January 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 2009 (5)
November 2009 (3)
September 2009 (9)
August 2009 (10)
July 2009 (11)
June 2009 (10)
May 2009 (11)
April 2009 (8)
March 2009 (8)
February 2009 (7)
January 2009 (13)
December 2008 (10)
November 2008 (6)
October 2008 (4)
September 2008 (9)
August 2008 (8)
July 2008 (4)
June 2008 (3)
May 2008 (3)
April 2008 (4)
March 2008 (3)
February 2008 (4)
January 2008 (5)
December 2007 (3)

January 8, 2008

BUÉK

La homoj estas ŝercantaj, aŭ en la silvestra, entuziasma, gaja humoro iu nur tiel volis esprimi ĝiajn bondezirojn, kaj sur la kapoto de mia aŭto ĝi skribis en la neĝon la literojn BUÉK (hungara mallongigo: Feliĉan Novan Jaron Deziras). Nun, ke la neĝo degelis restis malbelaj makuloj sur la kapoto. Ĉu mi devas kolereti pro la makuloj, aŭ ĝoje akcepti la bondezirojn?

Viccesek az emberek, vagy valaki csak így akarta a szilveszteri feldobott hangulatban kifejezni jókívánságait, és az autóm motorház-tetőjére ráírta a hóba: BUÉK: Most, hogy a hó elolvadt csúnya foltok maradtak utána. Most bosszankodjak a foltok miatt, vagy fogadjam vidáman a jókívánságokat?

 

Published at 07:27 / 1 comment / 237 visits
This post is public

January 11, 2008

Mesterséges - artefarita

>>Minden, amit az emberi kultúra megérint, "mesterséges" lesz, állat, növény, ember, folyó és agrárerdő. Ezen nem tudunk változtatni, ez a hatás ember voltunk egyik meghatározó eleme. A "természetes" paradicsom vagy alma apró és savanyú, majdnem ehetetlen.<<

Cxio, kion tusxas la homa kulturo, estigxos "artefarita", besto, vegetajxo, homo, rivero kaj agrararbaro. Tion ni ne povas aliigi, cxi tiu efiko estas decida elemento de nia homa esteco. La "natura"  tomato aux pomo estas malgranda kaj acida, ili estas preskaux nemangxeblaj.

Csányi Vilmos: Az emberi viselkedés. 303.p., nők lapja műhely 2006

Published at 07:16 / 2 comments / 311 visits
This post is public

January 15, 2008

KONSTRUMATERIALO

Enhavo de hungara sciencteknika periodaĵo  2007

Estimataj Kolegoj!

Mi metas ĉi tien  ĉi tiun kolektaĵon por kontribui al la faka aplikado de Esperanto.
Se surbaze de titolo, iu temo vekas la itereson, skribu al mi, kaj mi sendos recenzon pri la artikolo. Se vi tamen pensas, ke la artikolon  povus utile uzi en via laboro, mi entreprenas traduki la tutan artikolon, kaj sendi la tradukaĵon al vi.
Kompreneble, ĉi tiu traduko estas eksperimento traduki fakesprimojn en tiu branĉo. Se iu konas, aŭ trovus pli trafan solvon, bonvolu skribi, kaj mi korektos la tekston.

ÉPÍTŐANYAG (Konstrumaterialo) 2007/1
Laczkó, L. – Eniszné Bódogh, M.: Volframkarbid/kobalt-baza malmolmetaloj I. Fizika ecaro de volfram-karbida polvo kaj ties fabrikado per karbidizo.
Varga, G.: La strukturo de kaolinit kaj metakaolinit.
Szemán, J.: Difino de kalibrada tempo per metodo de kontrolkarto I.

Bak, E. – Gálos, M.: Planado de inĝenieraj laboroj apartenantaj al la rekultivado de minejo en Pilismarót 

ÉPÍTŐANYAG (Konstrumaterialo) 2007/2
Maroti,  E. – Kalmár, J.: Materialo kaj strukturo de muroj el la romia epoko kaj la periodoj de konstruado sur la teritorio de la soldata kampadejo en Ulcisia Castra (Szentendre)
Mannheim, V.: Ekzameno de muelebleco de materialoj kun fajnaj eroj (er-aro)
Klespitz, J.: Spertoj minejgeologiaj en la bazaltminejo de Zalahaláp
Pozsár, S. – Dr. Bohus G. – Göhm, Sz.: Plibonigo de ŝtonekspluado kaj medioprotektado en la renovigita ŝtonminejo de Komló 

ÉPÍTŐANYAG (Konstrumaterialo) 2007/3
Dr. Nemde, S. G. – Dr. Kovács, I. – Kovács, J.: Solidiĝaj procezoj de grandsolidecaj memkompaktiĝantaj HSSCC betonoj
Géber, R.: Elekto de plenaĵpulveroj por asfalto surbaze de komparo de siaj hidrofilaj karakteroj
Martinné Dörömbözi, P.: Fortigo kaj rehabilito de ŝtonkonstuaĵoj
Szemán, J.: Difino de kalibrada tempo per metodo de kontrolkarto II. 

