, kaj petis ŝin iamaniere alporti la rezervan ŝlosilon. Nu, ankaŭ ĉi tiu problemo estas solvita, mi devos nur atendi 20-30 minutojn.
Poste mi eksciis, ke ŝi devis jam voki la najbarinon el la lito, kiu veturis ŝin kun  la rezerva aŭtoŝlosilo.

Leginte la superan mesaĝon, mi iris al la edzono, kaj diris al ŝi, kiel ni povus tiam solvi la problemon. - Ho - diris ŝi -, la aĵo ĉe ni ne funkcius, ĉar nia rezerva ŝlosilo ne havas teleŝaltan funkcion. - Ĉu vere: Nu, kontrolu ni! Vere, ĝia tenilo estas plata sen butono. - Tamen estis bone, ke vi veturis por mi tiun nokton al benzinejo!

Published at 13:45 / 3 comments / 348 visits
This post is public

June 11, 2008

Nova hungara akvocentralo

Nova malgrand-akva centralo estis konstruita en la rivero Rába, en la ĉirkaŭajo de Répcelak apud la digo de Nick. Ĝi jam estas la sesa akvocentralo en la rivero.
La kompleta povumo de turbinoj en la preterfluanta kanalo etas 1,5 MW-oj. Ili jare produktas kurenton 9 mil da kWh-oj, kiu reprezentas la energiobezonon de 35-40 000 familioj. La centralo transdonas la kurenton al la landa reto.
Laŭ la ekspertoj la malgranda centralo estis planata por 60 jaroj. La akvobaraĵo havas ankaŭ fiŝo-ŝtuparon ebligi la laŭlongan traireblecon de la objekto. La investaj kostoj repagiĝos dum 15 jaroj. La konstruadon helpis ankaŭ la infrastruktura fonduso de EU.

Published at 13:28 / 3 comments / 399 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...