may 2008
  sun mon tue wed thu fri sat  
          1 2 3  
  4 5 6 7 8 9 10  
  11 12 13 14 15 16 17  
  18 19 20 21 22 23 24  
  25 26 27 28 29 30 31  

Archives

september 2008 (9)
august 2008 (8)
july 2008 (4)
june 2008 (3)
may 2008 (3)
april 2008 (4)
march 2008 (3)
february 2008 (4)
january 2008 (5)
december 2007 (3)

May 1st, 2008

Lernej-adiaŭa procesio - Ballagás

 

Hieraŭ posttagmezon ni partoprenis la lernej-adiaŭan procesion de nuna 12-a klaso. La estraro de nia iama gimnazio invitis ankaŭ nin, kiuj finis la gimnazian lernadon antaŭ 50 jaroj, ĉeesti kaj ankaŭ partopreni la procesion de junuloj, kiuj en la sekvantaj semajnoj faros siajn maturec-ekzamenonj aŭ abituron. Ni kolektiĝis antaŭ la 5-a horo en la iama gimnastikejo, nuna biblioteko. Ĉi tie salutis nin la direktoro de la gimnazio. Poste ankaŭ kelkaj lernantoj salutis nin, kaj donacis al ni pecon de bela, blanka dianto kaj simbolan saketon kiun ni povis pendigi sur nian ŝultron. En la ŝultrosaketo ni trovis metalan karteton kun konveksikaĵo de gimnazia blazono, foton pri la hodiaŭa gimnazio, kaj kun la jardatoj: 1958 kaj 2008 kaj ankora simbolan diskokukon, kiu memorigas nin al la cindre bakita pogaĉo de hungaraj popolfabeloj. Tiam abituriĝis du klasoj, reala kaj humana. Ni humananoj bone konis unu la alian, ĉar ni en pasintaj jaroj renkontis ĉijare, sed la aliklasanojn ni, escepte kelkaj, ne vidis de duonjarcento.

Dum la aliaj strebas rekoni unu la alian, mi rakontas, ke ni preparis ĉi tiun eventon jam antaŭ monatoj. Ni disdonis la taskojn. Mi farigis rubandon, kiu memorigis nin al nia rubandeto, kiun ni portis dum duonjaro antaŭ niaj maturecaj ekzamenoj. Ĉar ĉijaron la procesio estis posttagmeze ni konsumis la tradician tagmanĝon ne post, sed antaŭ la festo. Poste ni florkronigis la tombon de niaj du profesoroj, kiuj ripozas en la tombejoj de la urbo.

Nu, sed jam mi aŭdas, la kanton de junaj procesiantoj. Ankaŭ ni devas kroĉiĝi post ili, kaj ĉirkaŭirante la korton, ni trovis seĝojn en la unua du vicoj, de kie ni povis sekvi la festan programon, kies partoprenantoj, al nia surprizo, estiĝis ankaŭ ni. La direktoro, kaj la urbestro salutis nin, kaj vokis nin ĉiuj laŭnome, kaj donacis al ni belan diplomon. Antaŭ la fino la adiaŭantaj lernantoj transdonis la flagon de la lernejo al la sekvanta plej alta klaso. Post kiam la lernantoj bindis siajn memorrubandojn sur la flagmaston, ankaŭ de inter ni du avinoj surbindis niajn rubandojn. La freŝe surrubandigita flago estis feste forportita, kaj post la sonoj de Szózat (proklamo de Vörösmarty) finis la festa evento.

(Ilustraĵo: inter fotoj)

Tegnap délután részt vettünk a mostani 12-edikesek ballagásán. A régi gimnáziumunk vezetősége meghívott bennünket is, akik 50 évvel ezelőtt fejeztük be gimnáziumi tanulmányainkat, hogy legyünk jelen és vegyünk részt a fiatalok ballagásán, akik a következő hetekben fogják letenni az érettségi vizsgáikat. 5 óra előtt gyülekeztünk az egykori tornateremben, a mostani könyvtárban. Itt üdvözölt bennünket a gimnázium igazgatója, majd néhány tanuló is, akik egy szép szál fehér szegfűt és egy ballagó-tarisznyát adtak át, amelyben egy fénykép a mostani gimnáziumról, hamuban sült pogácsa és egy vonaldomborítású fémlap volt a gimnázium címerével. Annak idején két osztály végzett, reál és humán. Mi humánosok jól ismertük egymást, mert az utóbbi években évenként találkoztunk, de a másik osztály belieket, néhány kivételtől eltekintve fél évszázad óta nem láttuk.