ÉPÍTŐANYAG (Konstrumaterialo) 2007/4
Opczky, L, - Sas, L.: Cementkemia kaj teĥnologia demandoj de fabrikado de ĥrommalriĉaj cementoj(I)
Szilágyi K. – Zsigovics, I. – Szauter, Cs.: Moderna kontraŭpezigo de ŝrumpo de betono per kombinitaj aldonaĵoj (angle)
Kelemen, É. – Rózsa, P.: Datigo de historiaj morteroj surbaze de „hidraŭlika faktoro”
Tóthné Kiss, K.: Vitrodefalaĵo la bazmaterialo en defalaĵ-ekonomio de vitrofarejoj
Kálmán, G. – Kálnai, M.: Stato de kolekto, manipulado, utiligo de vitrodefalaĵo en Hungario en 2007
Farsang, A.: Solvo de akvobaraj betonoj je domkonsruaĵoj
Schleffer, E.: Ceramika industrio en Hódmezővásárhely

Published at 14:35 / 0 comments / 533 visits
This post is public

January 18, 2008

Propono

Lego de iu gazeta artikolo igis min skribi. Sendube estas simileco je la lernado kaj instruo de lingvoj, pli frue rusa kaj nuntempe angla. La karaktero de „perfortado sur nin” estas diferenca, sed la sukceso - aŭ pli prefere la malsukceso - eble estas simila. Tiu, kiu necesas al sia laboro, persona sukceso la anglan lingvon, kion povas alion fari, altrudate lernas, kaj klopodas iagrade alproprigi ĝin, postulas tio ian ajn penadon.
La menciita artikolo skribiĝis por studentoj, sed ni devas pensi ankaŭ pri la larĝaj popoltavoloj, kiuj ne necesas al la laboro kaj sukceso ĝuste la anglan lingvon, sed komencas lerni fremdan lingvon, nur ke vizitante alian landon ne estu „mutaj kaj lamaj”, ke povu krei kontakton kun la loĝantoj de tiuj landoj. Ĝenerale pro la modo ankaŭ ili elektas la anglan lingvon, kaj ili penadas dum jaroj, tamen estus ankaŭ alia solvo. Al ili mi proponas la lingvon Esperanto, ĉar ĝi havas simplan, senesceptan gramatikon. Ĝia skribo estas fonetika, la parolo ne enhavas (por hungaroj) fremdajn sonojn. La lernado de Esperanto promesas ankaŭ por plenkreskuloj rapidan sukceson. Estus vera solvo, se Esperanto estus instruata, kiel unua fremda lingvo en ĉiuj bazaj lernejoj dum tri-kvar jaroj. Poste la lernantoj multe pli facile povus lerni iun ajn etnan lingvon, se tio ankoraŭ necesas, aŭ ili deziras.

Published at 13:55 / 0 comments / 807 visits
This post is public

January 28, 2008

Kio estas mia nomo?

Kio estas mia nomo? Demandis ankaŭ Aldo de' Giorgi. Mi konsentas: „La problemo estas pli komplika ol ĝi povus aspekti unuapense. Ĉar efektive eblas pluraj manieroj esperantigi la proprajn nomojn, sed niaj verkistoj ĝis nun ne akordiĝis, kiun el la eblaj kriterioj apliki, tial ekzistas granda konfuzo.” Se temas pri mia propra nomo, mi ne vidas grandan problemon. Mi kutime subskribas: Aleksandro. Mi prenis ĉi tiun nomon, de miaj polaj kamaradoj, kiuj alparolis min ĉi tiel tuj, post nia konatiĝo. Sed mi memkompreneble elkore aŭskultas al Sandor, aŭ Ŝandor. Ankaŭ alkutimiĝis mi al Alexander, kiel oni alparolis min ŝerce en infaneco en la familio.

Sed la familia nomo devas resti Horváth, ĉu per á, ĉu per a, sed ne forgesu la finan h, kiun mi reakiris, post kiam mi ricevis la unuan personan. legitimilon.

Alia problemo estas la skribo de nomoj kaj loknomoj, p. e. en iu rakonto por eksterlandanoj. Mi trovas logike la esperantan transskribon, kiel kelkaj verkistos faras. Tamen povas esti utila, se la leganto povas trovi la originalan skribmanieron en piednoto.

Published at 15:18 / 6 comments / 1215 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...