8/3

La paroladon kovris sono de sakfajfilo kaj strido de lignaj fajfiloj. Inter la tendoj multloke sonis la muziko. Unu huna fraŭlo kun reliefa brusto dancigis sian ĉevalon en direkton al ni. Tri fajfistoj venis malantaŭ li: du lignofajfistoj kaj unu sakfajfisto. La fraǔlo kantis levigadante lignan botelon. Kelkfoje haltigis sian ĉevalon antaŭ unu huno. Li regalis lin de sia ligna botelo. Poste plurajdis li, kaj ĝojkriegis.

– Li havas bonan humoron –, diras mi al nia huno.

– Certe li vendis malliberulon –, respondis li rezigne.

Nun kaptis mian atenton, ke la veturiloj transportas multon da arbfoliaro. Kaj kiam ni venis sur la larĝan straton, mi vidis, ke la frunto kaj enirejo de la tendoj estas ornamitaj ĉie per foliaro, kaj oni forte akvumas la vojon. Unu grandega barbaro portis sur la ŝultro tiel grandan betulon, ke eĉ du bovoj ĝemante tirus ĝin. La arbojn oni fose starigis laŭ la vojo. La aero estis bonodora de la malsekiginta grundo kaj de la foliaro.

– Sinjoro Skito – diras mi al nia gvidanto –, kia festeno pretiĝas?

– Atila alvenos – respondas li –, ĉirkaŭ tagmeze.

Kaj ektordas sian lipharon.

– Skito estas, hu, via avo! Skitoj estas tiuj tie, kiuj paroladas sur la larĝdorsaj ĉevaloj. Vi povas vidi, ke ili havas nek barbon, nek lipharon.

Pli malfrue eklernis mi, ke hejme ili ne nomas sin ĉiuj, huno, sed laŭ nacieco aŭ laŭ familio. Unu diras:

– Mi estas beŝenjo.

Alia diras:

– Mi estas huno.

Kiam huno, kiam kuno – tio estas egale laŭ ili.

La aliaj diras:

– Mi estas hungaro.

– Mi estas kazaro.

– Mi estas avaro.

Sed, tamen ĉi tiu estas unu nacio.

Tiam mi ekvidis de proksime ankaŭ la du lignopalacojn. Ambaŭ estis majstroverkoj de ĉarpentist-arto kaj de skulptarto. Kiu apartenis al Atila, estis iomete pli bele ornamita, kaj vidiĝis nur de malproksimo, kiel unu konstruaĵo. De proksimo oni povis rimarki, ke tio estas domgrupo. Meze staris la domo de la reĝo. La apudstarantaj apartenis al edzinoj, al la malliberaj reĝoj, al la skribistoj kaj al la aliaj malliberuloj. Pli malproksime staras ankaŭ senornamaj domoj. Tio etas la staloj. Aparte estas la stalo de ĉevaloj de la reĝo, aparte tiuj de la edzinoj, kaj aperte tiuj de aliaj.

Iom tridek domoj resume, kaj dudek de tiuj sinjoraj.

Plue inter la lignodomoj blankas unu domo el ŝtono. Ĝi ne estas tro bela konstruaĵo, ĝi havas tute rondajn fenestrojn, kaj ili estas tro altaj, kaj memkompreneble nur malplenaj aperturoj, sed tamen la konstruaĵo estas ŝtondomo! Mia sinjoro tre miris ekvidante ĝin ĉar ni sur tero, kiun ni trairis dum semajnoj, ne vidis eĉ unu ŝtonon, eĉ tiel grandan, kiel mia pugno.

Dum la sekvantaj tagoj ni eksciis, ke la ŝtondomo estas banejo, kaj unu sklavo de Sirmio konstruis ĝin. La ŝtono estis transportita de malproksimo per veturiloj.

Inter la palaco de la reĝo kaj la ĉefmilitestro etendiĝas ronda placo, tiel granda, ke eble oni aranĝas ĉevalkonkurojn tie. Sur la placo staras nur unu aĝa tilio, kaj sub ĝi sola, granda kvarangula ruĝeca ŝtono, sed tiel granda, ke en unu peco mi tiel grandan ŝtonon ankoraŭ ne vidis. Pli poste mi eksciis,ke ĝi estas altaro. Sur la alia angulo de la placo staris baskulputo. De tie rigardante al oriento malfermiĝis larĝa strato. De tie oni povis vidi ĝis salikoarbo. Pli malfrue mi eksciis, ke tie fluas la rivero Tibisko.

La ĉefmilitestron ni trovis ĝuste en la korto. Li sidis sur ĉevaldorso, kaj eksplikis ion al eble kvindek da hunaj junuloj.

La junuloj estis vestitaj pompe ornamite. Iliaj vestaĵoj estis el pendolanta-flagranta, blanka silko. Nur iliaj veŝtoj havis ruĝan aŭ bluan aŭ flavan koloron, sed ankaŭ la veŝtoj estis ornamitaj fronte kun oraj butonoj. Sur la kapo de iliaj ĉevaloj pendolis vualaj ornamoj.

Videblis, ke ankaŭ ili estas vestitaj al la festo. Ili staris en cirklo ĉirkaŭ la ĉefmilitestro, kaj kiam li finiĝis, kion li volis diri, kun rapida galopo ili ekrajdis el la korto.

La ĉefmilitestro estas dikstatura, ruĝvizaĝa homo. Li estas griza aliulo de Ĉat. Ja li estas lia pli aĝa frato. Sed li estas iomete malpli alta, kaj lia vizaĝo estas pli amikeca.

Li ekvidis nin, kaj rajdis al ni. Mansignis, ke ni ne devas elseliĝi, ĉar, montri nian estimon, ni volis elseliĝi.

– Mi jam informiĝis pri vi – diris li tenante la manon al mia mastro – gastu al mi, kaj por hodiaŭ estu miaj gastoj al tagmanĝo. Mi havas nun maron da taskoj. La reĝo je tagmezo estos ĉi tie, kaj mi devas akcepti lin.

Li jam noas Atila-on kiel reĝo.

Mi komprenis ĉiujn liajn vortojn. Eĉ mi povus interpreti anstataŭ Rustikio.

Sed mia rigardo ripozis sur la interna korto. Antaŭ unu larĝa lignodomo mi vidis Ĉatojn, kiel ili malŝarĝis la kamelojn kaj la veturilojn. Ankaŭ la internaj servantoj klopodis tie. La bruna malliberulino krias supren sur la etaĝon.

– Ĉobajĉi! Venu jam!

Mi vidis ankaŭ Emonjon. Ŝi ĵus descendis de sia ĉevalo. Unu sklavo mane-piede staris apud la ĉevalo. Ŝi paŝis sur lin. Poste batetis la kapon de sia ĉevalo, kaj forŝvebis en la domon.