Míg a többiek igyekeznek fölismerni egymást, elmesélem, hogy mi már hónapok óta készültünk erre az eseményre. Felosztottuk a teendőket. Én készíttettem egy szalagot, mely az érettségi szalagunkra emlékeztetett. Tekintettel arra, hogy ebben az évben a ballagást délutánra szervezték, a hagyományos ebédet nem az ünnepség után, hanem előtte fogyasztottuk el. Aztán megkoszorúztuk két tanárunk sírját, akik a város temetőiben nyugszanak.

De már hallatszik a fiatal ballagók éneke, nekünk is csatlakozni kell utánuk, és körüljárva az udvart, üres székeket találtunk az első két sorban, ahonnan végigkövethettük a programot, melynek, meglepetésünkre mi is részesei lettünk. Az igazgató és a polgármester üdvözölt bennünket, és név szerint valamennyiünket sorban kihívtak és átnyújtottak egy díszes oklevelet. Az ünnepség vége felé a búcsúzó diákok átadták az iskola zászlaját a leendő 12-dikeseknek, Miután a tanulók is felkötötték szalagjaikat a zászlórúdra, közölünk is két nagymama felkötötte a mi szalagjainkat. A frissen felszalagozott zászló elvonult és a Szózat elhangzása után véget ért az ünnepélyes esemény.

--> fotók

© Published at 21:13 / 2 comments / 160 visits
This post is public

May 24, 2008

Adiaŭo - Búcsú

Apenaŭ antaŭ tri semajnoj ni procesis kune en la maljuna gimnazio. Vere, la irado estis jam malfacila por li, ĉar li lasis sian lertan, faldeblan bastoneton en la aŭto, sed malgraŭ kelkaj gravaj operacioj – pri kiuj li rakontis -, nenio antaŭmontris la tragedion. Dum kvar jaroj ni vizitis la gimnazion en la sama klaso, travivis la samajn serenajn kaj malpli serenajn eventojn. Mi povas diri, ni estis bonaj amikoj, Jam en la unua klaso li havis ursecan aperon. Mi memoras, iam mi sendis al li bildkarton, sur ki estis sceno el iu fabelo kun urso kaj leporo. Mi skribis al li: vi estas la urso, kaj mi estas la leporo. Post la abituro li studis en alia universitato, kaj estiĝis veterinaro. Ni foriĝis malproksime unu de la alia. Certan tempon li laboris ankaŭ en Mongolujo. Ni renkontiĝis malofte, sed nun, antaŭ tri semajnojn mi veturigis lin de la aŭtobus-haltejo, kaj ni gastigis lin duonhoron en nia loĝejo, kaj ankaŭ poste ni vojaĝis kune tiun tagon. Li vokis nin telefone, kiam alvenis hejme, kaj ankoraŭfoje dankis nian afablecon, kiu tamen ne estis dankinde. Ni priparolis, ke kiam ni iros sekvantfoje en ilia urbo, ni vizitos ilin kun lia edzino. Bedaŭrinde nian promeson ni jam ne povas plenumi. Mardon denove kolektiĝos la kunklasanoj. Kara Roberto akceptu nian lastan adiaŭon!

