8/2

La ĉefmilitestro, kiun ni devis atendi, jam alvenis. Sur la supro de lia palaco pendoladis ruĝa flago. Pri lia alveno mesaĝadis, sed informis nin pri tio ankaŭ la hunoj, kiuj rajdis antaŭ nin.

Kien ni starigu niajn tendojn?

Niaj gvidantoj volis konduki nin en la urbon. Niaj sinjoroj pensis, ke estos pli bone, se ni restos ekster la urbo, ĝis ia ĉefa homo difinos por ni pli oportunan lokon.

Ni haltigis do la veturilojn, kaj starigis nur tendoflankon por doni ombron.

La unua tasko estis, ke ni devis paroli kun la ĉefmilitestro: kiam li akceptos nin?

Enseliĝis do ni, triope: mia sinjoro, Rustikio kaj mi, kaj sekvis la gvidanton.

Tiam mi ekvidis nur: kial estas la urbo de Atila tiel terure granda? Do tial, ĉar la tendoj ne staras dense unu apud la alia, sed larĝe. Estas granda spaco antaŭ kaj malantaŭ la tendo. Sur la antaŭa tereno bakas, kuiras la virinoj, ludas la infanojn; kaj tie paŝtetadas sin unu-du bovoj aŭ ĉevaloj. Malantaŭ la tendo stokas oni fojnostaketon, pajlostaketon, brullignon. Antaŭe oni sekigas la vestaĵon; tie staras la vaztenila paliso, kiu havas la nomon en la huna lingvo: ostoruo. La tendo estas nur dormejo, kaj azilo kiam pluvas. Heltage oni restadas tie, antaŭ la tendo. La infanoj ludas tie. La virinoj kaj la malliberuloj laboras tie. Ankaŭ la maljunuloj aŭ la malsanuloj kuŝadas nenifarante antaŭ la tendo sur sovaĝbesta felo aŭ sur la nuda tero. La viroj grupiĝas sur la stratoj, kiel ankaŭ jam pli malfrue mi vidis: sidante sur ĉevalo, ĉiam sur ĉevalo. Ili neniam laboras, nur paroladas, politikas, kaj ĉasas, kurigas la ĉevalojn konkure, organizas armekzercojn kun la junularo. Nu, kaj ili manĝas kaj trinkas, ĉefe ili trinkas. Estas interese, ke laŭ la situo de la tendoj oni povas ekscii, kiel granda estas la familio. Kelkfoje staras du-tri tendoj dense unu apud la alia. Tiuj estas la tendoj de devenantoj el la granda tendo. Komuna estas la koro, komuna estas ankaŭ la kuirejo.

Kiel ni iras pli interne en la direkto al la reĝa palaco, la tendoj estas ĉiam pli ornamitaj kaj pli grandaj. La simplaj, pajlostaketo-formaj tendoj, similaj al abelkorboj, de paŝo al paŝo transformiĝas al kvar- ĝis sesangulaj. Tiuj estas jam kovritaj kun sovaĝledoj aŭ estas faritaj el dikaj lanaj kovriloj, kaj sur ties supro aŭ super la enirejo oni povas vidi simbolon aŭ literojn.

La simbolo kutime estas nur sola bildo: cikono, ĉevalkapo, stelo, rozo, kruco, cirklo aŭ similaj al ĉi tiaj. Kelkloke eĉ ne estas la familia signo brodita, nur tienkroĉita: p.e. sago, kapo de virŝafo, aŭ huffero. De tio do oni povas kompreni, ke tie restadas la Sagoj, tie la Virŝafoj kaj ĉi tie la Hufferoj laŭ la familia nomo. Nur kie la signo pendas de sur stango, tio ne estas familia signalo, sed tio estas ŝildo de metio. La botisto elpendigas sandalon, la tendisto krucitajn stangojn, la ĉarpentisto adzon, la sagisto pafarkon ruĝe kolorigitan, la peltisto malgrandan kampulpelton, la armilforĝisto glavon, la hufoforĝisto hufferon. Sed la hunoj ne tro ofte hufumas siajn ĉevalojn.

Ĉe ceteraj tendoj jam amasiĝas la sklavoj, kaj la pompo blindigas la okulon.

Ne estas tio miraklo: ĉi tiuj homoj elrabis la duonon de la mondo!

Amasiĝas ankaŭ la ĉevalistoj. Inter ili multaj estas kun enbendita kapo, kaj kun suprenbendita brako.

Unu de ili alkrias nian gvidanton:

– Donu forton la dio, Cervo.

– Kaj sanon – respondas Cervo –, bone vidi vin!

Kaj ili manprenas, interparoladas.

– Ĉi tiuj – diras nia gvidanto, kiam ni pluenrajdas –, nun revenis el la milito kun kazaroj.

– Nu, kaj vi – demandas mi – kial vi ne foriris kun ili en la militon?

– Ne estis por mi permesita – respondas la huno –, foriris nur la pli malfortaj. La pli bonaj devis resti hejme, ke se nia sinjoro ekiras kontraŭ la romianoj, estu sufiĉe multe da homoj.

Pro lia eldiro skuis nin tremfebro.

– Do havas Atila tian intencon?

– Li ne diris, sed ni tamen scias. Ĉu ne havas ni la tutan mondon sub nia kalkano? Staras ankoraŭ nur la romiana imperio.

– Kaj ĉu vi superas ĝin? Ho, tio ne estas tiel malgranda, kiel la kazara nacio!

La huno trenis la ŝultron.

– Ĉu estas malgranda, ĉu estas granda. La glavo de Dio apartenas al ni. La Glavo de homo ne povas superi ĝin.

– Kia “Glavo de Dio”?

– Ĉu vi ne konas tion? El la ĉielo estis iam malsuprenĵetita glavo. Ia knabo kiu gardis bovaron, trovis ĝin. Kiam Atila ekiras en militon, ĉiam li albukas ĝin.

–Sed kio atestas, ke ĝi vere estas la Glavo de Dio?

– Kio atestas, ke ne estas tio?

– Sed tamen, eble ne estas?

– La ŝamanoj scias tion pli bone. Tiu glavo estas tiel bela, kian homa mano ne povas fabriki. Bluaj flamoj flagris senĉese ĉirkaŭ ĝi el la tero, ĝis la knabo trovis ĝin. Ankaŭ Kama atestas, ke ĝi estas ĉieldevena.

– Kiu estas tiu Kama?

– Li estas nia ĉefa pastro. Li estas, ho, sankta homo! Li estas pli sankta, ol via papo.

La paroladon kovris sono de sakfajfilo kaj strido de lignaj fajfiloj. Inter la tendoj multloke sonis la muziko.