March 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

December 2009 (3)
November 2009 (3)
September 2009 (9)
August 2009 (10)
July 2009 (11)
June 2009 (10)
May 2009 (11)
April 2009 (8)
March 2009 (8)
February 2009 (7)
January 2009 (13)
December 2008 (10)
November 2008 (6)
October 2008 (4)
September 2008 (9)
August 2008 (8)
July 2008 (4)
June 2008 (3)
May 2008 (3)
April 2008 (4)
March 2008 (3)
February 2008 (4)
January 2008 (5)
December 2007 (3)

March 12, 2008

Surogato

 

Kiam mi unue ekhavis la alireblecon al la interreto, mi tuj skribis en la serĉilon la vorton „Esperanto”. Tiam mi ankoraŭ ne ricevis tro multe da trafoj, sed konsternis min la multo de x-literoj. Mi admiris, ĉu intertempe modiĝis la alfabeto de Esperanto? Poste mi ja komprenis, ke la komputistoj tiel solvis la problemon de esperantaj literoj.

Pli malfrue, kiam ankoraŭ la kodpaĝoj ne enhavis ĉapelitajn literojn, mi multe luktis pri la problemo, kaj provis laŭvice ĉiujn metodojn. Unue mi sekvis la klasikan Zamenhofan konsilon, sed iu pli sperta esperantisto klarigis min, ke la h-metodo eble ne estas vera solvo.

Mi ne volas listigi ĉiujn provojn, sed mi aliris al la „antaŭ-apostrofa” metodo. Tion mi trovis la plej bona, aplikata apud konvena litetipo. La argumentoj:
1. Ĝi ne estas litero, do ne ofendas la regulon: unu litero – unu voĉo.
2. Malofta estas la okazo, kiam la konvertado faras konfuzon.
3. La signo staras antaŭ la signita litero, tiel jam antaŭe atentigas, ke venontus ĉapelita litero.

Mi rekomendis la metodon al ĉiuj, sed mi konfesis ke oni ne povas uniformigi la esperantistaron. Ĉiu iras laŭ sia kapo. Nun mi prefere alpikas la verajn esperantajn literojn. Se iu havas alian sistemon, kaj lia komputilo ne povas ĝuste ekranigi mian tekston, tiu eble atentigos min. Kiom da procento povas esti tia? - mi ne scias.
Ĉio koncernas memkompreneble nur la pli mallongajn mesaĝojn, ĉar pli longajn tekstojn mi sendas en alkroĉaĵo.

 

Mi esperas, ke la diskutoj pri surogatoj dum la tempo baldaŭ elmortos.

Published at 21:30 / 4 comments / 872 visits
This post is public

March 19, 2008

Mi így ünnepeltük március 15-ét - Ni fesis tiel la 15-an de marto.

 

Mi így ünnepeltük március 15-ét:

A mi kis városunkban 2+1 helyen is volt megemlékezés. Az első Piszkén, a másik a régi lábatlani részen, a főszegi „szobornál”, és ez alkalommal Alszegen is.

A szobornál az iskolások adtak műsort. Nem csak a forradalom napjáról emlékeztek meg, hanem végigvonultatták az eseményeket a szabadságharcon, a bukáson és a megtorláson át egészen a kiegyezésig. A műsor után az önkormányzat képviselői koszorút helyeztek el az emlékmű talapzatára.

Az itteni ünnepség után levonultunk az Alszegre. Itt felavattuk a négy lábatlani 48-as honvéd tiszteletére állított oszlopot.

Ni festis tiel la 15-an de marto:

En nia malgranda urbo estis memorfesto sur 2+1 lokoj. La unua estis en Piszke, la dua en la malnova parto de Lábatlan, ĉe la „Statuo” en Főszeg (foseg = supra parto) kaj ĉi okaze ankaŭ en Alszeg (alseg = malsupra parto).

Ĉe la statuo donis programon la lernantoj. Ili memoris ne nur pri la tago de la revolucio, sed pri la eventoj tra la liberecbatalo, malvenko, venĝo ĝis la interpaciĝo en 1867. Post la programo metis florkronon la reprezentantoj de la urba instanco sur la postamenton de monumento.

Post la memorfesto ĉi tie ni marŝis al Alszeg. Ĉi tie ni inaŭguris la memorkolonon por honoro de kvar soldatoj de tiama vilaĝo, kiuj batalis por la libereco kaj sendependenco de Hungario en la liberecbatalo 1948-49.