Alig három héttel ezelőtt még együtt ballagtunk az öreg gimnaziumban. Igaz, neki már nehezére esett a járás, mert az ügyes, összecsukható botjárt az autóban hagyte, de a néhány opeáció ellenére – melyekről mesélt -, semmi sem mutatott a tragédiára. Négy évig voltunk osztálytársak, együtt éltük át ugyanazokat a derűs és kevésbé derűs eseményeket. Azt mondhatom, hogy jóbarátok voltunk. Már az első osztályban olyan mackos megjelenésű volt. Emlékszem egyszer küldtem neki egy képeslapot. Egy mesejelenetet ábrázolt, mackóval és nyuszival. Te vagy a mackó és én vagyok a nyúl, írtam neki. Az érettségi után ő más egyetemen tanult, és állatorvos lett. Távol kerültünk egymástól. Egy ideig dolgozott Mongóliában is. Ritkán találkoztunk, de három héttel ezelőtt emlentem érte a buszmegállóhoz, és egy fél órát nálunk töltött, majd utána aznap együtt utazgattunk. Amikor hazaért, fölhívott telefonon, és még egyszer megköszönte a kedvességünket, amit nem volt miért köszönni. Mebeszéltük, ha legközelebb a városukban járunk, meglátigatjuk őt és feleségét. Sajnos ezt az igéretünket már nem tudjuk teljesíteni. Kedden újra összegyűlik az osztály. Kedves Róbert, fogadd utolsó üdvözletünket.

© Published at 12:22 / 0 comments / 68 visits
This post is public

May 25, 2008

Mallonga historio de akvoŝtupo-sistemo Bős- Nagymaros

En la jaro 1977 estiĝis interŝtata kontrakto inter la tiama Ĉeĥoslovakio kaj Hungarujo pri konstruo de akvoŝtupa sistemo sur la Danubo. Laŭ la kontrakto devus estigi akvocentralojn: kun kanalo ĉe la slovaka vilaĝo Gabĉikovo (Bős) kaj ĉe la hungara vilaĝo Nagymaros en la fluejo. La imago ne malhavis antaŭaĵojn. Jam antaŭ jardekoj okazis esploroj ambaŭloke. Laŭ la planoj la centraloj kunfunkcius tiel, ke la centralo ĉe Gabĉikovo en la pintoperiodo funkcius kun granda povumo, per t. n. pint-irigado. Pro tio la akvonivelo ŝanceliĝus en la rivero-streko inter la ambaŭ baraĵoj. La suba baraĵo protektus Budapeŝton kaj la insulon Szentendre de ĉi tiu ŝanĝado de akvoalto. La supra rezervejo kovrus ankaŭ hungaran teritorion, kaj la tasko de hungara flanko estis ĉe la vilaĝo Dunakiliti estigi altakvo-reduktigan objekton, kiu regulus ankaŭ la akvokvanton lasotan en la origina fluejo de Danubo.

Post la kontraktiĝo komencis antaŭaj prilaboroj, kiu koncernis ankaŭ mian laborejon, kiu lokiĝas rekte ĉe la bordo de Danubo. Post la ŝveligo ĉe Nagymaros la akvonivelo ĉe ni atingus la alton de la pli grandaj superakvoj, kaj nia cementfarejo havas kelkajn subterajn objektojn sub ĉi tiu nivelo. Pri protekto de ĉi tiuj objektoj pretiĝis planoj, kiuj neniam realiĝis. La kialo estis, ke montriĝis malcerteco koncerne la konstruon de hungara akvoŝtupo, dum aliflanke per granda elano komenciĝis la konstruado. La fortiĝanta movado de „verduloj” atingis, ke la hungara flanko ĉesis la realigajn laborojn ĉe Nagymaros, kaj eĉ ne finiĝis la laboro ĉe Dunakiliti. Per tio volis oni bari la ekfunkciigon de akvocentralo de Gabĉikovo.

Sed la slovaka investanto havis planojn ankaŭ por tiu situacio, kaj konstruis baraĵon pli supre, sur sia propra teritorio. Tio estis la t. n. varianto „C”, pri kio oni tenis, ke la slovakoj tion ne kapablas, kaj ne rajtas realigi, kaj nomis ĝin „papera tigro”. Sed tamen la rezervujo realiĝis, kaj la 23-an de oktobro 1992. ekfunkciis la unua akvoturbino en la centralo.

Pli detala analizo pri la pasintaj 15 jaroj pri la temo legeblas inter miaj dokumentoj ...

© Published at 08:40 / 4 comments / 167 visits
This post is public

( 3 posts )