(http://eo.wikipedia.org/wiki/L%C3%A1batlan)

Published at 14:54 / 0 comments / 413 visits
This post is public

March 30, 2008

Tradukilo en apoteko

Ekspedu* je 12 lingvoj.

Multaj lernantoj sonĝadas pri tablojdo, kiun oni manĝas, kaj dum kelkaj minutoj parolos angle aŭ germane. La apotekistoj bone scias, ke tian faraĵon ili ne povas doni al lernantoj. Sed se tio ŝajnas ia ajn surprizanta, ili, la ekspedantoj jam posedas similan helpon. Ĝi estas hungara invento, helpe de kio ili povas ekspedi jam, sen ia ajn lernado, post kvar minutoj ne je unu, sed tuj sed je 12 lingvoj.

La turisto kun ĉapo haste enpaŝas la apotekon. Kiam finatendis sian vicon, li ekparolis kun stranga akcento, per vortoj simila al angla, rapide diras sian problemon. Vane lernis la ekspedanto germane kaj angle, sed ĉi tiun malsanulon ŝi ne povis kompreni. La koleginoj kun bedaŭro rigardis la suferon de la partnero. La malsanulo longe obstrukcis la vicon, fine oni devis lin voki flanken. La afero estis tre malagrabla. Sed tamen ne tiel, kiel alitage, kiam ili eksciis, ke ne la vivforta, korpula patro, kiu aperis en la apoteko, sed sia dujara infano enhavigis la medikamenton, kiun ili fine donis al li.

La supra rakonto estas elpensita, sed tio ne ŝanĝas la fakton, ke estas grava, respondechava la profesio de apotekistoj, kies tre grava elemento estas la interkomunikado. Sen recepto povas la apotekisto ekscii la informaciojn necesajn por decidi nur de la malsanulo. Sed kio okazis, se la malsanulo estas eksterlandano? Ĉu povas ni atendi de turisto, ke parolu tiun mondlingvon, kiun ankaŭ la apotekisto parolas? Kaj ankoraŭ, ankaŭ por li fremdlingve konu la esprimoj de pirozo, stomaka spasmo kaj diareo, por precize ekkoni, kian medikamenton devas rekomendi. Se necesas, la paciento devas povi diri, se ne ŝli estas la malsanulo, por kiu estos la rimedo, kiom aĝon tio havas, kiom pezas, ĉu havas alergion, ĉu uzas ian alian medikamenton. Se la apotekisto eventuale redemandas, ĉu la malsanulo havas intestinflamon, la turisto ilin komprenu, kaj memkompreneble kapablu ĝuste respondi. Konfesu ni sincere, tion kapablas nur nesignifa plimulto de turistoj.

Kaj pluse ankoraŭ, ni renkontos la problemon pli ofte kaj ofte, ĉar la nombro de turistoj, alvenintaj en nian landon daŭre kreskiĝas. La problemon helpas la „Apoteka interpretisto”.

La prilaborita helpe de kvin apotekoj enhavas en specifa sistemo la demandojn kaj respondojn, kiuj povas aperi kaze de eksterlanda malsanulo. Kaj tion faras je 12 lingvoj: angle, germane, france, hispana, itale, ruse, serbe, slovake, rumane, ĉine, kaj ankoraŭ japane. La ekspedanto, kiam malkovras, ke ne parolas komunan lingvon kun la malsanulo, simple transdoni la Apotekan interpretiston, parolantan 12 lingvojn. La malsanulo elektos propran lingvon, kaj foliumos. La apotekisto prenas la hungaran tradukon laŭ la numero, kiun la „Apoteka interpretisto” montras en la mano de la malsanulo, kaj legas la hungaran tekston. La „Apoteka interpretisto” gvidas la malsanulon, kiu tiel dum kelkaj momentoj povas transdoni ĉiujn gravajn informojn al la apotekisto, montrante la ĝustajn esprimojn. Helpe de rimedo la apotekisto povas informiĝi pri plendoj, medikament-sensebleco, regule prenadataj medikamentoj, aĝo, korpopezo, ekskluzivaĵoj de malsanulo, kaj ceteraj gravaj informoj. Kaj ĉion sed iom elparolitaj vortoj.

*ekspedi en la apotekista fakĵargono: transdoni la medikamentojn al la malsanulo.

Fonto: Revuo „Gyógyszertár” (apoteko) 2008/2, p. 38 (x)

Published at 13:51 / 0 comments / 207 visits
This post is public

( 3 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...